Kaj post longa vespermanĝo, kuŝiginte Paŭlinjon dormi, mi kaj Liza forkuradis bani nin en luna vojeto, kaj rekte sur fama Karadaga ŝtonetaro, aŭ eĉ en akvo…

— Sinjoro kolonelo!

Kurakin singarde tuŝis min ĉe la ŝultro. Mi tremeris; kaj ĝuste tiam mia kapo finfine falis inter la disiĝintaj pugnoj.

— Ha? Kio?

— Sinjoro kolonelo, vekiĝu!

4

— Lizanjo, bonan matenon!

— Saĉjo, kara! Saluton! De kie vi?

Pro faciliĝo eĉ miaj genuoj moliĝis. Mi sidiĝis sur la tablon, sentante, ke la lipoj per si mem komencas rideti. La voĉeto estis proksima, ĝojigita, kvieta. Ĉio estas bona.

— Imagu, mi estas ĉi tie. Sed ne por longe.

— Ĉu io okazis?

Kaj ŝi ekmalkvietiĝis tute parence. Ne foriĝante, sed proksimiĝante.

— Ja ne, bagateloj. Mi alkuros hejmen por horo. Eble, vi ne iros al la universitato hodiaŭ… aŭ almenaŭ prokrastos?

Somere Liza konsultigis abiturientojn pri eŭropaj lingvoj en la universitato. Dum cetera jaro ŝi instruis samtie. Estas kaj bona okupiĝo, kaj ioma aldona mono. Ne ekzistas superflua mono.

— Mi penos. Mi tuj telefonos al la katedro.

Kaj faris neniun superfluan demandon, saĝulino mia.

— Kiel estas Paŭlinjo?

— Ĉio estas bona. Ŝi novan fabelon verkas! Tiujn, kiuj scipovis pensi nur pri manĝaĵo, atakis giganto-manĝegulo…

— Fajne! Oĥ, bone, kial ni telefone… Mi kuras!

— Ĉu vi estas malsata?

— Mi ne scias. Eble jes.

— Mi tuj ordonos. Mi atendas!

Kutime mi iradis hejmen perpiede. Monumentaj lokoj, spirantaj per norde diskreta imperia digno; el ĉiuj urboj, kiujn mi vidis, tian aŭreolon emanas nur Peterburgo kaj Stokholmo. Tra Palaca placo, sub fenestroj de «restadejo de la rusa car'», kiel skribis iam Aleksandro Sergeiĉ,[34] kaj por elekto: aŭ trans ponton al la Universitato kaj Belarta Akademio, aŭ laŭ kajo preter la leonoj,[35] al Sinodo, aŭ tra Admiraleja ĝardeneto kaj Senata placo, kaj poste same trans ponton, ĉi-okaze la Nikolaan. Poste, frapetinte per la mano la postamenton de meditema Kruzenŝterno.[36] iomete plu laŭ pompa kajo kaj dekstren, al negranda, prizorgata palaceto en Deksesa linio[37] Sed nun mankis tempo, kaj mi vokis aŭton.

Brakuminte ŝin, mi ne povis deŝiriĝi. Ŝi estis hela, freŝa, tenera, kaj eĉ anguloza ligna kruceto el sub ŝia ĥalateto pikis mian bruston parence. Ŝi kaŝis sian vizaĝon sur mia brusto kaj staris trankvile; kaj pensis, verŝajne, pri kompatindaj abiturientoj, kiuj venos je difinita horo kaj kun incito ekscios, ke la leciono estas movita al tagmezo. Mi aŭdis, kiel batas ŝia koro, kaj mem perdis spiron. Glitis per la mano laŭ ŝia fleksebla dorso, poste pli malsupre, alpremante ŝian korpon al la mia. La ekscitiĝo de tiu sovaĝa tagnokto montriĝis en ĉio; Liza, obeeme alpremiĝinte per la femuroj, iom kliniĝis malantaŭen, levis la rozkoloriĝintan vizaĝon, rigardante en miajn okulojn, kaj kun petoleme afektita mirego demandis:

— Oj, kio tie estas tia akra?

Pro la frumatena bruo el la pordo de la koridoreto, kondukanta en la infanĉambron, eltiriĝis Paŭlinjo, kaj, dum momento kompreninte la situacion, kun jelpo ruliĝis laŭ la ŝtuparo al ni. Baldaŭ ŝi la panjon atingos per alto. Ŝi vaste dismetis maldikajn braketojn kaj kaptis en brakumon nin ambaŭ. Ŝi ekde frua infaneco tre ŝatis, kiel ni brakumas nin, kaj ĉiam strebis aliĝi. Eĉ foje ŝi mem komencis gvidi: «Nu, kial vi sidas kiel gefratoj? Ek, brakumu vin! Kisu!» Kaj kiam ni, ridetante, kuntuŝis niajn lipojn, ŝi ravite kaj rabe ekjelpis, saltis sur niajn genuojn, per unu brako brakumis je la kolo min, per la alia — la panjon, kaj ŝovis sian vizaĝeton al ni, por kisiĝi triope.

— Paĉjo alveturis! Patreto! Nia amata! Kaj mi ne sukcesis verki la fabelon! Kaj ĉu vi jam ripozis?

— Jes, Paŭlinjo, — respondis mi. — Mi jam ripozis.

— Bonege, panjo, ĉu? Kiel rapide.

— Ĉu necesas longe, se oni scipovas, — diris Liza. Ŝi havis feliĉan vizaĝon. Ŝi leviĝis sur la piedpintoj kaj kisis mian nerazitan mentonon.

5

Zumo. Zumo. Zumo. Ankoraŭ zumo. Ĉu ŝi sukcesis ien foriri? Malklara nebulo de centoj da obtuzigitaj interparoloj kaj centoj da skrapantaj paŝoj pendis en grandega halo, de tempo al tempo ĝin trapenetris sibla voĉo de laŭtparoliloj, anoncantaj flugojn. Senemocia doktoro Kruus, tenante en longa mano diskretan valizeton, staris iom malproksime, kaj ofte rigardis la horloĝon. Ne, ĝis la enŝipiĝo restis ankoraŭ ok minutoj. Klimov kaj Grigoroviĉ el grupo «Vedi», pasie gestante, ion pruvadis unu al la alia, sidante rekte sur ŝtuparo, kondukanta al la dua etaĝo.

Klako.

— Stanjo, ha lo! Bonan matenon!

— Saĉjo! — la voĉo estis turmentita, malsana. — Ho dio, nu ne eblas ja tiel! Mi tutan nokton ne dormis, atendis, kiam vi telefonos…

Jen al vi.

— Kaj mi, male, timis veki vin, pensis, ke vi ripozas.

— Jes, ja, ripozis, kredu min. Eĉ al malamiko mi tion ne dezirus. Kie vi estas?

— En flughaveno. Ni nun forflugas por aferoj.

— Ĉu por longe?

— Precize mi ne scias. Por kelkaj tagoj, ne pli.

— Ĉu vi sukcesis dormi?

— Jes, certe.

— Ĉu hejmen vi alkuris? — la demandoj estas zorgemaj, sed la tono estis fremda. «La devon mi plenumas… De l' koro mi forflugas…» Eble, ŝi jam plenumas devon? Kun tia tono eblas respondi nur, ke ĉio estas en ordo.

— Ĉio estas en ordo. Alkuris, certe.

— Ĉu oni vin manĝigis? Ĉu vi alivestiĝis en sekan vestaĵon?

— Ĉio, ĉio estas en ordo. Kiel estas vi?

— Bagateloj.

Tio povus signifi kaj ke la humida vetero denove atakis ŝiajn bronkojn. Kaj ke iu gazeto denove prokrastas pagon, kaj hejme mankas mono. Kaj kion ajn. Tre plursignifa estas vorto «bagateloj», kiam oni prononcas ĝin tiel. Sed pridemandi ŝin pri detaloj estas senutile — ŝi neniuokaze diros. Restas nur senforte divenadi ĝis zumado sub la kranio, aŭ svingi per la mano, tutegale mi nun per nenio povas helpi. Sed se tiel svingi unu fojon, duan fojon, trian — kaj jen proksima homo iĝas fremda. Kaj se divenadi unu fojon, duan, trian — eblas freneziĝi. Vasta elekteblo.

— Stanjo, kiam mi revenos, mi tuj telefonos.

— Telefonu.

— Sciu, mi treege deziris alkuri al vi ĝuste meze de la nokto…

— Kial do vi ne alkuris?

Mi glutis aeron.

— Stanjo, sed vi tiel foriris en la haveno…

— Ordinare mi foriris, per la piedoj. Saĉjo, verŝajne vi jam devas iri, — ŝi kvazaŭ vidis el sia Kamennoostrovskij, ke Kruus denove rigardis la horloĝon, kaj, takte ne rigardante al mia flanko, faris signon al la detektivoj; tiuj leviĝis, Klimov metis sur la ŝultron rimenon de bunta junulara sako kun pentritaj sur ŝvelinta flanko palmoj kaj knabinoj en bankostumoj, Grigoroviĉ, movinte la ŝultrojn, pli oportune lokis sur la dorso eksmodan dorsosakon. Konspirantoj.

Mi ne sciis, kion diri. Pro senhelpeco aperis larmoj.

— Gardu vin, Saĉjo, mi petegas, — obtuze diris Stanjo kaj surmetis la parolilon.

вернуться

34

Aleksandro Sergeiĉ Puŝkin (1799–1837) — la granda rusa poeto.

вернуться

35

Famaj skulptaĵoj en Peterburgo.

вернуться

36

Monumento de fama rusia admiralo Ivano Fjodoroviĉ Kruzenŝtern (1770–1846), sciencisto kaj maresploristo.

вернуться

37

En Peterburgo domoj estas numerataj ne laŭ stratoj, sed laŭ «linioj»; linio estas unu flanko de strato.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: