ĈAPITRO XXII

La Transformiĝo de Maljuna Mombi

Unue la magiulino timis kiam ŝi trovis sin kaptita dela malamikoj; sed baldaŭ ŝi decidis ke ŝi estas egalesekura en la butontruo de la Stana Lignohakisto kielsur arbusto. Ĉar neniu sciis ke la rozo kaj Mombi estasunusama afero, kaj nun kiam ŝi estis ekster la urboj dela Urbo la eblo eskapi Glindan estis multe pli granda.

“Sed ne necesas rapidi, ”pensis Mombi. “Miatendos dum kelka tempo kaj ĝuos la humiliĝon detiu Sorĉistino kiam ŝi trovos ke mi superis ŝin. ”Do dum la tuta nokto la rozo restis trankvile surla brusto de la Stana Lignohakisto, kaj en la mateno, kiam Glinda vokis niajn amikojn al interkonsilado, Noĉjo Hakisto kunportis sian belan floron al lablanka silka tendo.

“Ial, ”diris Glinda, “ni ne sukcesis trovi tiunmalican maljunan Mombin; do mi kredas ke niaekspedicio fiaskis. Kaj mi bedaŭras tion, ĉar sen niahelpo malgranda Ozma neniam estos savita kaj nerericevos sian justan postenon kiel Reĝino de laSmeralda Urbo. ”

“Ni ne cedu tro facile, ”diris la Kukurbokapo. “Nifaru ion alian. ”

“Certe io alia estas farenda, ”respondis Glinda, ridetante; “sed mi ne komprenas kiel min tiom facilevenkis maljuna magiulino kiu scias multe malpli damagio ol mi mem. ”

“Dum ni estas ĉi tie, mi opinias ke estos saĝe keni konkeru la Smeraldan Urbon por Princino Ozma, ”diris la Birdotimigilo. “Kaj dum la knabino restoskaŝita, mi volonte regos anstataŭ ŝi, ĉar mi komprenasla regarton pli bone ol Zingibra. ”

“Sed mi promesis ne ĝeni Zingibran, ”kontraŭisGlinda.

“Mi invitas vin ĉiujn reiri kun mi al mia regno —pli ĝuste, Imperio, ”diris la Stana Lignohakisto, ĝentile inkluzivante la tutan grupon per reĝabraketendo. “Multe plezurigos min gastigi vin en miakastelo, kie estas su fiĉa spaco kaj pli ol su fiĉa. Kaj seiu el vi deziros kovriĝi per tavolo el nikelo, miaservisto faros tion tute senpage. ”

Dum la Hakisto parolis la okuloj de Glindarimarkis la rozon en lia butontruo, kaj nun ŝi imagisvidi la grandajn ruĝajn foliojn de la floro iom tremeti. Tio tuj suspektigis ŝin, kaj post momento laSorĉistino decidis ke la ŝajnrozo estis nur Mombitransformita. Sammomente Mombi sciis ke ŝi estastrovita kaj devas rapide plani eskapon, kaj ĉar ŝi faciletransformiĝis ŝi tuj formiĝis kiel Ombro kaj glitis laŭla muro de la tendo cele la elirejon, planante tielmalaperi.

Sed Glinda ne nur estis egale imagema, ŝi estismulte pli sperta ol la magiulino. Do ŝi paŝis al lamalfermaĵo de la tendo longe antaŭ ol ĝin atingis laOmbro, kaj per manskuo ŝi fermis la malfermaĵon tielperfekte ke Mombi ne povis trovi su fiĉe larĝanfendeton kiun ŝi povus trairi. La Birdotimigilo kaj liajamikoj estis multe surprizitaj de la agoj de Glinda, ĉar neniu el ili rimarkis la Ombron. Sed la Sorĉistinodiris al ili:

“Restu tute senmove, ĉiuj! Ĉar la maljunamagiulino estas kun ni eĉ nun, en ĉi tiu tendo, kajmi esperas kapti ŝin. ”

Tiuj vortoj tiom alarmis Mombin ke ŝi tujtransformis sin el ombro en Nigran Formikon, kaj entiu formo ŝi rampis trans la teron, serĉante fendetonaŭ kavaĵon en kiu ŝi povus kaŝi sian korpeton. Bonsorte, la tero sur kiu la tendo estis starigita, tujantaŭ la urbopordoj, estis malmola kaj glata; kaj dumla Formiko plu rampadis, Glinda vidis ĝin kaj rapidisantaŭen por kapti ĝin. Sed, ĝuste kiam ŝia manosubiris, la magiulino, nun preskaŭ freneza pro timo, lastafoje transformiĝis, kaj en la formo de gigantaGrifo ŝi ĵetis sin tra la muron de la tendo —disŝirantela silkon per sia salto —kaj post momento jamforkuradis rapide kiel kirlovento.

Glinda ne hezitis sekvi. Ŝi saltis sur la dorson dela Seg-Ĉevalo kaj kriis:

“Nun pruvu ke vi rajtas vivi! Kuru —kuru —kuru! ”

La Seg-Ĉevalo kuris. Fulme li sekvis la Grifon, liajlignaj kruroj movis sin tiom rapide ke ili briletiskvazaŭ la radioj de stelo. Antaŭ ol niaj amikoj povisreĝustiĝi el sia surprizo kaj la Grifo kaj la Seg-Ĉevaloestis preter ilia vidpovo.

“Ni sekvu! ”kriis la Birdotimigilo.

Ili kuris al kie kuŝas la Gumpo kaj rapide sinĵetissur ĝin.

“Flugu! ”ordonis Tip, fervore.

“Kien? ”demandis la Gumpo, per sia trankvila voĉo.

“Mi ne scias, ”respondis Tip, kiu estis tre nervozapro la prokrasto; “sed se vi enaeriĝos, mi kredas keni vidos kiudirekten iris Glinda. ”

“Bone, ”respondis la Gumpo, trankvile; kaj ĝietendis siajn flugilegojn kaj alten iris en la aero. Tre malproksime, trans la kampoj, nun videblis duetaj makuloj rapidantaj unu post la alia, kaj ili sciis kela makuloj sendube estas la Grifo kaj la Seg-Ĉevalo. DoTip atentigis la Gumpon pri ili, kaj ordonis ke la bestostrebu atingi la du magiulinojn. Sed, kvankam la flugode la Gumpo estis rapida, la sekvato kaj sekvanto sinmovis pli rapide, kaj post kelkaj momentoj ne plu estisvideblaj sur la malklara horizonto.

“Tamen ni plu sekvu ilin, ”diris la Birdotimigilo; “ĉar la Lando Oz estas malgranda do ili nepre devosambaŭ halti post nelonge. ”

Maljuna Mombi opiniis sin tre saĝa pro sia decidofariĝi Grifo, ĉar ĝiaj kruroj estis rapidegaj kaj ĝia fortopli longedaŭra ol tiu de aliaj bestoj. Sed ŝi ne kalkulispri la senlaca energio de la Seg-Ĉevalo, kies lignajkruroj povis kuri dum multaj tagoj sen malrapidiĝi. Tial, post horo da kuregado, la spirado de la Grifokomencis malfortiĝi, kaj ĝi anhelis kaj doloroplenestrebis spiri, kaj movis sin multe malpli rapide olantaŭe. Ĝi atingis la randon de la dezerto kajkomencis kuri trans la profundan sablon. Sed ĝiaj lacajpiedoj profundiĝis en la sablon kaj post kelkaj minutojla Grifo kolapsis, plene senforta, kaj kuŝis senmove surla dezerto.

Glinda atingis ĝin post momento, rajdante laankoraŭ viglan Seg-Ĉevalon; kaj malvolvinte maldikanoran fadenon ligitan al sia zono la Sorĉistino ĵetis ĝinsuper la kapon de la anhelanta senhelpa Grifo, kaj tieldetruis la magian kapablon de la transformita Mombi. Ĉar la besto, tremante severe, ekmalaperis, kaj en ĝialoko videblis la maljuna magiulino, sovaĝe rigardanta laserenan kaj belan vizaĝon de la Sorĉistino.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: