Ĉapitro 7
Kiel Onklino Em Konkeris la Leonon
“Jen viaj ĉambroj, ”diris Doroteo, malfermante pordon.
Onklino Em retiretis sin vidante la grandiozajn meblojn kaj drapiraĵojn.
“Ĉu ne ’stas loko por viŝi miajn piedojn? ”ŝi demandis.
“Vi baldaŭ interŝanĝos viajn panto flojn por novaj ŝuoj, ” respondis Doroteo. “Ne timu, Onklino Em. Ĉi tie vi loĝos, do ne timu enmarŝi kaj senti vin ĉehejme. ”
Onklino Em antaŭeniris hezite.
“Eĉ pli bela ol la Hotelo Topeka! ”ŝi kriis, admire.
“Sed ĉi tiu loko estas tro eleganta por ni, infano. Ĉu ni ne povus havi ian neuzatan ĉambron en la mansardo, pli taŭgan por ni? ”
“Ne, ”diris Doroteo. “Vi devos loĝi ĉi tie, ĉar Ozma ordonis. Kaj ĉiuj ĉambroj en ĉi tiu palaco estas same elegantaj kiel ĉi tiuj, kaj kelkaj eĉ pli. Ne utilos plendi, Onklino Em. Vi devos esti elegantaj kaj altklasaj en la Lando Oz, negrave ĉu aŭ ne vi volas tion; do vi simple devos akcepti ĝin. ”
“Kia misfortuno, ”respondis ŝia onklino, ĉirkaŭrigardante imponate; “sed oni povas kutimiĝi al ĉio ajn se oni provas, ĉu ne, Henriko? ”
“Nu, rilate al tio, ”diris Onklo Henriko, nerapide, “mi preferas preni kion oni proponas al ni kaj ne fari demandojn. Mi ja veturis iom, Em, dum mia vivo, sed ne vi; kaj tio faras diferencon inter vi kaj mi. ”
Post tio Doroteo gvidis ilin tra la ĉambroj. La unua estis bela salono, kies fenestroj vidigis la rozĝardenojn. Sekvis apartaj litoĉambroj por Onklino Em kaj Onklo Henriko, kun bela banĉambro inter ili. Onklino Em ankaŭ havis belan sinvestoĉambron, kaj Doroteo malfermis la ŝrankojn kaj montris plurajn belegajn kostumojn provizitajn de la reĝaj robfaristoj al ŝia onklino, kiuj laboris dum la tuta nokto por pretigi ilin. Ĉio kion Onklino Em povus bezoni estis en la tirkestoj kaj ŝrankoj, kaj ŝia tualetotablo estis okupata de surgravuritaj oraj tualetaĵoj.
Onklo Henriko havis naŭ vestokompletojn, tajlitajn laŭ la populara Manĝtula fasono, kun ĝisgenuaj pantalonoj, silkaj ŝtrumpoj kaj nealtaj ŝuoj kun juvelitaj bukoj. La ĉapeloj kongruaj kun tiuj kostumoj havis kolorajn suprojn kaj larĝajn randojn kun malgrandaj oraj sonoriloj ĉirkaŭ la randoj. Liaj ĉemizoj estis el delikata linaĵo kun krispaj brustoj, kaj liaj veŝtoj estis riĉe broditaj per koloraj silkaĵoj.
Onklo Henriko decidis unue bani sin kaj poste vesti sin per blua satena kompleto kiu allogis lin. Li akceptis sian bonfortunon trankvile kaj rifuzis permesi ke servisto helpu lin. Sed Onklino Em estis “tuttrema, ”laŭ sia deklaro, kaj Doroteo kaj Ĵelea Kon fitaĵ, la dommastrino, kaj du servistinoj bezonis multan tempon por vesti ŝin kaj aranĝi ŝian hararon kaj “beligi ŝin kvazaŭ pupon, ”laŭ ŝia agrable kurioza esprimo. Ŝi volis halti kaj admiri ĉion kion ŝi ekvidis, kaj ŝi ĝemis konstante kaj deklaris ke tiaj belaĵoj estas tro bonaj por maljuna kamparanino, kaj ke ŝi neniam supozis ke ŝi devos “eleganti”je sia aĝo.
Fine ŝi estis finvestita, kaj kiam ili eniris la salonon jen Onklo Henriko en sia blua satena kompleto, marŝante solene tien kaj tien en la ĉambro. Li jam tondis siajn barbon kaj lipharojn kaj aspektis tre digna kaj respektinda.
“Diru al mi, Doroteo, ”li diris; “ĉu ĉiuj viroj ĉi tie uzas vestojn ĉitiajn? ”
“Jes, ”ŝi respondis; “ĉiuj escepte de l’Birdotimigilo kaj la Vilulo —kaj kompreneble la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko, kiuj estas el metalo. Vi trovos ĉiujn virojn en la kortego de Ozma vestitaj same kiel vi —kvankam eble iomete pli elegante. ”
“Henriko, vi aspektas kiel aktoro, ”anoncis Onklino Em, rigardante sian edzon kritike.
“Kaj vi, Em, aspektas pl’eleganta ol pavo, ”li respondis.
“Mi supozas ke vi pravas, ”ŝi diris, bedaŭre; “sed ni estas senhelpaj viktimoj de altsocia nobelaro. ”
Tio multe amuzis Doroteon.
“Venu kun mi, ”ŝi diris, “kaj mi gvidos vin tra la palaco. ”
Ŝi gvidis ilin tra la belaj ĉambroj kaj konigis ilin al ĉiu renkontato. Ankaŭ ŝi montris al ili siajn proprajn belajn ĉambrojn, kiuj ne estis malproksimaj de iliaj.
“Do ĉio estas vera, ”diris Onklino Em, larĝokula pro surprizego, “kaj la rakontoj de Doroteo pri ĉi tiu felando estis simplaj faktoj kaj ne revoj! Sed kie estas tiuj strangaj uloj kiujn vi konis ĉi tie? ”
“Jes; kie estas la Birdotimigilo? ”demandis Onklo Henriko.
“Nu, li estas for, ĝuste nun, vizitante la Stanan Lignohakiston, kiu ’stas Imperiestro de la Palpbruma Lando, ”respondis la knabineto. “Vi vidos lin kiam li revenos, kaj nepre li plaĉos al vi. ”
“Kaj kie estas la Mirinda Sorĉisto? ”demandis Onklino Em.
“Vi vidos lin dum la lunĉo de Ozma, ĉar li loĝas en ĉi tiu palaco, ”estis la respondo.
“Kaj Joĉjo Kukurbokapo? ”
“Ho, li loĝas iom ekster la urbo, en sia propra kukurbokampo. Ni iros tien iam kaj vidos lin, kaj ni vizitos ankaŭ Profesoron Ŝancelinsekton. La Vilulo estos
ĉe la lunĉo, verŝajne, kaj Tiktoko. Kaj nun mi kondukos vin vidi Vilĉinjon, kiu havas propran domon. ”
Do ili iris en la malantaŭan korton, kaj marŝinte laŭ kelkaj kurbiĝantaj vojetoj ioman distancon tra la belaj ĝardenoj ili atingis belan dometon kie la Flava Kokino sidis sur la antaŭa verando sunumante sin.
“Bonan matenon, kara Mastrino, ”vokis Vilĉinjo, flugetante renkonti ilin. “Mi ekspektis vian viziton, ĉar mi aŭdis ke vi revenis kaj kunvenigis viajn onklon kaj onklinon. ”
“Ni estas ĉi tie por ĉiam, ĉifoje, Vilĉinjo, ”kriis Doroteo, ĝoje. “Onklo Henriko kaj Onklino Em apartenas al Oz nun same kiel mi! ”
“Do ili estas vere bonfortunaj, ”deklaris Vilĉinjo; “ĉar ne povus esti pli bona loĝloko. Sed venu, kara; mi volas montri al vi ĉiujn miajn Doroteojn. Vivas naŭ, kaj ili fariĝis tre respektindaj kokinoj; sed unu ekmalvarmumis dum naskiĝtaga festo de Ozma kaj mortis pro pipso, kaj la aliaj du montriĝis esti virkokaĉoj, do mi devis ŝanĝi iliajn nomojn de Doroteo al Danielo. Ili ĉiuj havas orajn medalionojn sur kiuj estas gravurita la litero ‘D, ’memoru, kaj interne estas via bildo. Kaj ‘D’signifas Danielon, ne nur Doroteon. ”
“Ĉu vi nomis ambaŭ kokojn Danielo? ”demandis Onklo Henriko.
“Jes, certe. Mi havas naŭ Doroteojn kaj du Danielojn; kaj la naŭ Doroteoj havas okdek ses ge filojn kaj pli ol tricent genepojn, ”diris Vilĉinjo, fiere.
“Kiel vi nomas ilin ĉiujn, kara? ”demandis la knabineto.
“Ho, ili ĉiuj estas Doroteoj kaj Danieloj, kelkaj estas — et-oj kaj kelkaj estas — et-et-oj. Doroteo kaj Danielo estas du bonaj nomoj, kaj mi ne opinias ke valoras serĉi aliajn, ” deklaris la Flava Kokino. “Sed pensu, Doroteo, kiom granda kokfamilio ni fariĝis, kaj nia nombro kreskas preskaŭ ĉiutage! Ozma ne scias kion fari pri la multaj ovoj kiujn ni demetas, kaj ni neniam estas iel ajn manĝataj aŭ damaĝataj, malsimile al kokoj en via lando. Oni donas al ni ĉion por kontentigi kaj feliĉigi nin, kaj mi, kara, estas agnoskata Reĝino kaj Estro de ĉiu koko en Oz, ĉar mi estas la plej aĝa kaj komencis la tutan grupon. ”
“Nepre vi devus fieri, sinjorino, ”diris Onklo Henriko, kiu miris aŭdante kokinon paroli tiel sencoplene.
“Ho, mi fieras, ”ŝi respondis. “Mi havas la plej belan perlan kolĉenon kiun iam vi vidis. Venu en la domon kaj mi montros ĝin al vi. Kaj mi havas naŭ krurĉenojn kaj diamantan broĉon por ĉiu flugilo. Sed mi portas ilin nur por ŝtatfestoj. ”
Ili sekvis la Flavan Kokinon en la domon, kiun onklino Em deklaris tre bele zorgata. Ili ne povis sidiĝi, ĉar ĉiuj seĝoj de Vilĉinjo estis starstangoj el arĝento, do ili devis stari dum la kokino detale montris al ili siajn trezorojn.
Post tio ili devis eniri la malantaŭajn ĉambrojn kiujn okupis la naŭ Doroteoj kaj du Danieloj de Vilĉinjo, kiuj estas ĉiuj dikaj flavaj gekokoj kaj ĝentile salutis la vizitantojn. Estis facile vidi ke ili estas bonkondutaj kaj ke Vilĉinjo bone atentis ilian edukiĝon.
En la kortoj estis ĉiuj infanoj kaj genepoj de tiuj dek unu pliaĝaj kaj ili estis ĉiadimensiaj, de plene kreskintaj kokinoj ĝis etaj kokidoj ĵus elŝeliĝintaj. Ĉirkaŭ kvindek lanugaj flavaj junuloj estis en lernejo, instruate pri bona konduto kaj bona gramatiko de juna kokino kiu surhavis okulvitrojn. Ili kantis ĥore patriotan kanton pri la Lando Oz, honore al siaj vizitantoj, kaj Onklinon Em multe imponis tiuj parolantaj kokoj.
Doroteo volis resti kaj ludi kun la junaj kokidoj dum kelka tempo, sed Onklo Henriko kaj Onklino Em ankoraŭ ne vidis la palacajn kortojn kaj ĝardenojn kaj fervoris pli bone konatiĝi kun la mirinda kaj plezuriga lando en kiu ili loĝos.
“Mi restos ĉi tie kaj vi promenadu, ”diris Doroteo. “Vi estos tute sekuraj ĉie ajn, kaj povos fari kion vi volas. Kiam vi laciĝos, reiru al la palaco kaj trovu viajn ĉambrojn, kaj mi venos al vi antaŭ ol la lunĉo estos preta. ”
Do Onklo Henriko kaj Onklino Em komencis esplori la terenon solaj, kaj Doroteo sciis ke ili ne povos perdiĝi, ĉar la tuta palaca tereno estis ĉirkaŭata de alta muro el verda marmoro inkrustita per smeraldoj.
Estis malofta plezuro por tiuj simplaj homoj, kiuj loĝis dum sia tuta vivo en la kamparo kaj konis preskaŭ nenian ĝuon, surhavi belajn vestojn kaj loĝi en palaco kaj esti traktataj respektoplene de ĉiu ĉeestanto. Ili estis vere feliĉaj dum ili promenis laŭ la ombrumataj vojetoj kaj rigardis la belegajn florojn kaj arbustojn, sentante ke ilia nova hejmo estas pli bela ol povus priparoli iu ajn lango.
Subite, kiam ili ĉirkaŭiris angulon kaj marŝis tra breĉon en alta heĝo, ili renkontis vizaĝ-al-vizaĝe enorman Leonon, kiu kaŭris sur la verda herbo kaj ŝajnis surprizita pro ilia ekapero.
Ili haltis. Onklo Henriko tremis pro hororo kaj Onklino Em tro timegis por krii. La sekvan momenton la povrulino ĉirkaŭbrakumis la kolon de sia edzo kaj kriis:
“Savu min, Henriko, savu min! ”
“Eĉ ne povas savi min mem, Em, ”li respondis, per raŭka voĉo, “ĉar la bestjo aspektas kvazaŭ ĝi povus manĝi nin ambaŭ, kaj poste langumi siajn lipojn volante pli! Se nur mi havus pa filon —”
“Ĉu vi ne havas, Henriko? Ĉu vi ne havas? ”ŝi demandis maltrankvile.
“Nenjan pa filon, Em. Do ni mortu laŭeble brave kaj danke. Mi sciis ke nia bonsorto ne daŭros! ”
“Mi ne mortos. Min ne manĝos leono! ”plorkriis
Onklino Em, firme gapante la bestegon. Ŝin ekfrapis penso, kaj ŝi flustris:“Henriko, mi aŭdis ke sovaĝaj bestjoj estas konkereblaj per homa okulo. Mi timige okulumos tiun leonon kaj savos niajn vivojn. ”
“Provu, Em, ”li respondis, ankaŭ per flustre. “Rigardu lin same kiel vi rigardas min kiam mi malfruas por la manĝo. ”