Sekvamatene estas la vico de Leono iri al Gudvin, sed kiam li venis en la tronan salonon, tiam li desaltis kun mirego: super la trono ŝvebis kaj brilegis Fajra Globo. Leono duonfermis la okulojn.
El angulo eksonis la voĉo:
— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj kial vi tedas min?
— Mi estas Timema Leono! Mi volus ricevi de vi iomete da braveco, por fariĝi la reĝo de la bestoj, kiel ĉiuj min nomas.
— Helpu forpeli Bastinda el Viola Lando, kaj la tuta braveco, kiu estas en la palaco de Gudvin, estos via! Sed, se vi ne faros tion, vi ĉiam restos poltrono. Mi ensorĉos vin, kaj vi timos eĉ la musojn kaj ranojn!
Incitita Leono komencis ŝteliri al Globo, por kapti ĝin, sed li eksentis tian varmegon, ke ekmuĝis kaj kunpreminte la voston forkuris el la salono. Li revenis al la amikoj kaj rakontis pri la akcepto, kiun aranĝis al li Gudvin.
— Kio okazos al ni plue? — malgaje demandis Elli.
— Nenio restas, krom provi plenumi la ordonon de Gudvin, — diris Leono.
— Sed kio okazos, se ni ne sukcesos? — oponis la knabino.
— Mi neniam ricevos bravecon, — respondis Leono.
— Mi neniam ricevos cerbon, — diris Timigulo.
— Mi neniam ricevos koron, — aldonis Hakisto.
— Kaj mi neniam revenos hejmen, — eldiris Elli kaj ekploris.
— Kaj la najbara Hektoro la tutan vivon konfirmos, ke mi forkuris de la farmejo nur pro tio, ke ektimis la decidan batalon kontraŭ li, — finis Totoĉjo.
Poste Elli viŝis la larmojn kaj diris:
— Mi provos! Sed mi certas, ke eĉ por ĉiuj bonoj de la mondo, mi ne aŭdacos levi manon kontraŭ Bastinda.
— Mi iru kun vi, — diris Leono.- Kvankam mi estas tro timema por helpi al vi en la lukto kontraŭ la malica sorĉistino, sed eble mia helpo estos utila por vi.
— Ankaŭ mi iru, — diris Timigulo.- Kvankam mi per nenio povas esti utila: ĉar mi estas tro stulta!
— Mi ne havas sufiĉe da fortoj por ofendi Bastinda, malgraŭ ke ŝi estas treege aĉa virino, — diris Fera Hakisto.- Sed se vi iros, mi, certe, iru kun vi, amikoj!
— Do, Totoĉjo, — grave deklaris la hundeto, — Totoĉjo, certe, neniam lasas la amikojn en embaraso.
Elli fervore dankis la fidelajn amikojn.
Ili decidis foriri frumatene morgaŭ.
Fera Hakisto akrigis la toporon, zorgeme lubrikis ĉiujn artikojn kaj plenigis ĝis la kovrilo la lubrikilon per la plej bona oleo. Timigulo petis ŝtopi lin per freŝa pajlo. Elli trovis penikon kaj farbojn kaj renovigis liajn okulojn, buŝon kaj orelojn, kiuj senkoloriĝis pro polvo kaj suno. Flita plenigis la korbon de Elli per bongustaj manĝaĵoj. Ŝi kombis la hararon de Totoĉjo kaj ligis al lia kolo arĝentan tintilon.
Frumatene ilin vekis krio de verda koko, kiu loĝis en la malantaŭa korto.