"RIKKI-TIKKI-TAVI"
de Rudyard Kipling
elangligis Don Harlow
(el La Ĝangala Libro )
Jen la historio pri la granda milito, kiun Rikki-Tikki-Tavi tute sola entreprenis, tra la banejoj de la granda bangalo en kazerno Segoli. Darzi, la tajlorbirdo, helpis lin, kaj Ĉuĉundra, la miogalo, kiu neniam aperas meze de la planko sed ĉiam rampas apud la muro, konsilis lin, sed la veran bataladon faris Rikki-Tikki.
Li estis mungo, iom simila pro felo kaj vosto al kateto, sed kape kaj kutime musteleca. Rozkoloraj estis liaj okuloj kaj la pinto de lia maltrankvila nazo; li povis skrapi al si ie ajn, laŭplaĉe, per iu ajn kruro, aŭ antaŭa aŭ malantaŭa, kiun li elektis uzi; li povis hirtigi la voston ĝis ĝi similis al kalistemo, kaj lia militokrio, dum li trakuris la longan herbaron, estis: "Rikk-tikk-tikki-tikki-tĉk!"
Iun tagon, profunda somera inundo elflosigis lin el la truo, en kiu li loĝis kun la gepatroj, kaj portis lin, piedflirtantan kaj klukantan, al apudvoja sulko. Tie li trovis flosantan herbareton, kaj tenis tion ĝis li perdis konscion. Kiam li rekonsciiĝis, li estis kuŝanta meze de ĝardena promenejo, tre tauzite, kaj iu knabeto estis diranta: "Jen mortinta mungo. Ni funebru ĝin."
"Ne," diris lia patrino; "ni enportu kaj sekigu ĝin. Eble ĝi ankoraŭ ne mortis."
Ili portis lin en la domon, kaj iu grandulo levis lin inter fingro kaj dikfingro kaj diris, ke li ne estas mortinta, nur duone strangolita; do ili volvis lin en kotono, kaj varmigis lin, kaj li malfermis la okulojn kaj ekternis.
"Nu," diris la grandulo (li estis anglo, ĵus translokiĝinta en tiun bangalon); "ne timigu ĝin, kaj ni vidos, kion ĝi faros."
Estas ege malfacile timigi mungon, ĉar tiu estas plenŝtopita inter nazo kaj vosto per scivolemo. La blazono de la tuta munga familio estas, "Alkuru kaj eksciu"; kaj Rikki-tikki ja estis mungo. Li rigardis la kotonon, decidis, ke ĝi ne konvenas kiel manĝajo, ĉirkaŭkuris sur la tablo, eksidis kaj ordigis la felon, skrapis sin, kaj saltis sur la ŝultron de la knabeto.
"Ne timu, Teĉjo," diris la patro. "Tiel ĝi amikiĝas."
"Ve! Ĝi tiklas sub mia mentono," diris Teĉjo.
Rikki-tikki rigardis inter la kolumo kaj kolo de la knabo, snufis je la orelo, kaj degrimpis al la planko, kie li sidis kaj frotis al si la nazon.
"Pro Dio," diris la patrino de Teĉjo, "kaj tiu estas sovaĝa bestio! Mi supozas, ke ĝi kondutas tiel malsovaĝe, ĉar ni bone traktis ĝin."
"Tiaj estas ĉiaj mungoj," diris la edzo. "Se Teĉjo ne provos pluki ĝian voston, kaj ne metos ĝin en kaĝon, ĝi en- kaj el-kuros la domon la tutan tagon. Ni donu al ĝi ion por manĝi."
Ili donis al li iomete da nekuirita viando. Tio ege plaĉis al Rikki- tikki, kaj, fininte ĝin, li eliris sur la verandon kaj sidis en la sunlumo kaj hirtigis la felon por ĝisradike sekigi ĝin. Tiam li sentis pli bone.
"Estas multaj aliaj aferoj por eltrovi pri ĉi tiu domo," li diris al si, "ol mia tuta familio povus malkovri dum la tutaj vivoj. Mi certe restos por ekscii."
Li pasigis la tutan tagon vagante tra la domo. Li preskaŭ dronis sin en la bankuvoj, metis sian nazon en la enkon sur skribtablo, kaj brulvezikigis ĝin ĉe la cigaro de la grandulo, ĉar li grimpis sur la krurojn de la grandulo por lerni pri la skribarto. Je noktiĝo li kuris en la infanejon de Teĉjo kontroli, kiel oni fajrigas la kerosenajn lanternojn, kaj kiam Teĉjo enlitiĝis, ankaŭ Rikki-tikki algrimpis; sed li estis neripozema kunulo, ĉar li devis ekstari kaj atenti ĉiun brueton tra la tuta nokto, kaj ekscii, kio produktis ĝin. Fine envenis la gepatroj de Teĉjo, por rigardi sian filon, kaj Rikki-tikki maldormis sur la kapkuseno. "Tio ne plaĉas al mi," diris la patrino de Teĉjo; "ĝi eble mordos la knabon." "Nenion tian ĝi faros," diris la patro. "Teĉjo estas pli sekura kun tiu besteto ol se li havus snufhundon por gardi lin. Se serpento nun envenus la infanejon --"
Sed la patrino de Teĉjo rifuzis pripensi ion ajn tiel teruran.
Frumatene Rikki-tikki venis al frua matenmanĝo sur la verando, rajdante sur la ŝultro de Teĉjo, kaj ili donis al li bananaĵon kaj iom da boligita ovo; kaj li sidis sur iliaj kruroj, unu post alia, ĉar ĉiu bone edukita mungo ĉiam esperas iam fariĝi domomungo, kaj posedi ĉambrojn en kiuj kuradi, kaj la patrino de Rikki-tikki (ŝi iam loĝis en la domo de la Generalo ĉe Segoli) zorge instruis al Rikki, kion fari se li iam renkontus blankulojn.
Tiam Rikki-tikki eliris en la ĝardenon por vidi tion, kio estis videbla. Ĝi estis granda ĝardeno, nur duone kultivata, kun arbustoj somerdome grandaj: rozoj "Marŝalo Niel", limonaj kaj oranĝaj arboj, bambuaroj, kaj veprejoj de alta herbaro. Rikki-tikki lekis al si la lipojn. "Jen belega ĉasejo," li diris, kaj lia vosto kalisteme hirtiĝis je tiu penso, kaj li trakuradis la ĝardenon, dise snufante ĝis li aŭdis tre malgajajn voĉojn en dorno-arbusto.
Estis Darzi, la tajlorbirdo, kaj lia edzino. Ili estis konstruintaj belegan neston per kuntirado de du grandaj folioj kaj kudrado ĉe la randoj per fibroj, kaj estis plenigintaj la kavaĵon per kotono kaj plumetaro. La nesto balanciĝis flanke-flanken dum ili sidis sur la supro kaj ploregis.
"Kio pasas?" demandis Rikki-tikki.
"Ni ege mizeras," diris Darzi. "Unu el niaj etuloj hieraŭ elfalis el la nesto, kaj Nag manĝis lin."
"Hm!" diris Rikki-tikki, "tio ja estas malgajiga -- sed mi estas noveveninto. Kiu estas Nag?"
Darzi kaj lia edzino nur kaŭris en la nesto, ne respondante, ĉar el la densa herbaro malsupre de la arbusto aŭdiĝis mallaŭta siblado -- terura, frostiga sono, kiu igis al Rikki-tikki resalti preskaŭ unu plenan metron. Poste, centimetron post centimetro, el la herbaro leviĝis la kapo kaj disvastigita kapuĉo de Nag, la granda nigra kobro, kaj li estis longa preskaŭ du metrojn de lango ĝis ventro. Levinte sian trionon de la tero, li staris balanciĝante flanke-flanken, same kiel la leontoda tufo balanciĝas en la vento, kaj li rigardis al Rikki- tikki per tiuj fiaj serpentaj okuloj, kiuj neniam ŝanĝas sian rigardon, kion ajn pripensu la serpento.
"Kiu estas Nag?" li diris. "Mi estas Nag. La granda dio Bram metis sian signon sur ĉiuj el nia popolo, kiam la unua kobro disetendis la kapuĉon por ŝirmi Bramon kontraŭ la suno dum li dormis. Rigardu vi, kaj timu!"
Li pli ol antaŭe disetendis sian kapuĉon, kaj Rikki-tikki vidis sur la malantaŭo la okulvitran insignon, kiu tute similas al la okula parto de hokokula ligilo. Dum minuto li timis; sed estas neeble, ke mungo longe timu, kaj kvankam Rikki-tikki neniam antaŭe renkontis vivantan kobron, lia patrino tamen nutris lin per mortintaj, kaj li sciis, ke la metio de plenkreska mungo estas, batali kaj manĝi serpentojn. Ankaŭ Nag sciis tion, kaj funde de sia frida koro li timis.
"Nu," diris Rikki-tikki, kaj lia vosto rekomencis hirtiĝi, "kun aŭ sen signoj, ĉu vi opinias, ke estas juste, ke vi manĝu etulojn el nesto?"
Nag pensadis en si, kaj rigardis la plej etan moviĝon de la herbaro malantaŭ Rikki-tikki. Li sciis, ke mungoj en la ĝardeno pli-malpli frue signifos morton por li kaj por lia familio, sed li volis iomete trankviligi je Rikki-tikki. Do li iomete faligis la kapon, kaj flanken klinis ĝin.
"Ni diskutu," li diris. "Vi manĝas ovojn. Kial mi ne manĝu birdojn?"
"Malantaŭe! Gardu malantaŭe!" kantis Darzi.
Rikki-tikki sciis pli bone ol malŝpari la tempon por kontroli. Li saltis en la aeron kiel eble plej alte, kaj ĝuste sub li ĵetiĝis la kapo de Nagaina, la fia edzino de Nag. Ŝi estis rampanta malantaŭ lin dum li parolis, por fini lin, kaj li aŭdis ŝian sovaĝan eksiblon kiam la bato maltrafis. Li refalis preskaŭ sur ŝian dorson, kaj se li estus maljuna mungo li scius, ke jen la tempo por rompi al ŝi la dorson per unu mordo; sed li timis la teruran retrofrapon de la kobro. Li ja mordis, sed ne sufiĉe longe, kaj li saltis for de la flirtiĝanta vosto, lasante ŝiritan kaj koleran Nagainan.
"Aĉa, fia Darzi!" diris Nag, celante kiel eble plej alte al la nesto en la dornarbusto; sed Darzi konstruis ĝin preter la atingo de serpentoj, kaj ĝi nur balanciĝis.
Rikki-tikki sentis ruĝiĝon kaj varmiĝon de la okuloj (kiam la okuloj de mungo ruĝiĝas, tiu estas kolera), kaj li residis sur la vosto kaj postaj kruroj kiel kangurueto, kaj ĉirkaŭrigardis kaj babiladis pro kolerego. Sed Nag kaj Nagaina jam malaperis en la herbaron. Kiam serpento misfrapas, ĝi neniam diras ion ajn, aŭ iel ajn indikas, kion ĝi intencas poste fari. Rikki-tikki ne volis sekvi ilin, ĉar li ne certis, ke li povas samtempe trakti du serpentojn. Do li fortrotis al la gruza promenejo apud la domo, kaj eksidis por pensadi. Jen serioza afero por li.
Se vi legos la antikvajn librojn pri la natura scienco, vi trovos en ili, ke mungo mordita dum batalo kontraŭ serpento forkuras kaj manĝas ian plantaĵon kiu resanigas ĝin. Tio ne estas vera. La venko estas nur afero de okula kaj pieda lertecoj -- frapo de serpento kontraŭ salto de mungo -- kaj, ĉar neniu okulo povas sekvi la movon de la serpenta kapo dum la frapo, la afero estas des pli mirinda ol ia ajn magia plantaĵo. Rikki-tikki sciis, ke li estas juna mungo, kaj pro tio li estis des pli feliĉa, ke li sukcesis eskapi de malantaŭa frapo. Tio donis al li memfidon, kaj kiam Tecjo venis kurante laŭ la promenejo, Rikki-tikki estis preta por kareso.
Sed ĝuste kiam Teddy klinis sin, io movetigix en la polvo, kaj voĉeto diris: "Gardu vin. Mi estas morto!" Tiu estis Karait la bungaro, la polve bruna serpenteto kiu preferas kuŝi sur la polva grundo; kaj lia mordo estas same danĝera kiel tiu de kobro. Sed li estas tiel eta, ke neniu atentas lin, kaj tial li des pli damaĝas la homojn.
Denove ruĝiĝis la okuloj de Rikki-tikki, kaj li dancis al Karait per tiu stranga balanca movado, kiun li heredis de sia familio. Ĝi estas tre amuza movado, sed estas tiel perfekte ekvilibra paŝmaniero, ke oni povas desalti de ĝi en iu ajn direkto; kaj, traktante serpentojn, tio estas avantaĝa. Rikki-tikki ne sciis tion, ke li kondutas pli danĝeriĝe ol batali kontraŭ Nag, ĉar Karait estas tiel eta, kaj povas turni sin tiel rapide, ke se Rikki ne mordus lin apud la malantaŭo de la kapo, li povus redoni frapon je la okulo aŭ lipo. Sed tion Rikki ne sciis: liaj okuloj estis tute ruĝaj, kaj li balanciĝadis, sercante bonan tenlokon. Karait ekfrapis. Rikki saltis flanken kaj provis alkuri, sed la fia, polve griza kapeto refrapis ĝis tute apud la ŝultro, kaj li devis transsalti la korpon, kaj la kapo proksime sekvis liaj kalkanojn.