Doroteo komencis plori pro tio, ĉar ŝi estis solsenta inter tiuj strangaj homoj. Ŝiaj larmoj ŝajne malgajigis la bonkorajn Manĝtulojn, ĉar ili tuj elprenis siajn poŝtukojn kaj ankaŭ komencis plori. Kaj la maljunulineto, nu ŝi deprenis sian ĉapon kaj ekvilibrigis la pinton sur la pinto de sia nazo, dum ŝi kalkulis
“Unu, du, tri, ”solenavoĉe. Tuj la ĉapo fariĝis ardeza tabuleto, sur kiu estis skribite per grandaj, blankaj kalkosignoj:
“DOROTEO IRU AL LA URBO DE SMERALDOJ. ”
La maljunulineto prenis la ardezan tabuleton de sia nazo, kaj leginte la vortojn sur ĝi, demandis,
“Ĉu vi nomiĝas Doroteo, karulino? ”
“Jes, ”respondis la infano, suprenrigardante kaj sekigante siajn okulojn.
“Do vi devos iri al la Urbo de Smeraldoj. Eble Oz helpos vin. ”
“Kie estas tiu Urbo? ”demandis Doroteo.
“Precize en la centro de la lando, kaj ĝin regas Oz, la Granda Sorĉisto pri kiu mi parolis. ”
“Ĉu li estas bona homo? ”demandis la knabino maltrankvile.
“Li estas bona Sorĉisto. Ĉu li estas homo, mi ne scias, ĉar mi neniam vidis lin. ”
“Kiel mi iru? ”demandis Doroteo.
“Vi devos marŝi. Estas malproksime, kaj necesos iri tra regiono kelkfoje agrabla kaj kelkfoje malluma kaj timiga. Tamen, mi uzos ĉiun magian arton kiun mi konas por protekti vin kontraŭ danĝeroj. ”
“Ĉu vi bonvolos akompani min? ”pledis la knabino, kiu jam komencis rigardi la maljunulineton kiel sian solan amikon.
“Ne, mi ne povos, ”ŝi respondis, “sed mi donos al vi mian kison, kaj neniu kuraĝos damaĝi personon kisitan de la Sorĉistino de la Nordo. ”
Ŝi proksimiĝis al Doroteo kaj kisis ŝian frunton delikate. Kie ŝiaj lipoj tuŝis la knabinon ili lasis rondan, brilan marketon, kiel sciiĝis Doroteo nelonge post tiam.
“La vojo al la Urbo de Smeraldoj estas pavimita per flavaj brikoj, ”iris la Sorĉistino, “do vi ne maltrafos ĝin.
Veninte al Oz, ne timu lin, sed rakontu al li vian historion kaj petu lin helpi vin. Adiaŭ, karulino. ”
La tri Manĝtuloj profunde riverencis antaŭ ŝi kaj deziris por ŝi plaĉan veturon, kaj post tio ili formarŝis tra la arboj. La Sorĉistino amike skuetis sian kapon al Doroteo, ĉirkaŭturnis sin trifoje sur sia maldekstra kalkano, kaj tuj malaperis, kio surprizegis malgrandan Toton, kiu bojis je ŝi tre laŭte post ŝia foriro, ĉar li timis eĉ brueti dum ŝi apude staris.
Sed Doroteo, kiu sciis ke ŝi estas sorĉistino, anticipis ke ŝi malaperos precize tiel, kaj tute ne estis surprizita.
Ĉapitro III
Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon
Kiam Doroteo denove estis sola ŝi komencis senti malsaton. Do ŝi iris al la ŝranko kaj tranĉis por si iom da pano, sur kiun ŝi ŝmiris buteron. Ŝi donis iom al Toto, kaj preninte sitelon de la breto, ŝi portis ĝin al la rivereto kaj plenigis ĝin per klara, scintilanta akvo. Toto kuris al la arboj kaj komencis boji je la birdoj kiuj sidadis tie. Doroteo iris revenigi lin, kaj vidis tiom allogajn fruktojn sur la branĉoj ke ŝi deprenis kelkajn, ĉar ili estis ĝuste kion ŝi volis por pligrandigi sian matenmanĝon.
Post tio ŝi reiris al la domo, kaj doninte al si kaj al Toto grandan trinkon de la frideta, klara akvo, ŝi komencis pretigi sin por la veturo al la Urbo de Smeraldoj.
Doroteo posedis nur unu alian robon, sed ĝi estis pura kaj pendadis de hoko apud ŝia lito. Ĝi estis el katuno blank-kaj blu-plejda; kaj kvankam la bluo estis iomete fadinta pro multaj laviĝoj, ĝi ankoraŭ estis bela robo. La knabino zorge lavis sin, vestis sin per la pura katuna robo, kaj ligis sian palruĝan sunkufon al sia kapo. Ŝi prenis malgrandan korbon kaj plenigis ĝin per pano el la ŝranko, kaj metis blankan tukon sur la supron. Post tio ŝi rigardis siajn piedojn kaj rimarkis kiom malnovaj kaj trivitaj estas ŝiaj ŝuoj.
“Certe ili ne taŭgas por multa marŝado, Toto, ”ŝi diris. Kaj Toto suprenrigardis al ŝia vizaĝo per siaj nigraj okuletoj kaj skuis sian voston por indiki ke li komprenas kion ŝi celas diri.
Tiumomente Doroteo vidis kuŝantajn sur la ablo la arĝentajn ŝuojn kiuj antaŭe apartenis al la Sorĉistino de la Oriento.
“Ĉu eble ilia grando taŭgos por miaj piedoj? ”ŝi diris al Toto. “Ili estus tute ĝustaj por longa marŝado, ĉar ili ne triviĝus. ”
Ŝi deprenis siajn malnovajn ledajn ŝuojn kaj provis la arĝentajn, kiuj estis tute ĝustadimensiaj por ŝiaj piedoj, kvazaŭ farite specife por ili.
Laste, ŝi prenis sian korbon.
“Venu, Toto, ”ŝi diris. “Ni iros al la Smeralda Urbo kaj demandos al la Granda Oz kiel ni povos reiri al Kansas. ”
Ŝi fermis la pordon, ŝlosis ĝin, kaj zorge metis la ŝlosilon en la poŝon de sia robo. Kaj tiel, dum Toto trotadis sobre malantaŭ ŝi, ŝi komencis sian marŝadon.
Pluraj vojoj estis proksimaj, sed ŝi ne bezonis longan tempon por trovi la vojon pavimitan per flavaj brikoj.
Post nelonge ŝi marŝadis vigle direkte al la Smeralda Urbo, dum ŝiaj arĝentaj ŝuoj klakadis gaje sur la malmola, flava vojsurfaco. La suno briladis kaj la birdoj dolĉe kantadis, kaj Doroteo tute ne estis tiom malfeliĉa kiom oni supozus pri malgranda knabino kiu estis subite forblovita el sia propra lando kaj surterigita en la mezon de fremda lando.
Ŝin surprizis, dum ŝi marŝadis, vidi kiom bela estas la pejzaĝo ĉirkaŭ ŝi. Bonaspektaj bariloj, pentritaj delikate blukolore, staris laŭlonge de la flankoj de la vojo, kaj preter ili estis abundaj kampoj de greno kaj legomoj.
Evidente la Manĝtuloj estis bonaj kultivistoj kaj sukcesis kreskigi abundajn rikoltaĵojn. Kelkfoje ŝi marŝis preter domon, kaj la loĝantoj elvenis por rigardi ŝin kaj klinis sin malalten dum ŝi preteriris; ĉar ĉiuj sciis ke ŝi estas la detruinto de la Fia Sorĉistino kaj liberigis ilin. La domoj de la Manĝtuloj estis kuriozaspektaj loĝejoj, ĉar ĉiu estis ronda, kun granda kupolforma tegmento. Ĉiuj estis blukoloraj, ĉar en ĉi tiu lando de la Oriento bluo estis la plej amata koloro.
Kiam proksimiĝis la vespero, kaj Doroteo lacis pro sia longa marŝado, kaj komencis demandi al si kie ŝi tradormos la nokton, ŝi atingis domon iom pli grandan ol la aliaj. Sur la verda gazono antaŭ ĝi estis multaj dancantaj viroj kaj virinoj. Kvin violonludantetoj ludadis kiel eble plej laŭte kaj la homoj ridadis kaj kantadis; granda apuda tablo estis plene kovrita per bongustegaj fruktoj kaj nuksoj, tortoj kaj kukoj, kaj multaj aliaj bonaj manĝaĵoj. Oni afable salutis Doroteon, kaj invitis ŝin manĝi kaj tradormi la nokton tie; ĉar ĉi tiu estis la hejmo de unu el la plej riĉaj Manĝtuloj en la lando, kaj liaj amikoj vizitis lin por festi sian liberiĝon el la sklavigo farita de la Fia Sorĉistino.
Doroteo ĝissate manĝis kaj ŝin servis la riĉa Manĝtulo mem, kiu nomiĝis Boq. Post tio ŝi sidiĝis sur kanapon kaj rigardis dum la homoj dancadis. Kiam Boq vidis ŝiajn arĝentajn ŝuojn li diris,
“Klare ke vi estas grava sorĉistino. ”
“Kial? ”demandis la knabino.
“Ĉar vi surhavas arĝentajn ŝuojn kaj mortigis la Fian Sorĉistinon. Krome, via robo estas parte blanka, kaj nur magiistinoj kaj sorĉistinoj vestas sin per blankaĵoj. ”
“Mia robo estas blu-kaj blank-plejda, ”diris Doroteo, glatigante la ĉifojn en ĝi.
“Vi tre kompleze surportas ĝin, ”diris Boq. “Bluo estas la koloro de la Manĝtuloj, kaj blanko estas la koloro de sorĉistinoj; tial ni scias ke vi estas amika sorĉistino. ” Doroteo ne sciis respondi, ĉar ĉiuj ŝajne opiniis ŝin sorĉistino, kaj ŝi tute bone sciis ke ŝi estas nur ordinara knabineto kiu tute hazarde estis portita de ciklono al fremda lando.
Kiam ŝi laciĝis pro tiom da rigardo al la dancado, Boq kondukis ŝin en la domon, kie li donis al ŝi ĉambron en kiu estis bela lito. La tukoj estis el blua ŝtofo, kaj Doroteo profunde dormis inter ili ĝis la mateno, dum Toto kuŝadis sur la blua tapiŝo apud ŝi.
Ŝi ĝissate manĝis, kaj rigardis etan Manĝtulan bebon, kiu ludis kun Toto kaj tiris lian voston kaj voĉetis kaj ridis tiel ke multe amuzis Doroteon. Toto estis vera kuriozaĵo laŭ la homoj tie, ĉar ili antaŭe neniam vidis hundon.