Ĉapitro XIII

La savo

Tre multe plaĉis al la Malkuraĝa Leono aŭdi ke la Fia Sorĉistino degelis pro sitelo da akvo, kaj Doroteo tuj malŝlosis la pordon de lia karcero kaj liberigis lin. Kune ili eniris la kastelon, kie a unua ago de Doroteo estis kunvoki ĉiujn Palpbrumojn kaj informi ilin ke ili ne plu estas sklavoj. Estis tre multa ĝojo inter la flavaj Palpbrumoj, ĉar ili devis laboregadi dum multaj jaroj por la Fia Sorĉistino, kiu ĉiam tre kruele traktis ilin. Ili feriigis tiun tagon, tiam kaj ĉiam poste, kaj pasigis la tempon festenante kaj dancante.

“Se niaj amikoj, la Birdotimigilo kaj a Stana Lignohakisto estus kun ni, ”diris la Leono, “mi estus estus plene feliĉa. ”

“Ĉu eble ni povus savi ilin? ”demandis la knabino, esperoplene.

“Ni povos provi, ”respondis la Leono. Do ili alvokis la flavajn Palpbrumojn kaj demandis al ili ĉu ili helpos savi iliajn amikojn, kaj a Palpebrumoj diris ke ili volonte plej eble strebos komplezi Doroteon, kiu ja liberigis ilin. Do ŝi elektis aron da Palpbrumoj kiuj aspektis plej scioplenaj, kaj ili ĉiuj komencis serĉi. Ili marŝis dum tiu tago kaj parto de la sekva ĝis ili atingis la dis ebenaĵon kie kuŝis la Stana Lignohakisto, disbatita kaj kavetigita. Lia hakilo kuŝis apud li, sed la klingo estis rusta kaj la tenilo rompita. La Palpbrumoj evis lin ameme per siaj brakoj, kaj reportis lin al la Flava Kastelo, dum Doroteo larmis pro la mizero de sia malnova amiko, kaj a Leono aspektis sobra kaj bedaŭroplena. Kiam ili atingis la kastelon Doroteo diris al a Palpbrumoj,

“Ĉu estas stanistoj inter via popolo? ”

“Ho, jes; kelkaj el ni estas tre bonaj stanistoj, ”ili diris al ŝi.

“Do venigu ilin al mi, ”ŝi diris. Kaj kiam la stanistoj venis, kunportante ĉiujn siajn ilojn en korbo, ŝi demandis,

“Ĉu vi povos rektigi tiujn misbataĵojn en la Stana

Lignohakisto, kaj reĝustigi la formon, kaj reluti lin kie i rompiĝis? ” La stanistoj ekzamenis la Hakiston tre zorge kaj poste respondis ke ili kredas ke ili povos ripari lin tiel ke li estos egale bonstata kiel dekomence. Do ili komencis labori en unu el a grandaj flavaj ĉambroj de la kastelo kaj aboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj, martelante kaj tordante kaj fleksante kaj lutante kaj polurante kaj batante la krurojn kaj korpon kaj kapon de la Stana Lignohakisto, ĝis fine li regajnis sian malnovan formon, kaj liaj artikoj funkciis egale bone kiel antaŭe. Estas vere ke ili devis surmeti plurajn flikojn, sed la stanistoj bone laboris, kaj ĉar a Hakisto ne estis vantema al li tute ne ĝenis lin la flikoj. Kiam, fine, li marŝis en la ĉambron de Doroteo kaj dankis ŝin ĉar ŝi savis lin, li tiom ĝojis ke li ploris pro ĝojo, kaj necesis ke Doroteo zorgoplene viŝu ĉiun larmon de lia vizaĝo per sia antaŭvesto, por ke liaj artikoj ne rustu. Samtempe ŝiaj propraj armoj fluis dense kaj rapide pro la ĝojo rerenkonti sian malnovan amikon, kaj ne necesis forviŝi tiujn larmojn. Rilate al la Leono, li viŝis siajn larmojn tiom ofte per a pinto de sia vosto ke ĝi tute malsekiĝis, kaj li devis eliri en la korton kaj teni ĝin en la sunlumo ĝis ĝi sekiĝis.

“Se nur ni denove havus a Birdotimigilon kun ni, ” diris la Stana Lignohakisto, kiam Doroteo finis sian rakonton pri ĉio okazinta, “mi estus vere feliĉa. ”

“Ni devas provi trovi lin, ”diris la knabino. Do ŝi vokis la Palpbrumojn por ke ili helpu ŝin, kaj ili marŝis dum tiu tuta tago kaj parto de la sekva ĝis ili atingis la altan arbon en kies branĉojn la Flugantaj Simioj estis ĵetintaj la vestojn de la Birdotimigilo. Ĝi estis tre alta arbo, kaj a trunko estis tiom glata ke neniu povis grimpi ĝin; sed la Hakisto diris tuj,

“Mi hakos por faligi ĝin, kaj tiel ni povos atingi a vestojn de la Birdotimigilo. ” Nu, dum a stanistoj aboradis por ripari la Hakiston mem, alia Palpbrumo, kiu estis oristo, faris tenilon el solida oro por a hakilo kaj fiksis ĝin al a hakilo de la Hakisto, por anstataŭi a malnovan rompitan tenilon. Aliaj poluris la klingon ĝis la rusto estis tute forigita kaj ĝi brilis kiel frotita arĝento. Tuj post tiu diro, la Stana Lignohakisto tuj komencis haki, kaj post nelonge la arbo falis bruege, kaj a vestoj de la Birdotimigilo falis el a branĉoj kaj ruliĝis sur la teron. Doroteo prenis ilin kaj petis la Palpbrumojn reporti ilin al la kastelo, kie ili plenigis ilin per bona, pura pajlo; kaj jen! refariĝis la Birdotimigilo, tute renovigita, ripete dankanta ilin ĉar ili savis lin. Nun rekunigite, Doroteo kaj ŝiaj amikoj pasigis plurajn feliĉajn tagojn en la Flava Kastelo, kie ili trovis ĉion bezonatan por esti komfortaj. Sed unu tagon la knabino pensis pri Onklino Em, kaj diris,

“Ni devas reiri al Oz, kaj plenumigi lian promeson. ”

“Jes, ”diris la Hakisto, kaj fine mi ricevos mian koron. ”

“Kaj mi ricevos mian cerbon, ”diris la Birdotimigilo ĝoje.

“Kaj mi ricevos mian kuraĝon, ”diris la Leono penseme.

“Kaj mi reiros al Kansas, ”kriis Doroteo, kunfrapante la manojn. “Ho, ni ekiru al la Smeralda Urbo morgaŭ! ” Ili decidis fari tion. La sekvan tagon ili kunvokis la Palpbrumojn kaj adiaŭis ilin. La Palpbrumoj tre bedaŭris ke ili foriros, kaj ili jam tiom ekamis la Stanan Lignohakiston ke ili petegis lin resti kaj regi ilin kaj a Flavan Landon de la Okcidento. Trovinte ke ili nepre insistas foriri, la Palpbrumoj donis kaj al Toto kaj a la Leono po oran kolumon; kaj al Doroteo ili prezentis belan braceleton, inkrustitan per diamantoj; kaj al la Birtotimigilo ili donis orkapan marŝbastonon, por helpi lin marŝadi sen stumbli; kaj al la Stana Lignohakisto ili proponis arĝentan oleujon, inkrustitan per oro kaj ornamitan per valoraj gemoj. Ĉiu el a marŝontoj bele parolis responde al a kunvenintaj Palpbrumoj, kaj ĉiuj premis la manon de ĉiu e ili ĝis iliaj brakoj doloris. Doroteo iris al a ŝranko de la Sorĉistino por plenigi sian korbon per manĝaĵoj por a longa marŝado, kaj tie ŝi vidis la Oran Ĉapon. Ŝi metis ĝin sur sian propran kapon kaj trovis ke ĝi estas precize ĝustegranda por ŝi. Ŝi nenion sciis pri la sorĉo de la Ora Ĉapo, sed ŝi vidis ke ĝi estas bela, do ŝi decidis surporti ĝin kaj porti sian sunkufon en la korbo. Tiam, preparite por a marŝado, ili ekmarŝis cele a la Smeraldan Urbon; kaj a Palpbrumoj trifoje hurais kaj donis al ili multajn bonajn dezirojn kiujn ili kunportu. kun si.

Ĉapitro XIV

La Flugantaj Simioj

Memoru kene ekzistis vojoeĉ ne vojeto —inter la kastelo de la Fia Sorĉistino kaj la Smeralda Urbo. Kiam la kvar marŝantoj iris serĉi la Sorĉistinon ŝi vidis ilin veni, do ŝi sendis la Flugantajn Simiojn por alporti ilin al ŝi. Estis multe malpli facile trovi sian vojon tra la grandaj kampoj da lekantetoj kaj flavaj ranunkoloj ol esti portata. Ili sciis, kompreneble, ke ili devas iri rekte Orienten, direkte al la leviĝanta suno, kaj ili komencis ĝuste. Sed je la tagmezo, kiam la suno estis rekte super la kapoj, ili ne sciis kie estas la oriento kaj kie la okcidential ili perdiĝis en la grandaj kampoj. Ili plu marŝadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj brilis hele. Do ili kuŝiĝis inter la dolĉodoraj flavaj floroj kaj profunde dormis ĝis la mateno —escepte de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. La sekvan matenon la suno estis malantaŭ nubo, sed ili komencis marŝadi, kvazaŭ certaj laŭ kiu direkto ili iras.

“Se ni su fiĉe marŝos, ”diris Doroteo, “ni atigos iun lokon, mi certas. ” Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraŭ vidis antaŭ si nur la flavajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi.

“Certe ni perdis la vojon, ”li diris, “kaj se ni ne retrovos ĝin su fiĉatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian cerbon. ”

“Nek mi mian koron, ”deklaris la Stana Lignohakisto.

“Ŝajnas al mi ke mi apenaŭ povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marŝas tre longe. ”

“Komprenu, ”diris la Malkuraĝa Leono, kun ploreta sono, “mi ne kuraĝas eterne marŝadi kaj neniam atingi iun ajn lokon. ” Kaj Doroteo perdis esperon. Ŝi sidiĝis sur la herbaro kaj rigardis siajn akompanantojn, kaj ili sidiĝis kaj rigardis ŝin, kaj Toto trovis unuafoje en sia vivo ke li tro lacas por ĉasi papilion kiu preter flugis lian kapon; do li elpuŝis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis Doroteon kvazaŭ demandante kion ili nun faru.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: