— Ne, ne, — kaj Ivanov svingis per la manoj, — mi hierau jam provis. Necesas trakti ilin juste, Vladimir Ipatjich, la gaso estas bonega.
— Je kio vi provis?
— Je la vulgaraj bufoj. Kiam vi direktas gasfluon — ili momente mortas. Do, Vladimir Ipatjich, ni ankorau jen kion faru. Vi skribu peton al GPU por ke oni sendu al vi elektran revolveron.
— Sed mi ne scipovas uzi ghin…
— Tion mi faros, — respondis Ivanov, — ni che Klazjma pafadis per ghi, por sherci… tie unu gopouano loghis najbare kun mi… Bonega ajho. Kaj ekstreme simpla… Mortigas senbrue, je cent pashoj kaj momente. Ni pafadis al kornikoj… Lau mi, ech gaso ne estas bezonata.
— Hm… tio estas sprita ideo… Tre, — Persikov iris en la angulon, prenis la auskultilon kaj kvakis:
— Bonvolu doni al mi tiun… Lubjanka…
Tagoj estis ekstreme varmegaj. Super kampoj estis klare videble, kiel fluis diafana, grasa varmo. Sed noktoj estis mirindaj, iluziaj, verdaj. La luno lumis kaj tiom beligis la eksan bienon de Sheremetev, ke ne eblas esprimi. La palaco-sovhhozo, kvazau sukera, lumis, en la parko tremis ombroj, kaj la lagetoj ighis dukoloraj poduone — aleo da luna strio, sed alia duono — senfunda tenebro. En strioj de la luno eblis libere legi «Izvestija», krom la shaka fako, kompostita per petitliteroj. Sed dum tiaj noktoj neniu, kompreneble, legis «Izvestija»… Dunja, la purigistino, trafis en boskon malantau la sovhhozo, kaj ankau tien trafis pro hazarda koincido la rufliphara shoforo de la trivita sovhhoza kamioneto. Kion ili faris tie — ne estas klare. Ili lokighis sub efemera ombro de ulmo, sur la sternita leda palto de la shoforo. En la kuirejo lumis lampeto, tie vespermanghis du legomghardenistoj, kaj sinjorino Rokk en blanka kapoto sidis en la kolona verando kaj revis, rigardante al la belulino luno.
Je la 10-a horo vespere, kiam silentighis sonoj en la vilagho Koncovka, situanta malantau la sovhhozo, la idilia pejzagho plenighis per charmaj teneraj sonoj de fluto. Ne eblas esprimi, kiom ghustalokaj estis ili super la boskoj kaj eksaj kolonoj de la Sheremetev-palaco. La fragila Liza el "Pika Damo" miksis en dueto sian vochon kun tiu de la pasia Polina kaj suprenighis en la lunan alton kiel fantomo de la malnova, tamen senchese kara, ghislarme ravanta reghimo.
— Estingighas… Estingighas… — fajfis, trilante kaj ghemante, la fluto.
La boskoj svenis, kaj Dunja, kovarda, kiel arbara nimfo, auskultis, alpreminte la vangon al la stopla, rufa kaj brava vango de la shoforo.
— Bone li ja fajfas, hunda ido, — diris la shoforo, chirkauprenante la talion de Dunja per la forta brako.
Flutis mem estro de la sovhhozo Aleksandr Semjonovich Rokk, kaj flutis li, necesas aprezi lin, bonege. La kauzo estas tiu, ke iam fluto estis specialeco de Aleksandr Semjonovich. Ghis la jaro 1917 li servis en la fama koncerta ensemblo de la majstro Petuhhov chiuvespere pleniginta per charmaj sonoj la promenhalon de la komforta kinematografejo "Sorchaj revoj" en urbo Odeso. Sed la granda 1917-a jaro, rompinta karieron de multaj homoj, ekgvidis lau la novaj vojoj ankau Aleksandron Semjonovich'on. Li forlasis la "Sorchaj revoj" kaj la polvan stelplenan atlason en la promenhalo kaj mergis sin en la marmezon de la milito kaj revolucio, anstatauinte la fluton per mortiga pistolo. Oni longe jhetadis lin tra la ondoj, plurfoje surbordigante jen en Krimeo, jen en Moskvo, jen en Turkestano, jen ech en Vladivostoko. Estis bezonata ghuste la revolucio por plej klare evidentigi Aleksandron Semjonovich'on. Evidentighis, ke tiu homo estas sendube granda, kaj, certe, ne decas por li sidi en la promen-halo de «Revoj». Ne detaligante longe, ni diru, ke la lasta 1927-a kaj komenco de la jaro 28-a trovis lin en Turkestano, kie li, unue, redaktis ampleksan politika-literaturan jhurnalon, kaj krome, kiel loka membro de la supera komunum-mastruma komisiono, famighis pro siaj mirindaj laboroj por irigacio de la Turkestana regiono. En la jaro 1928 Rokk venis en Moskvon kaj ricevis tute justan ripozon. La supera komisiono de tiu organizo, kies membrokarton honore portadis en la posho la province malnovmoda homo, aprezis lin kaj promociis lin al la posteno trankvila kaj honora. Ve! Ve! Por plago de la respubliko, la verva menso de Aleksandr Semjonovich ne estingighis, en Moskvo Rokk renkontis la malkovron de Persikov, kaj en la numerchambraro "Rugha Parizo" sur la Tverskaja-strato naskighis che Aleksandr Semjonovich ideo, kiel pere de la radio de Persikov restarigi kokojn en la respubliko dum monato. Kremlo akceptis Aleksandron Semjonovich'on, Kremlo konsentis kun li, kaj Rokk venis kun la dika papero al la strangulo zoologo.
La koncerto super la vitraj akvoj kaj la boskoj kaj parkoj jam estis finighanta, kiam subite okazis io, kio chesigis ghin antautempe. Ghuste en vilagho Koncovka hundoj, kiuj en tiu tempo jam devus dormi, subite levis neelteneblan bojadon, kiu iom post iom transformighis je komuna turmentiga hojlado. La hojlo, vastighante, flugis super la kampoj, kaj al ghi subite reehis kraka milionvocha koncerto de ranoj en la lagetoj. Chio chi estis tiom terura, ke shajnis por momento, kvazau estingighis la mistera sorcha nokto.
Aleksandr Semjonovich lasis la fluton kaj eliris en la verandon.
— Manja. Chu vi audas? Jen malbenitaj hundoj… Kial ili, lau vi, frenezighis?
— De kie mi scias? — respondis Manja, rigardante al la luno.
— Iru ni, Manjo, rigardi al la ovetoj, — proponis Aleksandr Semjonovich.
— Dio vidas, Aleksandr Semjonovich, vi tute frenezighis pro viaj ovoj kaj kokoj. Ripozu iomete!
— Ne, Manjo, ni iru.
En la orangherio lumis la brila globo. Venis ankau Dunja kun la ardanta vizagho kaj brilantaj okuloj. Aleksandr Semjonovich tenere malkovris la kontrolajn vitrojn, kaj chiuj komencis rigardi internen de la kameroj. Sur la blanka asbesta planko kushis en rektaj vicoj la kovritaj per makuletoj helrughaj ovoj, en la kameroj estis silente… kaj supre la globo de 15 000 kandeloj mallaute siblis…
— Eh, elkovos mi kokidojn! — entuziasme diris Aleksandr Semjonovich, rigardante jen de la flankoj tra kontrolaj fendoj, jen desupre, tra larghaj ventolaj aperturoj, — vi ekvidos… Kio? Chu mi ne elkovos?
— Chu vi scias, Aleksandr Semjonovich, — diris Dunja, ridetante, — kampuloj en Koncovka parolis, ke vi estas antikristo. Onidire, viaj ovoj estas diablaj. Estas peke elkovi pere de mashino. Oni volis mortigi vin.
Aleksandr Semjonovich ektremis kaj turnighis al la edzino. Lia vizagho flavighis.
— Nu, kion diri? Jen la popolo! Nu kion vi faros kun tia popolo? Ha! Manjo, necesas aranghi kunvenon por ili… Morgau mi invitos el la urbo funkciulojn. Mi mem parolos kun ili. Necesas ghenerale ankorau labori chi tie… Ja tio estas ia ursa angulo…
— Malkleruloj, — diris la fusilisto, kushinta sur sia militpalto che la pordo de la orangherio.
La sekva tago estis markita per strangegaj kaj neklarigeblaj eventoj. Matene, che la unua brilo de la suno, la boskoj, kiuj kutime salutis la lumilon per senchesa kaj lautega chirpado de birdoj, nun renkontis ghin per plena silento. Tio estis rimarkita de absolute chiuj. Kvazau antau tempesto. Sed neniu tempesto estis aperonta. Onidiroj en la sovhhozo ekhavis strangan kaj dusencan por Aleksandr Semjonovich nuancon, precipe pro tio, ke lau rakonto de onklo kun la kromnomo Kapra Kropo, fama provokulo kaj saghulo el Koncovka, oni eksciis, ke kvazau chiuj birdoj kunvenis are kaj che matenigho forflugis ien el Sheremetevo, al nordo, kio estis simple stulte. Aleksandr Semjonovich tre afliktighis kaj tutan tagon elspezis por telefonatingi la komitaton en Grachovka. Oni promesis sendi de tie post du tagoj oratorojn kun du temoj — internacia situacio kaj demando pri «Bonkoko».
La vespero ankau estis ne sen surprizoj. Se matene silentighis la boskoj, montrinte tute evidente, kiom suspektinde malagrabla estas sensoneco inter arboj, se tagmeze malaperis ien paseroj desur la sovhhoza korto, vespere senbruighis la lageto en Sheremetevka. Tio estis precipe mirinde, char en chiuj chirkauajoj je 40 verstoj estis bone konata fama kvakado de la sheremetevaj ranoj. Sed nun ili kvazau mortis. Neniu vocho audighis de la lageto, kaj karekso hirtis senmove. Necesas konfesi, ke Aleksandr Semjonovich definitive afliktighis. Pri tiuj eventoj oni komencis trakti kaj trakti plej malagrable, tio estas post la dorso de Aleksandr Semjonovich.