— Kobroj, tarantuloj, karakurtoj…

— Mi komprenis, — suspiris mi.

Dum ioma tempo ni silentis. La tago arde spiris, fajfetis vento. Iraklo prenis cigaredojn, proponis al mi.

— Dankon, mi ne fumas dum ripozo.

— Mi memoras. Simple al mi ŝajnis, ke nun vi deziros, — li eltiris longan, kun ora cirklo ĉe filtrilo, «Mtkvari». Kaptinte ĝin per la lipoj, li klakis per fajrigilo. Varmega vento forblovadis la flamon. Tamen, li fajrigis.

— Pro kio ni vere povas perdi la tutan sangon, — diris mi, — tio estas pro impetemo.

— Kiel do?

— Mi eĉ mem ne tre bone komprenas. Ekokupiĝi kune, atingi rapide kaj ekdormi sur laŭroj. Nur ĉe ni povus aperi proverbo: «Laboro farita — ripozo merita». Ja laboron, se ĝi estas vera laboro, okupiĝo, sed ne mallongdaŭra glorago, finfari ne eblas, ĝi daŭras kaj daŭras. Sed ne!

Iraklo kun dubo balancis la kapon.

— Ne, ne, eĉ la lingvo tion fiksas. Prenu ilian «millioner» (milionisto) kaj nian «millionŝĉik» (milionulo). Milionisto, juĝante laŭ la finaĵo, estas tiu, kiu faras ion kun milionoj. Sed milionulo estas tiu, kiu havas milionojn, kaj fino. En la centro de la atento estas ne agado, sed atingita senmova posedo.

Iraklo enspiris fumon, mediteme per duonfermitaj okuloj rigardante al la ok-edra tamburo de la preĝejo. Ŝajnis, la tamburo fandiĝas en ora fajro. Deskuante cindron, li frapetis la cigaredon per meza fingro. Denove balancis la kapon.

— Unue, ni parolis pri Rusia kulturo, sed vi parolas pri rusa nacia karaktero. Jam tio estas substituo. Kaj due, pro kio tiu karaktero vere povas perdi la tutan sangon — tio estas, pardonu, pro ia ekstaza emo al memvipado. Vi eĉ pretekstojn elpensas, kiel speciale, kvankam ili eltenas nenian kritikon. Se sekvi vian logikon — eblas pensi, ke «pogonŝĉik» («bruto-pelulo») estas tiu, kiu havas epoletojn («pogony») sur ŝultroj, — li facile frapis min je la ŝultro, tegita per senmanika ĉemizo, — sed tute ne tiu, kiu pelas brutaron.[7]

— Kaptis, — diris mi, silentinte. — Ĉi tie vi min kaptis, — ridetis mi. — Kaj kie! En la medio de mia lingvo!

— La propra lingvo estas tro kutima. Dio scias, kion eblas elpensi, se ronĝas minuskomplekso. De ekstere pli videblas, — li denove enspiris fumon kaj denove oblikve rigardis al mi, ĉi-foje singarde: ĉu li ne ofendis. — Kvankam kion signifas de ekstere… Per unu piedo — de ekstere, per alia — de interne. Kiel multaj en tiu ĉi lando.

Nun jam mi tuŝis per la manplato lian ŝultron.

— Aŭskultu, Iraklo. Jen tiuj montoj…

— Ĉu maldekstre?

— Jes, tiuj, kien la Tiflisa tunelo foriras…

— Aŭskultu, Aleksandro, — samtone diris li. — Kiam caro Vaĥtango Gorgasal, laciĝinte dum ĉasado, deĉevaliĝis apud nekonata fonto kaj decidis lavi la vizaĝon, li mergis la manojn en akvon kaj mirigite ekkriis: «Tbili»! «Varma»! De tio venis la nomo de la urbo. Memoru, mi petas.

— Pardonu. Bone, sed kial vi al mi plendas, sed en Peterburgo kaj kie ajn aŭdas dekfoje dum tago «Tifliso» kaj ne kontraŭdiras eĉ vorton?

Li ĵetis la cigaredstumpon kaj zorgeme enbatis ĝin per kalkanumo en sekan teron, por ke ne restu eĉ ĝia spuro.

— Ĉar fremduloj ĝin eĉ Pnom-Peno nomu. Vi ja ne estas fremda. Ĉu vi komprenis?

— Komprenis.

— Ĉu vi diros ankoraŭ «Tifliso»?

— Amaze laparakic ki ar ŝendzleba!

— Pri tio ne indas eĉ paroli… — aŭtomate tradukis li; li ekhavis tian afekciitan aspekton, ke mi ekridis. — Ba! Ĉu vi, kara, la kartvelan lernas? Kaj kiel vi trejnis prononcon!

— Ho ve, nur fragmentojn, — konfesis mi. — Foliumis frazaron antaŭ la flugo. Sed se mi havus tempon kaj kapablojn — ĉiujn lingvojn ellernus, honestan vorton. Venu ĉu al Revelo, ĉu al Vernyj — kaj al mi estus plezuro, kaj al homoj estus respekto. Sed…

— Krevos via kapo pro tia skalo, — subridis Iraklo. — Jen vere rusa karaktero. Se lerni lingvojn — do ĉiujn samtempe. Kaj se ne ĉiujn — do neniun. En plej bona okazo — de ĉiu po frazo. Imperia animo via… Indulgu vin.

— Didad gmadlobt.[8]

— Ne dankinde.

— Mi jen kion intencis demandi. En tiujn montojn — ĉu eblas iri promeni? Ĉu estas vojetoj? Aŭ tie estas tro krute?

Iraklo nehaste movis rigardon al Stanjo. Ŝi estis jam je kvindek paŝoj.

— Jes, jes, mi parolas pri ŝi.

— Nu, Stanislava Solomonovna ja, kiel mi vidas, ĉie trairos, — li deiris de mi je paŝo kaj kun afekta skeptiko ĉirkaŭrigardis min de la kapo ĝis la piedoj. Mi ekridetis.

— Vi ofendas min, amiko Iraklo. Certe, post mia tridekjariĝo mi iom dikiĝis, sed en juna aĝo mi iradis kaj laŭ spegulo de Uŝbo,[9] kaj sur la pinton de Komunismo…[10]

— Ho, nu certe! Kiel mi povis forgesi! Ne eblas, ke ortodoksa komunisto ne grimpus sur sian Fuĝi-monton!

— Kara, kiel ĉi tie rilatas Fuĝi-monto! — ekbolis mi. — Simple malfacila interesa itinero! Simple tiel okazis, ke plejmulto da knaboj, grimpintaj tien unuafoje kaj donintaj en la dudek oka jaro la nomon, apartenis al nia konfesio!

Li ekridis, brilante per blankaj dentoj el la nigra barbo.

— Evidentiĝas, ke ankaŭ vin eblas kolerigi, — diris li. — Sincere dirante, rigardante, kiel kun vi kondutas iuj ĉeestantoj, mi pensis, ke vi estas anĝelo de kvieteco.

Mi forturniĝis, rigardante al Mcĥeto. Kuntiris la ŝultrojn.

— Ja al vi estas tiel malfacile, ĉar vi ĉion perceptas serioze, — nelaŭte diris Iraklo. — Kaj por tiuj, kiuj estas kun vi — same ĉio estas serioze.

Mi kuntiris la ŝultrojn denove.

— Kaj kiel fartas Liza? — demandis li.

— Ĉio estas bona. Ŝi kondukis min hieraŭ preskaŭ ĝis la aviŝtuparo.

— Ĉu vi tial flugis en malsamaj avioj?

— Nu, ni ne parolis pri tio entute, sed, eble, Stanjo estis certa, ke mi estos kondukata. Ŝi mem elpensis ian prokraston, por flugi hodiaŭ… eĉ ne diris, kian.

— Kaj Paŭlinjo?

— Kaj Paŭlinjo kondukis. Dum tuta vojo rakontis fabelon pri sia insulo, jam ne fabelon, sed tutan novelon. Sur unu duono loĝas homoj, kiuj ankoraŭ scipovas iomete pensi, sed nur pri tio, kie trovi manĝaĵon, kaj sur la alia — kiuj pensi jam tute ne scipovas. «Kial?!» — «Paĉjo, nu kiel vi ne komprenas? Ja Merlin donis al ili sufiĉe da pano, kaj nun ili tute forgesis pensi, ĉar la tuta insulo longe malsatis kaj la homoj komencis pensi nur pri manĝaĵo!». Jen, vidu… Tio jam estas ne fabelo, tio jam estas filozofia traktaĵo.

— Ĉu ŝi aĝas dek unu?

— Baldaŭ estos dek tri, Iraklo.

— Sankta Georgo, kiel flugas tempo. Kaj ĉu Liza… scias?

— Foje al mi ŝajnas, ke ŝi konjektas pri ĉio kaj decidis ignori, ja mi ne foriras. Hieraŭ ŝi tiel rigardis… Kaj diris tiel trankvile: «Ripozu tie bone, nin ne forgesu… Al Iraklo transdonu riverencon. Anĝelo gardu vin en la vojo». Foje ŝajnas, ke ŝi konjektas, sed pelas tiujn pensojn, ne kredas. Kaj foje — ke ŝi eĉ pensi pri tielaĵo ne povas, kaj se ŝi ekscios, ŝi simple murdos min tuj, kaj pra…

— Ŝ-ŝ.

Alvenis Stanjo — nehaste, kontentigite: grandega brakpleno da floroj kuŝis kiel bebo sur brakoj. Di-patrino. Kaj unu floron ŝi, certe, enpikis super la orelo — delikata blank-roza pafo de lumo en nigraj, iomete krispaj haroj. Ĉapelon al ŝi, pensis mi. Sub tia suno trovarmiĝos la kapo…

— Kia bela floro. Kaj kiel konvenas al vi, Stanjo. Kiel ĝi nomiĝas?

— Vi tutegale ne memoros, — respondis ŝi kaj, ne haltante, preteriris nin, laŭ ombra muro de la preĝejo al vojeto, kondukanta al demontiĝo. Iraklo, oblikve rigardante al mi, malaprobe, sed sensone klakis per la lango. Mi kun pena indulgemo ridetis: kion fari, se ŝi havas tian humoron. Sed en la animo estis tristo.

— Ĉiu virino estas prokrastita mino, — kliniĝinte al mi, mallaŭte konsolis Iraklo. — Oni neniam scias, en kiu momento ŝi enuos demonstri fidelon kaj ekdeziros demonstri sendependecon. Sed tio nenion signifas. Nur… — li subridis. — Nur eble kruron forŝiros eksplodo, ne pli.

вернуться

7

La tradukinto petas pardonon de leganto pro tio, ke li ne sukcesis traduki la kalemburon en Esperanton; sed espereble tio estas pardoninda, ĉar la kalemburo montras ĝuste neregulecon de rusa vortoderivado, kio nature apenaŭ tradukeblas en regulecan Esperanton.

вернуться

8

Grandan dankon (en la kartvela).

вернуться

9

Monto en Kaŭkazo, sudoriente de Elbruso; havas glaciriverojn.

вернуться

10

La plej alta pinto de Pamira montaro.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: