“Nun ni venas al la atesto de S-ro Hardman. Mi kredis ĉion, kion li diris al mi pri sia identeco, sed kiam li parolis pri la metodoj kiujn li uzis por protekti S-ron Ratchett, lia rakonto estis absurda. La sola maniero laŭ kiu li povis efike protekti Ratchett estis pasigi la nokton en lia kupeo, aŭ en iu loko de kiu li povus vidi la pordon. La sola afero klare videbla el lia atesto estis, ke neniu el alia parto de la trajno povis murdi Ratchett . Ĝi indikis, ke la kulpulo devas esti en la Istanbul-Calais vagono. Tio ŝajnis al mi iom stranga kaj neklarigebla fakto, kaj mi lasis ĝin por posta pripensado.
“Kredeble vi ĉiuj jam aŭdis pri la vortoj, kiujn mi hazarde aŭdis inter F-ino Debenham kaj Kolonelo Arbuthnot. La interesa punkto al mi estis la fakto, ke Kolonelo Arbuthnot nomis ŝin Mary , kaj videble intime konis ŝin. Sed ŝajniĝis, ke la kolonelo renkontis ŝin nur kelkajn tagojn antaŭe – kaj mi konas tiajn anglojn kia la kolonelo. Eĉ se li estus enamiĝinta al la frauxlino je la unua vido, li estus montrinta tion malrapide kaj dece – ne tre rapide. Tial mi konkludis, ke Kolonelo Arbuthnot kaj F-ino Debenham efektive bone konis unu la alian, kaj ke pro ia kialo ili ŝajnigis esti nekonatoj. Alia malgranda punkto estis la facila rekono de F-ino Debenham de la esprimo ‘longa distanco’ por telefona komunikado, malgraŭ ŝia aserto, ke ŝi neniam estis en Usono.
“Ni konsideru alian atestanton. S-ino Hubbard diris al ni, ke kuŝante en la lito ŝi ne povis vidi ĉu la interkupea pordo estis ŝlosita aŭ ne, kaj tial petis, ke F-ino Ohlsson rigardu por ŝi. Nu, kvankam ŝia aserto estus tute vera se ŝi okupas kupeojn n-rojn 2, 4, 12, aŭ iu para numero – kie la riglilo estas tuj sub la turnilo de la pordo – en la neparaj numeroj, kia kupeo n-ro 3, la riglilo estas super la turnilo, kaj tial ne povis esti kaŝita de la spongo-saketo. Mi devis konkludi, ke S-ino Hubbard elpensis okazaĵon, kiu ne okazis.
“Kaj nun mi diru unu du vortojn pri horoj . Al mi, la vere interesa punkto pri la difektita poŝhorloĝo estis la loko en kiu ĝi troviĝis – en la piĵama poŝo deRatchett, strange malkomforta kaj neverŝajna loko por poŝhorloĝo, precipe ĉar estas loko por poŝhorloĝo apud la kapo de la lito. Mi konkludis, ke la poŝhorloĝo estis intence metita en la poŝo, kaj falsigita. La krimo, do, ne okazis je kvarono post la unua.
“Ĉu ĝi okazis pli frue? Por esti preciza, je dudek tri minutoj antaŭ la unua? Mia amiko, S-ro Bouc, diris, ke punkto favore al tiu estis la laŭta krio kiu vekis min. Sed se Ratchett prenis narkotaĵon, li ne povis elkrii . Se li kapablus elkrii, li ankaŭ kapablus barakti por sin defendi, kaj ne estis postsignoj de tia baraktado.
“Mi memoris, ke MacQueen altiris mian atenton, ne unufoje sed dufoje (kaj la duan fojon laŭ tro evidenta maniero) al la fakto, ke Ratchett tute ne povis paroli france. Mi konkludis, ke la tuta afero je dudek tri minutoj antaŭ la unua estis komedio ludita por mi. Neniu necese estus trompita de la poŝhorloĝa afero – ĝi estas ofta rimedo en detektivaj romanoj. Ili supozis, ke mi ne estus trompita, kaj ke, gratulante min pro mia propra lerteco, mi poste supozos, ke ĉar Ratchett ne povis paroli france, la voĉo kiun mi aŭdis je dudek tri minutoj antaŭ la unua ne povis estis lia, kaj ke Ratchett devis esti jam senviva. Sed mi estas certa, ke je dudek tri minutoj antaŭ la unua Ratchett ankoraŭ kuŝis en narkotita dormo.
“Sed la rimedo sukcesis. Mi malfermis la pordon kaj elrigardis. Mi eĉ aŭdis la francan frazon. Se mi estus tiel nekredeble stulta kiel ne kompreni la signifon de tiu frazo, oni devus altiri mian atenton al ĝi. Se necese MacQueen povus malkaŝe diri, ‘Pardonu al mi, S-ro Poirot, tiu ne povas esti S-ro Ratchett , kiu parolas, ĉar li ne parolas france.’
“Nu, je kioma horo la krimo vere okazis? Kaj kiu murdis lin?
“Laŭ mia opinio, kaj ĝi estas nur opinio, Ratchett estis murdita je horo ĉirkaŭ la dua, la plej lasta horo ebla, laŭ la kuracisto.”
“Rilate al kiu murdis lin…”
Li paŭzis kaj rigardis la aŭdantaron. Li ne povis plendi pri manko de atento. Ĉiu okulo rigardis lin. Pro la senmoveco oni preskaŭ povus aŭdi la falon de pinglo. Li daŭrigis malrapide:
“Precipe mi rimarkis la eksterordinaran malfacilecon pruvi ion kontraŭ iu aparta persono en la trajno, kaj la iom strangan koincidon, ke la atesto por pruvi alibion ĉiam estis donita de neatendita persono. Ekzemple S-ro MacQueen kaj Kolonelo Arbuthnot donis la alibion ĉiu por la alia – du personoj inter kiuj oni preskaŭ ne povis atendi antaŭan konecon. La afero estis simila pri la angla servisto kaj la italo, pri la svedino kaj la angla fraŭlino. Mi diris al mi ‘Tio estas eksterordinara – ili ne povas ĉiuj esti implikataj!’
“Tiumomente, gesinjoroj, mi vidis la lumon. Ili estis ĉiuj implikataj. Ne estis nur neverŝajne, sed ne eble , ke tiom da personoj, kiuj rilatis al la afero Armstrong, hazarde veturis en la sama trajno. Devis esti ne hazardo sed intenco . Mi memoris rimarkon de Kolonelo Arbuthnot pri juĝo per juĝantaro. Juĝantaro konsistas el dek du personoj (en Anglujo – trad.) – estis dek du pasaĝeroj – Ratchett estis pikita dek du fojojn. Tio, kio ĝenis min la tutan tempon – la eksterordinara amaso veturanta en la Istanbul-Calais vagono dum kvieta periodo de la jaro – estis klarigata.
“Ratchett ne estis punita en Usono. Estis nenia dubo pri lia kulpeco. Mi imagis mem-elektitan juĝantaron dekdu-personan, kiu kondamnis lin al morto, sed kiu devis pro la cirkonstancoj ankaŭ esti la ekzekutistaro. Tuj, pro tiu supozo, la tuta afero bele ordiĝis.
“Mi vidis ĝin kiel perfektan tuton, en kiu ĉiu ludis sian donitan rolon. Ĝi estis tiel aranĝita, ke se oni suspektus apartan personon, la atesto de unu aŭ pli el la aliaj senkulpigus tiun, kaj malfaciligus la solvon. La atesto de Hardman estis necesa en la okazo, ke eksterulo suspektiĝus kaj ne povus montri alibion. Ne estis danĝero por la pasaĝeroj en la Istanbul vagono. Ĉiu detaleto de ilia atestaro estis elpensita. La afero estis lerte elpensita enigmo, tiel aranĝita ke ĉiu eltrovaĵo plimalfaciligis la solvon de la tuto. Kiel mia amiko S-ro Bouc diris, la problemo ŝajnis esti fantazie neebla! Jen precize la impreso intencita.
“Ĉu ĉi tiu solvo klarigis ĉion? Jes. La karaktero de la vundoj – ĉiu farita de aparta persono. La strangaj minacaj leteroj – strangaj ĉar ili estis malveraj, skribitaj nur por elmontro kiel atestaĵo. (Sendube ekzistis veraj leteroj, kiuj avertis Ratchett pri lia sorto, sed kiujn MacQueen detruis kaj anstataŭis per la aliaj.) La rakonto de Hardman pri lia dungado de Ratchett – tute mensoga, kompreneble – la priskribo de la imagita ‘malgranda, malhela viro kun virina voĉo,’ konvena priskribo, ĉar ĝi ne kulpigus la verajn Wagon Lit konduktorojn, kaj taŭgus egale bone por viro aŭ virino.
“La ideo mortpiki lin estas unuavide stranga, sed post pripensado evidentiĝas ke nenio tiel bone taŭgus. Ponardo estas murdilo, kiun ĉiu povas uzi – forta aŭ malforta – kaj ĝia uzado faras nenian bruon. Mi havas la impreson, kvankam eble mi estas malprava, ke ĉiu vice eniris la mallumigitan kupeon de Ratchett – tra tiu de S-ino Hubbard – kaj frapis lin. Ili mem neniam scius kiun baton efektive mortigis lin.
“La lasta letero, kredeble trovita de Ratchett sur lia kapkuseno, estis bruligita. Sen postsigno kiu indikus la aferon Armstrong, estus nenia kaŭzo suspekti pasaĝeron en la trajno. Oni decidus, ke la murdo estis farita de eksterulo, kaj la ‘malgranda, malhela viro kun virina voĉo’ efektive estus vidita de unu aŭ pli el la pasaĝeroj forlasanta la trajnon en Brod.
“Mi ne scias precize kio okazis, kiam la konspirantoj eltrovis, ke ilia parto de la plano estis neebla pro la akcidenta haltigo de la trajno. Mi imagas, ke okazis rapida diskutado, kaj ke ili decidis tamen fari la aferon. Estis vere, ke nun oni suspektus la pasaĝerojn, sed oni jam antaŭvidis tiun eblecon, kaj pretigis sin kontraŭ ĝi.Ili decidis eĉ pli konfuzi la aferon. Du tiel nomitaj ‘postsignoj’ estis faligitaj en la kupeo de la murdito – unu kiu ŝajnkulpigis Kolonelon Arbuthnot (kiu havis la plej bonan alibion kaj kies kunligo kun la familio Armstrong estis kredeble plej malfacile pruvebla). La dua, la poŝtuko, ŝajnkulpigis Princinon Dragomiroff, kiu pro ŝia socia rango, ŝia malforteco, kaj la alibio donita de la servistino kaj la konduktoro, estis en situacio preskaŭ neatakebla. Por eĉ pli konfuzi la solvon, oni enkondukis imagitan virinon kun skarlata kimono. Denove mi devas atesti pri la ekzisto de tiu virino. Estis forta frapo kontraŭ mia pordo. Mi ellitiĝis kaj elrigardis – kaj vidas ŝin malaperanta. Elektita personaro – la konduktoro, F-ino Debenham kaj MacQueen ankaŭ vidis ŝin. Miaopinie, estis iu humorplena, kiu metis la skarlatan kimonon en mian kofron dum mi intervjuis personojn en la manĝ-vagono. De kie la vestaĵo unue venis, mi ne scias. Mi opinias, ke ĝi apartenas al Grafino Andrenyi, ĉar ŝia pakaĵo enhavis nur silkan negliĝon tiel malsimpla kiel esti pli simila al te-robo ol tualet-robo.
“Kiam MacQueen unue sciiĝis, ke la letero tiel zorge bruligita ne estis tute detruita, kaj ke la vorto Armstrong ankoraŭ restis, li devis esti doninta tuj la sciigon al la aliaj. Tiumomente la situacio de Grafino Andrenyi iĝis iom danĝera, kaj ŝia edzo tuj aliigis ŝian pasporton. Tiu estis la dua malbonŝancaĵo.
“Ili interkonsentis nei ian rilaton al la familio Armstrong. Ili sciis, ke mi ne havis tujan rimedon por eltrovi la veron, kaj ili ne kredis, ke mi esploros la aferon krom se mi suspektos apartan personon.
“Estis unu alia punkto pripensinda. Se oni akceptas, ke mia teorio estas ĝusta, kaj mi kredas, ke ĝi devas esti ĝusta, videble la konduktoro ankaŭ devis scii pri la komploto. Sed se jes, estas dek tri personoj, kaj ne dek du. Anstataŭ la kutima formulo ‘El tiom da personoj unu estas kulpa,’ mia problemo estis, ke el dek tri personoj nur unu estis senkulpa. Kiu estis tiu persono?
“Mi faris tre strangan konkludon. Mi konkludis, ke tiu, kiu ne partoprenis la krimon estis tiu, kiun oni opinius la plej verŝajna fari tion. Mi parolas pri Grafino Andrenyi. Mi estis konvinkita de la seriozeco de ŝia edzo kiam li ĵuris laŭ sia honorvorto, ke lia edzino ne forlasis la kupeon tiunokte. Mi decidis, ke Grafo Andrenyi anstataŭis ŝin.
“Se jes, Pierre Michel estis unu el la dekdu. Sed kiel oni povus klarigi lian kunkulpecon. Li estis bona viro, kiu jam laboris dum multaj jaroj por la Kompanio – tute ne tia viro, kian oni povus subaĉeti por krimhelpi. Do Pierre Michel devis rilati al la afero Armstrong. Tiu ne ŝajnis esti ebla. Tiam mi memoris ke la mortinta infanzorgistino estis franca. Ni supozu, ke la kompatinda fraŭlino estis la filino de Pierre Michel. Tio klarigus ĉion – ĝi ankaŭ klarigus la elekton de la krimloko. Ĉu estis aliaj kies rolo en la dramo ne estis evidentaj? Mi konkludis, ke Kolonelo Arbuthnot estis amiko de Armstrong. Kredeble ili kune partoprenis la militon. Mi povis diveni la okupon de la servistino, Hildegarde Schmidt, en la domanaro Armstrong. Eble mi estas manĝama, sed mi povas intuicie rekoni bonan kuiristinon. Mi provis per ruzo eltrovi tion, kaj mi sukcesis. Mi diris, ke mi scias ke ŝi estas bona kuiristino. Ŝi respondis, ‘Jes, ja, ĉiuj miaj mastrinoj tion diris.’ Sed se vi estas dungita kiel servistino por virino, viaj mastrinoj malofte scias ĉu vi estas bona kuiristino.