Ŝi flirtiĝis antaŭ Nagaina apud la rubamaso, kaj elkriis, "Ha, mia flugilo estas frakasita! La knabo en la domo ĵetis al mi ŝtonon kaj frakasis ĝin." Kaj tiam ŝi pli senespere ol iam flirtiĝis.
Nagaina levis la kapon kaj elsiblis, "Vi avertis al Rikki-tikki kiam mi intencis mortigi lin. Vi ja elektis malbonan lokon por lamiĝi." Kaj ŝi rampis al la edzino de Darzi, glitante tra la polvon.
"La knabo frakasis ĝin per ŝtono!" kriĉis la edzino de Darzi.
"Nu! Konsolu vin mortintan tio, ke mi venĝos vin ĉe la knabo. Mia edzo ĉimatene kuŝas sur la rubamaso, sed la knabo en la domo antaŭnokte kuŝos tre senmove. Kiel utilas fuĝi? Mi certe kaptos vin. Stultulineto, rigardu min!"
La edzino de Darzi sufiĉe saĝis por ne fari tion, ĉar birdo rigardante la okulojn de serpento tiom ektimas, ke ŝi ne povas moviĝi. La edzino de Darzi pluflirtiĝis, ploreme pepante, kaj neniam delasante la teron, kaj Nagaina plirapidigis sin.
Rikki-tikki aŭdis ilin iri laŭ la vojo de la ĉevalejo, kaj li rapidegis al la flanko de la melonejo apud la muro. Tie, en la varma rubaĵo ĉirkaŭ la melonoj, tre ruze kaŝitajn, li trovis dudek-kvin ovojn, same grandajn kiel tiujn de koketo, sed kun blankeca haŭto anstataŭ integumento.
"Ja ne unu tagon tro frue mi venas," li diris; ĉar li povis vidi, volvigintajn interne, la kobridojn, kaj li sciis, ke naskiĝinte ili tuj povos mortigi homon aŭ mungon. Li kiel eble plej rapide formordis la suprojn de la ovoj, zorgante kaĉigi la kobridojn, kaj fojfoje fosis en la rubaĵo por kontroli, ĉu li maltrafis iun. Finfine restis nur tri ovoj, kaj Rikki-tikki komencis ridi al si, kiam li aŭdis la kriegadon de la edzino de Darzi:
"Rikki-tikki, mi antaŭis Nagainan al la domo, kaj ŝi eniris la verandon, kaj -- ho, venu rapide -- ŝi intencas mortigi!"
Rikki-tikki frakasis du ovojn, kaj falis malantaŭen laŭ la melonejo kun la tria ovo ankoraŭ en la buŝo, kaj rampkuris al la verando, tiel rapide, kiel li povis meti piedon sur la teron. Teĉjo kaj liaj gepatroj sidis tie ĉe frua matenmanĝo; sed Rikki-tikki vidis, ke ili manĝas tute nenion. Ili sidis ŝtonigitaj, kaj iliaj vizaĝoj estis palaj. Nagaina estis volvita sur la mato apud la seĝo de Teĉjo, frapoproksima al la nuda kruro de Teĉjo, kaj ŝi balancis tien-reen kaj triumfe kantis.
"Filo de la granda homo kiu mortigis Nagon," ŝi siblis, "ne movu vin. Mi ankoraŭ ne estas preta. Atendu momenton. Restu senmova, ĉiuj tri. Se vi moviĝos, mi frapos, kaj se vi ne moviĝos, mi frapos. Ho, stultaj homoj, kiuj mortigis mian Nagon!"
La okuloj de Teĉjo estis fiksitaj al la patro, kaj la patro povis nur flustri, "Sidu senmove, Teĉjo. Vi ne movu vin. Teĉjo, ne moviĝu."
Tiam Rikki-tikki venis kaj kriis: "Turnu vin, Nagaina; turnu vin kaj batalu!"
"Kiam taŭgos," ŝi diris, ne movante la okulojn. "Mi baldaŭ finos la konton ĉe vi. Rigardu viajn geamikojn, Rikki-tikki. Ili estas palaj kaj senmovaj; ili timas. Ili ne kuraĝas movi sin, kaj se vi venos unu paŝon pli proksimen, mi frapos."
"Kontrolu viajn ovojn," diris Rikki-tikki, "en la melonejo apud la muro. Iru kaj kontrolu, Nagaina."
La granda serpento duone turnis sin, kaj ekvidis la ovon sur la verando. "Ha! Donu ĝin al mi," ŝi diris.
Rikki-tikki lokigis siajn piedojn po unu ĉe ĉiu flanko de la ovo, kaj liaj okuloj estis sangoruĝaj. "Kiom valoras serpentovo? Kobrido? Juna kobroreĝo? La fina -- la tute fina el la kovularo? La formikoj manĝas la ceterajn ĉe la melonejo."
Nagaina rapide ekturnis sin, forgesante ĉion alian pro tiu unusola ovo; kaj Rikki-tikki vidis la patron de Teĉjo elĵeti grandan manon, ekkapti Teĉjon ĉe la ŝultro, kaj treni lin trans la tableton kun la tetasoj, sekuran kaj neatingeblan de Nagaina.
"Trompita! Trompita! Trompita! Rikk-tck-tck!" klukridis Rikki-tikki. "La knabo estas ekster danĝero, kaj estis mi -- mi -- mi kiu kaptis Nagon ĉe la kapuĉo, hieraŭ nokte, en la banejo." Tiam li komencis saltadi, kun la kvar piedoj kune kaj la kapo apud la planko. "Li ĵetis min tien- reen, sed li ne povis forskui min. Li jam mortis antaŭ ol la granda homo dispafis lin. Mi faris tion. Rikki-tikki-tck-tck! Do venu, Nagaina. Venu kaj batalu kontraŭ mi. Nelonge vi estos vidvino."
Nagaina vidis, ke jam forpasis la okazo mortigi Teĉjon, kaj la ovo kuŝis inter la piedoj de Rikki-tikki. "Donu al mi la ovon, Rikki-tikki. Donu al mi la restantan el miaj ovoj, kaj mi foriros, kaj neniam revenos," ŝi diris, faldante la kapuĉon.
"Jes, vi foriros, kaj vi neniam revenos; ĉar vi iros sur la rubamason kun Nag. Batalu, vidvino! La granda homo jam iris por sia pafilo! Batalu!"
Rikki-tikki saltadis ĉie ĉirkaŭ Nagaina, restante ĝuste ekster la frapdistanco, kaj liaj okuletoj estis kiel ardaj braĝoj. Nagaina kuntiris sin, kaj ĵetis sin kontraŭ lin. Rikki-tikki saltis supren kaj malantaŭen. Ree kaj ree kaj ree ŝi frapis, kaj ĉiun fojon ŝia kapo frapbatis la maton de la verando kaj ŝi kuntiriĝis kiel horloĝo- risorto. Tiam Rikki-tikki ronde dancis por iri malantaŭ ŝin, kaj Nagaina rotaciis por teni sian kapon al lia kapo, kaj la susurado de ŝia vosto sur la mato havis la sonon de sekaj folioj bloviĝantaj en vento.
Li forgesis la ovon. Ĝi ankoraŭ kuŝis sur la verando, kaj Nagaina pli kaj pli proksimiĝis al ĝi, ĝis finfine, dum Rikki-tikki enspiris, ŝi ekkaptis ĝin en la buŝo, turnis sin al la veranda ŝtuparo, kaj sage fuĝis laŭ la vojeto, dum Rikki-tikki persekutis. Kiam la kobrino fuĝas por savi al si la vivon, ŝi iras kiel vipo sur la nuko de ĉevalo.
Rikki-tikki sciis, ke li devos kapti ŝin, alie la malfacilaĵoj poste rekomenciĝos. Ŝi rekte celis la longan herbaron apud la dornarbusto, kaj Rikki-tikki kurante povis aŭdi Darzion, kiu ankoraŭ kantis sian stultan triumfokanteton. Sed pli saĝa estis la edzino de Darzi. Ŝi forflugis de la nesto kiam Nagaina alproksimiĝis, kaj flirtis la flugilojn ĉirkaŭ la kapo de Nagaina. Se Darzi estus helpinta, ili eble estus turnintaj ŝin; sed Nagaina nur malaltigis la kapuĉon kaj pluiris. La momenta prokrasto tamen lasis al Rikki-tikki atingi ŝin, kaj kiam ŝi plongis en la ratotruon, kie ŝi kaj Nag loĝis, liaj blankaj dentetoj estis jam kuntiritaj en ŝia vosto, kaj li eniris kun ŝi -- kaj malmultaj mungoj, kiel eble plej maljunaj kaj saĝaj, volas sekvi kobron en ĝian truon. Estis senlume en la truo; kaj Rikki-tikki neniam sciis, kiam ĝi plilarĝiĝos kaj donos al Nagaina la spacon por turni sin kaj frapi lin. Li sovaĝi plutenis, kaj etendis la piedojn por bremsi sur la senluma deklivo de la varma, humida grundo.
Tiam ĉesis ondi la herbaro apud la faŭko de la truo, kaj Darzi diris: "Jen finiĝis Rikki-tikki! Ni devos kanti lian mortokanton. Brava Rikki- tikki mortis! Ĉar Nagaina certe mortigos lin sub la tero."
Li do kantis tre funebrecan kanton, kiun li mem tiumomente kreis, kaj ĝuste kiam li atingis la plej kortuŝan strofon la herbaro ree ondis, kaj Rikki-tikki, kovrita de malpuraĵo, trenis sin el la truo, kruron post kruro, lekante al si la lipharojn. Darzi kriete ekĉesis kanti. Rikki-tikki deskuis iom el la polvo de sia felo kaj ternis. "Entute finiĝis," li diris. "La vidvino neniam plu elvenos." Kaj aŭdis lin la ruĝaj formikoj vivantaj inter la herbotigoj, kaj ili komencis vice marŝi malsupren por ekscii, ĉu li diris la veron.
Rikki-tikki ekkuŝis sur la herbaro kaj ekdormis tie -- dormadis ĝis la malfrua posttagmezo, ĉar li jam faris malfacilan taglaboron.
"Nun," li diris, vekiĝinte, "mi reiros al la domo. Diru al la kupristo, Darzi, kaj li pludiros al la ĝardeno, ke Nagaina mortis."
La kupristo estas birdeto, kiu faras bruon tute similan al la batado de marteleto sur kupra poto; kaj tion li faras precize pro tio, ke li estas la urbo-kriisto por ĉiu bharata ĝardeno, kaj disinformas ĉiun, kiu atentas. Dum Rikki-tikki laŭiris la vojeton, li aŭdis ties "atentigajn" notojn kiel etan vespermanĝan sonorilon; kaj tiam la daŭra "Bim-bam-tok! Nag mortis! -- bam! Nagaina mortis! Bim-bam-tok!" Tio kantigis ĉiujn birdojn en la ĝardeno, kaj kvakigis ĉiujn ranojn; ĉar Nag kaj Nagaina kutimis manĝi ranojn same kiel birdetojn.
Kiam Rikki atingis la domon, Teĉjo kaj la patrino de Teĉjo (ŝi ankoraŭ ŝajnis tre pala, ĉar ŝi svenis) kaj la patro de Teĉjo elvenis kaj preskaŭ ploris super li; kaj tiun nokton li manĝis ĉion, kion oni donis al li ĝis li ne plu povis manĝi, kaj enlitiĝis sur la ŝultro de Teĉjo, kie la patrino de Teĉjo vidis lin kiam ŝi malfrunokte venis por kontroli.
"Li savis al ni la vivojn kaj al Teĉjo la vivon," ŝi diris al la edzo. "Nur pensu, li savis al ni ĉiuj la vivojn."
Rikki-tikki eksalte vekiĝis, ĉar ĉiuj mungoj malprofunde dormas.
"Ha, jen vi," li diris. "Kio ĝenas vin? La kobroj estas ĉiuj mortintaj; kaj, se ne, jen mi."
Rikki-tikki rajtis fieri pri si; sed li ne tro fieris, kaj li prizorgis tiun ĝardenon kiel tion faras mungo, per dento kaj salto kaj mordo, gis neniu kobro kuraĝis montri la kapon inter la muroj.