“Mi enlitiĝis, sinjoro, sed mi ne endormiĝis.”
“Kial ne?”
“Mi havis dent-doloron, sinjoro.”
“Ho, la la – tio estas doloriga.”
“Tre doloriga, sinjoro.”
“Ĉu vi ion faris pri ĝi?”
“Mi surmetis iom da kariofila oleo, sinjoro, kiu malpliigis la doloron, sed ankoraŭ mi ne povis dormi. Mi lumigis la lampon super mia kapo, kaj daŭris legi, tiel ke mi ne pensu pri la doloro.”
“Kaj ĉu vi tute ne endormiĝis?”
“Jes, sinjoro, mi endormiĝis cirkaŭ la kvara matene.”
“Kaj via kunulo?”
“La itala ulo? Nu, li daŭris ronki.”
“Li ne eliris la kupeon dum la nokto?”
“Ne, sinjoro.”
“Ĉu vi?”
“Ne, sinjoro.”
“Ĉu vi aŭdis ion nekutiman dum la nokto?”
“Mi opinias, ke ne, sinjoro. Tio estas, nenion nekutiman. La trajno estante senmova faris ĉion senbrua.”
Poirot silentis dum momento kaj poste diris: “Nu, mi opinias ke estas malmulto direbla. Vi ne povas ĵeti ian lumon sur la tragedion?”
“Mi bedaŭras, ke ne, sinjoro.”
“Laŭ via scio, ĉu estis ia kverelo aŭ malamikeco inter via mastro kaj S-ro MacQueen?”
“Certe ne, sinjoro. S-ro MacQueen estas tre afabla sinjoro.”
“Kie vi estis servisto antaŭ ol vi venis al S-ro Ratchett?”
“Ĉe Sir Henry Tomlinson en Grosvenor Square, Londono, sinjoro.”
“Kial vi forlasis lin?”
“Li intencis iri al Orienta Afriko, sinjoro, kaj ne pli bezonis mian laboron. Sed mi estas certa, ke li bone parolus pri mi. Mi estis ĉe li dum pluraj jaroj.”
“Kaj vi estis kun S-ro Ratchett – dum kiom da tempo?”
“Iom pli ol naŭ monatojn, sinjoro.”
“Dankon, Masterman. Flanke, ĉu vi fumas pipon?”
“Ne, sinjoro. Mi fumas nur cigaredojn.”
“Dankon. Tio suficas.”
Poirot faris al li foriran kapmovon. La servisto hezitis momenton.
“Vi pardonos al mi, sinjoro, sed la iom maljuna usona sinjorino estas tre ekscitita. Ŝi diras, ke ŝi scias ĉion pri la murdinto.”
“Tiukaze,” diris Poirot ridetante, “estus bone, ke ni vidu ŝin nun.”
“Ĉu mi diru tion al ŝi, sinjoro? Dum longa tempo ŝi postulis ke iu grava persono vidu ŝin. La konduktoro penas trankviligi ŝin.”
“Sendu ŝin al ni, mia amiko,” diris Poirot. “Ni aŭskultos ŝian rakonton nun.”
S-ino Hubbard venis en la manĝ-vagonon tiel senspire ekscitita, ke ŝi preskaŭ ne povis klare paroli siajn vortojn.
“Nu diru al mi tion. Kiu havas aŭtoritaton ĉi tie? Mi havas tre gravan informon, vere tre gravan, kaj mi deziras diri ĝin al aŭtoritata persono kiel eble plej baldaŭ. Se vi sinjoroj…”
Ŝia ŝanceliĝanta rigardo vagadis inter la tri viroj.
Poirot klinis sin antaŭen.
“Diru ĝin al mi, sinjorino,” li diris. “Sed unue sidiĝu.”
S-ino Hubbard peze sidiĝis sur la seĝon kontraŭ li.
“Kion mi devas diri al vi estas ĉi tio. Okazis murdo en la trajno hieraŭ nokte, kaj la murdinto estis tie en mia kupeo! ”
“Vi estas certa pri tio, sinjorino?”
“Kompreneble mi estas certa. Kia ideo! Mi scias pri kio mi parolas. Mi diros al vi ĉion direblan. Mi enlitiĝis kaj endormiĝis, kaj subite mi vekiĝis–ĉio estis tute malluma–kaj mi sciis, ke estas viro en mia kupeo. Mi tiom timis, ke mi ne povis laŭtkrii. Mi nur kuŝis tie, kaj pensis, ‘Senkompate oni mortigos min.’ Mi tute ne povas klarigi al vi miajn sentojn. Mi pensis pri ĉi tiuj aĉaj trajnoj kaj la perfortaĵoj pri kiuj mi legis. Kaj mi pensis
“Nu, ĉiuokaze, li ne prenos mian juvelaron,” ĉar mi metis ĝin en ŝtrumpon kaj kaŝis ĝin sub mian kapkusenon– kaj tio ne estas tre komforta. Sed tio ne rilatas al la afero. Kie mi estis?”
“Vi perceptis, sinjorino, ke estas viro en via kupeo.”
“Jes. Nu, mi kuŝis tie kun fermitaj okuloj, kaj mi pensis kion mi faru, kaj mi pensis, ‘Nu, mi estas kontenta ke mia filino ne scias pri mia malbona stato.’ Kaj tiam, iel mi kolektis miajn pensojn, kaj mi palpserĉis per la mano, kaj premis la sonorilon por altiri la konduktoron. Mi premis ĝin kaj mi premis ĝin kaj nenio okazis, kaj mi certigas al vi, ke mi pensis ke mia koro ĉesos bati. ‘Terure,’ mi diris al mi, ‘eble ili murdis ĉiun en la trajno.’ Ĝi staris senmova kaj estis aĉa senbrueco en la aero. Sed mi daŭris premi la sonorilon, kaj ho! La senŝarĝon kiam mi aŭdis paŝojn venantaj laŭ la koridoro, kaj frapon ĉe mia pordo. ‘ Envenu,’ mi ekkriis, kaj mi samtempe lumigis la lampojn. Kaj, ĉu vi povas kredi ĝin, estis neniu tie.”
Al S-ino Hubbard tio ŝajnis esti drama diraĵo anstataŭ komika.
“Kaj kio okazis poste, sinjorino?”
“Nu, mi diris al la konduktoro kio okazis, kaj ŝajne li ne kredis min. Li ŝajnis imagi, ke la tuta afero estis sonĝo. Mi insistis, ke li rigardu sub la seĝon, kvankam li diris, ke ne estis spaco por viro tie. Estis klare, ke la viro malaperis, sed estis viro tie, kaj la deziro de la konduktoro trankviligi min vere kolerigis min. Mi ne estas tia persono kia imagas aferojn, S-ro… mi kredas, ke mi ne scias vian nomon?”
“Poirot, sinjorino, kaj jen S-ro Bouc, direktoro de la kompanio, kaj D-ro Constantine.”
S-ino Hubbard murmuris: “Plaĉas al mi renkonti vin,” al ĉiu el la tri laŭ iom distrita maniero, kaj daŭrigis sian rakonton.
“Nu, mi ne ŝajnigos, ke mi estis tiel inteligenta kiel mi povus esti. En mian kapon venis la ideo ke ĉeestis la viro el la apuda kupeo–tiu, kiu estas mortigita. Mi petis al la konduktoro ke li rigardu la pordon inter la kupeo, kaj tute certe ĝi ne estis riglita. Nu, mi prizorgis tion. Mi diris, ke li tuj riglu ĝin, kaj post lia foriro mi metis kofron kontraŭ ĝin por certigi ĝin.”
“Je kioma horo tio okazis, S-ino Hubbard?”
“Mi certigas al vi, ke mi ne povas diri. Mi ne rigardis. Mi estis tiel maltrankvila.”
“Kaj kio nun estas via teorio?”
“Nu, mi opinias ke la afero estas kiel eble plej klara. La viro en mia kupeo estis la murdinto. Kiu alia li povus esti?”
“Kaj vi opinias, ke li reiris en la apudan kupeon?”
“Kiel mi sciu kien li iris? Mi havis la okulojn tute fermitajn.”
“Li devis eliri tra la pordon en la koridoron.”
“Nu, mi ne povas diri. Mi havis la okulojn tute fermitajn.”
S-ino Hubbard konvulsie sopiris. “Mi estis terure timema! Se mia filino nur scius…”
“Vi ne opinias, sinjorino, ke tio, kion vi aŭdis estis la bruo de iu moviĝanta en la apuda kupeo–tiu de la murdito?”
“Ne, sinjoro Poirot. La viro estis tie en la sama kupeo kun mi. Kaj, mi havas pruvon.”
Triumfe ŝi montris grandan mansaketon kaj komencis enrigardi ĝin. Ŝi elprenis vice du purajn poŝtukojn, okulvitrojn garnitajn per testudaĵo, boteleton da aspirino, paketon medikamento, alian da helverdaj pipromentaĵoj, ŝlosilaron, tondilon, ĉeklibreton, fotografaĵon de eksterordinare nebela infano, kelkajn leterojn, kvin fadenojn kun fals-orientaj globetoj, kaj etan metalan objekton – butonon.
“Rigardu ĉi tiun butonon. Ĝi ne estas unu el miaj butonoj. Gi ne venis de io, kion mi posedas. Mi trovis ĝin hodiaŭ kiam mi ellitiĝis.”
Kiam ŝi metis ĝin sur la tablon, S-ro Bouc antaŭenklinis sin kaj faris ekkrion.
“Sed ĝi estas butono de la jako de servisto en Wagon Lit!”
“Povos esti normala klarigo pri tio,” diris Poirot.
Li turnis sin ĝentile al la sinjorino.
“Ĉi tiu butono, sinjoro, eble falis de la uniformo de la konduktoro, aŭ kiam li ekzamenis vian kupeon, au kiam li pretigis la liton hieraŭ vespere.”
“Mi tute ne komprenas kio estas al vi ĉiuj. Ŝajnas, kvazaŭ vi faras nenion krom trovi kontraŭaĵojn. Nu aŭskultu. Mi legis revuon hieraŭ vespere antaŭ ol mi endormiĝis. Antaŭ ol mi mallumigis la kupeon, mi metis tiun revuon sur kofreton, kiu staras sur la planko apud la fenestro. Ĉu vi tion aŭdas?”
Ili certigis al ŝi, ke jes.
“Nu, do. La konduktoro rigardis sub la seĝon de apud la pordo. Poste li envenis kaj riglis la pordon inter mi kaj la apuda kupeo, sed li neniam estis proksime al la fenestro. Hodiaŭ matene tiu butono kuŝis sur la supraĵo de la revuo. Kiel vi nomas tion, mi deziras scii?”
“Tion, sinjorino, mi nomas ateston,” diris Poirot.
La respondo ŝajnis kontentigi la virinon. “Mi iĝas pli kolera ol krabro, se oni ne kredas al mi,” ŝi klarigis.
“Vi donis al ni tre interesan kaj valoran ateston,” diris Poirot trankvilige. “Nun, ĉu mi povas fari al vi kelkajn demandojn?”
“Certe.”
“Ĉar vi iomete timis tiun viron Ratchett, kial vi ne antaŭe riglis la pordon inter la du kupeoj?”
“Mi tion faris,” tuj respondis S-ino Hubbard.
“Ĉu jes?”
“Nu, efektive, mi petis al tiu svedino, ke ŝi rigardu ĉu ĝi estis riglita, kaj ŝi diris ke tiel estis.”
“Kial vi mem ne povis vidi ĝin?”
“Ĉar mi estis en la lito, kaj mia spongo-saketo pendis de la pordo-tenilo.”
“Je kioma horo vi petis ke ŝi faru tion por vi?”
“Mi pensu. Devis esti ĉirkaŭ la deka kaj duono aŭ kvarono antaŭ la dekunua. Ŝi venis por eltrovi ĉu mi havas aspirinon. Mi diris al ŝi kie trovi ĝin, kaj ŝi prenis ĝin el mia kofro.”
“Vi estis en la lito?”
“Jes.”
Subite ŝi ridis. “Kompatindulino. Ŝi estis tute maltrankvila. Okazis, ke ŝi erare malfermis la pordon de la apuda kupeo.”
“Tiun de S-ro Ratchett?”
“Jes. Vi scias, kiel malfacile estas distingi inter ili kiam vi trairas la trajnon kaj ĉiuj pordoj estas fermitaj. Ŝi estis tre maltrankvila. Ŝajnas, ke li ridis, kaj kredeble li diris ion ne tute ĝentila. Kompatindulino, ŝi eĉ tremetis. ‘Ho, mi faris eraron,’ ŝi diris. ‘Mi hontas fari eraron. Ne afabla viro,’ ŝi diris. ‘Li diris, “Vi estas tro maljuna.”’”
D-ro Constantine ridetis kaj S-ino Hubbard tuj akre rigardis lin.
“Li ne estis afabla viro,” ŝi diris, “tion diri al sinjorino. Ne estas dece ridi pri tiaj aferoj.”
D-ro Constantine rapide pardonpetis.
“Ĉu Post tio vi aŭdis ian bruon en la kupeo de S-ro Ratchett?” demandis Poirot.
“Nu – ne precize.”
“Kion tio signifas, sinjorino?”
“Nu – –” ŝi paŭzis. “Li ronkis.”
“Do, li ronkis, ĉu?”
“Terure. La antaŭan nokton mi ne povis dormi pro ĝi.”
“Vi ne aŭdis lin ronki post tiam, kiam vi ektimis pri viro en via kupeo?”
“Nu, S-ro Poirot, kiel mi povus tion fari? Li estis senviva.”
“Jes, prave,” diris Poirot. Li aspektis konfuzita.