Aŭ tio estis iu ilia patrioto skizofrenia…
Deliro.
Ĉu triaj landoj… Estas fragmentaj informoj pri ekzisto de rondoj en Japanio, en Germanio, ofenditaj pri malgranda, laŭ ilia vidpunkto, partopreno de iliaj ŝtatoj en la internacia projekto de la jarcento. Laŭ ilia opinio, tio mallevas prestiĝon de iliaj nacioj. Fi-naciistoj, hundo ilin formanĝu. Estas bone, ke ili estas malmultaj, kaj ke ilin kutime neniu aŭskultas. La germanoj siatempe tre insistis, ke «cele de plena balanco de partopreno de la ĉefaj flankoj» ĉiuj lanĉoj plenumiĝu de unu sama kosmodromo, kaj tiu estu de iu tria lando, kaj tuj kun senĝena insisto proponis sian kosman bazon en maro de Bismarck — ne proksime estas veturigi tien trans la oceano ĉiujn materialoj kaj por la usonanoj, kaj por ni!
Ne, ne. Estas sensence nun konstruadi versiojn. Mi nun neniel diferencas de kretenoj, posedantaj nulan informon, balbutantaj pri frankmasona komploto kaj pri tio, ke di-sinjoro punis orgojlon de la homo, ekdezirinta grimpi sur la ĉielon. Aŭdis mi hodiaŭ tielaĵojn — rigardis al Stanjo, sentis Stanjon, sed aŭdis pretere.
Ĉio. Stanjo jam estas hejme, en varmo, jam sendube prenis banon, kuŝiĝis sub litkovrilon kun iu libro aŭ manuskripto, aŭ televida ekrano flagretas per io distra kontraŭ la lito — tiel bone estas kuŝi apude, brakuminte unu la alian, vangon ĉe vango kaj senpense-ĝoje spekti ĉian sensencaĵon… Sufiĉas! Kion ŝi nun pensas pri mi — mi tion de ĉi tie ne ŝanĝus, eĉ se forronĝus mian pugnon.
Aŭ mi tro fieriĝas, kaj ŝi nun tute ne pri mi pensas?
Sed nur antaŭ iuj kvin horoj ŝi gorĝe, longe ekkriadis sub mi… kaj dancis: mi estas feliĉa!
Sed — matene? Kiel malestime ŝi kondutis matene, ĉe Ĝvari!
Dio, ĉu tio estis? Ĉu tio estis hodiaŭ — varmego, ĉirpado, blua vastaĵo? Kaj la plej granda tragedio estis tio, ke la kara virino kondutas fremdece.
Ĉio, sufiĉas.
Ni alveturis.
2
La Ministrejo de Ŝtata Sekureco troviĝis en maldekstra alo de malnova domo de la Ĝenerala Stabo. Montrinte al kozako, iomete mirigita de mia aspekto, la malsekiĝintan paspermesilon, mi surkuris laŭ larĝa ŝtuparo sur la trian etaĝon — blanka jako, helblua ĉemizo kun malfermita kolumo, blanka pantalono, blankaj someraj ŝuoj; tipa milionulo sur ferdeko de propra jaĥto. En la ŝuoj plaŭdetis akvo. Ne, ne milionulo, certe — pelulo. Servodeva oficiro.
La koridoroj estis malplenaj, kaj, ŝajnis, la domo dormas, kiel devus esti en tiu ĉi horo. Sed laŭ apenaŭ kapteblaj signoj, kiujn, certe, ne rimarkus fremdulo, mi sentis, ke tie, malantaŭ ĉiu fermita pordo, estas disŝovita formikejo. Nature. Tielaĵoj ne okazis en Rusujo ekde tempoj de grafo Palen.[20] Kvankam, estis ankoraŭ Karakozov[21] — tute malsana homo… Kaj ankaŭ minuskompleksa Pestel[22] rezonadis, ŝvebante en nuboj, pri murdo de caro por popolaj liberoj. Interese, se lasi lin kun Aleksandro Pavloviĉ[23] solaj — ĉu vere li kuraĝus? Aŭ li al servutuloj prokurus — vi, Ivaĉjo, unue laŭ mia ordono per falĉilo sentripigu la cezaron, kaj poste vi ricevos liberon… La revemaj antaŭuloj timigis Nikolaon Pavloviĉon[24] tiel, ke li dum la tuta cetera vivo singultadis pro vorto «libero» — nu, kaj li kondutis adekvate, forbalais pensulojn el la ŝtataparato, lasis nur solajn nekontraŭdiremajn ŝtelulojn; preskaŭ forfekis Rusion…
La sekretario estis bravulo; eĉ la brovon ne movis, ekvidinte inter ĉi tiuj severaj muroj tian ekzotaspektan miraklon, kiel nuna mi.
— Ivano Volfoviĉ atendas vin, sinjoro kolonelo. Mi petas.
Kaj malfermis antaŭ mi pezajn pordoklapojn.
Lamsdorf ekstaris malantaŭ tablo kaj, aŭdeble krakante per densa ŝtofo de gladita uniformo, ekiris renkonte al mi, etendis ambaŭ manojn. Lia osteca baltgermana vizaĝo malgaje longiĝis.
— Kia vi estas suda, kara mia, kia vi estas malseka… Pardonu min, maljunulon, ke mi tiel senceremonie plukis vin el la kartvelaj floraĵoj en nian marĉon. Vi estros la enketon. Kaj tion difinis ne mi, — li pikis per la fingro supren. — Estas faktoroj… Sed ne pensu, je Kristo, — li serioze ektimis, ke diris sentakte, — ke mi al vi ne konfidus… Sed ja laciĝis vi dum la printempo, kiel diablo ĉe fajrujo, ja mi scias!…
«Ĉi tien, kara, sidiĝu. Ni tuj varmigilon ŝaltos, vi sekiĝos, — grakĝemante, li elrulis olean varmigilon el malantaŭ de malnovega ĉina ekrano, ŝirmanta ripozanguleton — tableto, elektra tekruĉo, skatoletoj kun dolĉaĵoj; la generalo estis fama dolĉemulo. Li enpikis la kontaktilon en la kontaktingon. — Ĉu vi deziras teon?
— Dankon, Ivano Volfoviĉ, mi tiel tagmanĝis ĉe princo Iraklo, ke nun dum du tagoj povos nek manĝi, nek trinki. Pli bone ni turnu nin rekte al la afero.
— Aĥ, bone, aĥ, bravaj knaboj! Almenaŭ tagon sukcesis akapari. Kia bedaŭro, ke princo Iraklo tiel frue demisiis!
— Por li sufiĉas aferoj en la kartvela parlamento.
— Jes, mi ja povas imagi… Ĉu tie estas varme?
— Varme, Ivano Volfoviĉ.
— Ĉu ĉio floras?
— Oĥ, floras.
Li malĝoje suspiris, eksidis ne ĉe la tablon, sed en la fotelon kontraŭ mi. Metis la kruron sur la kruron, senkompate tirante la maldekstran vangoharaĵon tiel, ke ĝi preskaŭ atingis la epoleton. En nigran, duonkovritan per pezaj kurtenoj fenestron frapadis pluvo.
— Al la afero, vi diras… Terura afero, kara Aleksandro Lvoviĉ, terura… Mi eĉ ne scias, kiel komenci.
Mi atendis. De la varmigilo komencis poiomete flui polv-odora varmo.
— Je la oka kaj kvardek tri elflugis la carido el Tjuratamo. Kun li estis sekretario, profesoro Korĉagin, vi lin konis…
— Ne proksime. Konsultis dufoje.
— Nu jes, nu jes. Kiam vi reprezentis nin en la ŝtata komisiono pri la averio en la Kramatorska gravitmotora uzino. Mi memoras, certe, — li ekfrapadis sin per la montrofingro laŭ la vangoharaĵoj, poste denove ektiris la maldekstran al la ŝultro. — La kuracisto, du gardaj oficiroj kaj du pilotoj, ĉiuj homoj estas niaj, kontrolitaj, konstantaj, estis dum pluraj jaroj kun la carido…
— Ĉu neniu saviĝis? — stulte demandis mi. Ankoraŭ vivis iu freneza espero, malgraŭ ĉio aŭdita. Ivano Volfoviĉ eĉ grakis. Ofendite strabis al mi. Ekstaris, kunmetis la manojn malantaŭ la dorso, kaj ekiris diagonale laŭ la kabineto. Knaretis la pargeto sub eluzita tapiŝo.
— Kara mia, — sufere ekkriis la generalo, haltinte apud la tablo, — ili ja de tri verstoj faladis! De tri verstoj! Komprenu do!
Kun bruo eltirinte unu el la kestoj, li prenis staketon da fotoj kaj revenis al mi.
— Jen rigardu la rompaĵojn! Aerfotoj…
Jes. Mi rapide trarigardis la fotojn. Vere. Per iuj fragmentoj tero estis plugita je kvin metroj profunde.
— La disĵeteco de la rompaĵoj proksimas al elipsa, je unu versto kaj duono laŭ la granda akso. Kaj ili ja ne simple faladis, ja okazis eksplodo, kara mia! La tuta motora sekcio estis detruita!
— Ĉu mino kun horloĝa meĥanismo aŭ simple kunigita kun iu manovro? Ekzemple, je unua movo de alerono — ekfunkci…
— Aĥ, kara mia, — suspirinte, Lamsdorf forprenis de mi la fotojn kaj, ebenigante la staketon, kvazaŭ kartaron, kelkfoje frapis ĝian eĝon je malfermita manplato. — Ĉu eblas nun kompreni? Tamen, la rompaĵoj, certe, estos ankoraŭ skrupule esploritaj. Sed, dirante honeste, ĉu tio tiel gravas?
— Gravus difini por komenco, kia estis la mino, kies produkto, ekzemple.
— Jen, ĝuste vi okupiĝu… Oĥ, kio do mi, idioto maljuna! — subite ekvigliĝis li. Svingante per la staketo, kvazaŭ per aldona naĝilo-akcelilo, li preskaŭ saltante revenis al la tablo, levis parolilon de unu el la telefonoj kaj rapide klakumis triciferan numeron. Do, la internan.
— Lamsdorf vokas, kiel vi ordonis, — balbutis li kulpe. — Jes, venis nia princo, jam antaŭ dudek minutoj. Mi enkondukas lin en la aferon poiomete. Jes, ni atendas.
20
Generalo Petro Alekseeviĉ Palen partoprenis murdon de caro Paŭlo I la 11-an de marto 1801.
21
Dmitrij Vladimiroviĉ Karakozov (1840–1866), rusia revoluciulo, kiu malsukcese atencis Aleksandron II la 4-an de aprilo 1866. Estis pendumita.
22
Paŭlo Ivanoviĉ Pestel (1793–1826) estis unu el gvidantoj de t.n. «decembristoj» — nobeloj, kiuj faris kontraŭcaran ribelon decembre de 1825, uzinte kiel pretekston la morton de antaŭa caro Aleksandro Pavloviĉ kaj surtroniĝon de Nikolao Pavloviĉ; la ribelo estis sufokita de Nikolao Pavloviĉ, kaj ties gvidantoj estis pendumitaj (inklude Pestel-on) aŭ ekzilitaj en Siberion.
23
Aleksandro I (1777–1825), rusa imperiestro (1801–1825).
24
Nikolao I (1796–1855), rusa imperiestro (1825–1855), frato de Aleksandro I.