6. Ĉu la murdo okazis je tiu horo?
7. Ĉu pli frue?
8. Ĉu pli malfrue?
9. Ĉu ni povas esti certaj ke Ratchett estas pikita de pli ol unu persono?
10. Kia alia klarigo povas esti pri liaj vundoj?
“Nu, ni vidu kion ni povas fari,” diris S-ro Bouc, iom pli feliĉa pro ĉi tiu provo de sia menskapablo. “La poŝtuko por la komenco. Ni estu ordaj kaj metodaj.”
“Certe,” diris Poirot, kapjesante laŭ kontenta maniero.
S-ro Bouc daŭrigis iom didaktike. “La ĉeflitero H havas rilaton kun tri personoj – S-ino Hubbard, F-ino Debenham, kies dua nomo estas Hermione, kaj la servistino Hildegarde Schmidt.”
“Jes; kaj el tiuj tri?”
“Estas malfacile diri. Sed mi pensas, ke mi elektus F-inon Debenham. Ni ne scias, ke ŝi ne uzas la duan nomon anstataŭ la unuan. Ankaŭ ŝi estas jam suspektinda. Tiu konversacio kiun vi aŭdis, mon cher , estis certe iom stranga, kaj tiel estas ankaŭ ŝia rifuzo klarigi ĝin.”
“Miaflanke, mi elektas la usonaninon,” diris D-ro Constantine. “Ĝi estas tre multekosta poŝtuko, kaj ne gravas al usonanoj kiom ili pagas, kiel ĉiu scias.”
“Do, vi ambaŭ eliminas la servistinon?” demandis Poirot.
“Jes. Kiel ŝi mem diris, ĝi estas poŝtuko de ano de la pliriĉa klaso.”
“Kaj la dua demando – la pip-purigilo. Ĉu kolonelo Arbuthnot faligis ĝin, aŭ iu alia?”
“Tio estas pli malfacila. La angloj ne uzas ponardojn. Pri tio vi estas prava. Mi inklinas al la vidpunkto ke iu alia faligis la pip-purigilon – kaj tion faris por ŝajnkulpigi la longkruran anglon.”
“Kiel vi diris, S-ro Poirot,” intervenis la kuracisto, “du postsignoj montras tro da malzorgemo. Mi konsentas kun S-ro Bouc. La poŝtuko estis vera malatento – kaj pro tio neniu konfesos ke ĝi apartenas al ŝi. La pip-purigilo estas falsa postsigno. Favore al tiu teorio, vi rimarkas, ke kolonelo Arbuthnot montris nenian embarason, kaj volonte konsentis ke li fumas pipon kaj uzas tiuspecan purigilon.”
“Vi bone rezonas,” diris Poirot.
“Demando n-ro 3 – kiu portis la skarlatan kimonon?” daŭrigis S-ro Bouc. “Pri tio, mi devas konfesi, ke mi havas nenian ideon. Ĉu vi havas ian opinion pri tiu punkto, D-ro Constantine?”
“Nenian.”
“Ni devas konfesi nin venkitaj pri tiu punkto. Almenaŭ estas eblecoj rilate al la posta demando. Kiu estis la viro aŭ virino kaŝvestita en Wagon Lit uniformo? Nu, oni povas diri definitive kelkajn personojn kiuj ĝi ne povus esti. Hardman, Kolonelo Arbuthnot, Foscarelli, Grafo Andrenyi, kaj Hector MacQueen estas tro altaj. S-ino Hubbard, Hildegarde Schmidt kaj Greta Ohlsson estas tro larĝaj. Restas nur la servisto, F-ino Debenham, Princino Dragomiroff kaj Grafino Andrenyi – kaj neniu el ili estas verŝajna! Greta Ohlsson ĵuras ke F-ino Debenham ne forlasis sian kupeon, kaj Antonio Foscarelli, ke la servisto ne faris tion. Hildegarde Schmidt asertas, ke la princino estis en sia kupeo, kaj Grafo Andrenyi diris al ni, ke lia edzino trinkis dormigaĵon. Tial, ŝajnas kvazaŭ ne povis esti iu – kio estas absurda!”
“Kiel diras nia malnova amiko Eŭklid,” murmuris Poirot.
“Devas esti unu el tiuj kvar,” diris D-ro Constantine.
“Krom se estis iu el ekstere kiu trovis kaŝlokon – kaj tio, ni konsentis, estis neebla.”
S-ro Bouc pasis al la venonta demando en la listo.
“N-ro 5 – kial la montriloj de la rompita poŝhorloĝo indikas 1.15? Mi povas vidi du klarigojn. Aŭ ĝi estas farita de la murdinto por starigi alibion, kaj poste li estis malhelpata de moviĝantaj personoj forlasi la kupeon laŭ sia intenco, aŭ – atendu – ideo venas…”
La du viroj ĝentile atendis dum S-ro Bouc penege pensis.
“Jen ĝi,” li fine diris. “Ne estis la Wagon Lit murdinto kiu difektis la poŝhorloĝon. Estis la persono, kiun ni nomis la dua murdinto – la maldekstrulo – alivorte, la virino en la skarlata kimono. Ŝi alvenis pli malfrue, kaj movis malantaŭen la montrilojn por starigi alibion por si.”
“Brave!” diris D-ro Constantine. “Tio estas bone imagita.”
“Efektive,” diris Poirot, “ŝi pikis lin en la mallumo, ne sciante ke li estas jam senviva, sed iel deduktis ke li havas horloĝeton en la poŝo, elprenis ĝin, nevidante malantaŭen ŝovis la montrilojn, kaj faris al ĝi la necesan difekton.”
S-ro Bouc malafable rigardis lin. “Ĉu vi povas mem fari pli bonan sugeston?” li demandis.
“En la nuna momento – ne,” allasis Poirot. “Sed mi opinias ke nek unu nek la alia rimarkis la plej interesan punkton pri tiu poŝhorloĝo.”
“Ĉu la demando 6 rilatas al ĝi?” demandis la kuracisto. “Al tiu demando – ĉu la murdo okazis je tiu horo – 1.15 – mi respondas ‘Ne .’”
“Mi konsentas,” diris S-ro Bouc. “‘Ĉu pli frue’ estas la sekvanta demando. Mi diris, ke jes. Ankaŭ vi, doktoro?”
La kuracisto kapjesis. “Jes, sed la demando ‘Ĉu pli malfrue’ oni povas ankaŭ jese respondi. Mi akceptas vian teorion, S-ro Bouc, kiel ankaŭ, mi pensas, S-ro Poirot, kvankam li ne deziras diri tion. La unua murdinto venis antaŭ 1.15, sed la dua murdinto venis post tiu horo. Rilate al la demando pri la maldekstremeco, ĉu ni ne devus eltrovi kiu el la pasaĝeroj estas maldekstrulo?”
“Mi ne tute forgesis tiu punkto,” diris Poirot. “Povas esti, ke ke vi rimarkis ke mi devigis la pasaĝerojn skribi la nomon aŭ adreson. Tio ne estas decidiga, ĉar persono povas fari certajn agojn per la dekstra mano kaj aliajn per la maldekstra. Iuj skribas dekstramane, sed golfludas maldekstramane. Tamen, ĝi estas io. Ĉiu persono uzis la dekstran manon – kun la escepto de Princino Dragomiroff, kiu rifuzis skribi.”
“Princino Dragomiroff, neeble,” diris S-ro Bouc.
“Mi dubas, ĉu ŝi havas sufiĉan forton per fari tiun maldekstramanan pikbaton,” dubeme diris D-ro Constantine. “Tiu vundo estas farita per aparte forta bato.”
“Pli da forto ol virino povus havi?”
“Ne, mi ne dirus tion. Sed, miaopinie, pli da forto ol maljuna virino povus montri, kaj la korpo de Princino Dragomiroff estas aparte malforta.”
“Povus esti la influo de la volo sur la korpon,” diris Poirot. “Princino Dragomiroff posedas fortan personecon kaj fortegan volpovon. Sed ni lasu tiun punkton, nunmomente.”
“Pri la demandoj n-roj 9 kaj 10. Ĉu ni povas esti certaj, ke Ratchett estis pikita de pli ol unu persono, kaj kia alia klarigo pri la vundoj povus esti? Miaopinie, ne povas esti alia pri tiuj vundoj. Sugesti, ke viro unue frapis malforte kaj poste fortege, unue per la dekstra mano kaj poste per la maldekstra mano, kaj tiam post intertempo duonhora li faris novajn vundojn en senviva kadavro – nu, tio estas sensencaĵo.”
“Jes,” diris Poirot. “Ĝi estas sensencaĵo. Kaj vi opinias, ke du murdintoj estas ebla solvo?”
“Kiel vi mem diris, kia alia klarigo povas esti?”
Poirot rigardis rekte antaŭ si. “Mi demandas tion al mi,” li diris. “Mi neniam ĉesas demandi tion al mi.”
“De nun, ĉio estas ĉi tie,” li frapetis sin sur la frunto. “Ni plene diskutis ĝin. La faktoj estas antaŭ ni – metode aranĝitaj. La pasaĝeroj donis sian ateston, unu post la alia. Ni scias ĉion sciebla – de ekstere .”
Li ame ridetis je S-ro Bouc. “Inter ni estas ŝerceto pri la ebleco sidi kaj elpensi la veron, ĉu ne? Nu, mi intencas praktiki mian teorion – ĉi tie, antaŭ viaj okuloj. Vi du same faru. Ni ĉiuj fermu la okulojn kaj pensu …”
“Unu aŭ pli el tiuj pasaĝeroj murdis Ratchett. Kiu el ili ?”
Pasis kvaronhoro antaŭ ol iu parolis.
S-ro Bouc kaj D-ro Constantine komencis per provo sekvi la instrukciojn de Poirot. Ili provis travidi la labirinton de kontraŭaj detaloj por eltrovi klaran solvon.
La pensoj de S-ro Bouc iris iom laŭ la jena maniero:
“Certe mi devas pensi – sed mi jam multe pensis. Videble Poirot opinias, ke tiu angla fraŭlino ion scias pri la afero, sed mi ne povas pensi ke estas tiel… La angloj estas tre flegmaj. Ŝajnis, ke la italo ne povis fari ĝin. Mi supozas, ke la angla servisto ne mensogis kiam li diris, ke la alia ne lasis la kupeon. Sed kial li tion faru? Ne estas facile subaĉeti la anglojn, ili estas tiel rezervemaj. La tuta afero estas plej bedaŭrinda. Mi scivolas, kiam ni povos antaŭenveturi. Devas esti, ke oni nun laboras por savi nin. Ili estas malrapidaj en ĉi tiuj landoj… horoj forpasas antaŭ ol iu pensas fari ion. Kaj la policanoj en ĉi tiuj landoj estas tre ĝenaj – sinfieraj kaj kun tro granda sento de sia digno. Ili faros el ĉi tiu afero ion tre gravan. Ne ofte ili havas tian okazon. Ĝi estos en ĉiuj ĵurnaloj…”
Kaj poste la pensoj de S-ro Bouc vagadis laŭ la vojo, kiun ili jam centfojojn prenis.
La pensoj de D-ro Constantine vagadis jene:
“Li estas stranga, ĉi tiu malgranda viro. Geniulo? Aŭ maniulo? Ĉu li solvos la misteron? Neeble. Mi ne povas vidi elirvojon. Ĉio estas tro konfuza… Ĉiu mensogas, kredeble… Eĉ tio ne helpas al ni. Se ĉiu mensogas la afero estas same konfuza kiel se ili parolas la veron. Estas strange pri tiuj vundoj. Mi ne povas kompreni tion… Stranga lando, Usono. Mi ŝatus iri tien. Ĝi estas tiel progresema. Kiam mi atingos la hejmon, mi devos paroli kun Demetrius Zagone – li jam estis en Usono kaj havas plej modernajn ideojn… Mi scivolas, kion faras Zia je la nuna momento. Se mia edzino eltrovus…” Poste li pensis pri tute personaj aferoj.
Hercule Poirot sidis tre kviete. Oni povus pensi, ke li dormas. Kaj tiam, subite, post kvaronhora senmoveco, liaj palpebroj ekmoviĝis. Li ĝemspiris, kaj murmuris subvoĉe:
“Sed, ĉio konsiderita, kial ne? Kaj se jes, tio klarigus ĉion.”
Liaj okuloj malfermiĝis. Ili estis verdaj, kiel tiuj de kato. Li diris mallaŭte: “Eh bien . Mi pensis. Kaj vi?”
Perditaj en siaj propraj pensoj, la du viroj eksaltetis.
“Mi ankaŭ pensis,” diris S-ro Bouc iom kulpe. “Sed mi ne faris ian decidon. La solvo de krimaj problemoj estas via okupo, ne mia, mia amiko.”
“Ankaŭ mi tre zorge pripensis la aferon,” diris la kuracisto. “Mi elpensis kelkajn eblajn teoriojn, sed ne eĉ unu kiu plene kontentigas min.”
Poirot kapjesis afable. Lia kapjeso ŝajnis diri, “Tute bone. Tio estas la ĝusta respondo. Vi donis al mi la atenditan indikon.”
Li sidis tute rekte, elĵetis sian bruston, karesis la lipharojn, kaj parolis kvazaŭ li estus parolanta ĉe publika kunveno.
“Miaj amikoj, mi pripensis la faktojn en mia menso, kaj ankaŭ konsideris la atestaron de la pasaĝeroj kun la jena rezulto. Mi vidas, ankoraŭ iom nebule, klarigon kiu povus akordiĝi kun la faktoj al ni konataj. Ĝi estas tre kurioza klarigo, kaj ĝis nun mi ne povas esti certa ke ĝi estas ĝusta. Por eltrovi, mi devos fari kelkajn eksperimentojn.