“Mi donis al vi la plej bonan cerbon kiun iam mi preparis, ”deklaris la Sorĉiesto fiere.

“Vere jes! ”akordis la Birdotimigilo, “kaj ĝi funkcias tiel bonege ke ĝi trovis rimedon por savi Ozon —por savi nin ĉiujn! ”

“Min ĝojigas aŭdi tion, ”diris la Sorĉisto. “Neniam ni bezonos saviĝon pli ol ĝuste nun. ”

“Ĉu vi volas diri ke vi povas savi nin de tiuj fiaj Fanfasmoj kaj Grumblemloj kaj Kapricloj? ”demandis Doroteo fervore.

“Mi certas pri tio, kara, ”asertis la Birdotimigilo, ankoraŭ afable ridetante.

“Diru al ni la kielon! ”kriis la Stana Lignohakisto.

“Ne nun, ”diris la Birdotimigilo. “Vi ĉiuj enlitiĝu nun, kaj mi konsilas ke vi forgesu viajn problemojn same komplete kiel se vi trinkus la Forgesigan Akvon de la Malpermesita Fonto. Mi restos ĉi tie kaj parolos nur al Ozma pri mia plano, sed se vi ĉiuj estos ĉe la Malpermesita Fonto je la mateniĝo, vi vidos kiel facile ni savos la regnon kiam niaj malamikoj trarompos la kruston de tero kaj venos el la tunelo. ”

Do ili foriris kaj lasis la Birdotimigilon sola kun Ozma; sed Doroteo tute ne povis dormi dum la tuta nokto.

“Li estas nur Birdotimigilo, ”ŝi diris al si, “kaj mi ne estas certa ke lia preparita cerbo estas tiel lerta kiel li kredas. ”

Sed ŝi sciis ke se la plano de la Birdotimigilo fiaskos ili ĉiuj pereos; do ŝi penis fidi lin.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: