La Birdotimigilo tuj komprenis ke la maljuna virino intencas damaĝi liajn novajn amikojn, do dum ŝi proksimiĝis li paŝis antaŭ ŝin. Lia ekapero estis tiel subita kaj neanticipita ke Palpebrumnjo koliziis kun li kaj renversis lin, sed ŝi stumblis pro lia pajla korpo kaj ekruliĝis en la pado apud li.

La Birdotimigilo sidiĝis kaj diris: "Bonvolu pardoni!" sed ŝi bategis lin per sia bastono kaj resternis lin. Apost tio, furioze kolera, la olda sorĉistino saltis sur sian viktimon kaj komencis tiri la pajlon el lia korpo. La kompatinda Birdotimigilo estis nekapabla rezisti kaj post kelkaj momentoj restis el li nur malplena vestokompleto kaj amaso da pajlo apud ĝi. Bonfortune Palpebrumnjo ne damaĝis lian kapon, ĉar ĝi ruliĝis en kaveton kaj ŝi ne rimarkis ĝin. Timante ke Pon kaj Trot eskapos de ŝi, ŝi haste rekomencis ĉasi kaj malaperis trans monteton, sekvante la direkton laŭ kiu ŝi vidintis ilin marŝantaj.

Nur mallonga tempo pasis antaŭ ol griza akrido kun ligna kruro saltetadis tiudirekte kaj saltis rekte sur la suprenturnitan vizaĝon de la kapo de la Birdotimigilo.

"Bonvolu pardoni, sed vi ripozigas vin sur mia nazo," komentis la Birdotimigilo.

"Ho! Ĉu vi vivasf" demandis la akrido.

"Pri la respondo al tiu demando mi neniam sukcesis decidi," diris la kapo de la Birdotimigilo. "Kiam mia korpo estas konvene plenigita mi kapablas movi min same bone kiel ĉiu vivanto. La cerbo en la kapo kiun vi nun okupas kiel tronon estas tre superkvalita kaj mi faras multan tre lertan pensadon. Sed ĉu aŭ ne tio signifas ke mi vivas, mi ne povas pruvi al vi; ĉar vivanto kapablas morti, sed mi nur kapablas detruiĝi."

"Ŝajnas al mi," diris la akrido, frotante sian nazon per siaj antaŭaj kruroj, "ke rilate al vi vere ne gravas — krom se vi jam detruiĝis."

"Tio ne; mi nur bezonas replenigon," deklaris la Birdotimigilo; "kaj se Pon kaj Trot eskapos de la sorĉistino, kaj revenos ĉi tien, mi certas ke ili kompleze faros tion por mi."

"Diru al mi! Ĉu Trot kaj Pon estas proksimajf" demandis la akrido, kaj ĝia voĉeto tremis pro ekscitiĝo.

La Birdotimigilo ne tuj respondis, ĉar ambaŭ liaj okuloj rigardis rekte supren al bela vizaĝo kiu estis iomete klinita super lia kapo. Estis, tute vere, Princino Ĝloria, kiu vagis al ĉi tiu loko, multe surprizate kiam ŝi aŭdis la kapon de la Birdotimigilo paroli kaj la etan grizan akridon respondi.

"Ĉi tiu persono," diris la Birdotimigilo, ankoraŭ rigardante ŝin, "nepre estas la Princino kiu amas Ponon, la knabon de 1 ĝardenisto."

"Ĉu vere!" kriis la akrido — kiu kompreneble estis Kap'tano Vilĉjo — ekzamenante la junulinon scivole.

"Ne," diris Ĝloria fride, "mi ne amas Ponon, nek iun alian, ĉar la Fisorĉistino glaciigis mian koron."

"Domaĝe!" kriis la Birdotimigilo. "Tiel soleca persono devus povi ami. Sed bonvolu, kara, replenigi mian korpon per pajlo denove."

La delikata Princino rigardetis la pajlon kaj la trivitajn bluajn Manĝtulajn vestojn kaj retiris sin malestime. Sed ne necesis ke ŝi rifuzu la peton de la Birdotimigilo ĉar ekalvenis Trot kaj Pon, kiuj estis kaŝintaj sin tuj preter la pinto de la monteto kaj atendis ĝis olda Palpebrumnjo preterpasis ilin. Ilia kaŝejo estis samflanke kiel la blinda okulo de la sorĉistino, kaj ŝi pluhaste ĉasadis la knabinon kaj junulon tute sen konscii ke ili trompis ŝin.

Troton ŝokis la mizera stato de la Birdotimigilo kaj tuj ŝi komencis remeti la pajlon en lian korpon. Apon, tuj kiam li vidis Ĝlorian, denove pledis al ŝi ke ŝi kompatu lin, sed la glacikora Princino turnis sin for de li fride kaj ĝemante la knabo de 1 ĝardenisto komencis helpi Troton.

Unue neniu el ili rimarkis la malgrandan akridon, kiu kiam ili alvenis forsaltis de la nazo de la Birdotimigilo kaj nun kroĉis sin al ero da herbo apud la pado, kie oni ne verŝajne surtretos lin. Anur kiam la Birdotimigilo estis tute replenigita kaj restarigita — kiam li estis riverencinta al siaj replenigintoj kaj espriminta sian dankon — nur tiam la akrido movis sin de sia starejo. Tiam li saltetis leĝere sur la padon kaj kriis:

"Trot — Trot! Rigardu min. Ami estas Kap'tano Vilĉjo! Vidu kion faris al mi la Fisorĉistino."

La voĉo estis eta, certe, sed ĝi atingis la orelojn de

Trot kaj multe alarmis ŝin. Ŝi rigardis intense la akridon, kun okuloj malfermaj pro timo unue; post tio ŝi surgenuiĝis kaj rimarkante la lignan kruron ŝi komencis lamente ploradi.

"Ho, Kap'tano Vilĉjo — kara Kap'tano Vilĉjo! Kiel kruele ŝi agis!" ŝi ploregis.

"Ne ploru, Trot," petis la akrido. "Ne doloris, kaj ankaŭ nun ne doloras. Sed estas ege malhelpe kaj humilige, kaj multe pli."

"Se nur," diris la knabino indigne, penegante reteni siajn larmojn, "se nur mi estus s'fiĉe granda kaj s'fiĉe forta por forte batadi tiun fisorĉistinaĉon. Oni devus fari ŝin bufo pro tiu fiago al vi, Kap'tano Vilĉjo!"

"Ne gravas," urĝis la Birdotimigilo, per komfortiga voĉo, "tia transformo ne ĉiam daŭras, kaj plejofte ekzistas ia rimedo por nuligi la sorĉon. Ami estas certa ke Ĝlinda povus fari tion senhezite."

"Kiu estas Ĝlindaf" demandis Kap'tano Vilĉjo.

Post tio la Birdotimigilo rakontis al ili plene pri Ĝlinda, ne forgesante mencii ŝiajn belecon kaj bonecon kaj ŝiajn mirindajn magipovojn. Li ankaŭ klarigis ke la Reĝa Sorĉistino sendis lin al Omenlando specife por helpi la fremdulojn, kiuj laŭ ŝia scio estas en danĝero pro la ruzoj de la kruela Reĝo kaj la Fisorĉistino.

Ĉapitro 16

Pon Vokas la Reĝon Ĉedi

Ĝloria proksimiĝis al la grupo por aŭskulti ilian konversacion, kaj ĝi ŝajnis interesi ŝin malgraŭ ŝia frida mieno. Ili sciis, kompreneble, ke la kompatinda Princino ne kulpis pri siaj frideco kaj sinreteno, do ili penis ne kulpigi ŝin.

"Mi devus esti veninta ĉi tien iom pli baldaŭ," diris la Birdotimigilo bedaŭrante; "sed Ĝlinda sendis min tuj kiam ŝi trovis ke vi estas ĉi tie kaj verŝajne renkontos embarasojn. Kaj nun ĉar ni ĉiuj estas kunaj — escepte de Buton-Brilo, pri kiu ne utilus malkvietadi — mi proponas ke ni interkonsiliĝu por decidi kion ni prefere faru."

Tio ŝajnis saĝa propono, do ili ĉiuj sidiĝis sur la herbo, inkluzive de Ĝloria, kaj la akrido staris sur ŝultro de Trot kaj lasis ŝin karesi lin per sia mano.

"Unuavice," komencis la Birdotimigilo, "tiu Reĝo Kru-el estas uzurpulo kaj ne rajtas regi la Regnon Omenlando."

"Estas vere," diris Pon fervore. "Mia patro estis Reĝo antaŭ ol li, kaj mi —»

"Vi estas knabo de ĝardenisto," interrompis la Birdotimigilo. "Anakŭ via patro ne rajtis regi, ĉar la laŭrajta Reĝo de ĉi tiu lando estis la patro de Princino Ĝloria, kaj nur ŝi rajtas sidi sur la trono de Omenlando."

"Bone!" kriis Trot. "Sed kion ni faru pri Reĝo Kru-el? Mi supozas ke li ne cedos la tronon volonte."

"Ne, kompreneble ne," diris la Birdotimigilo. "Tial nia devo estos devigi lin cedi la tronon."*

"Kiel?" demandis Trot.

"Donu al mi sufiĉan tempon por pensado," estis la respondo. "Por tio ekzistas miaj cerbaĵoj. Ami ne scias ĉu aŭ ne vi homoj kelkfoje pensas, sed mia cerbo estas la plej bona kiun iam faris la Sorĉisto de Oz, kaj se mi donas al ĝi sufiĉan tempon, la rezulto kutime surprizas min."

"Uzu kiom da tempo vi bezonas," sugestis Trot. "Ne necesas hasti."

"Dankon," diris la pajlulo, kaj li sidis plene kviete dum duono da horo. Dum tiu intervalo la akrido flustris en orelon de Trot, al kiu li estis tre proksima, kaj Trot responde flustris al la akrido kiu sidas sur ŝia ŝultro. Apon ameme rigardis Ĝlorian, kiu tute ne atentis tion.

Fine la Birdotimigilo laŭte ridis.

"Ĉerbo funkciasf" demandis Trot., "Jes. Ĝi tre bone funkcias hodiaŭ. Ani konkeros Reĝon Kru-el kaj metos Ĝlorian sur lian tronon kiel Reĝinon de Omenlando."

"Bonege!" kriis la knabineto, kunfrapante siajn manojn ĝoje. "Sed kielf"

"Lasu min pritrakti la ^W-on," diris la Birdotimigilo fiere. "Kiel konkeristo mi estas mirinda. Ani, unue, skribos mesaĝon sendotan al Reĝo Kru-el, petante lin cedi. Se li rifuzos, ni devigos lin cedi."


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: