“Vi diris, ke vi havas alian kaŭzon suspekti ŝin,” S-ro Bouc memorigis al li.
Poirot ridetis “Jes, sed tio estas nur psikologia. Mi demandas al mi, ĉu estas eble ke F-ino Debenham planis tiun krimon? Mi estas certa, ke malantaŭ la nuna afero estas trankvila, inteligenta, kaj rimedoplena menso. F-ino Debenham estas laŭ tiu priskribo.”
S-ro Bouc neante skuis la kapon. “Mi opinias, ke vi estas malprava, mia amiko. Mi ne povas kredi, ke tiu juna anglino estas krimulino.”
“Nu, do,” diris Poirot, prenante la lastan pasporton, “al la lasta nomo sur la listo. Hildegarde Schmidt, servantino de sinjorino.”
Alvokita de la konduktoro. Hildegarde Schmidt venis en la manĝ-vagonon, kaj staris respektplene atendante.
Poirot indikis, ke ŝi sidiĝu. Ŝi tion faris, kaj kviete atendis la demandadon. Ŝi ŝajnis esti tre serena virino – respektinda, sed eble ne tre inteligenta.
La metodoj de Poirot kun Hildegarde Schmidt estis tute kontraŭaj al tiuj kun Mary Debenham. Li estis tre afabla kaj bonhumora, por komfortigi la virinon. Li petis ŝin skribi ŝiajn nomon kaj adreson, kaj poste komencis ĝentile fari siajn demandojn. La intervjuo okazis germanlingve.
“Ni deziras scii kiom eble plej multe pri la okazintaĵoj de la hieraŭa nokto,” li diris. “Ni scias, ke vi ne povas doni al ni multe da informo pri la krimo mem, sed eble vi vidis aŭ aŭdis ion, kio ŝajne negrava al vi, povos esti utila al ni. Vi komprenas?”
Ŝi ŝajne ne komprenis. Ŝia larĝa bonkora vizaĝo tenis la kutiman serenan esprimon dum ŝi respondis: “Mi ne scias ion, sinjoro.”
“Nu, ekzemple, vi scias ke via mastrino bezonis vin lastan nokton?”
“Jes, tion mi scias.”
“Ĉu vi memoras la horon?”
“Ne, sinjoro. Mi estis dormanta kiam la konduktoro venis kaj diris tion al mi.”
“Jes, jes. Ĉu estis kutime tiamaniere venigi vin?”
“Ĝi ne estis nekutima. Ŝia moŝtino ofte bezonis mian ĉeeston nokte. Ŝi ne bone dormis.”
“Eh bien , do, vi ricevis la alvokon kaj vi ellitiĝis. Ĉu vi surmetis tualet-robon?”
“Ne, sinjoro, mi surmetis miajn vestojn. Mi ne ŝatus iri al ŝia moŝtino en mia tualet-robo.”
“Sed ĝi estas tre bela tualet-robo – skarlata, ĉu ne?”
Ŝi rigardis lin. “Ĝi estas malhelblua flanela tualet-robo, sinjoro.”
“Do, ni daŭrigu. Tio nur estis ŝerceto miaparte. Do, vi iris al la princino. Kaj kion vi faris post via alveno?”
“Mi masaĝis ŝin, sinjoro, kaj poste laŭtlegis al ŝi. Mi ne bone laŭtlegas, sed ŝia moŝtino diras des pli bone, ĉar ŝi pli rapide endormiĝas. Kiam ŝi estis dormema ŝi petis ke mi foriru, kaj mi fermis la libron kaj reiris al mia propra kupeo.”
“Ĉu vi scias je kioma horo tio okazis?”
“Ne, sinjoro.”
“Nu, dum kiom da tempo vi restis kun la princino?”
“Ĉirkaŭ duonhoro, sinjoro.”
“Bone, daŭrigu.”
“Unue, mi havigis por ŝi alian lankovrilon el mia kupeo. Estis tre malvarme malgraŭ la hejtado. Mi metis la kovrilon sur ŝin kaj ŝi deziris al mi bonan nokton. Mi elverŝis iom da soda-akvo por ŝi. Poste mi forigis la lumon kaj forlasis ŝin.”
“Kaj poste?”
“Ne okazis io alia, sinjoro. Mi reiris al mia kupeo kaj endormiĝis.”
“Vi renkontis neniun en la koridoro?”
“Ne, sinjoro.”
“Ekzemple, vi ne vidis sinjorinon en skarlata kimono brodita per drakoj?”
Ŝiaj mildaj okuloj fikse rigardis lin. “Ja, ne, sinjoro. Ne estis iu krom la konduktoro. Ĉiu dormis.”
“Sed vi vidis la konduktoron?”
“Jes, sinjoro.”
“Kion li faris?”
“Li venis el unu el la kupeoj, sinjoroj.”
“Kio?” S-ro Bouc antaŭenklinis. “Kiu kupeo?”
Hildegarde Schmidt aspektis timema denove, kaj Poirot riproĉe ekrigardis lin.
“Nature,” li diris. “La konduktoro ofte devas respondi al sonoriloj nokte. Ĉu vi memoras el kiu kupeo li venis?”
“Ĉirkaŭ la mezo de la vagono, sinjoro. Du aŭ tri pordoj de tiu de la princino.”
“Ha! Diru al mi, mi petas, precize kio okazis.”
“Li preskaŭ koliziis kun mi. Estis kiam mi revenas kun la kovrilo de mia kupeo al tiu de la princino.”
“Kaj li venis el kupeo kaj preskaŭ koloziis kun vi? En kiu direkto li iris?”
“En la direkto al mi, sinjoro. Li petis pardonon, kaj iris laŭ la koridoro en la direkto al la manĝ-vagono. Sonorilo eksonis, sed mi opinias ke li ne atentis ĝin.”
Ŝi paŭzis kaj diris : “Mi ne komprenas. Kiel estas…?”
Poirot parolis kuraĝige: “Ĝi estas afero de la horo,” li diris. “Nur rutina afero. Ĉi tiu konduktoro ŝajne havis tre okupatan nokton – unue li vekis vin, kaj poste devis priatenti la sonorilojn.”
“Li ne estis la konduktoro kiu vekis min, sinjoro. Tiu estis alia.”
“Do, alia. Ĉu vi antaŭe vidis lin?”
“Ne, sinjoro.”
“Ĉu vi opinias, ke vi rekonos lin se vi revidos lin?”
“Mi pensas, ke jes, sinjoro.”
Poirot flustris ion en la orelon de S-ro Bouc. Ĉi lasta eklevis sin kai iris al la pordo por doni ordonon. Poirot daŭrigis sian demandaron laŭ amika maniero.
“Ĉu vi iam vizitis Usonon, Frau Schmidt?”
“Neniam, sinjoro. Sendube ĝi estas bela lando.”
“Kredeble vi jam aŭdis kiu la murdito vere estis – ke li respondecis pri la morto de infaneto.”
“Jes, mi aŭdis tion, sinjoro. Tio estis abomena, malbonega. La bona Dio devus ne permesi tiajn aferojn. Ni ne estas tiel malbonegaj en Germanujo.” Larmoj videbliĝis en la okuloj de la virino. Ŝia patrina spirito estis tuŝita.
“Ĝi estis abomena krimo,” diris Poirot serioze.
Li eltiris el sia poŝo peceton da batisto kai donis ĝin al ŝi. “Ĉu ĉi tiu estas via poŝtuko, Frau Schmidt?”
Estis momenta silento dum la virino rigardis ĝin. Poste ŝi rigatdis ilin. Iom da koloro videbliĝis en ŝia vizaĝo.
“Ne, sinjoro. Ĝi ne apartenas al mi.”
“Ĝi surhavas la literon H, vi vidas. Pro tio mi pensis ke ĝi apartenas al vi.”
“Sed, sinjoro, ĝi estas la poŝtuko de riĉulino. Tre multekosta poŝtuko. Permane brodita. Mi opinias, ke ĝi venis el Parizo.”
“Ĝi ne estas via, kaj vi ne scias al kiu ĝi apartenas?”
“Mi? Certe ne, sinjoro.”
El la tri aŭskultantoj, nur Poirot rimarkis la etan heziton en la respondo. S-ro Bouc flustris en lian orelon. Poirot kapjesis kaj diris al la virino:
“La tri konduktoroj envenos. Bonvolu diri al mi, kiu estas tiu, kiun vi renkontis hieraŭ nokte kiam vi portis la kovrilon al la princino.”
La tri viroj envenis. Pierre Michel, la granda blonda konduktoro de la Ateno-Pariza vagono, kaj la dika konduktoro de la Bukaresta vagono. Hildegarde Schmidt rigardis ilin kaj tuj kapneis.
“Ne, sinjoro,” ŝi diris. “Neniu el tiuj estas la viro, kiun mi vidis hieraŭ nokte.”
“Sed nur ĉi tiuj konduktoroj estas en la trajno. Vi sendube eraras.”
“Mi estas tute certa, sinjoro. Ĉi tiuj estas ĉiuj altaj. grandaj viroj. Tiu, kiun mi vidis, estas malalta kaj malhela. Li havis malgrandan liphararon. Lia voĉo. Kiam li diris ‘Pardonon’ estas malforta, kiel tiu de virino. Ja, mi bone memoras lin, sinjoro.”
“Malgranda, malhela viro kun virina voĉo,” diris S-ro Bouc. La tri konduktoroj kaj Hildegarde Schmidt estis forsenditaj. S-ro Bouc faris malesperan geston.
“Sed mi komprenas nenion – absolute nenion! La malamiko, pri kiu parolis S-ro Ratchett, do estis en la trajno. Sed kie li estas nun? Kiamaniere li povus malaperi en la aeron? Mia kapo kirliĝas. Diru ion, mia amiko, mi petegas vin. Klarigu al mi kiel la neeblo povas esti ebla!”
“Tio estas bona frazo,” diris Poirot. “La neeblo ne povis okazi, tial la neeblo devas esti ebla malgraŭ la ŝajnaĵoj.”
“Klarigu al mi do, rapide, precize kio okazis hieraŭ nokte en la vagonaro.”
“Mi ne estas magiisto, mon cher . Mi estas, kiel vi, tre perpleksita viro. Ĉi tiu afero antaŭeniras laŭ tre stranga maniero.”
“Ĝi tute ne antaŭeniras. Ĝi restas kia ĝi estis.”
Poirot kapneis. “Ne, tio ne estas vera. Ni iom pli komprenas. Ni scias pri kelkaj aferoj. Ni aŭdis la ateston de la pasaĝeroj.”
“Kaj kion, tio diris al ni. Absolute nenion.”
“Mi ne tion dirus, mia amiko.”
“Eble mi troigas. La usonano, Hardman, kaj la germana servistino aldonis ion al nia scio. Tio estas, ili igis eĉ pli nekomprenebla la tutan aferon.”
“Ne, ne, ne,” diris Poirot trankvilige.
S-ro Bouc turnis sin al li. “Parolu do. Ni aŭdu la saĝecon de Hercule Poirot.”
“Ĉu mi ne diris al vi, ke mi estas tre perpleksita viro, same kiel vi? Sed almenaŭ ni povas fronti la problemon. Ni povas ordigi tiujn faktojn, kiujn ni jam scias.”
“Bonvolu daŭrigi,” diris D-ro Constantine.
Poirot tusetis, kaj ordigis paperon sur la tablo. “Ni konsideru la aferon tia, kia ĝi nunmomente estas. Unue, estas kelkaj nekontesteblaj faktoj. Ĉi tiu Ratchett, aŭ Cassetti, estis pikita en dek du lokoj, kaj mortis hieraŭ nokte. Jen fakto unu.”
“Mi akceptas vian aserton – mi akceptas ĝin, mon vieux ,” diris S-ro Bouc kun ironia gesto.
Hercule Poirot tute ne ofendiĝis. Li trankvile daŭrigis: “Mi nuntempe ne parolos pri certaj strangaĵoj, kiujn D-ro Constantine kaj mi jam priparolis. La dua grava fakto, miaopinie, estas la horo de la krimo.”
“Tio estas unu el la malmultaj aferoj, kiujn ni scias,” diris S-ro Bouc. “La krimo okazis je kvarono post la unua hodiaŭ matene. Ĉio indikas tion.”
“Ne ĉio . Vi troigas. Tamen estas atesto, kiu subtenas tiun vidpunkton.”
“Mi ĝojas, ke vi almenaŭ konsentas pri tio.”
Poirot trankvile daŭrigis, malgraŭ la interrompo.
“Ni havas antaŭ ni tri eblecojn:
“Unu: Ke la krimo okazis, kiel vi diras, je kvarono post la unua. Tion subtenas la atesto de la poŝhorloĝo, la atesto de S-ino Hubbard, kaj la atesto de la germanino, Hildegarde Schmidt. Ĝi akordiĝas kun la atesto de D-ro Constantine.
“Dua ebleco: La krimo okazis pli malfrue, kaj la atesto de la poŝhorloĝo estis intence falsigita.
“Tria ebleco: La krimo okazis pli frue, kaj la atesto estis same falsigita.
“Nu, se ni akceptas la unuan eblecon kiel la plej verŝajnan kaj tiun plej bone subtenatan de la atestaro, ni devas ankaŭ akcepti kelkajn rezultantajn faktojn. Por komenco, se la krimo okazis je kvarono post la unua, la murdinto ne povis forlasi la trajnon, kaj la demando leviĝas: Kie li estas? Kaj kiu li estas?
“Ni ekzamenu zorge la atestaron. Ni unue aŭdis pri la ekzisto de tiu viro – la malgranda, malhela viro kun virina voĉo – de la viro Hardman. Li diris, ke Ratchett parolis al li pri tiu persono, kaj dungis lin por serĉi lin. Ne estas atesto por subteni tion – ni havas nur la vorton de Hardman pri ĝi. Ni nun ekzamenu la demandon: Ĉu Hardman estas la persono, kiu li pretendas esti – unu el la stabo de New York Detektiva Agentejo?