Teĉjo kriis al la domo: "Ho, rigardu! Nia mungo mortigas serpenton"; kaj Rikki-tikki aŭdis ekkrion de la patrino de Teĉjo. La patro elkuris kun bastono, sed kiam li atingis la lokon, Karait estis jam frapinta unu fojon tro ambicie, kaj Rikki-tikki estis saltinta sur la dorson de la serpento, faliginta la kapon inter la antaŭkruroj, mordinta kiel eble plej alte ĉe la dorso, kaj forruliĝinta. Tiu mordo paralizis Karaiton, kaj Rikki-tikki estis tuj manĝonta lin de la vosto, laŭ la vespermanĝa kutimo de lia familio, kiam li rememoris, ke plena manĝo malrapidigas mungon, kaj se li volos teni pretaj siajn fortecon kaj rapidecon, li devos resti maldika.
Li foriris por polvbani sin sub la ricinacoj, dum la patro de Teĉjo batadis la jam mortintan Karait. "Kiel tio utilas?" pensis Rikki-tikki. "Mi jam metis punkton al la afero"; kaj tiam la patrino de Teĉjo levis lin de la polvo kaj karesis lin, kriante, ke li savis Teĉjon de la morto, kaj la patro de Teĉjo diris, ke li estas didonaco, kaj Teĉjo rigardis la tuton el larĝaj, timantaj okuloj. Al Rikki-tikki iom amuzis la bruon, kiun li kompreneble ne komprenis. La patrino de Teĉjo egale juste povus karesi Teĉjon pro ludi en la polvo. Rikki entute ĝuis ĉion.
Tiun vesperon, ĉe la vespermanĝo, promenante inter la vinglasoj sur la taglo, li povus trioble ŝtopi sin per bonaĵoj; sed li rememoris Nagon kaj Nagainan, kaj kvankam estis tre kontentigi esti karesata kaj dorlotata de la patrino de Teĉjo, kaj sidi sur la ŝultro de Teĉjo, tamen liaj okuloj fojfoje ruĝiĝis kaj li sonigis sian longan batalkrion "Rikk-tikk-tikki-tikki-tĉk!"
Teĉjo forportis lin al la lito, kaj insistis, ke Rikki-tikki dormu sub lia mentono. Rikki-tikki estis tro ĝentila por mordi aŭ skrapi, sed tuj post kiam Teĉjo ekdormis, li forkuris al sia ĉiunokta promeno ĉirkaŭ la domon, kaj en la mallumo li renkontis Ĉuĉundran, la miogalon, kiu rampis apud la muro. Ĉuĉundra estas bedaŭrema besteto. Li krietas kaj ĉirpas la tutan nokton, provante decidi kuri al la ĉambromezo, sed tion li neniam atingas.
"Ne mortigu min," diris la preskaŭ ploranta Ĉuĉundra. "Rikki-tikki, ne mortigu min."
"Ĉu vi supozas, ke serpentomortigisto mortigas la miogalojn?" malestime diris Rikki-tikki.
"Kiuj mortigas serpentojn, tiujn mortigas serpentoj," diris Ĉuĉundra, pli bedaŭreme ol iam ajn. "Kaj kiel mi povas certi, ke Nag neniam en iu senluma nokto missupozos min vi?"
"Tute ne estas danĝero," diris Rikki-tikki; "sed Nag estas en la ĝardeno, kaj mi scias, ke vi ne iras tien."
"Mia kuzo Ĉua, la rato, diris al mi --" diris Ĉuĉundra, kaj tuj ĉesis.
"Diris kion?"
"Ts! Nag estas ĉie, Rikki-tikki. Vi devis interparoli kun Ĉua en la ĝardeno."
"Tion mi ne faris -- do vi diru al mi. Tuj, Ĉuĉundra, alie mi mordos vin!"
Ĉuĉundra eksidis kaj ploris ĝis la larmoj forruliĝis de la lipharoj. "Mi estas povrulo," li ploregis. "Neniam mi kuraĝis alkuri la ĉambromezon. Ts! Mi diru nenion al vi. Ĉu vi ne povas aŭdi, Rikki- tikki?"
Ekaŭskultis Rikki-tikki. La domo estas kiel eble plej silenta, sed li pensis povi rimarketi plej mallaŭtan skrap-skrapadon de la tuta mondo -- bruon ne pli laŭtan ol tiun de vespo promenanta sur fenestro -- la sekan skrapadon de serpentaj skvamoj sur brikaro.
"Jen Nag aŭ Nagaina," li diris al si; "kaj tiu rampas en la kloakon de la banejo. Vi pravas, Ĉuĉundra; mi ja devis inerparoli kun Ĉua."
Li ŝteliris al la banejo de Teĉjo, sed nenio troviĝis tie, kaj poste al la banejo de la patrino de Teĉjo. Funde de la glata stikita muro videblis briko eltirita por fari kloakon por la banakvo, kaj kiam Rikki- tikki enŝteliĝis apud la masonaĵa ŝirmaĵo kie estas la kuvo, li aŭdis Nagon kaj Nagainon kunflustrantajn ekstere sub la luno.
"Kiam la domo estas senhoma," diris Nagaina al la edzo, "li devos foriri, kaj tiam la ĝardeno denove estos nia. Silente eniru, kaj ne forgesu, ke la unua mordas la granda homo, kiu mortigis Karaiton. Poste elvenu kaj informi min, kaj ni kune serĉos por Rikki-tikki."
"Sed ĉu vi certas, ke ni povas gajni ion per mortigado de la homoj?" diris Nag.
"Ĉion. Kiam ne estis homoj en la bangalo, ĉu troviĝis mungo en la ĝardeno? Dum la bangalo malplenas, ni estas gereĝoj de la ĝardeno; kaj memoru, ke kiam niaj ovoj en la melonejo naskos (eble eĉ morgaŭ), niaj gefiloj bezonos spacon kaj trankvilecon."
"Tion mi ne pripensis," diris Nag. "Mi iros, sed ne necesas, ke ni poste ĉasu je Rikki-tikki. Mi mortigos la grandan homon kaj ties edzinon, kaj ankaŭ la infanon se eble, kaj silente forvenos. Tiam la banngalo malplenos, kaj Rikki-tikki foriros."
Rikki-tikki tuj jukis pro kolerego kaj malamo pri tio, kaj tiam la kapo de Nag aperis tra la kloako, kaj sekvis du metrojn da malvarma korpo. Kvankam kolerega, Rikki-tikki tamen timegis, vidante la grandecon de la kobrego. Nag volvis sin, levis la kapon, kaj trarigardis la banejon en la mallumo, kaj Rikki povis vidi la glimadon de liaj okuloj.
"Nu, se mi mortigos lin ĉi tie, Nagaina scios; kaj se mi batalos kontraŭ li sur la vasta planko, li estos la favorato. Kion mi faru?" diris Rikki-tikki-tavi.
Nag ondumis tien-reen, kaj tiam Rikki-tikki aŭdis lin trinki el la plej granda akvujo, kiun oni uzis por plenigi la kuvon. "Tio estas bona," diris la serpento. "Nu, kiam oni mortigis Karaiton, la granda homo havis bastonon. Eble li ankoraŭ havas tiun bastonon, sed kiam li venos por matene bani sin, li ne havos bastonon. Mi atendos ĉi tie ĝis li venos. Nagaina -- ĉu vi aŭdas min? -- mi atendos ĉi tie en la malvarmeco ĝis la tago."
Nenia respondo venis de ekstere; do Rikki-tikki sciis, ke Nagaina jam foriris. Nag revolvis sin, volvaĵon post volvaĵo, ĉirkaŭ la ŝvelaĵo funde de la akvujo, kaj Rikki-tikki restis morte senmova. Post unu horo li komencis moveti sin, muskolon post muskolo, al la ujo. Nag dormis, kaj Rikki-tikki rigardis ties grandan dorson, scivolante, kie li plej bone povos ekkapti. "Se mi ne rompos lian dorson je la unua salto," diris Rikki, "li ankoraŭ povos lukti; kaj se li luktos -- ho Rikki!" Li rigardis la dikecon de la nuko sub la kapuĉo, sed tio estis tro; kaj mordo apud la vosto nur kolerigus Nagon.
"Ĝi estu la kapo," li finfine diris; "la kapo super la kapuĉo; kaj, fininte tie, mi tute ne delasu."
Tuj li eksaltis. La kapo kuŝis iomete for de la akvujo, sub ĝia kurbiĝo; kaj, kiam liaj dentoj kuntiriĝis, Rikki metis sian dorson kontraŭ la ŝvelaĵo de la ruĝa poto por teni la kapon malsupre. Tio donis al li nur unu sekondon da teno, kaj li kiel eble plej bone uzis ĝin. Poste li estis batata tien-reen kvazaŭ raton skuas hundo -- tien- reen sur la planko, supren-malsupren, kaj rondiren laŭ larĝaj cirkoj; sed liaj okuloj estis ruĝaj, kaj li forte tenis dum la korpo vipiĝis laŭ la planko, renversante la stanan ĉerpilon kaj la sapujon kaj la haŭtgrosilon, kaj frapiĝis kontraŭ la stana kuvo. Tenante, li pli kaj pli forte fermis sian makzelojn, ĉar li certis, ke li estos ĝismorte batita, kaj honore al sia familio li preferis troviĝi kun la dentoj kunigitaj. Li sentis vertiĝon, dolorojn, kaj ĝismortan skuiĝon kiam io ektondris malantaŭ li; varma vento sensentigis lin kaj ruĝa fajro bruligis lian felon. La grandan homon vekis la bruo, kaj tiu pafis ambaŭ tubojn de ŝprucpafilo kontraŭ Nag ĝuste malantaŭ la kapuĉo.
Rikki-tikki tenis kun fermitaj okuloj, ĉar li nun certis, ke li estas mortinta; sed la kapo ne moviĝis, kaj la granda homo levis lin kaj diris: "Jen la mungo denove, Alice; la etulo ĵus savis al ni la vivojn." Tiam envenis la patrino de Teĉjo kun tre pala vizaĝo, kaj vidis la restaĵon de Nag, kaj Rikki-tikki trenis sin al la dormoĉambro de Teĉjo kaj pasigis duonon de la cetera nokto, tenere skuante sin por ekscii, ĉu li vere estas kvardekoble dispecigita, kion li supozis.
Kiam venis la mateno, li sentis sin tute rigida, sed kontenta pro la faroj. "Nun mi devos trakti Nagainan, kaj ŝi estos pli danĝera ol kvin Nagoj, kaj mi tute ne scias, kiam naskos la ovoj, kiujn ŝi menciis. Nu, bone! Mi devos iri por vidi Darzion," li diris.
Ne atendinte la matenmanĝon, Rikki-tikki alkuris la dornarbuson, kie Darzi triumfe kantis per laŭta voĉo. Tra la tuta ĝardeno disflugis la informo pri la morto de Nag, ĉar la balaisto jam ĵetis la kadavron sur la rubamason.
"Ha, stulta plumtufo!" kolere diris Rikki-tikki. "Ĉu jam estas tempo por kanti?"
"Nag mortis, mortis, mortis!" kantis Darzi. "La brava Rikki-tikki kapkaptis lin kaj forte tenis. La granda homo alportis la pumbastonon kaj Nag falis en du pecoj! Neniam plu li manĝos miajn bebojn."
"Tute vere; sed kie estas Nagaina?" diris Rikki-tikki, zorge ĉirkaŭrigardante.
"Nagaina venis al la baneja kloako kaj alvokis Nagon," Darzi daŭrigis; "kaj Nag elvenis sur la pinto de bastoneto -- la balaisto levis lin sur pinto de bastoneto kaj ĵetis lin sur la rubamason. Ni kantu pri la granda, la ruĝokula Rikki-tikki!" kaj Darzi plenigis al si la gorĝon kaj ekkantis.
"Se mi povus atingi vian neston, mi elrulus ĉiujn viajn bebojn!" diris Rikki-tikki. "Vi ne scias, kiam konduti ĝuste je la ĝusta tempo. Vi ja estas sufiĉe sekura tie en via nesto, sed ĉi tie, por mi estas milito. Darzi, ĉesu kanti dum minuto."
"Pro la granda, la bela Rikki-tikki mi ĉesos," diris Darzi. "Kio estas, ho Mortiginto de la terura Nag?"
"La trian fojon, kie estas Nagaina?"
"Sur la rubamaso apud la ĉevalejo, funebrante Nagon. Granda estas Rikki-tikki kun la blankaj dentoj."
"Al diablo miaj blankaj dentoj! Ĉu vi informiĝis, kie ŝi deponis siajn ovojn?"
"En la melonejo, ĉe la flanko apud la muro, kie la suno trafas preskaŭ la tutan tagon. Ŝi lasis ilin tie antaŭ tri semajnoj."
"Kaj vi neniam pensis, ke valoras informi min? La flanko apud la muro, vi diris, ĉu?"
"Rikki-tikki, ĉu vi manĝos ŝiajn ovojn?"
"Ne precize manĝi; ne. Darzi, se vi ne havas eĉ grajnon da saĝeco, vi forflugos al la ĉevalejo kaj pretekstos, ke via flugilo estas rompita, kaj permesos al Nagaina persekuti vin ĝis ĉi tiu arbusto! Mi devos atingi la melonejon, kaj se mi irus tien nun, ŝi vidus min."
Darzi estis klapkapa etulo, kiu neniam povis teni en la kapo pli ol unu ideon; kaj, ĉar li sciis, ke la idoj de Nagaina naskiĝis el ovoj same kiel la liaj, li komence ne opiniis, ke estas juste mortigi ilin. Sed lia edzino estis saĝa birdino, kaj ŝi sciis, ke la ovoj de kobroj signifas postajn kobridojn; tial ŝi forflugis de la nesto, kaj lasis al Darzi varmigi la bebojn, kaj daŭrigi sian kanton pri la morto de Nag. Darzi kelkmaniere tre similis al viro.