— Ne, certe ne.
— Tio estas bona… — malferminte malvarmujon, ŝi daŭre kaj skrupule densigis vazojn kaj pakaĵojn, parolante, preskaŭ kantante: — Mi ne uzurpas — ja mi venis hejmen, kaj mi ne servas — ne bezonas panon. Mi 'stas pasio via, via ripoz' dimanĉa, mi estas sepa tago, via ĉielo sepa… Ĉu al Vasiljevskij vi sukcesis alveturi?
— Certe.
— Kiel fartas Paŭlinjo?
— Ĉu vi scias, mi ŝin eĉ ne vidis. Kiam mi venis — ŝi jam dormis, kiam foriris — ŝi ankoraŭ dormis.
— Liza?
— Ĉio estas en ordo.
— Dankon al dio.
Rememoro pri la nokto kiel malrapida fajra blovo ruliĝis tra la korpo.
— Stanjo, ĉu vi kredas je dio?
— Mi ne scias… — ŝi fermis la malvarmujon kaj malfleksiĝis, rigardis en mian vizaĝon. Ŝia rigardo brilis milde, mole. Malofte okazas tia. — Kredi kaj deziri kredi — ĉu tio estas samo?
— Ami kaj deziri ami — ĉu estas samo? Savi kaj deziri savi — ĉu estas samo?
— Nu jen. Mi jam preskaŭ ekkredis, ke vi estas dio, kaj vi ĵus pruvis, ke dio ne ekzistas… Sed por kio konjako?
— Kiel «por kio»? Ja Iraklo donacis al ni, do ĝi ĉe vi atendu okazon. Kaj, eble, la homo post vojaĝo deziros drinki.
— Li sendube formanĝos, sed kiu ja al li donos…[44] Mi eĉ ne montros, — enpreminte en ĉiu mano po botelo, ŝi ekbaraktis en la kuirĉambro, cerbumante, kie aranĝi kaŝlokon. Ne trovis; starigis dume rekte sur la tablon. La konjako, kvazaŭ densa bruna suno, lumis malantaŭ vitro. Mi ekdeziris drinki.
— Kaj jen ankoraŭ, — mi prenis el la poŝo ŝlosilojn de ŝia loĝejo, kiujn mi tutegale preskaŭ neniam kuraĝis uzi — simple portadis, kiel dolĉan simbolon de posedo; kaj gardeme metis sur la malvarmujon. Neniam plu mi ilin vidos, kiel proprajn orelojn.[45]
— Kia saĝulo! Kaj mi tute forgesis… Ĉu vi ne helpos al mi senŝeligi terpomojn?
Mi ŝanceliĝis. Antaŭ minuto, kiam ŝi rigardis tiel milde, al mi, stultulo, ŝajnis dum momento, ke ŝia viglo, ŝia alvoka vestaĵo estas por mi. Trofieriĝis vi, Trubeckoj, trofieriĝis. Ŝi rapide trovis kuirejan tranĉilon.
— Mi helpus kun ĝojo, Stanjo, sed mi nun devas reveni al la laboro. Pardonu.
Ŝi honeste faris ĉagrenitan vizaĝon.
— Lasu! Jam vesperiĝas, kion vi tie povos fari? Janusz post horo kaj duono estos ĉi tie, mi vin konatigos; vere, tiam vi drinkos duope, vi malstreĉiĝos iomete. Vi havas tre lacan vizaĝon, Saĉjo.
— Mi ĉi tie nur malhelpos. Li estas via malnova amiko, kolego…
Ŝi ĵetis oblikvan atentan rigardon — tranĉilo estis en unu mano, terpomo en la alia.
— Saĉjo, ŝajne vi min ĵaluzas.
— Certe.
— Jen bonege. Ja mi jam pensis, ke al vi estas tutegale.
Mi montris per la manoj hokajn ungegajn manegojn, levis ilin super ŝi kaj per voĉo de Ŝer-ĥano tire muĝis:
— Tio estas mia predo!
Lerte turnante terpomon sub tranĉila klingo, ŝi superece subridetis, kaj mi bonege komprenis ŝian subridon: ja tio estas ankoraŭ nesolvita demando — kiu estas kies predo.
— Ne maltrankvilu, — diris ŝi poste, — mi estas tre fidela knabino. Kaj krome, tute ne uzebla.
— Ĉu «aperis la luno purpura»?[46]
Ĉi-foje ŝi turnis al mi la kapon kun nekomprenebla por mi miro; poste sekreteme ridetis.
— Ne, nur la humoro ne konvenas.
— Nu, mi esperu, — diris mi.
Kaj la ektintintan tranĉilon, kaj obtuze frapintan terpomon ŝi simple faligis — kaj ekplaŭdis per la manplatoj:
— Li ĵaluzas! Saĉjo ĵaluzas! Tiun minuton mi atendis dum duonjaro! Hu ra!
La terpomo, turniĝante kaj frapante, ekruliĝis al rando, sed decidis ne fali.
Laŭ mi, la humoro de Stanjo estis tute konvena.
Kompatinda mia amatino. Ĉiam scii tion pri mi, ĉiutage… «Ĉu al Vasiljevskij vi sukcesis alveturi? Ĉu oni vin manĝigis?»
La gorĝo spasmis pro admiro de ŝi.
— Nu, diru finfine, kiel al vi ŝajnas mia nova hararanĝo? Ĉu plaĉas?
Mi sopiris ŝin ĝis langvoro kaj tremo — sed, se mi kisos ŝin nun, ŝi respondos, sed mem estos pensanta, ke jen la Varsovia avio eligis ĉasion, kaj jen Janusz aliras al taksia haltejo.
— Tre plaĉas. Same kiel ĉio cetera. Al vi ĝenerale konvenas knabina stilo.
— Simple vi ŝatas knabinojn. Tial mi penas konformi.
Ŝi deturniĝis, levis la terpomon kaj la tranĉilon. Sur min kvazaŭ iu metis cent pudojn[47] — tiel premis sento de adiaŭo por ĉiam. Kaj tutegale estis tia tenero… Mi brakumis ŝin ĉe la ŝultroj, facile alpremis ŝin ĉe la dorso al mi kaj mallevis la vizaĝon en aromajn, purajn harojn: la malfermita bluzo, vestita sur nuda korpo, senhonte vokis la manplaton tra klaviklo malsupren, al la brusto — mi estis apenaŭ detenanta min.
— Trubeckoj, ne leku. Mi ja ne sukcesos fari la tagmanĝon.
Ne min ŝi vokis. Lastan fojon mi facile kunpremis la fingrojn sur ŝiaj ŝultroj, kisis je la verto — kaj lasis.
— Bone, Stanjo, mi iras. Ne ofendiĝu.
— Domaĝe. Sed eble vi post la laboro venos, ĉu? Ni babilu…
— Por kio?
— Nu, eble mi deziras fanfaroni pri vi? Ĉu tio ne venas en vian kapon?
— Sincere dirante, ne. Mi ne scias, pri kio en mi eblas fanfaroni. Al mi ŝajnas, ke viaj amikoj opinias min agace honesta soldataĉo — ĉu stulta pro sentimentoj, ĉu sentimenta pro stulteco.
— Kia ridinda vi estas. Kaj kion vi faros morgaŭ?
— Mi flugos al Simbirsko kaj petos renkonton kun la patriarko de komunistoj.
Ŝi tranĉvundis fingron. Ekkrietis, ŝovis la manon sub akvostrion — kaj konsternite turniĝis al mi.
— Sed por kio?
— Estas afero. Feliĉon, Stanjo!
Ŝi paŝis al mi, kiel en Saguramo kaŝante la manojn malantaŭ la dorso, por ne guti sur sin, nek sur min; ofendite, en knabina stilo paŭtis.
— Kaj brakumi-kisi?
Mi brakumis-kisis.
5
En mia kabineto mi — parte por distriĝi, sed plejparte pro servodevo — sen speciala entuziasmo provis rekte per ĉemanaj rimedoj kontroli mian version. Rubriko «fruaj tendencoj de komunismo», ŝlosilvorto «kriminalaj». Sed la vidigilo komencis elmeti ŝimajn, konatajn nun nur de malvastaj fakuloj kaj senpasiaj disketoj faktojn kaj nomojn. Francaj bombistoj: murdu per eksplodpaketo veturantan, ekzemple, el teatro, tute senkulpan oficiston — kaj ni tuj iĝas je paŝo pli proksime al justa sociordo. Bakunin.[48] «Nenion kostas ribeligi ajnan vilaĝon». «Revoluciaj inteligencianoj, per ĉiuj eblaj rimedoj faru vivan ribelan ligon inter disigitaj kamparanaj komunumoj». Neĉaev.[49] Murdisto, degenerulo. Nura nomo de la gazeto, kiun li komencis eldonadi eksterlande, multon kostas: «Popola revenĝo». Artikolo «Ĉefaj bazoj de estonta socia ordo», la mil okcent sepdeka jaro: oni donu al la socio kiel eble plej multe, kaj mem konsumu kiel eble plej malmulte (sed kio estas socio, se ne tiuj «oni»? eble, nur estraro), laboro estas deviga sub minaco de morto, ĉiujn produktojn de laboro distribuas inter laborantoj eksklude laŭ altaj rezonoj por neniu kontrolebla kaj entute de neniu konata sekreta komitato… Certe, revante pri tielaĵo publike, en pensoj oni tenas, ke oni sukcesos iĝi prezidanto de tiu komitato. Kanajlo.
Ĉiuj ĉi mornaj sektoj, malvastaj, kiel neniam vizitataj de suno kanjonoj, forputris jam en la sepdekaj jaroj kaj en Eŭropo, kaj en Rusio; dum ioma tempo ili plu bruletis en la Oriento, hibridiĝante kun naciisma fanatikeco kaj rezultigante foje terurajn hibridojn, sed poiome ankaŭ tie ili malaperis. Ŝajne, mi denove serĉis vane.
Telefonis Papazjan kaj petis lin akcepti — mi diris, ke mi povas eĉ tuj. Mi surmetis la parolilon kaj ekfumis. La humoro estis abomena. Kwiatkowski verŝajne jam venis. Kaj Stanjo estas tia bela kaj tia… preparita. Kaj jen ankoraŭ tiuj projektistoj de nova socio, al kiuj eĉ mi, komunisto, volis pafi — simple kiel al rabiaj hundoj, por ili ne mordu homojn. Sed tio estas, certe, kiel dirus Liza, koleremo — terura peko. Certe, ne pafi, — ĉu mi estas Kislenko? Simple kuraci kaj, ĉiuokaze, izoli. «Popolamikoj»…
44
Proverbiĝinta citaĵo el fama rusa anekdoto:
«En zoologia ĝardeno vizitanto demandas serviston: "Ĉu tiu ĉi foko povas formanĝi sitelon da fiŝo?" — «Jes». — "Kaj du sitelojn?" — «Jes». — "Kaj tri?" — "Ĝi sendube formanĝos, sed kiu ja al ĝi donos?!"»
45
Rusa proverbo.
46
Fama rusa romanco. Por ĝuste kompreni la aludon, rememoru, ke en pluraj lingvoj unu sama vorto signifas kaj lunon, kaj monaton.
47
Malnova rusa mezurunuo de pezo; proksimume egalas al 16 kilogramoj.
48
Miĥailo Aleksandroviĉ Bakunin (1814–1876), fama rusa revoluciulo kaj publicisto, partoprenanto de la revolucio de 1848–1849 jaroj en Germanio; unu el ideologoj de anarkiismo; partoprenanto de Unua Internacio, kontraŭulo de marksismo.
49
Sergeo Gennadieviĉ Neĉaev (1847–1882), rusa revoluciulo-komplotulo, partoprenanto de studenta movado en Peterburgo en 1868–1869 jaroj, en 1869–1871 estis proksime ligita kun Bakunin, kreis sekretan organizon «Popola revenĝo» (1869); en 1872 estis transdonita de svisaj potencoj al la rusa registaro, mortis en Petropavlovska fortikaĵo (prizono). Liaj revoluciaj ideoj estis aparte kruelaj kaj perfortemaj. Li kaj liaj adeptoj iĝis prototipoj por romano de Dostoevskij «Demonoj».