Strangaspektaj bestoj ankaŭ moviĝadis sur lanekovritaj ebenaĵoj, kaj la lando estis nefamiliara kajpor la Stana Lignohakisto kaj por la Birdotimigilo, kiuj jam antaŭe vizitis la regnon de Glinda la Bonakaj bone konis ĝin.

“Ni perdiĝis! ”diris la Birdotimigilo, malĝoje.

“Klare la Gumpo portis nin tute el la Lando Oz kajtrans la sablajn dezertojn kaj en tiun mondaĉon prikiu rakontis Doroteo. ”

“Ni devas retreniri, ”krietis la Stana Lignohakisto, tre serioze. “Ni devas retreniri kiel eble plej baldaŭ! ”“Turnu vin! ”kriis Tip al la Gumpo; “turnurapidege! ”

“Se mi faros tion, mi renversiĝos, ”respondis laGumpo. “Mi ne kutimiĝis al flugado, kaj estos plejbone ke mi surteriĝu ie. Tie mi povos turni min kajrekomenci. ”

Ĝuste tie, tamen, ŝajne ne estis taŭga haltejo. Ilitrans flugis vilaĝon tiom grandan ke la Ŝancel-Insektoinsistis ke ĝi estas urbo; kaj ili atingis altanmontaron kun multaj profundaj valoj kaj krutajdeklivoj.

“Nun ni povas halti, ”diris la knabo, trovante keili estas tre proksimaj al la montosuproj. Li turnis sinal la Gumpo kaj ordonis:“Haltu sur la unua ebenaloko kiun vi vidos! ”

“Jes, bone, ”respondis la Gumpo, kaj malleviĝis surebenan roktavolon kiu staris inter du deklivoj. Ĉar li estis nesperta pri tiaj agoj, la Gumpomistaksis sian rapidecon; kaj anstataŭ ekhalti sur laebena roko li maltra fis ĝin, estante duonon de sialarĝo for de la ebenaĵo, tiel ke ambaŭ dekstraj flugilojrompiĝis pro la akra rando de la roko, kaj la Gumpofalis daŭre renversiĝante kaj rerenversiĝante suben, flanke de la deklivaĵo.

Niaj amikoj firmtenis la sofojn laŭeble, sed kiamla Gumpo tra fis eletendiĝantan rokon, ĝi ekhaltis —renversite —kaj ĉiuj tuj elfalis.

Bonŝance ili falis nur metron; ĉar sub ili estisgiganta nesto, konstruita de grego de Monedoj enkava rokobreto; sekve neniu el ili —eĉ ne laKukurbokapo —estis damaĝita pro la falo. Ĉar Joĉjotrovis sian valoregan kapon kuŝanta sur la molabrusto de la Birdotimigilo, kiu estis bonega kuseno; kaj Tip falis sur amason da folioj kaj paperaĵoj, kajtio neebligis damaĝon al li. La Ŝancel-Insekto trovissian kapon batita kontraŭ la Seg-Ĉevalon, sed tio ne pli ol nur dummomente ĝenetis lin. La Stana Lignohakisto estis unuamomente multealarmita; sed trovinte ke li eskapis sen eĉ grateto sursia bela nikelkovraĵo, li tuj refariĝis laŭkutime gajakaj turnis sin por paroli al siaj kamaradoj.

“Nia veturo finiĝis iom subite, ”diris li; “kaj ni neprave kulpigus nian amikon la Gumpon pri niaakcidento, ĉar li agis laŭ sia plejpovo, en malfacilacirkonstanco. Sed kiel ni eskapos el ĉi tiu nesto? Midevas lasi ke iu kun pli bona cerbo ol la mia informupri tio. ”

Nun li rigardis al la Birdotimigilo, kiu rampis alla rando de la nesto kaj transrigardis. Sub ili estiskruta klifo kelkcent metrojn alta. Super ili estis ebenaklifo interrompita nur de la rokpinto de kiu ankoraŭpendis la rompita sofokorpo de la Gumpo. Ja vereŝajne ne estis eblo eskapi, kaj kiam ili ekkomprenissian senesperan staton, la grupeto de aventurantojcedis al perplekseco.

“Eĉ malpli favora karcero ol la palaco, ”malgajekomentis la Ŝancel-Insekto.

“Kial ni ne restis tie? ”ĝemis Joĉjo. “Mi suspektaske la montaero damaĝas kukurbojn. ”

“Nu, damaĝos kiam revenos la Monedoj, ”grumblisla Seg-Ĉevalo, kiu kuŝadis sur sia dorso, skuante siajnkrurojn pro vana strebado resurpiediĝi. “Monedojamegas manĝi kukurbojn. ”

“Ĉu vi kredas ke la birdoj venos ĉi tien? ”demandis Joĉjo, alarmite.

“Kompreneble ke jes, ”diris Tip; “ni estas en ilianesto. Kaj certe ili estas plurcent, ”li diris, “ĉarrimarku kiom da aĵoj ili jam alportis ĉi tien! ”Prave; la nesto estis duone plena de tre kuriozakolekto da malgrandaĵoj kiuj tute ne utilus al labirdoj, sed kiujn la ŝtelemaj Monedoj ŝtelis dummultaj jaroj el la hejmoj de homoj. Kaj ĉar la nestoestis sekura, kaŝita kie neniu homo povus atingi ĝin, tiuj perdaĵoj neniam reakiriĝos.

La Ŝancel-Insekto, serĉante inter la rubaĵoj —ĉar laMonedoj ŝtelis senvaloraĵojn kiel ankaŭ valoraĵojn —frapis per sia piedo belan diamantan kolĉenon. Ĝintiom admiris la Stana Lignohakisto ke la Ŝancel-Insekto donacis ĝin al li, farante gracian prelegeton, kaj la Stana Lignohakisto ĉirkaŭkoligis ĝin tre fiere, tre ĝojante kiam la grandaj diamantoj brilis pro lasunradioj.

Sed nun ili aŭdis laŭtan grakadon kaj batadon deflugiloj, kaj dum la sono proksimiĝis Tip kriis:

“Venas la Monedoj! Kaj se ili trovos nin ĉi tie ilicerte mortigos nin pro sia kolero. ”

“Mi anticipis tion! ”ĝemis la Kukurbokapo. “Venismia fino! ”

“Kaj ankaŭ la mia! ”diris la Ŝancel-Insekto; “ĉarMonedoj estas la grandaj malamikoj de mia raso! ”La aliaj tute ne timis; sed la Birdotimigilo tujdecidis savi la grupanojn kiujn eble damaĝus lakoleraj birdoj. Do li ordonis ke Tip deprenu la kaponde Joĉjo kaj kuŝu kun ĝi en la malsupro de la nesto, kaj kiam tio estis farita li ordonis ke la Ŝancel-Insektokuŝiĝu apud Tip. Noĉjo Hakisto, kiu sciis pro jamajspertoj precize kion fari, dispecigis la tutanBirdotimigilon —sed ne la kapon —kaj disŝutis lapajlon super Tipon kaj la Ŝancel-Insekton, tutekovrante iliajn korpojn.

Tio estis ĵus nur farita kiam la grego da Monedojatingis ilin. Rimarkinte la entrudiĝintojn en la nestola birdoj flugis al ili kolerege kriĉante.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: