“Bonvenon, Reĝo de Bestoj! Vi venis bontempe por batali kontraŭ nian malamikon kaj revenigi pacon al ĉiuj bestoj de la arbaro. ”
“Kio ĝenas vin? ”demandis la Leono trankvile.
“Nin ĉiujn minacas, ”respondis la tigro, “feroca malamiko kiu lastatempe venis en ĉi tiun arbaron. Ĝi estas giganta monstro, kvazaŭ granda araneo, kun korpo tiel granda kiel de elefanto kaj kruroj longaj kiel de arbotrunko. Ĝi havas ok tiajn longajn krurojn, kaj dum la monstro rampas tra la arbaro li kaptas beston per kruro kaj tiras ĝin al sia buŝo, kie li manĝas ĝin samkiel araneo manĝas muŝon. Neniu el ni estas sekura dum tiu feroca besto vivas, kaj ni okazigis kunvenon por decidi kiel prizorgi nin kiam vi venis inter nin. ” La Leono pensis dummomente.
“Ĉu loĝas aliaj leonoj en ĉi tiu arbaro? ”li demandis.
“Ne; ja ekzistis kelkaj, sed la monstro manĝis ilin ĉiujn. Kaj, krome, estis neniu inter ili eĉ iomete tiom granda kaj brava kiel vi. ”
“Se mi senvivigos vian malamikon ĉu vi klinos vin antaŭ mi kaj obeos min kiel la Reĝon de la Arbaro? ” demandis la Leono.
“Volonte ni faros tion, ”respondis la tigro, kaj ĉiuj aliaj bestoj tie muĝegis per forta voĉo: “Nepre jes! ”
“Kie estas tiu granda araneo via nun? ”demandis la Leono.
“Tie for, inter la kverkarboj, ”diris la tigro, indikante per sia antaŭpiedo.
“Bone prizorgu ĉi tiujn amikojn miajn, ”diris la Leono, “kaj mi tuj iros kontraŭbatali la monstron. ” Li diris
“Ĝis revido”al siaj kamaradoj kaj kaj formarŝis fiere por kontraŭbatali la malamikon. La granda araneo dormis kiam la Leono trovis ĝin, kaj ĝi aspektis tiom malbela ke ĝia malamiko suprenturnis sian nazon naŭzite. Ĝiaj kruroj ja estis longegaj kiel diris la tigro, kaj ĝia korpo kovrita de densa nigra hararo. Ĝi havis grandan buŝon, kun aro da akraj dentoj duonan metron longaj; sed ĝian kapon ligis al la dika korpo kolo maldika kiel la talio de vespo. Tio indikis al la Leono la plej bonan manieron ataki la beston, kaj ĉar li sciis ke estas pli facile ataki ĝin kiam ĝi dormas ol dum ĝi estas veka, li saltegis kaj rekte tra fis la dorson de la monstro. Per unu batego de sia peza piedo, armita per akraj ungoj, li batis la aranekapon de ĝia korpo. Desaltinte, li rigardis ĝis la longaj kruroj ĉesis moviĝadi, kaj li sciis ke nun ĝi estas tute morta. La Leono reiris al la malfermaĵo kie la bestoj de la arbaro atendas lin kaj diris fiere,
“Vi ne plu bezonas timi vian malamikon. ” Ĉiuj bestoj klinis sin antaŭ la Leono, nomante lin Reĝo, kaj li promesis reveni kaj regi ilin tuj kiam Doroteo estos de finitive veturanta al Kansas.
ĈAPITRO XXII
La Lando de la Kveluloj
Tra la ceteron de la arbaro pasis la marŝantoj sekure, kaj kiam ili venis el ĝia mal l umo ili vidis antaŭ si krutan monteton, kovritan, de la upro ĝis la malsupro, de grandaj pecoj de rokoj.
“Estos malfacile grimpi, ”diris la Birdotimigilo, “tamen necesas transiri la monteton. ” Do li kondukis kaj la aliaj sekvis. Ili estis preskaŭ atingintaj la unuan rokon kiam ili aŭdis raŭkan voĉon krii,
“Fortenu vin! ”
“Kiu vi estas? ”demandis la Birdotimigilo. Kapo ra montris sin super la roko kaj la sama voĉo diris,
“Ĉi tiu monteto apartenas al ni, kaj ni ne permesas ke oni transiru ĝin. ”
“Sed ni devas transiri, ”diris la Birdotimigilo. “Ni iras al la Lando de la Kveluloj. ”
“Tamen ne! ”respondis la voĉo, kaj venis el malantaŭ la roko la plej stranga homo kiun iam vidis la marŝantoj. Li estis tre malalta kaj dika kaj havis grandan kapon, kiu estis supre plata kaj ĝin ubtenis dika kolo plena de faldomarkoj. Sed li tute ne havis brakojn, kaj, vidante tion, la Birdotimigilo ne kredis ke tia enhelpa ulo povus malebligi ke ili grimpu la monteton. Do li diris,
“Mi bedaŭras ne plenumi vian volon, ed ni devas transiri vian monteton negrave ĉu aŭ ne tio plaĉas al vi, ” kaj li aŭdace antaŭenmarŝis. Rapide kiel fulmo la kapo de la viro pa fiĝis antaŭen kaj lia kolo etendiĝis ĝis la upro de la kapo, kie ĝi estis plata, batis la mezon de la Birdotimigilo kaj rulfaligis lin kap-super-kapen laŭ la deklivo. Preskaŭ same rapide kiel ĝi venis, la kapo reiris al la korpo, kaj la viro raŭke ridis dirante,
“Malpli facile ol vi supozas! ” Ĥoro de laŭta ridado sonis de la aliaj rokoj, kaj Doroteo vidis centojn da senbrakaj Martelkapuloj ur la monteto, ĉiu malantaŭ roko.
La Leono forte koleriĝis pro la ridado kaŭzita de la misfortuno de la Birdotimigilo, kaj laŭte muĝante li tondre suprenkuris la monteton. Denove kapo rapide elpa fiĝis, kaj la granda Leono ruliĝis malsupren laŭ la deklivo kvazaŭ tra fita de kanonobuso. Doroteo malsupren kuris por helpi la Birdotimigilon surpiediĝi, kaj la Leono iris al ŝi, iom kontuzita kaj dolorigita, kaj diris,
“Estas senutile batali kontraŭ homojn kun pa fiĝantaj kapoj; neniu povas venki ilin. ”
“Kion do ni povas fari? ”
“Alvoku la Flugantajn Simiojn, ”proponis la Stana Lignohakisto; “vi ankoraŭ rajtas ordoni al ili unu fojon pli. ”
“Bone, ”ŝi respondis, kaj urmetinte la Oran Ĉapon ŝi parolis la magiajn vortojn. La Simioj, kiel kutime, tujis, kaj post malmultaj momentoj la tuta bando staris antaŭ ŝi.
“Kion vi ordonas? ”demandis la Reĝo de la Simioj, malalten klinante sin.
“Portu nin trans la monteton al la Lando de la Kveluloj, ”respondis la knabino.
“Tiel estos, ”diris la Reĝo, kaj tuj la Flugantaj Simioj prenis la kvar marŝintojn kaj Toton per siaj brakoj kaj fluge forportis ilin. Dum ili trans flugis la monteton la Martelkapuloj kriegis ĉagrenite, kaj pa fis siajn kapojn altenaeren, ed ili ne povis tra fila Flugantajn Simiojn, kiuj portis Doroteon kaj ŝiajn kamaradojn sekure trans la monteton kaj urterigis ilin en la bela Lando de la Kveluloj.
“Nun la lastan fojon vi povis alvoki nin, ”diris la estro al Doroteo; “do adiaŭ kaj bonfortunon al vi. ”
“Adiaŭ, kaj tre grandan dankon, ”respondis la knabino; kaj la Simioj alteniris en la aero kaj post malpli ol momento ili estis jam for de vidpovo. La Lando de la Kveluloj aspektis riĉa kaj feliĉa. Estis nenombreblaj kampoj de maturiĝanta greno, kaj inter ili estis bone pavimitaj vojoj, kaj belaj ondetantaj riveretoj kiujn transiris fortikaj pontoj. La bariloj kaj domoj kaj pontoj estis ĉiuj brile ruĝaj, same kiel en la Lando de la Palpbrumoj ili estis flavaj, kaj bluaj en la Lando de la Manĝtuloj. La Kveluloj mem, malaltaj kaj dikaj, kompaktaj kaj afablaj estis plene vestitaj per ruĝo, kiu brilis kontraŭ la fono de verda herbaro kaj flaviĝanta greno. La Simioj urterigis ilin proksime al kampodomo, kaj la kvar marŝantoj iris al ĝi kaj frapis sur la pordon. Ĝin malfermis la edzino de la kultivisto, kaj kiam Doroteo petis manĝaĵon la virino bone manĝigis ilin ĉiujn, donante tri specojn de kukoj kaj kvar pecojn de dolĉaj biskvitoj, kaj teleron da lakto al Toto.
“Kiom distanca estas la Kastelo de Glinda, ”demandis la infano.
“Ne tre distanca, ”respondis la edzino de la kultivisto. “Laŭiru la vojon Suden kaj vi baldaŭ atingos ĝin. ” Dankinte la afablan virinon, ili rekomencis marŝi laŭ la kampoj kaj trans la belajn pontojn ĝis ili vidis antaŭ si tre belan Kastelon. Antaŭ la pordegoj estis tri junaj knabinoj, vestitaj per belaj ruĝaj uniformoj ornamitaj per ora pasamento; kaj kiam Doroteo proksimiĝis unu el ili diris al ŝi,
“Kial vi venis al la Suda Lando? ”
“Por konsulti la Bonan Sorĉistinon loĝantan ĉi tie, ” ŝi respondis. “Ĉu vi bonvolos konduki min al ŝi? ”
“Diru al mi vian nomon kaj mi demandos al Glinda ĉu ŝi akceptos vin. ”Ili diris siajn nomojn, kaj la soldatino eniris la Kastelon. Post kelkaj momentoj ŝi revenis por diri ke Doroteo kaj la aliaj tuj eniru.