La teranoj mem unue ŝajnis al la loĝantoj de Jan-Jaĥ tro seriozaj kaj koncentritaj. Iliaj lakoneco, malŝato de spritaĵoj kaj plena malakcepto de ĉia histrionado, konstanta okupiteco kaj modera esprimado de sentoj en la okuloj de babilemaj, malpaciencaj, psike netrejnitaj tormansanoj ŝajnis tedaj, senigitaj je vere homa esenco.

Nur poste la loĝantoj de Jan-Jaĥ komprenis, ke tiuj homoj plenas je senzorga gajo, kiun kreis ne facilanimeco kaj malklero, sed konscio de propra forto kaj senĉesa zorgo de la tuta homaro. Simpleco kaj sincereco de la teranoj baziĝis sur profunda konscio de responso pri ĉiu ago kaj sur fajna harmonio de individueco, kiu per penoj de miloj da generacioj estis konformigita al la socio kaj la naturo.

Ĉi tie ne estis serĉantoj de blinda feliĉo, kaj tial ne estis elreviĝintaj homoj, malkredantaj pri ĉio. Malestis psikologie malfortaj individuoj, akre sentantaj sian malplivalorecon kaj pro tio venenitaj per envio kaj sadisma kolero. Sur fortaj kaj regulaj vizaĝoj reflektiĝis nek konfuzo, nek streĉitaj antaŭtimoj, nek maltrankvilo pri sorto de si kaj de siaj proksimuloj, — sentoj, izolantaj homon disde siaj kunfratoj.

La tormansanoj vidis neniun homon, venkitan de enuo. Oni soliĝadis por meditado, travivado de emocioj, por ripozo post ĵus finita malfacila laboro. Sed provizora malviglo kaj profunda kvieto estis pretaj momente ŝanĝiĝi al potenca agado de penso kaj korpo.

La vivaj vidaĵoj de la bela Tero vekis akran, antaŭe nespertitan sopiron en la grupeto de la teranoj, fortranĉitaj disde la patrujo per la neimagebla abismo de spaco. La tormansanoj penis deĵeti nevenkeblan altiron de la vidita mondo, konvinki sin pri tio, ke oni montris al ili specialajn enscenigaĵojn. Sed la giganta, tutplaneda skalo de la spektaĵo atestis pri aŭtentikeco de la stereofilmoj. Kaj, cedante al la evidento, la loĝantoj de Jan-Jaĥ iĝis kaptitaj de preskaŭ sama vundanta sopiro, kiel ĉe la teranoj. Sed la kaŭzo de tiu sopiro estis alia. La vidaĵo de la fabela vivo aperis ĉi tie, sur la pinto de la monteto, en la citadelo de la minacaj regantoj, en la restadejo de timo kaj reciproka malamo. Kvazaŭ oni kondukis ilin al larĝe malfermita pordego de ĝardeno, nenio estis kaŝita de iliaj avidaj okuloj kaj samtempe ĉio estis neatingebla. Kaj malsupre kuŝis la densa malvasta multmiliona urbo Saĝejo, kies nomo sonis ironie sur la polva kaj malabunda planedo.

— Eble, sufiĉas por la unua fojo? — demandis Faj Rodis, rimarkinte lacon sur la vizaĝoj de la spektantoj.

Ĉojo Ĉagas oblikve rigardis en diversajn flankojn. Lia edzino Jantre per ĉiuj fortoj alpremis la manojn al la brusto. Inĝeniero Tael levis la kapon kaj penis nerimarkeble forviŝi larmojn, glitintajn en la densan barbon. Samajn larmojn Ĉojo Ĉagas rimarkis ĉe Zet Ug. Eksplodo de neklarigebla kolero igis lin altigi la voĉon:

— Jes, sufiĉas! Entute sufiĉas!

Nekomprene rigardinte al la reganto, Faj Rodis malŝaltis la komunikadon kun la stelŝipo. La SDP-oj estingis kaj formetis sub la kovrilojn siajn radiilojn. La spektintoj ekiris hejmen, kaj Faj Rodis aliris al Ĉojo Ĉagas, kiu per signo petis ŝin resti. Kiam en la malpleniĝinta halo restis nur ili duope, Ĉojo Ĉagas unuafoje prenis la kubuton de Rodis, ete sulkuĝis kaj lasis ŝian brakon. Rodis ekridis.

— Mi kutimiĝis al via vizaĝo sen la ŝildeto kaj forgesis, ke ĉio cetera estas metala. Iufoje al mi ŝajnas, ke la teranoj estas simple robotoj kun kapoj de vivaj homoj, — ŝercis la reganto, enkondukante la gastinon en la konatan ĉambron kun la verdaj drapiraĵoj kaj la kristala globo.

— Kaj eble, ni vere estas nur robotoj? — demandis Rodis, enmetinte en la rigardon kaj en la rideton iom da koketeco kaj da virina defio.

Kaj Ĉojo Ĉagas devis streĉi la tutan volon, por ne cedi al la potenca altiro de la tera virino. Li forturniĝis, malfermis la nigran ŝrankon kaj prenis ion similan al antikva pipo. Eksidinte en fotelo kontraŭ Rodis, li ekfumis. Tra la akre odoranta fumeto la reganto de la planedo atente rigardis al Faj Rodis, kaj liaj mallarĝaj okuloj nebuliĝis. Li silentis tiel longe, ke Rodis ekparolis unua:

— Kion signifis via ekkrio «entute sufiĉas»? Ĉu al vi ne plaĉis la Tero?

— La filmoj estas teĥnike bonegaj. Ni neniam vidis ion similan!

— Ĉu temas pri teĥniko? Mi diras pri nia planedo.

— Mi ne povas juĝi pri fabeloj. Kiel mi povas disigi mensogon disde vero, sciante pri via planedo nenion, krom tiuj bildoj?

Faj Rodis ekstaris, facile apoginte sin sur rando de la pompa tablo, kaj atente rigardis al Ĉojo Ĉagas.

— Nun vi mensogas, — diris ŝi senpasie, evitante altigon kaj malaltigon de tono, kutiman ĉe tormansanoj. — Helpu al mi kompreni vin. Vi estas homo de elstara saĝo, kial vi evitas diri rekte, malkaŝe esprimante viajn konvinkojn kaj celojn? Kion vi timas?

Ĉojo Ĉagas malrapide levis sin, malvarma kaj orgojla. Faj Rodis ne ektremis, kiam li haltis antaŭ ŝi, etendinte la kolon kaj apogiĝinte sur la tablo per la kunpremitaj pugnoj. Ilia silenta duelo daŭris, ĝis la reganto deiris, viŝante la frunton per maldikega flava viŝtuko.

— Ni povus neniigi vin, — faŭkis li per malŝata kaj malkonvena rideto, — kaj anstataŭ tio mi ankoraŭ devas raporti al vi!

— Ĉu vere tiu ofero ĝenas vin? — la tono de Rodis sonis kiel nekaŝita moko. — Ĉu vi timas, ke venos la dua stelŝipo kaj ambaŭ ŝipoj frakasos viajn urbojn, palacojn, uzinojn? Mi scias, ke vi kaj viaj helpantoj trankvile akceptos pereon de milionoj da loĝantoj de Jan-Jaĥ, detruon de miljara laboro, malaperon de grandaj verkoj de homa genio, se nur restus vivi vi mem! Ĉu ne tiel?! — subite abrupte ekkriis Rodis.

— Jes, — tremerinte, konfesis Ĉojo Ĉagas. — Kaj kion bedaŭri? Ĉu mizerajn homaĉojn kun trivialaj sentoj? Ĉu malnovan rubon de forpasinta arto, kuŝantan en senutilaj stakoj en polvaj konservejoj? Ĉu malutilajn fantaziistojn «lovojn»?

— Ja ili estas homoj! — ekkriis Rodis.

— Ne, ankoraŭ ne!

— Do ĉu vi helpas al ili iĝi homoj? Mi ne povas kompreni vin. La plej bona en la vivo estas — helpi al homoj, kaj speciale tiam, kiam vi havas por tio potencon, forton, eblojn. Ĉu povas ekzisti ĝojo pli alta ol tiu? Ĉu vi eĉ ne pensis pri tio, malfeliĉulo?

— Ne, ĝuste vi estas malfeliĉulino! — kriis la reganto. — Pravas la malnova proverbo, ke por virino ekzistas nur nuno kaj estonteco, sed pasinteco — ne. Kia vi estas historiisto, se vi ne komprenas, ke maro da malplenaj animoj disverŝiĝis laŭ la planedo, eltrinkinte, privorinte, pritretinte ĉiujn ĝiajn angulojn!

Faj Rodis jam trankviliĝis.

— Ĉu vi scias, ke la homa cerbo havas mirindan kapablon korekti distordojn de la ekstera mondo, ne nur vidajn, sed ankaŭ pensajn, aperantajn pro distordo de la naturaj leĝoj en malĝuste aranĝita socio? La cerbo luktas kontraŭ distordo, korektante ĝin en la flankon de belo, trankvilo, bono. Mi parolas, kompreneble, pri normalaj homoj, sed ne pri psikopatoj kun komplekso de malplivaloreco. Ĉu vi ne scias, ke homaj vizaĝoj el malproksime ĉiam belas, kaj fremda vivo, vidita el ekstere, ŝajnas interesa kaj valora? Sekve, en ĉiun homon estas metitaj revoj pri belo, formiĝintaj dum miloj da generacioj, kaj la subkonscio kondukas nin pli forte en la flankon de la bono, ol ni mem pensas pri tio. Kiel do eblas paroli pri homoj, kiel pri rubo de historio?

— Al mi komencas plaĉi via malkaŝemo, — kun kurba rideto diris Ĉojo Ĉagas. — Sed daŭrigu!

— Mi scias, ke vi nun ne dubas pri senmalutileco de niaj intencoj. Kiomfoje viaj homoj penis kapti almenaŭ guton da malamikeco en ĉiu el ni, eĉ post la prova atako kontraŭ la stelŝipo laŭ via ordono! Ja ĉi tie oni nenion faras sen ordono de la Kvaropa Konsilio, ĉu?!

— Jes, — ree cedante al la stranga magnetisma forto de la virino de la Tero, konfirmis la reganto.

— Se estas tiel, do la afero estas en la ŝajna danĝero, kiun ni kvazaŭe prezentas. Mi komprenis, ke vi deziras malpermesi demonstri la vivon de la Tero al la popolo de Jan-Jaĥ. Sed vi devas agi laŭ iaj stimuloj, kaŭzitaj de via mondpercepto, via opinisistemo. Ni, teranoj, ne vidis en via primitiva propagando ajnajn profundajn zorgojn pri perfektigo de via socio kaj homoj. Konservado de la ekzistanta strukturo necesas nur al la manpleno da regantoj. En la historio de la Tero tio pereigis centojn da ŝtatoj kaj milionojn da homoj. Vi ĉi tie ne tre antaŭlonge travivis la katastrofon de troloĝateco…

Faj Rodis rompis la paroladon, kun miro rigardante al la tordiĝintaj trajtoj de la reganto de Tormans. Ĉojo Ĉagas unuafoje perdis sinregon.

— Sufiĉas! Mi ne deziras! Nenion pri la Tero! Mi malamas! Malamas la damnitan Teron, la planedon de senlima suferado de miaj prauloj!

— De viaj prauloj? — ekkriis Faj Rodis, kaj ŝia gorĝo spasmis — ŝia diveno konfirmiĝis.

— Jes, jes, miaj, same kiel viaj! Tio estas sekreto, gardata dum multaj jarcentoj, kaj ĝia diskonigo estas punata per morto!

— Kial?

— Por ke ne aperu revoj pri la pasinteco, pri alia mondo, subfosantaj la fundamentojn de nia vivo. Homo ne devas scii pri la pasinteco, serĉi en ĝi forton, tio donas al li konvinkojn kaj ideojn, malkonformajn kun obeado al potenco. La historion necesas detranĉi ĉe la radiko kaj komenci ekde la momento, kiam la arbo de la homaro enplantiĝis sur Jan-Jaĥ.

Ĉojo Ĉagas dum minuto staris, pensante, poste eksidis, montrinte al Rodis ŝian fotelon. Li fumis, koncentrite rigardante al la kristala globo, kaj la gastino el la Tero sidis senmova, kiel statuo, en profundega silento de la restadejo de la reganto. Ĉojo Ĉagas glitis per rigardo laŭ ŝia kvieta figuro kaj, decidinte, ekstaris. El sekreta loko li prenis aron de instrumentoj, similaj al antikvaj ŝlosiloj. Per unu, mallonga kaj dika, li malfermis nerimarkeblan pordeton el dika metalo, turnis ion interne kaj ree zorge ŝlosis ĝin.

— Ni iru, — simple diris li, deĵetante verdan kurtenon antaŭ pordo, mallarĝa, kiel fendo.

Faj Rodis senhezite sekvis lin. Ĉojo Ĉagas, mallevinta la kapon, iris, ne retrorigardante, laŭ longa koridoro, apenaŭ prilumata per malhela lumo de eternaj gasaj lampoj. Li turniĝis nur ĉe pordo de lifto, tralasante Rodis-on en la kajuton. Aŭdiĝis knarado de malofte funkcianta meĥanismo. La kajuto rapidege ekflugis malsupren. Faj Rodis, ial atendinta levon, por momento senspiriĝis. Ili malleviĝis sur grandan profundon kaj eliris en koridoron, laŭ kies unu flanko iris feraj apogiloj kaj reloj. Ĉojo Ĉagas retrorigardis, enkondukante sian akompanatinon en malgrandan malhelan vagonon kaj sidigante sin ĉe la regstangoj. Li lumigis vojan lumĵetilon, kaj kun bruego, inda je antikvaj maŝinoj de la Tero, la vagono ekkuris en netravideblan mallumon.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: