“Mi tre ŝatus iri al Usono,” diris Poirot.
“Vi lernus modernajn metodojn tie,” diris Hardman. “Eŭropo bezonas modernigon. Ĝi estas duon-dorma.”
“Estas vere, ke Usono estas la lando de progreso,” konsentis Poirot. “Estas multo, kion mi admiras pri usonanoj. Nur – sed eble mi estas malnovstilema – mi opinias, ke la virinoj de Usono estas malpli ĉarmaj ol tiuj de mia propra lando. La franca aŭ belga fraŭlino – koketa, ĉarma – mi opinias, ke estas neniu tiel alloga.”
Hardman forturnis sin por elrigardi la neĝon dum minuto. “Eble vi pravas, S-ro Poirot,” li diris. “Sed mi supozas, ke ĉiu nacio preferas la proprajn fraŭlinojn.”
Li momente fermis la okulojn, kvazaŭ la neĝbrilo dolorigas ilin.
“Iom blindetiga, ĉu ne?” li diris. “Nu, sinjoroj, ĉi tiu afero maltrankviligas miajn nervojn. Murdo, kaj la neĝo, kaj ĉio, kaj nenio okazanta. Oni povas fari nenion por pasigi la tempon. Mi ŝatus ekfari ion pri iu aŭ io.”
“La vera okcidenta rapidemo,” diris Poirot kun rideto.
La konduktoro remetis la valizojn, kaj ili iris al la apuda kupeo. Kolonelo Arbuthnot sidis en angulo fumante pipon kaj legante revuon.
Poirot klarigis sian celon. La kolonelo ne malkonsentis. Li havis du pezajn ledajn kofrojn. “La ceteraj pakaĵoj estas senditaj per la mara vojo,” li klarigis.
Kiel multaj soldatoj la kolonelo estis bona pakanto. La trarigardo de liaj pakaĵoj bezonis nur kelkajn minutojn. Poirot rimarkis paketon da pip-purigiloj.
“Vi ĉiam uzas la saman specon?” li demandis.
“Kutime. Se mi povas akiri ilin.”
“Ha!” Poirot kapjesis. Ĉi tiuj pip-purigiloj precize similis tiun, kiun li trovis sur la planko en la kupeo de la murdito. D-ro Constantine tion diris, kiam ili denove estis en la koridoro.
“Tout de meme ,” murmuris Poirot, “mi povas apenaŭ kredi ĝin. Ĝi ne estas laŭ lia karaktero, kaj dirinte tion vi estas dirinta ĉion.”
La pordo de la apuda kupeo estis fermita. Ĝi estis tiu okupata de Princino Dragomiroff. Ili frapis ĉe la pordo, kaj la malalta voĉo de la princino vokis, “Entrez .”
S-ro Bouc parolis. Klarigante ilian celon, li estis tre respekta kaj ĝentila. La princino silente aŭskultis ilin, ŝia buf-simila vizaĝo tute serena.
“Se ĝi estas necesa, sinjoroj,” ŝi trankvile diris kiam li finiĝis, “jen ĉio. Mia servistino havas la ŝlosilojn. Ŝi prizorgos ĝin kun vi.”
“Ĉu via servistino ĉiam portas la ŝlosilojn, sinjorino?” demandis Poirot.
“Certe, sinjoro.”
“Kaj se dum nokto ĉe landlimo la doganistoj postulus, ke valizo estu malfermata?”
La maljunulino levis la ŝultrojn. “Tio estus neatendata, sed tiuokaze la konduktoro venigus ŝin.”
“Do, vi absolute fidas ŝin, sinjorino?”
“Mi jam diris tion al vi,” kviete diris la princino. “Mi ne dungas personojn al kiuj mi ne fidas.”
“Jes,” penseme diris Poirot. “Fido estas grava en la nunaj tagoj. Estas pli bone havi ĉe si hejmecan virinon fidindan ol pli laŭmodan servistinon – ekzemple bone-vestitan parizaninon.”
Li rimarkis, ke la malhelaj inteligentaj okuloj fikse rigardis lian vizaĝon.
“Precize kion vi sugestas, S-ro Poirot?”
“Nenion, sinjorino. Mi? Nenion.”
“Tamen, jes. Vi opinias, ĉu ne, ke mi devus havi laŭmodan francinon por prizorgi min?”
“Tio estus, eble, pli laŭkutima, sinjorino.”
Ŝi neante skuis la kapon. “Schmidt amegas min.”Ŝia voĉo malrapide diris la vortojn. “Amo – tio ne estas pagebla.”
La germanino alvenis kun la ŝlosiloj. La princino parolis al si per ŝia propra lingvo, dirante ke ŝi malfermu la pakaĵojn kaj helpu al la sinjoroj. Ŝi mem restis en la koridoro, rigardante la neĝon, kaj Poirot restis kun ŝi dum S-ro Bouc traserĉis la pakaĵojn. Ŝi rigardis lin kun severa rideto.
“Nu, sinjoro, ĉu vi ne deziras vidi la enhavon de miaj valizoj?”
Li kapneis. “Sinjorino, ĝi estas nur formalaĵo.”
“Ĉu vi estas tute certa?”
“Pri vi, jes.”
“Kvankam mi konis kaj amis Sonia Armstrong. Do, kion vi opinias? Ke mi ne malpurigus miajn manojn per la murdo de tia malbonegulo kia la viro Cassetti? Nu, eble vi pravas.”
Ŝi silentis dum mallonga tempo, kaj poste diris: “Ĉu vi scias, kion mi ŝatus fari al tia viro? Mi ŝatus ordoni al miaj servistoj: ‘Skurĝu ĉi tiun viron ĝismorte kaj forĵetu lin sur la rubejon.’ Tiamaniere oni agis kiam mi estis juna, sinjoro.”
Ankoraŭ li ne parolis, sed atente aŭskultis. Ŝi rigardis lin per subita vigleco.
“Vi ne diras ion, S-ro Poirot. Pri kio vi pensas, mi scivolas?”
Li rekte rigardis ŝin. “Mi opinias, sinjorino, ke via forto apartenas al via volo – ne al via brako.”
Ŝi rigardis siajn maldikajn nigre-vestitajn brakojn, finiĝantajn per ungo-similaj flavaj manoj kun ringoj sur la fingroj.
“Tio estas vera,” ŝi diris. “Mi havas nenian forton en ĉi tiuj. Mi ne scias, ĉu mi estas malĝoja aŭ ĝoja.”
Tiam ŝi abrupte turnis sin al la kupeo, kie la servistino repakas la valizojn.
La princino mallongigis la pardonpetojn de S-ro Bouc. “Ne necesas, ke vi pardonpetu, sinjoro,” ŝi diris. “Murdo okazis. Oni devas plenumi certajn devojn. Jen ĉio.”
“Vi estas tre afabla, sinjorino.”
Ŝi iomete klinis la kapon kiam ili foriris. La pordoj de la du apudaj kupeoj estis fermitaj. S-ro Bouc paŭzis kaj gratis la kapon.
“Diablo!” li diris. “Ĉi tio povas esti ĝena. Ili havas diplomatajn pasportojn. Ilia pakaĵaro estas libera de ĉiu devo.”
“De dogana ekzamenado, jes. Sed murdo estas alia afero.”
“Mi scias tion. Malgraŭ tio – ni ne deziras vidi komplikaĵojn.”
“Ne ĝenu vin, mia amiko. La grafo kaj grafino estos komplezemaj. Pensu kiel afabla Princino Dragomiroff estis pri la afero.”
“Ŝi estas vere sinjoreca. Ĉi tiuj du estas ankaŭ de la sama socia rango, sed la grafo ŝajnis al mi havi iom ferocan sintenon. Li ne estis kontenta kiam vi insistis pri la neceso fari demandojn al lia edzino. Kaj la nuna afero pliĉagrenigos lin. Ni ellasu ilin. Ĉio konsiderita, ili ne povas esti koncernataj. Kial mi fabriku ĝenaĵon por mi?”
“Mi ne konsentas kun vi,” diris Poirot. “Mi estas certa, ke Grafo Andrenyi estos komplezema. Ĉiuokaze, ni faru la provon.”
Kaj, antaŭ ol S-ro Bouc povis respondi, li frapis ĉe la pordo de n-ro 13. Voĉo el interne alvokis, “Envenu.”
La grafo sidis en la angulo apud la pordo legante ĵurnalon. La grafino kuŝsidis en la kontraŭa angulo apud la fenestro. Estis kuseno malantaŭ ŝia kapo, kaj ŝi ŝajnis esti dorminta.
“Pardonon, sinjoro grafo,” komencis Poirot. “Pardonu la entrudiĝon. Ni nun traserĉas ĉiujn pakaĵojn en la trajno. Ĝenerale, ĝi estas nura formalaĵo, sed necesas ke ni faru ĝin. S-ro Bouc sugestas, ke ĉar vi havas diplomatan pasporton, vi povas prave diri, ke vi ne bezonas submetiĝi je tia serĉado.”
La grafo pensis dum momento.
“Mi dankas vin,” li diris. “Sed mi pensas ke mi ne ŝatus escepton nur por mi. Mi preferus, ke oni ekzamenu niajn pakaĵojn same kiel tiujn de la aliaj pasaĝeroj.”
Li turnis sin al sia edzino.
“Vi ne kontraŭstaras tion, mi esperas, Elena?”
“Tute ne,” diris la grafino senhezite.
Rapida kaj iom indiferenta traserĉo sekvis. Poirot ŝajnis provi kaŝi sian embarason per multaj sencelaj diroj, kiel:
“Jen tute malseka etikedo sur via kofro, sinjorino,” kiam li mallevis bluan keston kun parafo kaj kroneto sur ĝi.
La grafino ne respondis. Efektive, ŝi ŝajnis esti tedita de la tuta afero, restante en la angulo, rigardante el la fenestro dum la viroj traserĉis ŝian pakaĵaron en la apuda kupeo.
Poirot finis sian serĉon malfermante la etan ŝrankon super la lavujo, kaj rigardante ĝian enhavon – spongo, vizaĝ-kremo, pudro, kaj boteleto kun la indiko “trionalo”.[5]
Tiam, post ĝentilaj diroj ambaŭflanke, la serĉantoj foriris. La kupeo de S-ino Hubbard, tiu de la murdito, kaj tiu de Poirot sekvis, kaj ili alvenis al la dua-klasaj kupeoj. La unua, n-roj 10, 11, estis okupata de Mary Debenham, kiu legis libron, kaj Greta Ohlsson, kiu dormis sed vekiĝis kiam ili eniris.
Poirot rediris sian formulon. La svedino ŝajnis esti maltrankviligita, Mary Debenham indiferenta. Poirot parolis al la svedino.
“Se vi permesos, fraŭlino, ni unue ekzamenos vian pakaĵon, kaj eble vi estos tiel afabla kiel eltrovi la staton de la usonanino. Ni metis ŝin en kupeo en la apuda vagono, sed ŝi estas ankoraŭ malsana pro sia eltrovo. Mi sendis kafon al ŝi, sed mi opinias ke ŝi estas tia tipo, kia bezonas iun al kiu paroli.”
La bonulino estis kunsentema. Ŝi tuj iros. Devus esti terura frapo al ŝiaj nervoj, kaj la kompatindulino estis jam malsana pro la vojaĝo kaj forlaso de sia filino. Certe, ŝi tuj iros – ŝia kofro ne estis ŝlosita – kaj ŝi prenos kun ŝi salamoniakon.
Ŝi forbruiris. Oni rapide ekzamenis ŝiajn posedaĵojn, kiuj estis malmultaj. Ŝi evidente ankoraŭ ne rimarkis la mankantajn fadenojn en la ĉapelujo.
F-ino Debenham estis formetinta sian libron. Ŝi rigardis Poirot. Ŝi transdonis siajn ŝlosilojn post lia peto. Tiam, dum li mallevis kofron kaj malfermis ĝin, ŝi diris: “Kial vi forsendis ŝin, S-ro Poirot?”
“Mi, fraŭlino? Nu, por helpi al la usonanino.”
“Bonega preteksto – sed tamen preteksto.”
“Mi ne komprenas vin, fraŭlino.”
“Mi pensas, ke vi tre bone komprenas min.”
Ŝi ridetis. “Vi volis, ke mi estu sola. Ĉu ne?”
“Vi metas vortojn en mian buŝon, fraŭlino.”
“Kaj ideojn en vian kapon? Ne, mi pensas, ke ne. La ideoj estas jam tie. Mi pravas, ĉu ne?”
“Fraŭlino, ni havas proverbon…”
“Qui s’excuse s’accuse ; ĉu tion vi intencis diri? Vi devas allasi al mi iom da observado kaj prudento. Ial eniris vian kapon la ideo, ke mi scias iom pri ĉi tiu afero – ĉi tiu murdo de viro, kiun mi neniam antaŭe vidis.”
“Vi imagas aferojn, fraŭlino.”
“Ne, mi tute ne imagas aferojn. Sed ŝajnas al mi, ke oni perdas multe da tempo ne parolante la veron – per ĉirkaŭvagado anstataŭ tuja alveno ĉe la punkto.”
“Kaj vi ne ŝatas la perdon de tempo. Ne, vi preferas veni rekte al la punkto. Vi preferas la rektan metodon. Eh bien , mi uzos la rektan metodon. Mi demandos al vi la signifon de certaj vortoj, kiujn mi aŭdis dum la vojaĝo de Sirio. Mi eliris la trajnon por fari kion la angloj nomas ‘streĉi la krurojn’ ĉe la stacidomo Konya. Via voĉo kaj tiu de la kolonelo atingis min. Vi diris al li ‘Ne nun. Kiam ĝi estos finita. Kiam ĝi estos finita – tiam… ’ Kion vi volis diri per tiuj vortoj, fraŭlino?”