Ĉapitro 23

Kiel Ili Renkontis la Antautimulojn

ILI baldaŭ denove estis inter la belaj montetoj kaj valoj, kaj la Segĉevalo rapidis supren kaj malsupren laŭ la montetoj rapide kaj facile, ĉar la vojoj estis duraj kaj glataj. Kilometron post kilometro ili veturis rapide, kaj antaŭ ol la iro fariĝis iel teda ili ekvidis alian vilaĝon.

La loko aspektis eĉ pli granda ol Galimatio, sed ne estis egale allogaspekta.

“Nepre estas Antaŭtimula Angulo, ”deklaris la Sorĉisto.

“Vidu, tute ne estas malfacile trovi lokojn se oni tenas sin ĉe la ĝusta vojo. ”

“Kiaj estas la Antaŭtimuloj? ”demandis Doroteo.

“Mi ne scias, kara. Sed Ozma donacis al ili vilaĝon propran, kaj mi aŭdis ke kiam ajn civitano fariĝas Antaŭtimulo oni sendas lin al ĉi tiu loko por loĝi tie. ”

“Estas vere, ”Ombi Ambi aldonis; “Antaŭtimula Angulo kaj Galimatio nomiĝas ‘la Sindefendaj Loĝlokoj de Oz. ’”

La vilaĝo kiun ili nun alproksimiĝis ne estis konstruita en valo, sed sur la supro de monteto, kaj la vojo kiun ili sekvis serpentumis ĉirkaŭ la monteto kvazaŭ korktirilo, suprenirante la monteton facile ĝis ĝi atingis la vilaĝon.

“Atentu! ”kriegis voĉo. “Atentu, alie vi transveturos mian infanon! ”

Ili ĉirkaŭrigardis kaj vidis virinon starantan sur la trotuaro nervoze tordante siajn manojn dum ŝi rigardis ilin petege.

“Kie estas via infano? ”demandis la Segĉevalo.

“En la domo, ”diris la virino, eklarmante; “sed se ĝi estus en la vojo, kaj vi transveturus ĝin, tiuj grandaj radoj dispremegus mian karulon. Ho ve! ho ve! Supozu mian karegan infanon premegata de tiuj radegoj! ”

“Ek! ”diris la Sorĉisto akre, kaj la Segĉevalo ekiris.

Ili ne longe veturis antaŭ ol viro kuris el domo kriante sovaĝe:“Helpu! Helpu! ”

La Segĉevalo ekhaltis kaj la Sorĉisto kaj Onklo Henriko kaj la Vilulo kaj Ombi Ambi saltis el la ĉarego kaj kuris por helpi la povrulon. Doroteo sekvis ilin laŭeble rapide.

“Kio estas? ”demandis la Sorĉisto.

“Helpu! helpu! ”kriegis la viro; “mia edzino detranĉis sian fingron kaj ŝi ĝismorte sangas! ”

Li turnis sin kaj rerapidis al la domo, kaj la tuta grupo akompanis lin. Ili trovis virinon en la antaŭa pordejo ĝemanta kaj ploranta kvazaŭ ege doloroplena.

“Estu brava, sinjorino, ”diris la Sorĉisto konsole. “Vi ne mortos nur ĉar vi detranĉis fingron, certiĝu pri tio. ”

“Sed mi ne detranĉis fingron! ”ŝi ploris.

“Do kio ja okazis? ”demandis Doroteo.

“Mi —mi pikis mian fingron per kudrilo dum mi kudris, kaj —kaj ekgutis la sango! ”ŝi respondis. “Kaj nun min trafos sangoveneniĝo, kaj la kuracistoj detranĉos mian fingron, kaj pro tio mi febriĝos kaj mortos! ”

“Pŝa! ”diris Doroteo; “mi multafoje pikis mian fingron, kaj nenio okazis. ”

“Ĉu vere? ”demandis la virino, plifeliĉiĝante kaj viŝante siajn okulojn per sia antaŭtuko.

“Nu, estas ja tute nenio, ”deklaris la knabino. “Vi timas pli ol vi vundiĝis. ”

“Ha, estas ĉar ŝi estas antaŭtimulo, ”diris la Sorĉisto, saĝe kapjesante. “Mi kredas ke nun mi scias kiaj estas ĉi tiuj homoj. ”

“Ankaŭ mi, ”anoncis Doroteo.

“Ho, bu-hu-hu! ”ploregis la virino, eklarmante denove.

“Kio malĝustas nun? ”demandis la Vilulo.

“Ho, supozu ke mi pikus mian piedon! ”ŝi ploris. “La kuracistoj detranĉus mian piedon, kaj mi lamus dum la tuta vivo! ”

“Certe, sinjorino, ”respondis la Sorĉisto, “kaj se vi pikus vian nazon ili eble detranĉus vian kapon. Sed vi ne pikis ĝin. ”

“Sed eble mi pikus! ”ŝi kriis, kaj rekomencis plori. Do ili foriris de ŝi kaj forveturis en sia ĉarego. Kaj ŝia edzo elvenis kaj komencis kriadi “Helpu! ”same kiel antaŭe; sed ŝajne neniu atentis lin.

Dum la veturantoj turnis sin en alian straton ili trovis viron marŝantan ekscitite tien kaj reen sur la pavimo. Li aspektis tre nervoza, kaj la Sorĉisto haltigis lin por demandi:

“Ĉu io malĝustas, sinjoro? ”

“Ĉio malĝustas, ”respondis la viro malgaje. “Mi ne povas dormi. ”

“Kial ne? ”demandis Ombi Ambi.

“Por endormiĝi mi devos fermi miajn okulojn, ”li klarigis; “kaj se mi fermos miajn okulojn ili eble kungluiĝos kaj tio blindigos min por la cetero de mia vivo! ”

“Ĉu iam vi aŭdis pri iu kies okuloj kungluiĝis? ” demandis Doroteo.

“Ne, ”diris la viro, “neniam. Sed estus terure, ĉu ne?

Kaj la penso pri tio tiom nervozigas min ke mi timas endormiĝi. ”

“Ne eblas helpi lin, ”deklaris la Sorĉisto; kaj ili pluiris.

Ĉe la sekva stratangulo virino kuris al ili kriante:

“Savu mian bebon! Ho, bonaj, afablaj homoj, savu mian bebon! ”

“Ĉu ĝi estas en danĝero? ”demandis Doroteo, rimarkante ke la infano estas tenata en ŝiaj brakoj kaj laŭaspekte dormas trankvile.

“Jes ja, ”diris la virino nervoze. “Se mi enirus la domon kaj ĵetus mian infanon tra la fenestron, ĝi ruliĝus malsupren al la piedo de la monteto; kaj tie, se estus aro da tigroj kaj ursoj tie, ili disŝirus mian amatan bebon kaj manĝus ĝin! ”

“Ĉu estas tigroj kaj ursoj en ĉi tiu regiono? ”la Sorĉisto demandis.

“Neniam mi aŭdis pri tiaj, ”agnoskis la virino; “sed se ja estus —”

“Ĉu vi intencas ĵeti vian bebon tra la fenestron? ” demandis la vireto.

“Tute ne, ”ŝi diris; “sed se —”

“Viajn problemojn ĉiujn kaŭzas tiuj se-oj, ”deklaris la Sorĉisto. “Se vi ne estus Antaŭtimulo, vi ne maltrankvilus. ”

“Jen plia ‘se’, ”respondis la virino. “Ĉu ankaŭ vi estas Antaŭtimulo? ”

“Tia mi fariĝos se mi restos pli longe ĉi tie, ”krietis la Sorĉisto nervoze.

“Plia ‘se’! ”kriis la virino.

Sed la Sorĉisto ne haltis por kvereli kun ŝi. Li devigis la Segĉevalon malsuprentroti laŭ la monteto, kaj li respiris trankvile nur kiam ili estis kilometrojn for de la vilaĝo.

Post silentoplena veturado dum kelka tempo Doroteo turnis sin al la vireto kaj demandis:

“Ĉu se-oj vere kreas Antaŭtimulojn? ”

“Mi kredas ke la se-oj parte kulpas, ”li respondis serioze. “Malsaĝaj timoj, kaj sinĝenoj pri malgravaĵoj, intermiksitaj kun nervozeco kaj se-oj, rapide kreas

Antaŭtimulon el iu ajn. ”

Sekvis nova longa periodo da silento, ĉar la veturantoj

ĉiuj pripensis tiun deklaron, kaj preskaŭ ĉiuj decidis ke ĝi nepre estas vera.

La lando tra kiu ili nun pasis estis ĉie purpurkolora, purpuro estas la ĉefkoloro de la Gilikula Lando; sed dum la Segĉevalo supreniris monteton ili trovis ke ali flanke ĉio estas riĉe flavkolora.

“Aha! ”kriis la Kapitana Generalo; “jen la Lando de la Palpbrumoj. Ĝuste nun ni transiras la limon. ”

“Do verŝajne ni povos lunĉi kun la Stana

Lignohakisto, ”anoncis la Sorĉisto ĝoje.

“Ĉu ni devos lunĉmanĝi stanon? ”demandis Onklino Em.

“Ho, ne, ”respondis Doroteo. “Noĉjo Hakisto scipovas manĝigi viandajn homojn, kaj li donos al ni multajn bonaĵojn por manĝi, ne timu pri tio. Mi jam antaŭe estis en lia kastelo. ”

“Ĉu Noĉjo Hakisto estas la nomo de la Stana

Lignohakisto? ”demandis Onklo Henriko.

“Jes; jen unu el liaj nomoj, ”respondis la knabineto; “kaj alia nomo lia estas ‘Imper’estro de la Palpbrumoj. ’Li estas la Reĝo de ĉi tiu lando, sciu, sed Ozma regas ĉiujn landojn de Oz. ”

“Ĉu la Stana Lignohakisto havas Antaŭtimulojn aŭ

Galimatianojn en sia kastelo? ”demandis Onklino Em maltrankvile.

“Neniel, ”diris Doroteo, tute certa. “Li loĝas en nova stana kastelo, plenplena de belaĵoj. ”

“Laŭ mia supozo ĝi rustiĝus, ”diris Onklo Henriko.

“Li havas milojn da Palpbrumoj por poluri ĝin por li, ” klarigis la Sorĉisto. “Lia popolo amas fari ĉion eblan por sia amata Imperiestro, do ne estas eĉ ereto da rusto sur la tuta granda kastelo. ”

“Mi supozas ke ili ankaŭ poluras sian Imperiestron, ” diris Onklino Em.

“Nu, antaŭ kelka tempo li nikelkovrigis sin, ”la Sorĉisto respondis; “do li bezonas nur frotpoluron de tempo al tempo. Li estas la plej brila homo en la tuta mondo, kara Noĉjo Hakisto, kaj la plej tenerkora. ”

“Mi helpis trovi lin, ”diris Doroteo, memorante. “Foje la Birdotimigilo kaj mi trovis la Stanan Lignohakiston en la arbaro, kaj li estis plene rustiĝinta kaj tute ne povis movi sin, ne dubu pri tio. Sed ni oleis liajn artikojn kaj bone glitigis ilin, kaj post tio li akompanis nin por viziti la Sorĉiston en la Smeralda Urbo. ”

“Ĉu tiuokaze la Sorĉisto timigis vin? ”demandis

Onklino Em.

“Li ne bone traktis nin, unue, ”agnoskis Doroteo; “ĉar li devigis nin foriri kaj detrui la Fian Sorĉistinon. Sed poste ni trovis ke li estas nur ĉarlatana sorĉisto kaj ni ne plu timis lin. ”

La Sorĉisto ĝemis kaj aspektis iom hontema.

“Kiam ni provas trompi ni ĉiam eraras, ”li diris. “Sed mi fariĝas vera sorĉisto nun, kaj la magio de Glinda la Bona, kiun mi penas praktikadi, neniam damaĝas. ”

“Vi ĉiam estis bona persono, ”deklaris Doroteo, “eĉ kiam vi estis malbona sorĉisto. ”

“Li estas bona sorĉisto nun, ”asertis Onklino Em, rigardante la vireton admire. “Estis vere mirige, kiel vi kreskigis tiujn tendojn el poŝtukoj! Kaj ĉu li ne sorĉis la radojn de la ĉarego tiel ke ili trovis la vojon? ”

“La tuta popolo de Oz, ”diris la Kapitana Generalo, “multe fieras pro sia Sorĉisto. Foje li faris sapbobelojn kiuj mirigis la mondon. ”

La Sorĉisto ruĝiĝis pro tiu laŭdo, tamen ĝi plaĉis al li.

Li ne plu aspektis malĝoja, sed ŝajne li reakiris sian kutiman bonhumoron.

En la lando tra kiu ili nun veturis estis multaj domoj de kultivistoj, kaj flava grenaro flirtis en ĉiuj kampoj.

Multaj el la Palpbrumoj estis videblaj laborante en siaj kampoj kaj la sovaĝaj kaj neloĝataj partoj de Oz jam estis longe malantaŭe.

Tiuj Palpbrumoj aspektis feliĉaj leĝerkoraj homoj, kaj ĉiuj demetis siajn ĉapojn kaj profunde riverencis dum la ruĝa ĉarego kun siaj veturantoj pasis.

Post nelonge ili vidis ion scintiladi multe antaŭ ili.

“Vidu! ”krii Doroteo; “jen la Stana Kastelo, Onklino Em! ”

Kaj la Segĉevalo, sciante ke liaj pasaĝeroj fervoras alveni, ekkomencis tre rapide trotadi kaj baldaŭ alvenigis ilin.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: