"Bone!" kriis la Reĝo. "Ni bone forigis tiun senesperan sorĉistion!" Kaj post tio ambaŭ elkore ridis pro la sukceso de la sorĉaĵo, kaj foriris por plenumi siajn fiplanaĉojn.
Post la kelktempa vizito de Trot kun Princino Ĝloria, la knabineto iris al la ĉambro de Buton-Brilo sed ne trovis lin tie. Apost tio ŝi iris al la ĉambro de Kap'tano Vilĉjo, sed li ne estis tie ĉar la sorĉistino kaj la Reĝo jam estis tie antaŭ ŝi. Do ŝi malsupreniris kaj demandis al la servistoj. Ili diris ke ili vidis la knabeton eliri en la ĝardenon antaŭ iom da tempo, sed la maljunan viron kun ligna kruro ili tute ne vidis.
Tial Trot, ne sciante kion alian fari, promenis tra la grandaj ĝardenoj, serĉante Buton-Brilon aŭ Kap'tanon Vilĉjon kaj trovante neniun el ili. Tiu parto de la ĝardeno, kiu situis antaŭ la kastelo, ne estis inter muroj sed etendiĝis ĝis la vojo, kaj la vojetoj estis laŭireblaj ĝis la rando de la arbaro; do, post du horoj da vana serĉado al siaj amikoj, la knabineto reiris al la kastelo.
Sed ĉe la pordejo soldato haltigis ŝin.
"Mi loĝas ĉi tie," diris Trot, "do vi rajtas enlasi min. La Reĝo donis al mi ĉambron."
"Nu, li reprenis ĝin," estis la respondo de la soldato. "La ordono de lia Moŝto estas forturni vin se vi volos eniri. Ami ankaŭ ricevis ordonon malpermesi la knabon, vian kompanon, reiniri la kastelon de la Reĝo."
"Kion pri Kap'tano Vilĉjof" ŝi demandis.
"Nu, ŝajne li mistere malaperis," respondis la soldato, gestante omene per sia kapo. "Kien li iris mi ne sukcesis informiĝi, sed mi povas certigi al vi ke li ne plu estas en ĉi tiu kastelo. Ami bedaŭras, knabineto, senplezurigi vin. Ane kulpigu min; mi devas obei la ordonojn de mia mastro."
Nu, dum sia tuta vivo Trot kutimis dependi de Kap'tano Vilĉjo, do kiam tiu bona amiko estis subite prenita for de ŝi ŝi fariĝis tre mizera kaj vere tre soleca.
Ŝi estis sufiĉe brava por ne plori antaŭ la soldato, nek eĉ lasi lin vidi ŝiajn malĝojon kaj maltrankvilon, sed forturnite disde la kastelo ŝi serĉis kaj trovis solan benkon en la ĝardeno kaj dum kelka tempo ploris kvazaŭ ŝia koro rompiĝos.
Buton-Brilo trovis ŝin, fine, ĝuste kiam la suno subiris kaj la ombroj de la vespero komenciĝis. Ankaŭ li estis forturnita disde la kastelo de la Reĝo, kiam li provis eniri ĝin, kaj en la parko li trovis Troton.
"Ne gravas," diris la knabo. "Ni trovos lokon kie ni povos dormi."
"Mi volas Kap'tanon Vilĉjon," ploregis la knabino.
"Nu, ankaŭ mi," estis la respondo. "Sed ni ne havas lin. Kie, laŭ via supozo, li estas, Trotf"
"Mi nenion supozas. Li estas for, nur tion mi scias."
Buton-Brilo sidiĝis sur la benkon apud ŝi kaj metis siajn manojn en la poŝojn de sia ĝisgenua pantalono. Apost tio li paroladis, iom pli profunde ol kutime:
"Kap'tano Vilĉjo ne estas ĉi tie," li diris, lasante siajn okulojn vagadi tra la obskureta ĝardeno, "do ni devos iri al alia loko se ni volas trovi lin. Krome, rapide senlumiĝas, kaj se ni volas trovi lokon kie ni povos dormi ni devos tuj komenci dum ni povas vidi kien iri."
Li levis sin de la benko dirante tion, kaj ankaŭ Trot eksaltis, sekigante siajn okulojn per sia antaŭtuko. Apost tio ŝi marŝis apud li el la tereno de la kastelo de la Reĝo. Ili ne iris laŭ la ĉefpado, sed trairis aperturon en heĝo kaj trovis sin en malgranda sed multe uzata vojeto. Sekvinte ĝin kelkan distancon, laŭ serpentumanta vojeto, ili atingis neniun domon aŭ konstruaĵon kiu donus al ili rifuĝejon por la nokto.
Fariĝis tiel senlume ke ili apenaŭ povis vidi la vojon, kaj fine Trot ekhaltis kaj proponis ke ili kampadu sub arbo.
"Bone," diris Buton-Brilo, "mi ofte trovis ke folioj utilas kiel bona varma kovrilo. Sed — rigardu, Trot! — ĉu ne flagras lumo tie, forf"
"Nepre jes, Buton-Brilo. Ani transiru kaj trovu ĉu temas pri domo. Kiu loĝas tie ne povus malpli bone trakti nin ol la Reĝo."
Por atingi la lumon ili devis foriri de la vojo, do ili stumble marŝis trans altaĵetoj kaj vepraĵoj, man-en-mane, ĉiam tenante la ereton da lumo videbla.
Ili estis iom mizeraj etuloj, neakceptatoj en fremda lando kaj forlasitaj de sia sola amiko kaj gardisto Kap'tano Vilĉjo. Do ili multe ĝojis kiam fine ili atingis kabanon kaj, enrigardante tra ĝia sola fenestro, vidis Ponon, la knabon de 1 ĝardenisto, sidanta apud fajro el brulantaj branĉetoj.
Dum Trot malfermis la pordon kaj aŭdace enmarŝis, Pon surpiediĝis por saluti ilin. Ili informis lin pri la malapero de Kap'tano Vilĉjo kaj pri sia forpeliĝo el la kastelo de la Reĝo. Kiam ili finis la rakonton Pon kapneis malfeliĉe.
"Reĝo Kru-el komplotas fiagojn, mi timas," diris li,
"ĉar hodiaŭ li alvokis oldan Palpebrumnjon, la Fisorĉistinon, kaj per miaj propraj okuloj mi vidis ŝin veni el la kastelo kaj lamadi cele sian domaĉon. Ŝi estis kun la Reĝo kaj Ĝugli-Ĝu, kaj mi timis ke ili okazigos ian sorĉon je Ĝloria por ke ŝi ne plu amu min. Sed eble oni vokis la sorĉistinon al la kastelo nur por sorĉi vian amikon Kap'tanon Vilĉjon."
"Ĉu ŝi povus fari tionf" demandis Trot, kiun teruris la sugesto.
"Mi supozas, ĉar olda Palpebrumnjo povas fari multajn fiaĵojn magiajn."
"Kian sorĉon ŝi povus fari al Kap'tano Vilĉjof"
"Mi ne scias. Sed li malaperis, do mi preskaŭ certas ke ŝi faris ion aĉan al li. Sed ne maltrankvilu. Se tio okazis, nenio fareblas, kaj se ĝi ne okazis eble ni povos trovi lin en la mateno."
Dirinte tion Pon iris al la ŝranko kaj elprenis manĝaĵojn por ili. Trot sentis tro da ĉagreno por manĝi, sed Buton-Brilo bone manĝis la simplajn manĝaĵojn kaj poste kuŝiĝis antaŭ la fajro kaj endormiĝis. Tamen la knabineto kaj la knabo de 1 ĝardenisto sidis longan tempon gapante la fajron, plene okupataj de siaj pensoj. Sed fine ankaŭ Trot fariĝis dormema kaj Pon bonkore kovris ŝin per la sola kovrilo kiun li posedis. Apost tio li ĵetis pli da ligno sur la fajron kaj kuŝiĝis antaŭ ĝin, apud Buton-Brilo. Baldaŭ ĉiuj tri profunde dormadis. Ilin vere trafis multaj problemoj; sed ili estis junaj, kaj dormo estis bona por ili ĉar ĝi alportis forgeson al ili dum iom da tempo.
Ĉapitro 13
Ĝlinda la Bona kaj
Tiu lando sude de la Smeralda Urbo, en la Lando Oz, nomiĝas la Kvelula Lando, kaj en la plej suda parto de ĝi staras grandioza palaco en kiu loĝas Ĝlinda la Bona.
Ĝlinda estas la Reĝa Sorĉistino de Oz. Ŝi havas mirindajn magiajn povojn kaj uzas ilin nur por bonfari al la regatoj en la regno de Ozma. Eĉ la fama Sorĉisto de Oz agnoskas ŝin sia superulo, ĉar Ĝlinda instruis al li ĉian realan magion kiun li scias, kaj ŝi superas lin rilate al ĉiu speco de sorĉado.
Ĉiu amas Ĝlindan, ĉu la delikata kaj belega Reganto, Ozma, ĉu la plej humila loĝanto de Oz, ĉar ŝi estas ĉiam afabla kaj helpema kaj volonte aŭskultas oniajn problemojn, negrave kiom okupata ŝi estas. Aneniu scias ŝian aĝon, sed ĉiuj povas vidi kiom bela kaj impona ŝi estas. Sia hararo estas kia ruĝa oro kaj pli fajna ol la plej fajnaj silkaj fadenoj. Ŝiaj okuloj estas bluaj kia la ĉielo kaj ĉiam honestaj kaj ridetantaj.
Ŝiajn vangojn envias ĉiuj persikoj kaj ŝia buŝo estas alloga kiel rozburĝono. Ĝlinda estas alta kaj surhavas belegajn robojn kiuj treniĝas post ŝi dum ŝi marŝas. Ŝi ne surhavas juvelojn, ĉar ŝia beleco hontigus ilin.
Kiel servistojn Ĝlinda havas duoncenton de la plej belaj knabinoj en Oz. Ili kolektiĝis el la tuta Oz, el inter la Palpbrumoj, la Manĝtuloj, la Ĝilikuloj kaj la Kveluloj, kiel ankaŭ el la grandioza Smeralda Urbo de Ozma, kaj oni opinias ke estas granda favoro rajti servi la Reĝan Sorĉistinon.
Inter la multaj mirindaĵoj en la palaco de Ĝlinda estas la Ĝranda Libro de rkivoj. En tiu libro skribiĝas ĉio okazanta en la tuta mondo, tuj kiam ĝi okazas; tiel ke legante ĝiajn paĝojn Ĝlinda ekscias kio okazas ĉu malproksime ĉu proksime, en ĉiu lando ekzistanta. Tiel ŝi sciiĝas kiam kaj kie ŝi povas helpi iun ajn mizeran aŭ endanĝeran personon, kaj kvankam ŝiaj taskoj limiĝas al helpado al loĝantoj de la Lando Oz, ŝin ĉiam interesas ĉio okazanta en la neprotektata ekstera mondo.