“Ni obeis vin laŭeble. La Stana Lignohakisto kaj la Birdotimigilo estas detruitaj; la Leono estas ligita en via korteto. La malgrandan knabinon ni ne aŭdacas damaĝi, nek la hundon kiun ŝi portas per siaj brakoj. Via rajto estri nin nun finiĝis kaj vi neniam revidos nin. ” Kaj ĉiuj Flugantaj Simioj, forte ridante kaj babilante kaj bruante, flugis en la aeron kaj baldaŭ ne plu estis videblaj. La Fian Sorĉistinon surprizis kaj ĉagrenis vidi la markon sur la frunto de Doroteo, ĉar ŝi bone konsciis ke nek la Flugantaj Simioj nek ŝi mem aŭdacos iel ajn damaĝi la knabinon. Ŝi rigardis la piedojn de Doroteo, kaj vidante la Arĝentajn Ŝuojn, ŝi komencis tremi pro timo, ĉar ŝi sciis pri la potenca sorĉo kiu apartenas al ili. Unue la Sorĉistino pensis forkuri de Doroteo; sed hazarde ŝi rigardis en la okulojn de la infano kaj rimarkis kiom simpla estas la animo malantaŭ ili, kaj ke la malgranda knabino ne scias pri la granda potenco kiun provizas la Arĝentaj Ŝuoj al ŝi. Do la Fia Sorĉistino kaŝe ridis kaj pensis, “Mi ankoraŭ povas sklavigi ŝin, ĉar ŝi ne scias uzi sian potencon. ”Ŝi diris al Doroteo, krude kaj severe,
“Venu kun mi; kaj atentu obei kion ajn mi ordonos, ĉar se ne, mi detruos vin same kiel mi detruis la Stanan Lignohakiston kaj la Birdotimigilon. ” Doroteo sekvis ŝin tra multaj el la belaj ĉambroj en la kastelo ĝis ili atingis la kuirejon, kie la Sorĉistino ordonis ke ŝi purigu la potojn kaj kuirilojn kaj balau la plankon kaj metadu lignon en la fajron. Doroteo obeeme komencis labori, decidinte kiel eble plej diligente labori; ĉar ŝin feliĉigis ke la Fia Sorĉistino decidis ne mortigi ŝin. Dum Doroteo diligente laboradis la Sorĉistino planis iri en la korteton kaj jungi la Malkuraĝan Leonon kiel ĉevalon; amuzos ŝin, ŝi certis, devigi lin tiri ŝian ĉaron kien ajn ŝi volos iri. Sed dum ŝi malfermis la pordon la Leono muĝegis kaj saltis kontraŭ ŝin tiom feroce ke la Sorĉistino ektimis, kaj elkuris kaj refermis la pordon.
“Se mi ne povos jungi vin, ”diris la Sorĉistino al la Leono, parolante inter la bariloj de la pordo, “mi povos malsatigi vin. Vi manĝos nenion ĝis vi obeos min. ” Do post tiam ŝi ne portis manĝon al la enkarcerigita Leono; sed ĉiutage ŝi venis al la pordo je la tagmezo kaj demandis,
“Ĉu vi pretas esti jungita kiel ĉevalo? ” Kaj la Leono respondis, “Ne. Se vi eniros ĉi tiun korteton mi mordos vin. ” La kialo ke la Leono ne obeis la ordonon de la Sorĉistino estis ke ĉiunokte, dum la virino dormis, Doroteo portis al li manĝaĵojn el la ŝranko. Manĝinte li kuŝiĝis sur sia pajla lito, kaj Doroteo kuŝis apud li kaj apogis sian kapon per lia mola, longa kolhararo, dum ili parolis pri siaj problemoj kaj klopodis plani eskapon. Sed ili ne povis elpensi metodon eliri la kastelon, ĉar ĝin konstante gardadis la flavaj Palpbrumoj, kiuj estis sklavoj de la Fia Sorĉistino kaj timis ŝin tiom ke ili obeis ĉiun ŝian ordonon. La knabino devis laboregi dum la tagoj, kaj ofte la Sorĉistino minacis bati ŝin per la tiu malnova ombrelo kiun ŝi ĉiam portis en sia mano. Sed, verdire, ŝi ne kuraĝis bati Doroteon, pro la marko sur ŝia frunto. La infano ne sciis tion, kaj timegis por si kaj por Toto. Unufoje la Sorĉistino batis Toton per sia ombrelo kaj la kuraĝa hundeto kuregis al ŝi kaj mordis ŝian kruron. La Sorĉistino ne sangis pro la mordo, ĉar ŝi estis tiom fia ke la sango en ŝi jam antaŭ multaj jaroj sekiĝis. La vivo de Doroteo fariĝis tre malfeliĉa dum ŝi konsciiĝis ke estos eĉ malpli facile reiri al Kansas kaj Onklino Em. Kelkfoje ŝi ploradis amare dum horoj, dum Toto sidis ĉe ŝiaj piedoj kaj rigardadis ŝian vizaĝon, ploretante malgaje por indiki kiom li kompatas sian mastrineton. Al Toto efektive ne gravis ĉu li estas en Kansas aŭ la Lando Oz se Doroteo estas kun li; sed li sciis ke la malgranda knabino estas malfeliĉa, kaj tio malfeliĉigis ankaŭ lin. Nu, la Fia Sorĉistino sopiregis posedi la Arĝentajn Ŝuojn kiujn la knabino ĉiam surportis. Ŝiaj abeloj kaj ŝiaj korvoj kaj ŝiaj vulpoj kuŝis amase sekiĝante, kaj ŝi jam eluzis la potencon de la Ora Ĉapo; sed se ŝi povos akiri la Arĝentajn Ŝuojn ili donos al ŝi pli da potenco ol ĉiuj perditaĵoj. Ŝi zorge observis Doroteon, por trovi ĉu ŝi iam demetas siajn ŝuojn, planante ŝteli ilin. Sed la infano tiom fieris pri siaj belaj ŝuoj ke ŝi neniam deprenis ilin escepte de nokte kaj banante sin. La Sorĉistino multe timis la mallumon kaj ne kuraĝis eniri la ĉambron de Doroteo nokte por preni la ŝuojn, kaj ŝia timego pri akvo estis pli granda ol ŝia timo pri la mallumo, do ŝi neniam proksimiĝis dum Doroteo banis sin. Efektive, la maljuna Sorĉistino neniam tuŝis akvon, nek permesis ke akvo iel tuŝu ŝin.
Sed la fiulino estis tre ruza, kaj ŝi fin fine elpensis rimedon akiri kion ŝi volas. Ŝi metis feran stangeton en la mezon de la planko de la kuirejo, kaj per sia magio nevidebligis la feron por homaj okuloj. Sekve kiam Doroteo marŝis trans la plankon ŝi stumblis pro la stangeto, ĉar ŝi ne povis vidi ĝin, kaj ŝi sterniĝis sur la plankon. Ŝi ne grave vundiĝis, sed dum la falo unu el la Arĝentaj Ŝuoj defalis, kaj antaŭ ol ŝi povis atingi ĝin la Sorĉistino forkaptis ĝin kaj metis ĝin sur sian propran maldikan piedon. Al la fia virino multe plaĉis la sukceso de ŝia trompo, ĉar dum ŝi havos unu el la ŝuoj ŝi posedos duonon de la potenco de ilia sorĉo, kaj Doroteo ne povos uzi ĝin kontraŭ ŝin, eĉ se ŝi scius uzi ĝin. La malgranda knabino, vidante ke ŝi perdis unu el siaj belaj ŝuoj, koleriĝis, kaj diris al la Sorĉistino,
“Redonu al mi mian ŝuon! ”
“Ne! ”respondis la Sorĉistino. “Nun ĝi estas mia ŝuo, ne via. ”
“Vi estas fiulino! ”kriis Doroteo. “Vi ne rajtas forpreni de mi mian ŝuon. ”
“Tamen mi retenos ĝin, ”diris la Sorĉistino, ridante pro ŝi, kaj iun tagon mi sukcesos forpreni de vi an ŝuon. ” Tio kolerigis Doroteon tiom ke ŝi prenis la sitelon da akvo kiu staris proksime kaj verŝis ĝin sur la Sorĉistinon, malsekigante ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Tuj la fiulino ekkriegis pro timo, kaj, dum Doroteo mirante rigardis, la Sorĉistino komencis forŝrumpi kaj plene malestiĝi.
“Vidu kion vi faris! ”ŝi kriis. “Post minuto mi estos tute degelinta! ”
“Vere mi bedaŭras, ”diris Doroteo, kiu ja timis vidante la Sorĉistinon fandiĝi kvazaŭ bruna sukero antaŭ ŝi.
“Ĉu vi ne sciis ke akvo detruos min? ”demandis la Sorĉistino, per ploranta, senespera voĉo.
“Kompreneble ke ne, ”respondis Doroteo. “Kiel mi scius? ”
“Nu, post kelkaj minutoj mi estos plene degelinta, kaj la kastelo estos via. Mi agis fie dum mia vivo, sed mi neniam supozis ke malgranda knabino kia vi povus degeligi min kaj ĉesigi miajn fian agadon. Jen — mi finiĝas. ” Dirante tion la Sorĉistino fariĝis bruna, fandita, senforma amasaĵo kaj komencis disverŝiĝi sur la puraj traboj de la planko de la kuirejo. Vidante ke efektive ŝi ja plene neniiĝis degele, Doroteo replenigis la sitelon per akvo kaj ĵetis ĝin sur la makulegon. Kaj ŝi balais ĝin tra la pordon. Preninte la Arĝentan Ŝuon, la sola restaĵo de la ankaŭ la alimaljunulino, ŝi purigis kaj sekigis ĝin per tuko, kaj remetis ĝin sur sian piedon. Kaj nun, fin fine libera agi laŭvole, ŝi elkuris al la korteto por informi la Leonon ke la Fia Sorĉistino de la Okcidento finiĝis, kaj ke ili ne plu estas kaptitoj en fremda lando.