La interparolado daŭris dum iom da tempo, el kiu Sino Hubbard foruzis naŭdek pro cent. Fine la afero ŝajnis ordiĝi. Poirot klare aŭdis: “Bonne nuit, Madame ,” kaj fermatan pordon.
Li premis la sonorilon. La konduktoro tuj alvenis. Li aspektis varma kaj ĝenata.
“De l’eau minerale, s’il vous plait .”
“Bien, Monsieur .” Eble ekrido en la okulo de Poirot instigis lin paroli.
“La dame Americaine …”
“Jes?”
Li viŝis sian frunton.
“Imagu al vi kian tempon mi pasigis kun ŝi! Ŝi insistas , ke estas viro en ŝia kupeo! Pensu, Monsieur. En spaco tiom malgranda.” Li indikis per la mano. “Kie li kaŝu sin? Mi argumentis. Mi elmontris, ke ĝi ne estas ebla. Ŝi insistas. Ŝi vekiĝis, kaj estis viro tie. Kaj kiamaniere, mi demandis, li kaj lasis post si riglitan pordon? Sed ŝi ne aŭskultos la racion. Kvazaŭ ni ne havas sufiĉe por ĝeni nin. La neĝo…”
“Neĝo?”
“Jes, Monsieur. Monsieur ne rimarkis? La trajno estas haltinta. Ni eniris neĝamason. Nur la ĉielo scias dum kiom da tempo ni estos ĉi tie. Mi memoras, ke unufoje ni estis neĝblokitaj sep tagojn.”
“Kie ni estas?”
“Inter Vincovci kaj Brod.”
“La la ,” ĉagrenite diris Poirot.
La viro foriris kaj revenis kun la akvo.
“Bon soir, Monsieur .”
Poirot trinkis iom da akvo kaj pretigis sin por dormi. Li ĵus ekdormis kiam io denove vekis lin. En la nuna okazo estis kvazaŭ io peza estis falinta brue kontraŭ la pordon.
Li eksaltis, malfermis ĝin kaj elrigardis. Nenion. Sed dekstre iom malproksime en la koridoro virino en skarlata kimono marŝis foren. Ĉe la alia fino, sidante sur sia seĝeto, la konduktoro skribis ciferojn sur grandajn paperfoliojn. Ĉio estis tute trankvila.
“Sendube mi suferas pro la nervoj,” diris Poirot kaj denove enlitiĝis. Ĉi tiun fojon li dormis ĝis la mateno.
Kiam li vekiĝis la trajno ankoraŭ estas senmova. Li levis rulkurtenon kaj elrigardis. Amasoj da neĝo ĉirkaŭis la trajnon. Li rigardis sian horloĝeton, kaj vidis, ke estas post la naŭa.
Je kvarono antaŭ la deka, tiel bone vestita kiel kutime li eniris la manĝ-vagonon, kie ve-ĥoro aŭdiĝas. S-ino Hubbard plej laŭte voĉis sian lamentadon.
“Mia filino diris, ke ĝi estus tute facila. Nur sidu en la trajno ĝis la alveno en Parizo. Kaj nun eble ni estos ĉi tie dum tagoj,” ŝi diris. “Mia ŝipo ekveturos postmorgaŭ. Kiamaniere mi povos trafi ĝin? Mi ne povas eĉ telegrafi por nuligi mian lokon. Mi estas tro kolera paroli pri ĝi.”
La italo diris, ke li havas urĝajn aferojn en Milano. La granda usonano diris, ke la afero estas ‘tro ĉagrena, Sino,’ kaj esprimis la esperon, ke la trajno regajnos la perditan tempon.
“Mia fratino – ŝiaj infanoj atendas min,” diris la Svedino, plorante. “Mi ne povas informi ilin. Kion ili pensos? Ili diros, ke malbonaĵoj okazis al mi.”
“Dum kiom da tempo ni estos ĉi tie?” demandis Mary Debenham. “Ĉu neniu scias ?”
Ŝia voĉtono ŝajnis senpacienca, sed Poirot rimarkis, ke mankas tia febra maltrankvilo, kiun ŝi montris dum la halto de la Taurusa Ekspreso.
S-ino Hubbard komencis denove. “Neniu scias ion en ĉi tiu trajno. Kaj neniu povas fari ion. Nur aro de sentaŭgaj fremduloj. Nu, se ĝi okazus en la hejmlando, estus iu, kiu almenaŭ provus ion fari.”
Arbuthnot turnis sin al Poirot, kaj parolis en zorge elpensita brita franclingvo.
“Vous etes un directeur de la ligne, je crois, Monsieur. Vous pouvez nous dire… ”
Ridetante, Poirot korektis lin.
“Ne, ne”, li diris angle. “Ne estas mi. Vi konfuzas min kaj mian amikon S-ro Bouc.”
“Pardonu min.”
“Ne gravas. Tio estas facila eraro. Mi nun okupas la kupeon, kiun li antaŭe havis.”
S-ro Bouc ne estis en la manĝ-vagono. Poirot ĉirkaŭrigardis por vidi ĉu aliaj ne ĉeestas. Mankis Princino Dragomiroff kaj la hungara paro; ankaŭ Ratchett, lia servisto, kaj la germana sinjorina servistino.
La svedino sekviŝis siajn okulojn.
“Mi estas malsaĝa,” ŝi diris. “Estas stulte plori. Eble ĉio estos kontentiga.”
“Ĝi tute ne estas bona,” maltrankvile diris MacQueen. “Povos esti, ke ni estos ĉi-loke dum kelkaj tagoj.”
“En kiu lando ni estas?” plore demandis S-ino Hubbard. Kiam oni diris, ke ĝi estas Jugoslavujo, ŝi diris: “Do! unu el tiuj balkanaj landoj. Kion oni povas atendi?”
“Nur vi havas paciencon, Mademoiselle,” diris Poirot al F-ino Debenham.
Ŝi levis la ŝultrojn. “Kion oni povas fari?”
“Vi estas filizofino, Mademoiselle.”
“Tio signifas apartan sintenon. Mi opinias, ke mia sinteno estas pli egoisma. Mi lernis eviti neutilan emocion.”
Ŝi parolis pli al si ol al li. Ŝi eĉ ne rigardis lin. Ŝia rigardo preterpasis lin kaj iris ekster la fenestro, kie la neĝo amase kuŝas.
“Vi havas fortan karakteron, Mademoiselle,” diris Poirot. “Vi havas, miaopinie, la plej fortan karakteron inter ni.”
“Ne. Tute ne. Mi konas iun, kiu havas multe pli fortan ol mi.”
“Kaj tio estas…?”
Ŝi ŝajnis subite rekonsciiĝi, kompreni ke ŝi parolas al nekonato kaj alilandulo kun kiu, ĝis hodiaŭ, ŝi nur interŝanĝis kelkajn frazojn.
Ŝi ridis ĝentile. “Nu – tiu maljuna virino, ekzemple. Tre malbela maljunulino, sed iom alloga. Ŝi bezonas nur suprenlevi la fingron, kaj peti ion ĝentile – kaj la tuta servistaro rapidas servi ŝin.”
“Ĝi rapidas ankaŭ por mia amiko S-ro Bouc,” diris Poirot. “ Sed tio estas ĉar li estas direktoro de la fervojo, ne ĉar li havas fortan karakteron.”
Mary Debenham ridetis.
La mateno forpasis. Kelkaj personoj, Poirot inter ili, restis en la manĝ-vagono. Li aŭdis multe pli pri la filino de S-ino Hubbard, kaj ĉion pri la ĉiutagaj kutimoj de S-ro Hubbard.
En tiu momento kiam li aŭskultis rakonton pri la misiaj celoj de la svedino unu el la konduktoroj de la Wagon Lit venis en la vagonon kaj staris apud lia kubuto.
“Pardon, Monsieur.”
“Jes?”
“Salutoj de S-ro Bouc, kaj li estus tre kontenta se vi venus al li dum kelkaj minutoj.”
Poirot ekstaris, pardonpetis al la svedino kaj sekvis la viron. Li estis alta hela viro, ne la kutima konduktoro de Poirot.
Li sekvis sian gvidanton laŭlonge de la koridoro de sia propra vagono kaj laŭ tiu de la apuda vagono. La viro frapetis pordon, kaj poste flankenstaris por ke Poirot eniru.
La kupeo ne estis tiu de S-ro Bouc. Ĝi estis duaklasa – elektita supozeble pro ĝia iom plia grandeco. Ĝi aspektis homplena.
S-ro Bouc sidis sur la malgranda sidloko en la kontraŭa angulo. En la angulo apud la kontraŭa fenestro estis malgranda malhela viro, kiu rigardas la neĝon ekstere.
Starante, kaj malhelpante, ke Poirot pluen iru, estis granda viro en blua uniformo (la trajnestro), kaj la konduktoro de lia Wagon Lit.
“Ho! mia amiko,” diris S-ro Bouc. “Envenu. Ni bezonas vin.”
La malgranda viro apud la fenestro iom moviĝis, Poirot sin ŝovis preter la du aliaj, kaj sidiĝis kontraŭ sia amiko.
La esprimo sur la vizaĝo de S-ro Bouc pensigis lin. Estis klare, ke io eksterordinara estis okazinta.
“Kio okazis?” li demandis.
“Tion vi rajtas demandi. Unue la ncĝo – la halto. Kaj nun…”
Li paŭzis – kaj ia spirspasmo aŭdiĝis de la konduktoro de la Wagon Lit.
“Kaj nun kio?”
“Kaj nun pasaĝero kuŝas morta en sia kupeo – trapikita .” S-ro Bouc parolis per ia trankvila malespcro.
“Pasaĝero? Kiu pasaĝero?”
“Usonano. Viro nomita…” li rigardis notojn antaŭ li. “Ratchett – ĉu ne Ratchett?”
“Jes, Monsieur,” respondis la viro de la Wagon Lit.
Poirot rigardis lin. Li estis tiel blanka kiel kreto.
“Estus bone, ke vi permesu tiun viron sidiĝi,” li diris.
“Alie, li svenos.”
La trajnestro kapjesis, kaj la viro de la Wagon Lit sidiĝis en angulo kaj kaŝis vizaĝon en siajn manojn.
“Brr!” diris Poirot. “Tio estas serioza.”
“Certe ĝi estas serioza. Unue, murdo – tio sola estas katastrofo plej grava. Ne nur tio, la cirkonstancoj estas tute ne kutimaj. Jen ni, tute haltigitaj. Povos esti, ke ni estos ĉi tie dum kelkaj horoj – eĉ tagoj! Alia afero. Trapasante multajn landojn, ni havus policanojn el tiuj landoj en la trajno. Sed en Jugoslavujo – ne. Vi komprenas?”
“Situacio tre malfacila,” diris Poirot.
“Estas aliaj malfacilaĵoj. D-ro Constantine – mi forgesis, ke mi ne prezentis vin – D-ro Constantine, S-ro Poirot.”
La malgranda malhela viro klinis sin, kaj Poirot same faris.
“D-ro Constantine opinias, ke la morto okazis je 1.0 atm.”
“Estas malfacile precize diri pri tiaj aferoj,” diris la kuracisto, “sed miaopinie la morto okazis inter noktomezo kaj la dua matene.”
“Kiam tiu S-ro Ratchett estis laste vidata viva?” demandis Poirot.
“Oni scias, ke li estis viva dudek minutojn antaŭ la unua, kiam li parolis al la konduktoro,” diris S-ro Bouc.
“Tio estas ĝusta,” diris Poirot. “Mi mem aŭdis, kio okazis. Tio estas la lasta afero sciata?”
“Jes.”
Poirot turnis sin al la kuracisto, kiu daŭrigis: “ La fenestro de la kupeo de S-ro Ratchctt estas malfermita, tiel ke oni pensus ke la murdinto tiamaniere eskapis. Sed miaopinie tiu malfermita fenestro estas falsindikilo. Iu, kiu foriris tiel estus lasinta signojn sur la neĝo. Ili ne ekzistas.”
“Oni eltrovis pri la krimo – kiam?” demandis Poirot.
“Michel!”
La konduktoro de la Wagon Lit rektiĝis. Lia vizaĝo ankoraŭ aspektis pala kaj timigita.
“Diru al tiu sinjoro precize kio okazis,” ordonis S-ro Bouc.
La viro parolis iom spasme.
“La servisto de tiu S-ro Ratchett, li frapetis kelkafoje ĉe la pordo hodiaŭ matene. Ne estis respondo. Antaŭ duonhoro venis la servisto de la manĝ-vagono. Li volis scii ĉu la sinjoro deziros tagmanĝi. Estis la dek-unua.
“Mi malŝlosis la pordon per mia ŝlosilo. Sed estis ankaŭ ĉeno, kaj tio estis ligita. Ne estis respondo, kaj estis tre kviete tie, kaj malvarme – tre malvarme. La fenestro estis malfermita kaj la neĝo envenis. Mi pensis, ke eble la sinjoro havis konvulsion. Mi alvenigis la trajnestron. Ni rompis la ĉenon kaj eniris. Li estis – Ah! c’etait terrible !”
Li remetis la vizaĝon en siajn manojn.
“La pordo estis ŝlosita kaj ligita de interne,” pense diris Poirot. “Ĝi ne estis sinmortigo, ĉu?”
La greka kuracisto sarkasme ridetis.
“Ĉu viro kiu sinmortigas pikas sin en dek – dek du – dek kvin lokoj?” li demandis.
La okuloj de Poirot malfermiĝis.