19. Dormu trankvile!
Bonan matenon, kara amiko, ĉiam absorbata en la lernado de la lingvo tutmonda!
Vi demandas, kion ni faros ĉi-foje, ĉu ne? Ĉu vi vere deziras fari ion? Kial do? Ĉu ne plaĉas al vi resti farante nenion dum kelka tempo?
Nu, se vi volas labori, laboru. Se vi volas enkapigi al vi vortojn, enkapigu. Se vi volas relegi jam legitajn rakontojn, relegu. Mi ne malhelpos vin. Mi ne ĝenos vin. Mi ne volas vin senkuraĝigi.
Nur permesu, ke mi dormu trankvile. Mi decidis, ke ĉi tiu tago ne estos labortago por mi. Mi deklaras ĝin libertago.
Ĉu vere vi sentas vin tre malfeliĉa, se unu tago pasas kaj vi ne ricevis vian kutiman legaĵon en la nova lingvo? Kia stranga reago!
Bonvolu do pardoni min, se ĉi tiu legaĵo estas tro mallonga por via leg- kaj lernsoifo[32] . Mi kredas vin trovema, kaj fidas je via trovemo. Se vi volas labori, vi trovos laboron por fari. Kiu serĉas, tiu trovas. Serĉu do. Sed ne serĉu ĉe mi, ĉar mi ne deziras skribi nun. Mi deziras dormi, havigi al mi duan bonan matenmanĝon (mi jam manĝis unu, sed mi ŝategas matenmanĝojn!), iri promeni kun mia hundo tra la kamparo, ludi iom da muziko, fari ion ajn, kio plaĉos al mi, sed ne elpensi por vi malsaĝajn rakontojn, kiujn vi legos kvazaŭ soife pro nekomprenebla lernemo, kiu, ŝajne, allasas al vi eĉ ne unu tagon da nenifaro[33] .
Laboru do kuraĝe, lernu multajn vortojn, legu longajn rakontojn, kaj lasu min pasigi tagon tute senzorgan.
Cetere, se vi volas fari kiel mi, ne hezitu. Mi atendas nenion de vi, ĉi-foje. Vian decidon — kredu min — mi perfekte komprenos.
Mi dankas pro via komprenemo, kaj salutas vin plej sincere.
Ĝis la revido!