ĝi konsistas el aveno kaj aveno estas manĝaĵo por ĉevaloj, ne leonoj. La Birdotimigilo kaj a Stana Lignohakisto nenion manĝis. Toto manĝis iom da ĉio, kaj ĝojis denove bone manĝi. La virino nun donis al Doroteo liton en kiu dormi, kaj Toto kuŝiĝis apud ŝi, kaj a Leono gardis la pordon de ŝia ĉambro por ke neniu ŝin ĝenu. La Birdotimigilo kaj a Stana Lignohakisto staris en angulo kviete dum a tuta nokto, kvankam kompreneble ili ne kapablis dormi. La sekvan matenon, tuj kiam la suno leviĝis, ili rekomencis marŝi, kaj baldaŭ ili vidis belan verdan brilon en la ĉielo tuj antaŭ si.

“Jen nepre la Smeralda Urbo, ”diris Doroteo. Dum ili plu marŝis, la verda brilo fariĝis pli kaj pli hela, kaj ŝajnis ke fin fine ili proksimiĝas al la celo de la marŝado. Tamen jam estis posttagmeze kiam ili atingis la grandan muron kiu ĉirkaŭis la Urbon. Ĝi estis alta, kaj dika, kaj hele verdkolora. Antaŭ ili, kaj ĉe la fino de la vojo el flavaj brikoj, estis grandega pordo, kovrita per smeraldoj kiuj tiom scintilis pro la sunlumo ke eĉ a pentritaj okuloj de la Birdotimigilo preskaŭ blindiĝis. Sonorilo estis apud a pordego, kaj Doroteo puŝis la butonon kaj aŭdis arĝentecan klakon el interne. Post tio la granda pordo malrapide malfermiĝis, kaj ili ĉiuj trairis kaj trovis sin en alta arkaohava ĉambro, kies muroj scintilis pro sennombraj smeraldoj.

Antaŭ ili staris malgranda viro proksimume samgranda kiel a Manĝtuloj. Li estis verde vestita, de la kapo al a piedoj, kaj eĉ lia haŭto estis verdeta. Apud i estis granda verda kesto. Kiam li vidis Doroteon kaj ŝiajn akompanantojn la viro demandis,

“Kion vi volas en la Smeralda Urbo? ”

“Ni venis por renkonti la Grandan Ozon, ”diris Doroteo. Multe surprizis la viron tiu respondo kaj li sidiĝis por pripensi ĝin.

“Jam de multaj jaroj neniu petas renkonti Ozon, ”li diris, skuante sian kapon perplekse. “Li estas potenca kaj timiga, kaj se vi venis pro senutila aŭ malsaĝa celo por ĝeni a saĝan kontempladon de la Granda Sorĉisto, li eble koleros kaj detruos vin ĉiujn tuj. ”

“Sed ne temas pri malsaĝa celo, nek sencela, ”respondis la Birdotimigilo; “ĝi estas grava. Kaj oni diris al ni ke Oz estas bona Sorĉisto. ”

“Jes, ”diris la verdulo; “kaj li regas a Smeraldan Urbon saĝe kaj bone. Sed al tiuj kiu estas nehonestaj, aŭ kiuj proksimiĝas al li nur pro scivolemo, li estas plej terura, kaj malmultaj iam petis vidi lian vizaĝon. Mi estas la Pordogardisto, kaj ĉar vi postulas renkonti la Grandan Ozon mi devos konduki vin al lia palaco. Sed unue vi devos surmeti la okulvitrojn. ”

“Kial? ”demandis Doroteo.

“Ĉar se vi ne surhavus okulvitrojn a brilego kaj gloro de la Smeralda Urbo blindigus vin. Eĉ a loĝantoj de la Urbo devas surhavi okulvitrojn nokte kaj tage. Ili estas sur fiksitaj per seruro, ĉar tiel ordonis Oz kiam la Urbo unue estis konstruita, kaj mi havas a solan ŝlosilon kiu povas malŝlosi ilin. ” Li malfermis la grandan keston, kaj Doroteo vidis ke ĝi estas plena de okulvitroj ĉiudimensiaj kaj ĉiuformaj. Ĉiu el ili havis verdajn vitrojn. La Pordogardisto trovis okulvitrojn precize ĝustadimensiajn por Doroteo kaj metis ilin sur ŝiajn okulojn. Estis du oraj bendoj ligitaj al ili, kiuj ĉirkaŭis la dorson de

ŝia kapo. kie ili estis kun fiksitaj per ŝlosileto ĉe la fino de ĉeno ĉirkaŭ la kolo de la Pordogardisto. Kiam ili estis sur fiksitaj, Doroteo ne povus forpreni ilin eĉ se ŝi volus, sed kompreneble ŝi ne volis esti blindigita de la brilego de la Smeralda Urbo, do ŝi diris nenion. Post tio a verdulo metis okulvitrojn sur a Birdotimigilon kaj a Stanan Lignohakiston kaj a Leonon, kaj eĉ malgrandan Toton; kaj ĉiuj estis fiksitaj per la ŝlosilo. Post tio a Pordogardisto surmetis siajn proprajn okulvitrojn kaj diris al ili ke li pretas gvidi ilin al la palaco. Preninte grandan oran ŝlosilon de hoko sur la muro li malfermis alian pordon, kaj ili ĉiuj sekvis lin tra la pordon en la stratojn de la Smeralda Urbo.

Ĉapitro XI

La Mirinda Smeralda Urbo de OZ

Eĉ kun okuloj protektataj per la verdaj okulvitroj Doroteo kaj ŝiaj amikoj estis unue iomete blindigitaj de la brilego de la mirinda Urbo. Laŭlonge de la stratoj estis belaj domoj konstruitaj el verda marmoro kaj ĉie ornamatitaj per brilantaj smeraldoj. Ili marŝis sur pavimo el la sama verda marmoro, kaj kie la blokoj kuniĝis estis densaj vicoj de smeraldoj, brilantaj pro la sunlumo. La fenestroj estis el verda vitro; eĉ la ĉielo super la Urbo estis iomete verda, kaj la sunradioj estis verdaj. Multaj personoj —viroj, virinoj, kaj infanoj — ĉirkaŭmarŝadis, kaj ili estis verde vestitaj kaj havis verdĉ etajn haŭtojn. Ili rigardis Doroteon kaj ŝian strangan grupon mirokule, kaj la infanoj ĉiuj kuris kaŝi sin malantaŭ siaj patrinoj kiam ili ekvidis la Leonon; sed neniu parolis al ili. Multaj butikoj estis apud la strato, kaj Doroteo vidis ke ĉio en ili estas verda. Verdaj dolĉaĵoj kaj verda krakmaizo estis vendataj, ankaŭ verdaj ŝuoj, verdaj ĉapeloj, kaj ĉiaspecaj verdaj vestaĵoj. Unuloke viro vendadis verdan limonadon, kaj kiam la infanoj aĉetis ĝin Doroteo rimarkis ke ili pagas ĝin per verdaj moneroj. Ŝajne estis nek ĉevaloj nek iuspecaj bestoj; la viroj disportadis objektojn per verdaj ĉaretoj, kiujn ili antaŭenpuŝis. Ĉiu ŝajnis feliĉa kaj kontenta kaj prospera. La Pordogardisto gvidis ilin tra la stratoj ĝis ili atingis grandan konstruaĵon, precize en la mezo de la Urbo, kiu estis la palaco de Oz, la Granda Sorĉisto. Soldato staris antaŭ la pordo, vestita per verda uniformo kaj kun longa verda barbo.

“Jen fremduloj, ”diris al li la Pordogardisto, “kaj ili postulas renkonti la Grandan Ozon. ”

“Enpaŝu, ”respondis la soldato, “kaj mi portos vian mesaĝon al ili. ” Do ili trairis la pordojn de la Palaco kaj kondukiĝis en grandan ĉambron kun verda tapiŝo kaj belaj verdaj mebloj ornamitaj per smeraldoj. La soldato devigis ilin ĉiujn viŝi siajn piedojn per verda mato antaŭ ol eniri la ĉambron, kaj kiam ili sidiĝis li diris ĝentile,

“Bonvolu komfortigi vin dum mi iros al la pordo de de la trono ĉambro kaj diros al Ozo ke vi ĉeestas. ” Ili devis longe atendi ĝis la soldato revenis. Kiam, fine, li revenis, Doroteo demandis,

“Ĉu vi vidis Ozon? ”

“Ho, ne, ”respondis la soldato; “mi neniam vidis lin. Sed mi parolis al li dum li sidis malantaŭ sia ekrano, kaj diris al li vian mesaĝon. Li diras ke li akceptos paroli kun vi, se vi deziras; sed ĉiu el vi devos eniri sola, kaj li akceptos nur unu el vi ĉiutage. Sekve, ĉar vi devos resti en la Palaco dum pluraj tagoj, mi kondukigos vin al ĉambroj kie vi povos esti komfortaj post via marŝado. ”

“Dankon, ”respondis la knabino; “Oz estas tre afabla. ” La soldato nun blovis verdan faj filon, kaj tuj juna knabino, vestita per bela verda silka robo, eniris la ĉambron. Ŝi havis belan verdan hararon kaj verdajn okulojn, kaj ŝi ŝi riverencis profunde antaŭ Doroteo dirante,

“Sekvu min kaj mi gvidos vin al via ĉambro. ” Do Doroteo adiaŭis ĉiujn siajn amikojn escepte de Toto, kaj preninte la hundon en siajn brakojn sekvis la verdan knabinon tra sep koridoroj kaj supren laŭ tri ŝtuparoj ĝis ili atingis ĉambron en la antaŭa parto de la Palaco. Ĝi estis kiel eble plej ĉarma malgranda ĉambro, kun mola komforta lito kiu havis tukojn el verda silko kaj verdan veluran kovroŝtofon. Fonteto estis en la centro de la ĉambro, ĝi altigis ŝprucon de verda parfumo en la aeron, kiu refalis en bele ĉizitan verdan marmoran basenon. Belaj verdaj floroj staris en la fenestroj, kaj troviĝis breto kun vico de malgrandaj verdaj libroj. Kiam Doroteo havis su fiĉan tempon por malfermi la librojn ŝi trovis ilin plenaj de kuriozaj verdaj bildoj kiuj ridigis ŝin pro sia komikeco. En ŝranko estis multaj verdaj roboj, el silko kaj sateno kaj veluro; kaj ĉiu el ili estis precize ĝustadimensia por Doroteo.

“Sentu ke vi estas ĉehejme, ”diris la verda knabino, “kaj se vi deziros ion sonoru. Oz alvokos vin morgaŭ matene. ” Ŝi lasis Doroteon sola kaj reiris al la aliaj. Ilin ŝi ankaŭ kondukis al ĉambroj, kaj ĉiu el ili trovis sin loĝanta en tre agrabla parto de la Palaco. Kompreneble tiu ĝentileco estis sene fika rilate al la Birdotimigilo; kiam li trovis sin sola en sia ĉambro li staradis stulte sur unu loko, tuj apud la pordo, por atendi la matenon. Lin ne ripozigus kuŝado, kaj li ne povis fermi siajn okulojn; do li restis dum la tuta nokto rigardante malgrandan araneon kiu faras sian reton en angulo de la ĉambro, kvazaŭ ĝi ne estus unu el la plej belaj ĉambroj en la mondo. La Stana Lignohakisto kuŝiĝis nur pro kutimo, ĉar li memoris sian vivon kiel karnulo; sed ĉar li ne kapablis dormi li pasigis la nokton movante siajn artikojn por certigi ke ili bone fukciadas. La Leono preferus liton el sekaj folioj en la arbaro, kaj al li ne plaĉis esti fermita en ĉambron; sed lia saĝeco ne permesis ke tio ĝenu lin, do li saltis sur la liton kaj ruliĝis kiel kato kaj ronrone tuj dormigis sin. La sekvan matenon, post la matenmanĝo, la verda knabino venis por konduki Doroteon, kaj vestis ŝin per unu el la plej belaj roboj —el verda brokita sateno. Doroteo surmetis verdan silkan antaŭveston kaj ligis verdan rubandon ĉirkaŭ la kolon de Toto, kaj ili ekmarŝis al la Tronoĉambro de la Granda Oz. Unue ili atingis grandan kunvenejon en kiu estis multaj virinoj kaj viroj de la kortego, vestitaj per riĉaj kostumoj. Tiuj homoj havis nenian laboron tie kaj nur konversaciadis, sed ili ĉiam atendis ekster la Tronĉambro ĉiumatene, kvankam oni neniam permesis ke ili vidu Ozon. Dum Doroteo eniris ili rigardis ŝin scivoleme, kaj unu el ili flustris,


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: