10-2. Допускается, особенно в поэзии, употребление апострофа вместо окончания -o, что не ведет к изменению места ударения. Сочетания -oj, -on, -ojn не заменяются апострофом. Скопление согласных при замене гласного на апостроф нежелательно. Также допустима сокращенная форма артикля, прежде всего если перед ним стоит предлог, оканчивающийся на гласный: Unu, du, tri, kvar - kaj finita la far'; For de l' okuloj - for de l' koro; Cxiu iras, kiel sagx' al li diras.
10-3. В именной части составного сказуемого значение творительного падежа русского языка в эсперанто передается именительным падежом без предлога: <Он был студентом> Li estis studento; <Море было голубым> La maro estis lazura; <Мальчик стал мужчиной> La knabo igxis viro; <Я встал отдохнувшим> Mi ellitigxis ripozinta; <Она осталась одинокой> Sxi restis sola; <Он только кажется простаком> Li nur sxajnas simplulo; <Счастливому все кажутся счастливыми> Al la felicxulo cxiuj sxajnas felicxaj; <Она ушла веселой> Sxi foriris gaja; <Я помню его ребенком> Mi memoras lin infano; <Я нахожу ее решение правильным> Mi trovas sxian decidon gxusta; <Она описала его умным и красивым> Sxi priskribis lin sagxa kaj bela; <Я назвал его товарищем> Mi nomis lin kamarado; <Жизнь сделала меня опытным> La vivo faris min sperta; <Веселое сердце делает лицо веселым> La gaja koro igas la vizagxon gaja.
Словообразование
10-4. Суффикс -uj- означает:
a) "вместилище": monujo <кошелек>, lavujo <умывальник>, ujo <вместилище>, <сосуд>;
б) "страна, в которой преимущественно проживает одна нация": Bulgarujo <Болгария>, patrujo <отечество>, <родина>; в этом значении чаще употребляется суффикс -i-: Bulgario или слово lando: Pollando <Польша>, Svislando <Швейцария>;
в) "плодовое дерево или кустарник": fruktujo = fruktarbo, rozujo <розовый куст>.
10-5. Суффикс -em- означает "склонный к чему-либо, любящий что-либо": laborema <трудолюбивый>; forgesema <забывчивый>; silentema <молчаливый>; helpema <отзывчивый>; emo <склонность>, <влечение>; mi emas <мне хочется>; Mallaboremaj homoj cxiam deziras ion fari (L. Vauvenargues/VovenArg).
10-6. Суффикс -ind- означает "достойный, заслуживающий": mirinda <удивительный>; memorinda <достойный памяти>, <памятный>; dankinde <достойно благодарности>; indo <достоинство>; Ne indas ecx paroli pri tio! <Не стоит даже говорить об этом!>; La vivo estas belega kaj mirinda (V. V. Majakovskij); Kio ne estas leginda pli ol unu fojon, tute ne estas leginda (K. Weber/VEber) <Что не заслуживает прочтения более одного раза, совершенно не заслуживает прочтения>.
10-7. Приставка mis- означает "ошибочность, неправильность, неуместность": misauxdi <ослышаться>; miskompreno <недоразумение>; misfaro <проступок>; Ekde la junaj jaroj lernu pardoni misfarojn de la proksimulo kaj neniam pardonu viajn misfarojn (A. V. Suvorov).
Словоупотребление
10-8. Слово bonvolu требует после себя глагола с окончанием -i: Bonvolu fari tion rapide.
Текст
Cxu vi parolas Esperante?
- Pardonu, sinjoro, mi vidas sur via vesto insignon kun verdkolora steleto. Cxu tio signifas, ke vi parolas Esperante?
- Jes, efektive. Sed bonvolu paroli nerapide, cxar mi estas esperantisto-komencanto.
- Mi estas el Italujo. Mi estas partoprenanto de la internacia scienca kongreso.
- Mi legis pri gxi en la jxurnalo "Izvestija" kaj en la revuo "Ogonjok".
- La kongreso dauxras jam kvin tagojn. Venis diverslandaj personoj el cxiuj partoj de l' mondo... Kiu estas via nomo, sinjoro?
- Bonvolu nomi min ne sinjoro, sed kamarado aux samideano. Mia nomo estas Andreo.
- Mi tre gxojas, ke mi povas konatigxi kun rusia esperantisto. Mi nomigxas Georgo.
- Cxu vi estas en nia cxefurbo unuafoje?
- Jes, gxuste. Tamen mi esperas ree veni en Rusion kiel turisto meze de la venonta jaro. Tiam mi estos mastro de mia tempo, mi povos trankvile pririgardi diversajn angulojn de via grandega lando, konatigxi ankoraux pli proksime kun via pacema kaj amikigxema popolo.
- Cxu vi parolas ruse?
- Bedauxrinde, ne. Kvankam mi iomete studis la rusan lingvon, tamen mi ne komprenas gxin suficxe. Ecx la itala-rusa frazlibro, kiun mi prunteprenis antaux la forveturo, ne multe helpas min.
- Kiel do vi trovas vojon en Moskvo?
- Kun malfacilo. Ekzemple, antauxhieraux mi longe sercxadis mian hotelon. Poste evidentigxis, ke mi devojigxis: en iu malrekta strateto mi erare iris ien en alian flankon. Nu, miaj samgrupanoj ridegis pri mi! Jen al kiaj misajxoj alkondukas nekonado de la lingvo!
- Cxu vi multon vidis en Moskvo?
- Suficxe multe, cxar mi estas fru-levigxema. Ekzemple, mi vidis Kremlon, katedralon de Vasilij Blajxennij, Rusian Sxtatan Bibliotekon, Grandan teatron, metroon, hotelon "Kosmo", televidan turon en Ostankino, Tretjakovan bildgalerion, parkon de kulturo kaj ripozo "Gorjkij", stadionon en Lujxniki, cirkon, centran domon de literaturistoj, novajn logxdistriktojn Jasenevo, Cxertanovo, Birjulovo kaj, certe, Moskvan Esperanto-klubon.
- Tamen vi sukcesis vidi multon!
- Ne tre. La cxefa celo de mia vojagxo estas la kongreso. Do mi klopodas utiligi la tempon cxefe por auxskulti prelegojn, diskuti dum kaj ekster kunsidoj kun spertaj specialistoj-kongresanoj pri la evoluo de nia scienco. La kongreso estas grava evento, kaj necesas plene utiligi gxin, cxu ne?
- Vi pravas. Sekve, vi estas okupita cxi tie?
- Certe, tre okupita... Cxu vi deziras cigaredon?
- Dankon, mi ne fumas.
- Se ne, do ne... Cxu vi kolektas ion?
- Jes, bildkartojn pri montoj. Mi ekkolektis ilin post mia neforgesebla turista marsxo en Kauxkaza montaro.
- Bonvolu doni al mi vian adreson. Mi iam sendos al vi bildkartojn pri negxoplenaj Alpoj. Povas esti, ni ekkorespondos, cxar ankaux mi sxatas montojn. Nia tuta familio okupigxas pri la monta turismo, ecx la sesjara fileto.
- Tio estus bonega! Mi estas danka al vi. Mi promesas nepre skribi.
- Ne dankinde. Al mi estis tre agrable konatigxi kun vi.
- Mi deziras al vi fruktodonan laboron en la kongreso! Felicxan vojon!
- Multajn sukcesojn al vi!
Задания
10.1. Что означают следующие слова?
pacmovado travivi organizanto ekridi priridi monteto sciencisto mastrino eldonejo florejo florujo skribilujo Rusujo cxiuflanka aliflanke kontrauxstari multpromesa plibeligi travojagxi translogxigxi malsagxajxo montarano diskutata manskribita malsanema ekonomiema enamigxema kusxemulo misskribo misa duonmalfermi renovigi samtempulo alkonduki apudmara cxiama ekstere enpensigxinte interhelpo deflankigxi nedezirinde dauxrigota antauxkalkulo senpere pravigi sin subkompreni diverskolora negxblanka desurmonte neforsendita letero cxefkuiristo rektlinia kolormuziko scienca kunlaboranto lumturo
10.2. Переведите сочетания:
sur la monto dum prelego post diskuto antaux la komencigxo vivi en paco plenigxi per akvo ekde hieraux dank' al via rimarko peti pardonon de la kamarado (= peti la kamaradon pri pardono) sub felicxa stelo kun bedauxro okaze de la evento trans la montoj cxirkaux la tagmezo sperta pri la radiotekniko okupigxi pri la scienco esperi pri plibono memore pri nia interkonatigxo temperaturo super nulo sercxi tra la arbaro jaroj da felicxo gxis kiam? ami el tuta sia koro sidi sen movigxi flanko cxe flanko forveturi por cxiam doni monon kontraux acxetajxo inda je atento ema al vojagxoj veni en vagonaro urbeto apud Tasxkento logxi cxi tie ekde la 1965-a jaro
10.3. Переведите фразы:
Vi sekrete vorton diros, gxi tra l' tuta mondo iros. Via belo min senigis de trankvil'. Por ke lingvo estu tutmonda, ne suficxas nomi gxin tia (L. Zamenhof). Mi vin nomas mia stelo. Li memoris sxin tia, kia li volis sxin memori. En bona mangxujo ecx la mangxajxo sxajnas pli bona. Homo sen patrujo ne havas amikojn. Rumanujo estas tre bela turisma lando. En la 1983-a jaro en Budapesxto, cxefurbo de Hungario, okazis internacia kongreso de esperantistoj kun preskaux 5000 partoprenintoj. La vorto "morgaux" estas elpensita por homoj nedecidemaj kaj por infanoj (I. S. Turgenev). Laboro donas panon, mallaboremo - malsanon. Emo al gxojo kaj al espero estas vera felicxo (D. Hume/Hjum). Cxio cxi estus ridinda, se ne estus tiel malgaja (M. J. Lermontov). Kio estas dirinda, estas auxskultinda. La homo indas tiom da homoj, kiom da lingvoj li konas (Karlo la Kvina). Pli bone estas demandi dekfoje, ol misiri unufoje. Ne sercxu la tagmezon je la kvara horo! Kiu sercxas, tiu trovas. Ni lernu ne per niaj eraroj, sed per ies eraroj! Julio kaj auxgusto ne dauxras cxiam. Pli bone bedauxri pri tio, kio estas farita, ol pri tio, kio ne estas farita. Utiligu la tempon estantan, antauxvidu estontan, memoru estintan! Estas multe pli facile erari plene, ol duone (J. W. Goethe/GjOte). Kiu cxiam ridegas, estas malsagxa, kiu neniam ridegas, estas malfelicxa. Kiam tio, kion ni longe atendadas, fine alvenas, gxi sxajnas al ni neatenditajxo (M. Twain/Tvejn). Espero estas bona matenmangxo, sed malbona vespermangxo (F. Bacon/BEkon). Kiu kuras tro rapide, ne kuras longe. Plej bone ridas, kiu laste ridas. Kiam la viroj estas kune, ili auxskultas unu la alian; kiam la virinoj estas kune, ili rigardas unu la alian. Per Esperanto por la mondpaco!