Ĉirkaŭ la oka vespere mi kun Bolsoĥojev permesis al ni interrompi laboron kaj trinki po glaso da kafo kun sandviĉoj. Sed ne sukcesis mi eĉ la unuan gluton trankvile fari, kiam ekŝutiĝis vicaj novaĵoj.
Revenis la knaboj de Bolsoĥojev kaj fiere donis al Jaĥonto Aldabergenoviĉ la paspermesilon de Kislenko. Ili trovis ĝin en unu el busoj, kursintaj de la aerodromo al la urbo kaj reen; ili trovus eĉ pli frue, sed malfeliĉe ĝuste hodiaŭ tiu buso ne kursis, io paneis en transmisio. La paspermesilo kuŝis sur planko sub unu el seĝoj, duonkovrita per kaŭĉuka substernaĵo, dekroĉiĝinta de la metala fundo. Ĝi estis tute sendifekta; evidente, Kislenko jam ne turmentadis ĝin. Trinkante kafon, mi kun domaĝa miro rigardis la vizaĝon sur la foto — ordinaran vizaĝon de bona mezaĝa homo, timigite streĉitan, kiel tio ĉiam okazas sur fotoj en oficaj dokumentoj, kun miopaj sulketoj ĉe la okuloj, kun malgranda nevuso sur maldekstra vango, kun molaj lipoj; sub la maldekstran paraboloidon tiu homo metis minon. Mi ne komprenas, pensis mi, ne komprenas. «Ĉu ĉiuj freneziĝis…» Ne komprenas. Kaj tiam venis Grigoroviĉ — Klimov, nenion trovinte, venis jam pli frue kaj silente sidis en la angulo, sole kun siaj teruraj cigaredoj. Grigoroviĉ same nenion trovis — neniajn strangaĵojn, krom kovrilojn de bruliĝintaj legitimiloj. Kaj la edzino de Kislenko, jam serioze maltrankviligita de malapero de la edzo kaj de nia aktiveco, nenion interesan sukcesis rememori por li. Kvankam, dum la nokto antaŭ la katastrofo Kislenko preskaŭ ne kuŝis; ŝi lasis lin en la kabineto, kun nekomprenebla atento studantan lernejan lernolibron «Historio de Rusio dum nova tempo», prunteprenitan de la pli aĝa filo, — li legas kun ia mirego, levas la okulojn, movante lipojn, poste denove legas. Sed ĉu tio estas riproĉinda?
Kaj ĝenerale li estis, kiel ĉiam. Nur tre laca. Tre. Ia malplenigita. Sed ŝi decidis, ke simple estis multe da laboro pro la forflugo de la grandprinco, kaj nenion demandis.
Unu strangan frazon li diris al ŝi, kaj pro tiu frazo nun, post la okazintaĵoj, eblis terurigite krii. Jam forirante matene al la laboro en la tago de la katastrofo, kisinte la edzinon je la vango, li ridetis iel nekutime severe kaj diris: «Nu bone. Mi repagos anstataŭ vi ĉiuj, puremuloj beataj. Bedaŭrinde, lin mem mi jam ne atingos». Ŝi demandis, kion li volas diri, sed li ne respondis.
Mi denove celis mian sandviĉon, kaj eksonoris telefono. Bolsoĥojev prenis la parolilon, halo-is, aŭskultis, kaj donis ĝin al mi.
— Kruus, — diris li.
— Trubeckoj, — diris mi en la parolilon.
— Ni trovis lin, — pro evidenta emocio Kruus pli forte, ol kutime, tiris siajn kaŭĉukajn estonajn vokalojn. — Venu, tio estas kvina urĝa narkologia helpejo. Kislenko estas tre malbona. Kaj la plej malbona estas tio, ke mi ne komprenas, kio kun li okazas.
3
Kislenkon oni trovis ĉirkaŭ la dua horo sur strato, nemalproksime de haltejo de buso, kursanta inter la aerodromo kaj la urbo, sed ne tiu, sur kiu li kutime eliris, sed je du haltejoj poste; verŝajne, la sian li simple preterveturis. Verŝajne, en la buso li eksentis sin malbone, li komencis perdi konscion — sed iel elrampis, vagis ĝis kaŝita sur bordo de kanaleto, en arba ombro, benko, kaj tiam fine senkonsciiĝis. Kiam tio okazis — ne eblas diri precize; Tjuratamo estas urbo labora, tage sur strato eblas renkonti malmultajn homojn. Trovis Kislenkon du gimnazianoj, irantaj hejmen post lecionoj. Ili vokis policanon. Jen bildo: falinte flanken, sidas sur la benko homo, el la buŝo fluas strieto de salivo, odoras je alkoholo, la pantalono estas malseka pro urino. Certe, la policano decidis, ke la homo estas ebria ĝis senkonscia stato. Li vokis «rikoltistojn de ebriuloj». Tiuj, kvankam okazo estis rara, ne tre cerbumis; veturigis en la helpejon, faris klisteron, injekton kaj lasis dormi. Dum la transportado Kislenko ion balbutis, kvazaŭ deliris, sed kiu ja aŭskultas en tiaj okazoj? Tamen, unu sanitaristo, el junaj, al li ĉio ĉi ankoraŭ ŝajnis nova, fiksmemoris treege, el lia vidpunkto, absurdan frazon — ĝuste pro sia absurdeco ja ĝi fiksiĝis en la memoro. Malklare balbutinte ion pri, kiel li nekompreneble esprimis, «demokrataj fiuloj», Kislenko subite tre klare diris: «La popolo malsatas, kaj al vi ĉi tie ne sufiĉas ordinaraj estroj, ankoraŭ carojn vi denove establis…»
Du aliaj sanitaristoj ne povis konfirmi la depozicion de la juna kolego, sed unu necerte kapjesis: jes, pri la caro estis io, sed kio ĝuste — ne fiksiĝis en la memoro.
Nur matene kuracistoj ekmaltrankvilis serioze — Kislenko ne rekonsciiĝis; li jam evidente ne dormis, sed estis sen konscio, kaj de tempo al tempo terure ekkriis. Oni faris analizojn. Spurojn de narkotaĵoj oni ne trovis, spurojn de alkoholo — trovis en minimuma kvanto. Tiom homeopatia dozo neniel povus kaŭzi similan efekton. Verŝajne, tiel mi pensis, Kislenko simple trinkis kvindek gramojn por kuraĝo antaŭ la afero aŭ tuj post ĝi, por malstreĉiĝi. Ne pli. Sed malstreĉiĝi li ne sukcesis.
Oni penis lin rekonsciigi. Provis ĉion — de la plej elementaj rimedoj, kiel salamoniako, ĝis komplikaj kompleksaj injektoj — ĉio estis vana. Oni penis determini personecon, sed ne trovis iujn ajn legitimilojn, kaj kiam, poiome ekkomprenante, ke la okazo estas ja tro netriviala, oni informis la urban polican administrejon, tiam jam Kruus venis.
— Por purigi la konsciencon mi ripetis ĉiujn analizojn, — rakontis Kruus, kaj mi rigardis la renversitan, sekiĝintan, jam kovritan per grizetaj vangoharoj vizaĝon de Kislenko sur kuseno. Ĝi tiom ne similis la foton en la paspermesilo… Kvazaŭ la teĥnikisto pasis tra iu katastrofo, tra terura, mezepoka milito, kie oni senhaŭtigas vivajn homojn, kie suĉinfanojn oni ĵetas en flamon. De tempo al tempo liaj lipoj sensone moviĝis. Lumo de surtabla lampo, staranta sur norma hospitala ŝranketo ĉe la litkapo, elhakis el la vizaĝo akrajn nigrajn ombrojn, ili ŝajnis truoj. — Nenio, ĉio estas pura. Estas neniaj spuroj de psiĥomimetikaj, halucinogenaj drogoj, de drogoj, plialtiĝantaj sugestieblon… Entute estis neniaj drogoj, krom tiuj, kiujn oni injektis al li ĉi tie. Memorante vian implicite eldiritan hipotezon, mi penis malbloki lian memoron, — la lipoj de Kruus ektremetis. Ŝovinte la manon ien profunde sub evidente fremdan ĥalaton, kaj umadinte ĉe la brusto, li eltiris sian larĝan naztukon kaj viŝis la vizaĝon. Pretere mi rimarkis, ke la naztuko jam perdis sian aromon. Ĝi odoris je medikamentoj, je malseka kahela planko, je homa korpo, suferanta sur la lito — sed ne plu je parfumo. — Kaj tiam, Aleksandro Lvoviĉ, mi preskaŭ trafis sur apudan liton por longe.
— Kiel?
Kruus ŝovis la tukon reen.
— Li rekonsciiĝis. Li malfermis la okulojn, sidiĝis sur la lito. Mi memoras, ke mi sukcesis ekĝoji — ja ĉio iras glate, ni tuj komencos esplori… Kaj tiam li ekkriis: «Ne! Mi ne volas! Ja li estas viva! Li ridetas al mi!» Mi konfesu al vi, ke tian suferon, tian malesperon mi observis neniam dum mia vivo. Li provis desalti de la lito. Lin kun peno tenis du sanitaristoj. Tiam li komencis krii: «Mortigu min!» Kaj mi, parte pro timo, parte dezirante almenaŭ iel trankviligi liajn evidentajn, kvankam tute nekompreneblajn al mi suferojn, rapidis endormigi lin. En trankviligan, malstreĉigan dormon.
— Ĉu liajn kriojn vi iel fiksis?
— Ĉio estas en la diktofono. Kaj ankoraŭ tie estas frazo, kiu sendube plikompletigos kaj plibeligos vian liston de strangaj frazoj, diritaj de Kislenko dum la lasta tagnokto. Li ekdormis momente, sed ial dormis maltrankvile, baraktis, kaj kvazaŭ luktis kontraŭ iu. Kaj subite klare ekkriis: «Pro kio vi la virinon?… OMON[39] bugrita, kiun vi defendas? Ili, Judasoj, Rusion vendas, kaj vi ĉi tie kun bastonegoj!» Poste li sensone ankoraŭ ion balbutis — mi penis legi laŭ la lipoj, sed sencon ne kaptis — kaj subite tiel mallaŭtete, senhelpe: «la flagon, la flagon supren… ili vidu nian, ruĝan…» Kaj jam poste — nenio.
39
Otrjad Milicii Osobogo Naznaĉenija — Speciala Milicia Taĉmento (rus.).