Pri medicino kaj ĥirurgio, la povrulino sciis nenion. ŝi povis nur leki la vundojn, kaj tiel ŝi purigadis ilin, ke la kuracado de la naturo des pli rapide funkciu.
Tarzan komence rifuzis manĝi ion ajn, nur ruliĝis kaj spasmis pro febra delirado. Li deziris nur akvon, kaj tion ŝi alportis al li laŭ la sola metodo, kiun ŝi konis — en la propra buŝo.
Neniu homa patrino povus montri pli sinoferan amon ol tiu povra, sovaĝa bruto por la eta orfa bubo, kiun la sorto donis al ŝia prizorgado.
Finfine lin forlasis la febro, kaj la knabo komencis resaniĝi. Tra liaj streĉitaj lipoj pasis nenia plenda vorto, kvankam egis la doloro de liaj vundoj.
Parto de lia brusto estis forŝirita ĝis la ripoj, el kiuj tri estis rompitaj pro la bategoj de la gorilo. Unu brako estis preskaŭ detranĉita per la gigantaj dentegoj, kaj granda peco estis ŝirita de lia kolo, montrante la kolan vejnegon, kiun nur per miraklo la kruelaj makzeloj maltrafis.
Kun la stoikeco de la brutoj, kiuj edukis lin, li silente toleris sian suferadon, preferante forrampi de la aliaj kaj kuŝi kuntiriĝinte en iu aro da altaj greseroj, prefere ol montri antaŭ iliaj okuloj sian mizerecon.
Nur Kalan li ĝojis havi apud si, sed nun, kiam li pli bone fartis, ŝi pli longe forestis, serĉante manĝaĵojn; ĉar tiu amanta besto preskaŭ ne manĝis sufiĉe por subteni la propran vivon dum Tarzan malsanegis, kaj sekve nun restis nura ombro de sia antaŭa persono.