“Miaj unuaj paperaj pupoj ne vivis, ”diris F-ino Tranĉtond. “Iam mi loĝis proksime al la kastelo de granda Sorĉistino nomata Glinda la Bona, kaj ŝi vidis miajn pupojn kaj diris ke ili estas tre belaj. Mi diris al ŝi ke mi opinias ke mi pli amus ilin se ili vivus, kaj la sekvan tagon la Sorĉistino portis al mi multan magian paperon.

‘Ĉi tiu estas viva papero, ’ŝi diris, ‘kaj ĉiuj pupoj kiujn vi tondos el ĝi estos vivaj, kaj povos pensi kaj paroli. Uzinte la tuton, venu al mi kaj mi donos pli al vi. ’

“Kompreneble min ĝojigis tiu donaco, ”pludiris F-ino Tranĉtond, “kaj tuj mi eklaboris kaj faris plurajn paperajn pupojn, kiuj, tuj kiam ili estis eltonditaj, komencis ĉirkaŭmarŝadi kaj paroli al mi. Sed ili estis tiom maldikaj ke mi trovis ke ĉia venteto blovrenversas ilin kaj aĉe dis flugigas ilin; do Glinda trovis por mi ĉi tiun solecan lokon, kien oni tre malofte venas. Ŝi konstruis la muron por evitigi forbloviĝon de mia popolo per vento, kaj diris al mi ke mi rajtas konstrui paperan vilaĝon ĉi tie kaj esti

ĝia Reĝino. Tial mi venis ĉi tien kaj eklaboris kaj komencis la vilaĝon kiun vi nun vidas. Antaŭ multaj jaroj mi konstruis la unuajn domojn, kaj mi multe okupas min kaj bele kreskigas mian vilaĝon; kaj ne necesas diri al vi ke min multe feliĉigas mia laboro. ”

“Antaŭ multaj jaroj! ”kriis Onklino Em. “Nu, kiomaĝa vi estas, infano? ”

“Mi neniam kalkulas la jarojn, ”diris F-ino Tranĉtond, ridante. “Komprenu, mi tute ne plenkreskas, mi restas tute sama kiel kiam unue mi venis ĉi tien. Eble mi nun estas eĉ pli aĝa ol vi, sinjorino; sed mi ne certas pri tio. ”

Ili rigardis la belan knabineton mirante, kaj la Sorĉisto demandis:

“Kio okazas al via papera vilaĝo kiam pluvas? ”

“Ne pluvas ĉi tie, ”respondis F-ino Tranĉtond.

“Glinda fortenas ĉiujn pluvojn; do mi neniam bezonas prizorgi malsekajn pupojn. Sed nun, se vi akompanos min, min multe plezurigos montri al vi mian paperan regnon. Kompreneble vi devos malrapide kaj zorge marŝi, kaj tute ne fari venteton. ”

Ili eliris la dometon kaj sekvis sian gvidanton tra la diversaj stratoj de la vilaĝo. Vere ĝi estis miriga loko, se oni pripensas ke ĝi estis tute farita per tondiloj, kaj la vizitantojn ne nur multe interesis sed multe admirigis la lerteco de malgranda F-ino Tranĉtond.

En unu loko granda grupo de nekutime belaj paperaj pupoj grupiĝis por saluti sian Reĝinon; estis klare videble ke ili elkore amas sian Reĝinon. Tiuj pupoj marŝadis kaj dancadis antaŭ la vizitantoj, kaj post tio ili ĉiuj gestis per siaj paperaj poŝtukoj kaj kantis laŭ bela ĥoro kanton nomitan “La Flago de Nia Indiĝena Lando. ”

Fine de la kanto ili suprentiris belan paperan flagon sur alta stango, kaj ĉiuj vilaĝanoj ĉirkaŭgrupiĝis por hurai kiel eble plej laŭte —kvankam kompreneble iliaj voĉoj ne estis tre fortaj.

F-ino Tranĉtond estis tuj paroladonta al siaj regatoj responde al tiu patriota kanto, kiam la Vilulo ekternis.

Li ĉiam estis tre laŭta kaj forta ternanto, kaj li tiom penis reteni ĉi tiun ternon ke kiam ĝi ekeksplodis la rezulto estis terura.

La paperpupoj estis pogrande renversitaj, kaj dis flugis kaj dis flirtis ĉiudirekten, falante tiel kaj iel kaj pli-malpli ĉi fiĝante kaj faldiĝante.

Krio pro lamento kaj teruriĝo aŭdiĝis de la disĵetita puparo, kaj F-ino Tranĉtond kriis:

“Ho ve! ho ve! ”kaj ŝi hastis tuj savi sian renversitan popolon.

“Ho, Vilulo! Kial vi faris? ”demandis Doroteo riproĉe.

“Mi ne povis reteni ĝin —vere ne povis, ”protestis la Vilulo, aspektante tre hontoplena. “Kaj mi tute ne supozis ke tia malmulto su fiĉus por renversi tiujn paperajn pupojn. ”

“Malmulto! ”diris Doroteo. “Ja estis preskaŭ simile al ciklono en Kansas. ”Kaj post tio ŝi helpis F-inon Tranĉtondon savi la paperulojn kaj restarigi ilin. Ankaŭ du el la kartonaj domoj estis renversitaj, kaj la Reĝineto diris ke ŝi devos ripari ilin kaj reglui ilin antaŭ ol oni denove povos loĝi en ili.

Kaj nun, timante ke ili pli difektos la fragilajn paperulojn, ili decidis foriri. Sed unue ili dankis F-inon Tranĉtondon pro ŝiaj afableco kaj ĝentileco.

“Ĉiu amiko de Princino Ozma estas ĉiam bonvena ĉi tie —se li ne ternas, ”diris la Reĝino, severe rigardante la Vilulon, kiu honte klinis sian kapon. “Al mi plaĉas ke vizitantoj admiras mian mirindan vilaĝon, kaj mi esperas ke vi revenos. ”

F-ino Tranĉtond mem kondukis ilin al la pordo en la muro, kaj dum ili trairis la straton la paperaj pupoj elrigardetis duontime tra la pordoj kaj fenestroj. Eble ili neniam forgesos la teruran ternon de la Vilulo, kaj mi certas ke ili ĝojis vidi la viandulojn foriri.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: