“Ĉu vi memoras la infanŝtelan aferon Armstrong, S-ino Hubbard?” li demandis.
“Jes, mi ja memoras ĝin. Ankaŭ la fakton, ke la aĉulo kiu faris ĝin evitis punon. Mi ŝatus manumi lin.”
“Li ne evitis punon. Li estas senviva. Li mortis hieraŭ nokte.”
“Vi ne intencas diri…?” S-ino Hubbard duone levis sin el la seĝo pro ekscito.
“Sed, jes. Ratchett estis la viro.”
“Nu! Pensu pri tio. Mi devas skribi por informi mian filinon. Ĉu mi ne diris al vi hieraŭ vespere, ke tiu viro havas malbonan vizaĝon. Vi vidas, ke mi estis prava. Mia filino ĉiam diras: ‘Kiam panjo havas impreson, vi povas esti tute certa ke ŝi pravas.’”
“Ĉu vi konis iun en la familio Armstrong, S-ino Hubbard?”
“Ne. Ili estis en ekskluziva rondo. Sed mi ĉiam aŭdis, ke S-ino Armstrong estis perfekte bela virino kaj ke ŝia edzo adoris ŝin.”
“Do, S-ino Hubbard, vi multe helpis al ni–tre multe. Eble vi donos al mi vian tutan nomon?”
“Certe. Caroline Martha Hubbard.”
“Bonvolu skribi vian adreson ĉi tie.”
S-ino Hubbard tion faris. Sed ne ĉesis paroli. “Mi ne povas ne pensi pri ĝi. Cassetti–en ĉi tiu trajno. Mi havis impreson pri tiu viro, ĉu ne, S-ro Poirot?”
“Ja, jes, sinjorino. Parenteze, ĉu vi posedas skarlatan silkan kimonon?”
“Kia stranga demando! Ne, ne. Mi havas du tualetrobojn–unu el rozkolora flanelo, kiu estas tre komforta surŝipe, kaj unu el purpura silko donacita al mi de mia filino. Sed pro kio vi deziras scii pri miaj tualetroboj?”
“Okazis, sinjorino, ke iu en skarlata kimono eniris vian kupeon aŭ tiun de S-ro Ratchett hieraŭ nokte. Kiel vi diris antaŭ nelonge, estas malfacile distingi inter ili kiam ĉiuj pordoj estas fermitaj.”
“Nu, neniu en skarlata tualetrobo envenis en mian kupeon.”
“Do, ŝi devis eniri tiun de S-ro Ratchett.”
S-ino Hubbard kunpremis la lipojn kaj diris malafable: “Tio tute ne surprizas min.”
Poirot antaŭenklinis. “Do, vi aŭdis la voĉon de virino en la apuda kupeo?”
“Mi tute ne scias kiel vi tion divenis, S-ro Poirot. Sed efektive mi tion faris.”
“Sed kiam mi demandis al vi ĉu vi aŭdis ion en la apuda kupeo, vi nur diris ke vi aŭdis S-ron Ratchett ronki.”
“Tio estas vera. Li ronkis dum parto de la tempo. Kaj dum la alia– – ” S-ino Hubbard ruĝiĝis. “Ĝi ne estas agrabla afero pri kio paroli.”
“Je kioma horo vi aŭdis la voĉon de virino?”
“Mi ne scias. Mi vekiĝis por minuto kaj aŭdis virinon parolanta, kaj estis tute klare kie ŝi estas. Mi pensis nur, ‘Do, tiaspeca viro li estas, kaj tio ne surprizas min,’ kaj denove endormiĝis. Mi certigas al vi, ke mi ne estus dirinta ion pri la afero, se vi ne estus eltirinta ĝin.”
“Ĉu ĝi estis antaŭ aŭ post la afero pri la viro en via kupeo?”
“Tio similas al tio, kion vi antaŭe diris. Virino ne povis paroli al li se li estus senviva, ĉu?”
“Pardon. Vi sendube pensas, ke mi estas stulta, sinjorino.”
“Mi supozas, ke eĉ vi iam konfuziĝas. Mi ne povas ne pensi pri tiu aĉulo Cassetti. Kion diros mia filino –” Poirot lerte sukcesis helpi al la virino remeti la enhavon de ŝia mansaketo, kaj poste li kondukis ŝin al la pordo. Je la lasta momento li diris :
“Vi lasis fali vian poŝtukon, sinjorino.”
S-ino Hubbard rigardis la peceton de batisto kiun li tenis antaŭ ŝi.
“Tio ne apartenas aL mi, S-ro Poirot. Mi havas la mian ĉi tie.”
“Pardon . Mi opiniis, ke ĉar ĝi surhavas la ĉefliteron H sur ĝi––”
“Nu, tio estas kurioza, sed ĝi certe ne apartenas al mi. La miaj estas markitaj C.M.H. kaj ili estas taŭgaj aferoj, ne multekostaj parizaj ornamaĵoj. Kiamaniere tia poŝtuko povos esti utila por ies nazo?”
Neniu el la tri viroj ŝajnis havi respondon al tiu demando, kaj S-ino Hubbard triumfe eliris.
S-ro Bouc rigardis la butonon, kiun S-ino Hubbard lasis post ŝi.
“La butono. Mi ne povas kompreni ĝin. Ĉu ĝi signifas, ke malgraŭ ĉio Pierre Michel implikiĝis en la afero?” li diris. Li paŭzis, poste daŭrigis ĉar Poirot ne respondis. “Kion vi dirus, mia amiko?”
“La butono sugestas eblecojn,” pense diris Poirot. “Ni intervjuu la svedinon antaŭ ol diskutu la informon kiun ni aŭdis.”
Li trarigardis la amason de pasportoj antaŭ li.
“Ha! jen. Greta Ohlsson, aĝo kvardek naŭ.”
S-ro Bouc ordonis al la servisto, kaj baldaŭ la virino kun la flave-griza hararo kaj la longa ŝaf-simila vizaĝo enkondukiĝis. Ŝi miope rigardis S-ron Poirot tra siaj okulvitroj, sed estis tute trankvila.
Evidentiĝis, ke ŝi komprenas kaj parolas france, tial la konversacio okazis per tiu lingvo. Poirot unue faris al ŝi la demandojn pri kiuj li jam sciis la respondojn–ŝiaj nomo, aĝo, kaj adreso. Poste li demandis pri ŝia okupo.
Ŝi diris al li, ke ŝi estas intendantino en misia lernejo apud Istanbul. Ŝi estas sperta flegistino.
“Kompreneble, vi scias pri kio okazis hieraŭ nokte, fraŭlino?”
“Kompreneble. Estas terure. Kaj la usonanino diris al mi, ke la murdinto estis efektive en ŝia kupeo.”
“Mi aŭdis, fraŭlino, ke vi estas la lasta persono, kiu vidis la murditon viva?”
“Mi ne scias. Povas esti. Mi erare malfermis la pordon de lia kupeo. Mi tre hontis. Ĝi estis nekonvena eraro.”
“Vi efektive vidis lin?”
“Jes. Li legis libron. Mi pardonpetis rapide kaj foriris.”
“Ĉu li diris ion al vi?”
Eta ruĝiĝo montriĝis sur la vangoj de la sinjorino.
“Li ridis kaj diris kelkajn vortojn, kiujn mi ne precize aŭdis.”
“Kaj kion vi faris post tio, fraŭlino?” demandis Poirot, takte ŝanĝante la temon.
“Mi iris al la kupeo de la usonanino, S-ino Hubbard.
Mi petis iom da aspirino kaj ŝi donis ĝin al mi.”
“Ĉu ŝi demandis al vi, ĉu la pordo inter ŝia kupeo kaj tiu de S-ro Ratchett estis riglita?”
“Jes.”
“Kaj ĉu ĝi estis?”
“Jes.”
“Kaj post tio?”
“Post tio mi reiris al mia kupeo. Mi englutis la aspirinon kaj kuŝiĝis.”
“Je kioma horo tio okazis?”
“Kiam mi enlitiĝis estis kvin minutoj antaŭ la unua, ĉar mi rigardis mian poŝhorloĝon antaŭ ol streĉi ĝin.”
“Ĉu vi rapide endormiĝis?”
“Ne tre. Mia kapo plisaniĝis, sed mi kuŝis sendorme dum iom da tempo.”
“Ĉu la trajno haltis antaŭ ol vi endormiĝis?”
“Mi opinias, ke ne. Ni haltis, mi opinias ĉe stacidomo, ĵus kiam mi komencis esti dormema.”
“Tio estus ĉe Vincovci. Nu, via kupeo estas ĉi tiu?” Li indikis ĝin sur la plano.
“Jes, tio estas ĝi.”
“Ĉu vi havis la supran aŭ la suban liton?”
“La suban, n-ro 10.”
“Kaj vi havis kunulon?”
“Jes, juna anglino. Tre afabla, tre ĝentila. Ŝi veturis de Bagdad.”
“Post kiam la trajno forlasis Vincovci, ĉu ŝi forlasis la kupeon?”
“Ne, mi estas certa, ke ne.”
“Kial vi estas certa, se vi dormis?”
“Mi dormas tre malpeze. Mi kutimas vekiĝi pro soneto. Mi estas certa, ke se ŝi estus elirinta el la supra lito, mi estus vekiĝinta.”
“Ĉu vi forlasis la kupeon?”
“Ne ĝis hodiaŭ matene.”
“Ĉu vi havas skarlatan silkan kimonon, fraŭlino?”
“Certe ne. Mi havas komfortan tualet-robon el dika materialo.”
“Kaj la virino kun vi, F-ino Debenham? Kian koloron havas ŝia tualet-robo?”
“Palan malv-koloron, tia kian vi aĉetas en la oriento.”
Poirot kapjesis. Tiam li diris en amika voĉtono: “Kial vi faras la nunan vojaĝon? Libertempo?”
“Jes, mi hejmeniras por libertempi. Sed unue mi iras al Lausanne por resti ĉe fratino dum eble semajno.”
“Eble vi estos tiel afabla kiel skribi por mi la nomon kaj adreson de via fratino?”
“Kun plezuro.”
Ŝi prenis la paperon kaj krajonon, kiujn li donis al ŝi, kaj skribis la nomon kaj adreson.
“Ĉu vi iam estis en Usono, fraŭlino?”
“Ne, kvankam unufoje mi preskaŭ iris. Mi devus iri kun malsana virino, sed lastmomente la aranĝo nuliĝis. La usonanoj estas tre bonaj. Ili donacas multe da mono por starigi lernejojn kaj malsanulejojn. Ili estas tre praktikaj.”
“Ĉu vi iam aŭdis pri la afero Armstrong?”
“Ne, kio estis tio?”
Poirot klarigis.
Greta Ohlsson indigniĝis. Ŝia flava hararo tremetis pro ŝia emocio.
“Ke ekzistas en la mondo tiaj malbonaj viroj! Oni preskaŭ perdas la fidon. La kompatinda patrino. Mia koro doloras pro ŝi.”
La afabla svedino foriris, ŝia simpatia vizaĝo ruĝeta, ŝiaj okuloj larmplenaj.
Poirot afereme skribis sur paperfolion.
“Kion vi tie skribas, mia amiko?” demandis S-ro Bouc.
“Estas mia kutimo havi ĉion en bona ordo. Mi pretigis tabelon laŭhoran.”
Li finis la skribadon kaj donis la paperon al S-ro Bouc.
9.15 La trajno forlasis Beograd.
Ĉirkaŭ 9.40 Servisto lasis Ratchett kun dormigaĵo apud li.
Ĉirkaŭ 10.0 MacQueen lasis Ratchett.
Ĉirkaŭ 10.40 Greta Ohlsson vidis Ratchett (ne plu vidita viva). N.B. – Li legas libron.
0.10 La trajno forlasis Vincovci (malfrue).
0.30 La trajno eniris neĝblokon.
0.37 La sonorilo de Ratchett sonas. La konduktoro respondis. Ratchett diras, “Ce n’est rien. Je me suis trompe .”
Ĉirkaŭ 1.17 S-ino Hubbard pensas, ke viro estas en ŝia kupeo. Sonorigas por alvoki la konduktoron.
S-ro Bouc kapjesis aprobe. “Tio estas tute klara,” li diris.
“Ĉu estas nenio tie, kio ŝajnas al vi iom stranga?”
“Ne, ĝi ŝajnas esti tute klara kaj en ordo. Ŝajnas tute certe ke la krimo okazis je 1.1 5. La atesto de la poŝhorloĝo tion montras, kaj la rakonto de S-ino Hubbard akordiĝas. Mi hazardas konjekton pri la identeco de la murdinto. Mi diras, mia amiko, ke la granda italo estas li. Li venis de Usono – de Chicago – kaj memoru, ke la ilo uzata de italo estas la tranĉilo, kaj li pikegas ne unufoje, sed kelkfoje.”
“Tio estas vera.”
“Sendube, tio estas la solvo de la mistero. Sendube li kaj Ratchett estis kune en tiu infanŝtela afero. Cassetti estas itala nomo. Iamaniere Ratchett perfidis lin. La italo eltrovis lin, sendis al li avertajn leterojn, kaj fine venĝis sin laŭ kruela maniero. La tuta afero estas simpla.”
Poirot dube skuis la kapon.
“Ĝi ne estas tiel simpla, mi timas,” li murmuris.
“Mi estas certa, ke tio estas la vero,” diris S-ro Bouc, pli kaj pli konvinkita pri sia teorio.