La okuloj de Poirot ekbrilis. “Ĉu vi estas tute certa, S-ro Hardman, ke vi ne estis la ĝardenisto ĉe la Armstrong’a hejmo?”
“Ili ne havis ĝardenon,” laŭlitere respondis S-ro Hardman.
“Aŭ la ĉefservisto?”
“Mi ne havas taŭgan manieron por tia loko. Ne, mi neniam havis rilaton kun la Armstrong’a domo – sed mi komencas kredi, ke mi estas la sola persono en la trajno kiu ne havis. Estas nekredeble, ĉu ne?”
“Certe estas iom surprizige,” diris Poirot milde.
“Tio estas ridinda,” elvenis el la buŝo de S-ro Bouc.
“Ĉu vi havas proprajn ideojn pri la krimo, S-ro Hardman?” demandis Poirot.
“Ne, sinjoro. Ĝi venkis min. Mi ne scias, kiel elpensi ĝin. Ili ne povas ĉiuj esti implikataj, sed mi ne povas eltrovi la kulpulon. Kiel vi eltrovis ĉion, jen kion mi deziras scii?”
“Mi nur divenis.”
“Do, vi estas mirinde bona divenanto, kaj tion mi diros al ĉiu.” S-ro Hardman rigardis admire S-ron Poirot.
“Vi pardonos al mi,” li diris, “sed neniu kredus ĝin laŭ via aspekto. Mi klinas min antaŭ vi.”
“Vi estas tro afabla, S-ro Hardman.”
“Tute ne. Mi devas konfesi vian lertecon.”
“Tamen,” diris Poirot, “la problemo ankoraŭ ne estas solvita. Ĉu ni povas vere diri, ke ni scias kiu mortigis S-ron Ratchett?”
“Mi ne povas,” diris S-ro Hardman. “Mi ne intencas diri ion. Mi povas nur admiri. Kio rilate al la du aliaj, pri kiuj vi ĝis nun ne faris divenaĵon? La maljuna usonanino kaj la servistino? Mi supozas,ke ili estas la solaj senkulpuloj en la trajno?”
“Krom se,” diris Poirot ridetante, “ni povas aldoni ilin al nia kolekto kiel – ni diru – dommastrinon kaj kuiristinon en la domanaro Armstrong.”
“Absolute nenio surprizus min nun,” diris S-ro Hardman, trankvile. “Freneza – jen kia estas la afero – freneza.”
“Amiko mia, tio ja tro streĉus la koincidon,” diris S-ro Bouc. “Ili ne povas ĉiuj esti implikataj.”
Poirot rigardis lin. “Vi ne komprenas,” li diris. “Vi tute ne komprenas. Diru al mi,” li diris, “ĉu vi scias, kiu mortigis Ratchett?”
“Ĉu vi scias?” kontraŭis S-ro Bouc.
Poirot kapjesis. “Jes,” li diris. “Mi jam sciis dum iom da tempo. La solvo estas tiel okulfrapa, ke mi miras ke vi ankaŭ ne vidis ĝin.” Li rigardis Hardman, kaj demandis, “Kaj vi?”
La detektivo kapneis. Li rigardis Poirot strange.
“Mi ne scias,” li diris. “Mi tute ne scias. Kiu el ili faris ĝin?”
Poirot silentis dum momento. Poste li diris:
“Bonvolu esti tiel afabla, kiel kunvenigi ĉiun ĉi tien. Estas du eblaj solvoj de la problemo. Mi deziras meti ambaŭ el ili antaŭ ĉiu.”
La pasaĝeroj venis amase en la manĝ-vagonon, kaj sidiĝis ĉirkaŭ la tabloj. Ili ĉiuj portis pli malpli la saman esprimon, atendan kaj antaŭtiman. La svedino ankoraŭ ploris kaj S-ino Hubbard konsolis ŝin.
“Vi devas trankviliĝi, mia karulino. Ĉio estos baldaŭ kontentiga. Vi devas ne perdi la sinregadon. Eĉ se unu el ni estas aĉa murdisto, ni bone scias, ke ne estas vi. Estus freneze, eĉ pensi tiel. Sidu ĉi tie kaj mi restos apud vi; kaj ne plu ĝenu vin.”
Ŝia voĉo forvelkis kiam Poirot ekstaris. La Wagon Lit konduktoro estis apud la pordo.
“Vi permesos, ke mi restu ĉi tie, sinjoro?”
“Certe, Michel.”
Poirot tusetis.
“Sinjorinoj kaj sinjoroj, mi parolos angle, ĉar mi opinias, ke vi ĉiuj iom scias tiun lingvon. Ni estas ĉi tie por esplori pri la morto de Samuel Edward Ratchett – alie Cassetti. Estas du eblaj solvoj de la krimo. Mi metos ambaŭ antaŭ vi, kaj mi petos al S-ro Bouce kaj D-ro Constantine, ke ili decidu kio estas la ĝusta solvo.
“Vi ĉiuj scias la faktojn en la afero. Oni trovis S-ron Ratchett mortpikitan hodiaŭ matene. Estas sciate, ke li vivis je 12.37 hieraŭ nokte, kiam li parolis al la Wagon Lit konduktoro tra la pordo. Difektita poŝhorloĝo troviĝis en la poŝo de lia piĵamo, kaj ĝi ĉesis funkcii je kvarono post la unua. D-ro Constantine, kiu ekzamenis la kadavron, opinias ke la motto okazis inter noktomezo kaj la dua matene. Duonhoron post noktomezo, kiel vi ĉiuj scias, la trajno neĝblokiĝis. Post tiu horo estis neeble ke iu forlasu la trajnon .
“La atesto de S-ro Hardman, kiu estas membro de konata Detektiva Agentejo en New York “(kelkaj personoj turnis la kapojn por rigardi S-ron Hardman) “montras, ke neniu povis preterpasi lian kupeon (N-ro 16 ĉe la malproksima fino) sen esti vidata de li. Tial ni devis konkludi, ke la murdinto troviĝas inter la personoj en unu aparta vagono – la Istanbul-Calais vagono. Tio, mi diras, estis nia teorio.”
“Kio?” ekkriis S-ro Bouc, surprizita.
“Sed mi sugestas al vi alternativan teorion. Ĝi estas tre simpla. S-ro Ratchett havis malamikon, kiun li timis. Li donis al S-ro Hardman priskribon de tiu malamiko, kaj diris al li, ke la provo kredeble estos farata dum la dua nokto post Istanbul.
“Nu, mi sugestas al vi, gesinjotoj, ke S-ro Ratchett sciis multe pli ol li diris. La malamiko, kiel S-ro Ratchett atendis, eniris la trajnon en Beograd, aŭ eble en Vincovci , per la pordo lasita malfermita de Kolonelo Arbuthnot kaj S-ro MacQueen, kiuj ĵus malsupreninis al la kajo. Li portis, super siaj ordinaraj vestaĵoj, Wagon Lit uniformon, kaj li havis ŝlosilon, kiu ebligis ke li eniru la kupeon de S-ro Ratchett malgraŭ la ŝlosita pordo. S-ro Ratchett estis sub la influo de dormigaĵo. Tiu viro mortpikis lin, terure kruele, kaj eliris per la pordo kondukanta al la kupeo de S-ino Hubbard…”
“Estas vere,” diris S-ino Hubbard, kapjesante.
“Trapasante, li ekmetis la ponardon uzitan en la spongo-saketon de S-ino Hubbard. Nesciante tion, li perdis butonon de sia uniformo. Poste li ŝteliris el la kupeo, kaj laŭlonge de la koridoro. Li rapide ŝovis la uniformon en kofron en malplena kupeo, kaj kelkajn minutojn poste, vestite per ordinaraj vestaĵoj, li forlasis la trajnon tuj antaŭ ĝia ekveturo. Li eliris per la sama vojo – la pordo apud la manĝ-vagono.”
Ĉiu spasmospiris.
“Kio pri tiu poŝhorloĝo?” demandis S-ro Hardman.
“Jen la klatigo de la tuta afero. S -ro Rafchett forgesis malanfaŭenŝovi la montrilojn unu horon kiel li devus fari en Tzaribrod. Lia poŝhorloĝo ankoraŭ montris la horon laŭ Orient-Eŭropa Tempo, kiu estas unu horo pli frue ol Mez-Eŭropa Tempo. Estis kvatonhoro post la dekdua kiam S-ro Ratchett estis mortpikita – ne kvarono post la unua.”
“Sed tio klarigo estas absurda,” kriis S-ro Bouc. “Kio pri la voĉo en la kupeo je dudek tri minutoj antaŭ la unua? Ĝi estis la voĉo aŭ de Ratchett – aŭ de lia murdinto.”
“Ne necese. Povus esti – nu – la voĉo de tria persono. Iu, kiu enitis por paroli al Ratchett kaj trovis lin senviva. Li funkciis la sonorilon por alvoki la konduktoron; tiam, li ektimiĝis – li timis, ke oni akuzus lin pri la krimo, kaj li parolis, ŝajnigante ke li estas Ratchett.”
“Tio estas ebla,” konsentis S-ro Bouc nevolonte. Poirot rigardis S-inon Hubbard.
“Jes, sinjorino, vi intencis diri…?”
“Nu, mi ne scias precize kion mi intencis diri. Ĉu vi opinias, ke mi ankaŭ forgesis aliigi la montrilojn de mia poŝhorloĝo?”
“Ne, sinjorino. Mi opinias, ke vi aŭdis la viron trairi la kupeon – sed senkonscie; poste vi havis inkubon pri viro en via kupeo, kaj sonorigis por alvoki la konduktoron.”
“Nu, mi supozas, ke tio estas ebla,” konsentis S-ino Hubbard.
Princino Dragomiroff rekte rigardis Poirot. “Kiel vi klarigas la ateston de mia servistino, sinjoro?”
“Tute simple, sinjorino. Via servistino rekonis kiel vian la poŝtukon, kiun mi montris al ŝi. Ŝi iom mallerte provis protekti vin. Ŝi vidis la viron – sed pli frue – kiam la trajno estis en la stacidomo Vincovci. Ŝi ŝajnigis, ke ŝi vidis lin je pli malfrua horo por doni al vi tute bonan alibion.”
La princino klinis la kapon. “Vi pensis pri ĉio, sinjoro Mi admiras vin.”
Estis silento. Tiam ĉiu saltetis kiam D-ro Constantine subite frapis la tablon per sia pugno.
“Sed ne,” li diris. “Ne, ne, kaj denove ne! Tiu estas klarigo, kiu tute ne sufiĉas. Ĝi ne taŭgas pro dekduo da punktetoj. La krimo ne okazis tiel – S-ro Poirot devas tute bone scii tion.”
Poirot turnis al li strangan ekrigardon.
“Mi vidas,” li diris, “ke mi devos doni al vi la duan solvon. Sed ne tro abrupte forlasu ĉi tiun. Povas esti, ke poste vi akceptos ĝin.”
Li returnis sin por fronti la aliajn.
“Estas alia ebla solvo de la krimo. Jen kiel mi eltrovis ĝin.
“Kiam mi estis aŭdinta la tutan atestaron, mi fermis la okulojn kaj komencis pensi . Kelkaj punktoj ŝajnis al mi atentindaj. Mi menciis tiujn punktojn al miaj du kolegoj. Pri kelkaj mi jam parolis – ekzemple, grasmakulo en pasporto. Mi priparolos la aliajn. La unua kaj plej grava estas rimarko dirita al mi de S-ro Bouc en la manĝ-vagono dum la tagmanĝo en la unua tago post la elveturo el Istanbul – ke la ĉeestantaro estis interesa ĉar tiel diversa – el ĉiuj klasoj kaj nacioj.
“Mi konsentis kun li, kaj pripensante la punkton, mi provis imagi ĉu tia personaro povus kolektiĝi sub aliaj kondiĉoj. La respondo, kiun mi faris al mi, estis – nur en Usono. En tiu lando povus esti domanaro el tiaj diversaj nacianoj – itala ŝoforo, angla guvernistino, sveda vartistino, franca servistino, kaj tiel plu. Tio kondukis min al mia plano ‘ diveni ‘ – tio estas, doni al ĉiu persono rolon en la tragedio Armstrong, kiel reĝisoro donas rolojn en teatraĵo. Tio donis al mi tre interesan kaj kontentigan rezultaton.
“Mi ankaŭ ekzamenis en mia menso la ateston de ĉiu aparta persono kun strangaj rezultatoj. Konsideru unue la ateston de S-ro MacQueen. Mia unua intervjuo kun li estis tute kontentiga, sed en la dua li faris iom strangan rimarkon. Mi estas dirinta al li pri la trovo de noto en kiu estis menciita la afero Armstrong. Li diris, ‘Sed certe…’ kaj tiam paŭzis kaj daŭrigis – ‘Mi volas diri – ĉu tio ne estis tre senzorga de la maljunulo?’
“Nu, mi povis senti, ke tio ne estis kion li komencis diri. Supozu, ke tio, kion li intencis diri estis ‘Sed certe tio estis bruligita !’ Tiuokaze, MacQueen sciis pri la noto kaj ĝia detruo – alivorte, li estis aŭ la murdinto aŭ kunkrimulo de la murdinto.
“Poste la servisto. Li diris, ke lia mastro kutime prenis dormigaĵon kiam li veturis per trajno. Tio povus esti vera, sed ĉu Ratchett estus trinkinta ĝin hieraŭ nokte ? La revolvero sub lia kapkuseno pruvis, ke ne. Ratchett intencis esti atentega hieraŭ nokte. Oni devis esti doninta la narkotaĵon al li sen lia scio. Kiu povis fari tion? Videble, aŭ MacQueen aŭ la servisto.