“Tio estas tre sovaĝa,” li diris.

“Estis virino,” diris la trajnestro, kiu por la unua fojo parolis. “ Sendube estis virino. Nur virino tiamaniere pikus iun.”

D-ro Constantine pense tordis sian vizaĝon. “Ŝi devus esti tre forta virino,” li diris. “ Mi ne deziras paroli teknike – tio estas nur konfuza – sed mi povas certigi al vi, ke unu du frapoj estis farataj per tia energio, ke ili trapenetris oston kaj muskolon.”

“Evidente, ĝi ne estis scienca krimo,” diris Poirot.

“Ĝi estis plej senscienca,” diris D-ro Constantine. “Ŝajne oni faris la frapojn hazarde kaj senzorge. Kelkaj flankenglitis, kaj faris preskaŭ nenian difekton. Estas kvazaŭ iu fermis la okulojn, kaj tiam freneze frapis kaj ree frapis.

C’est une femme ,” denove diris la trajnestro. “Virinoj estas tiaj. Kiam ili estas furiozaj ili havas grandan fortecon.” Li tiel saĝe kapjesis, ke ĉiu suspektis ke li havis personan sperton.

“Mi eble povas aldoni ion al via scio,” diris Poirot. “S-ro Ratchett parolis al mi hieraŭ. Li diris al mi, ke li timas pri sia vivo.”

“Forigita,“ ĉu ne?” diris S-ro Bouc. “Do, ne estas virino. Estas ‘bandano’ aŭ ‘revolverulo.’”

La trajnestro aspektis malkontenta, ĉar lia teorio nuliĝis.

“Se jes,” diris Poirot. “Ŝajne oni faris ĝin tre amatore.” Lia voĉtono esprimis profesian malaprobon.

“Estas granda usonano en la vagonaro,” diris S-ro Bouc, pensante pri sia ideo – ”netaŭgulo kun teruraj vestoj. Li maĉas la gumon, kiun oni ne faras inter la elito. Vi scias, pri kiu mi parolas?”

La konduktoro de la Wagon Lit kapjesis.

“Jes, sinjoro, la n-ro 16. Sed ne povis esti li. Mi estus vidinta lin eniri aŭ eliri la kupeon.”

“Eble ne. Sed ni parolos pri tio poste. La nuna demando estas, kion fari?” Li rigardis S-ron Poirot.

Poirot rigardis lin.

“Nu, mia amiko,” diris S-ro Bouc. “Vi scias, kion mi intencas peti de vi. Mi konas viajn kapablojn. Prizorgu tiun esploron. Ne, malakceptu. Por ni ĝi estas grava – mi parolas por la Compagnie Internationale des Wagons Lits. Kiom bone estos, se ni pavos prezenti la solvon al la jugoslavaj policanoj kiam ili alvenos. Alie okazos tempoperdoj, malagrablaĵoj. Eble, kiu scias, gravaj ĝenaĵoj por la nekulpaj personoj. Anstataŭ tion – vi solvos la misteraĵon ! Ni diros, ‘murdo okazis – jen la krimulo!’”

“Sed supozu, ke mi ne solvus gin?”

Mon cher .” La Voĉo de S-ro Bouc estiĝis vere karesa. “Mi konas vian reputacion. Mi scias ion pri viaj metodoj. Por malkaŝi ĉion pri tiuj personoj postulas tempon kaj multajn ĝenaĵojn. Sed mi ofte aŭdis vin diri, ke por solvi tian problemon oni bezonas nur resti en seĝo kaj pensi, cu ne? Faru tion. Intervjuu la pasaĝerojn en la trajno, rigardu la kadavron, pripensu la postsignojn kiuj ekzistas, kaj tiam – nu, mi havas fidon pri vi. Pripensu la problemon – uzu (kiel mi ofte aŭdis vin diri) la etajn grizajn ĉelojn de la cerbo – kaj vi scios !”

Li klinis sin antaŭen, kaj ame rigardis sian amikon.

 “Via fido tuŝas min, mia amiko,” diris Poirot emocie. “Kiel vi diras, ĝi ne pavas esti malfacila problemo. Efektive, ĝi intrigas min. Mi pensis, antaŭ nur duonhoro, ke multaj malinteresaj horoj estas antaŭ ni dum ni devige restas ĉi tie. Kaj nun – problemo jam estas ĉe mia flanko.”

“Vi do akceptas?” diris S-ro Bouc rapide.

C’est entendu . Vi metas la aferon en miajn manojn.”

“Bone – ni estas ĉiuj je via dispono.”

“Kiel komenco, mi deziras planon de la vagono Istanbul-Calais, kun noto pri la personoj kiuj okupas la diversajn kupeojn, kaj mi ankaŭ deziras vidi iliajn pasportojn kaj biletojn.”

“Michel havigos tiujn al vi.”

La konduktoro de la Wagon Lit forlasis la kupeon.

“Kiuj aliaj pasaĝeraj estas en la trajno?” demandis Poirot.

“En ĉi tiu vagono veturas nur D-ro Constantine kaj mi. En la vagono de Bukaresto estas maljuna lama sinjoro. Li estas bone konata al la konduktoro. Pli malproksime estas la ordinaraj vagonoj, sed ili ne gravas, ĉar oni ŝlosis ilin post la hieraŭa vespermanĝo. Antaŭ la vagono Istanbul-Calais estas nur la manĝvagono.”

“Ŝajnas, do,” malrapide diris Poirot, “ke ni devas serĉi nian murdinton en la vagono Istanbul-Calais.” Li turnis sin al la kuracisto. “Jen pri kio vi subsugestis, mi opinias?”

La greko kapjesis. “Duono post noktomezo ni eniris la neĝamason. Neniu povas esti forlasinta la trajnon post tio.”

S-ro Bouc diris solene, “La murdinto estas kun ni – eĉ nun en la trajno…

ĈAPITRO 6 – VIRINO?

“Unue,” diris Poirot, “mi deziras paroli kun S-ro MacQueen. Eble li povos doni al ni utilan informon.”

“Certe,” diris S-ro Bouc, kaj li turnis sin al la trajnestro: “Petu la ĉeeston de S-ro MacQueen.”

La trajnestro eliris el la vagono. La konduktoro revenis kun aro da pasportoj kaj biletoj. S-ro Bouc

prenis ilin.

“Dankon, Michel. Estus bone, ke vi nun reiru al via posteno. Ni akceptos vian ateston poste.”

“Bone, sinjoro,” Michel siavice eliris el la vagono.

“Kiam ni estos parolintaj kun S-ro MacQueen,” diris Poirot, “eble sinjoro la kuracisto venos kun mi al la kupeo de la senviva sinjoro.”

“Certe.”

“Kiam ni estos finintaj tie…” Sed en tiu momento la trajnestro revenis kun Hector MacQueen.

S-ro Bouc ekstaris. “Mankas al ni spaco ĉi tie,” li diris afable. “Akceptu mian lokon, S-ro MacQueen. S-ro Poirot sidos kontraŭ vi – tiel.” Li turnis sin al la trajnestro.

“Forsendu ĉiun el la manĝvagono,” li diris, “ tiel ke ĝi estos malplena por S-ro Poirot. Vi faros viajn intervjuojn tie, ĉu ne?”

“Ĝi estos la plej taŭga loko,” konsentis Poirot.

MacQueen rigardis de unu al la alia, ne komprenante la rapidan francan paroladon.

Qu’est ce qu’il y a? ” Li pene komencis. “Pourquoi…?

Per vigla gesto Poirot indikis al li la sidlokon en la angulo. Li sidiĝis kaj rekomencis.

Pourquoi…? ” tiam li rekomencis per sia propra lingvo, “Kio estas en la trajno? Ĉu io okazis?” Li rigardis de unu al la alia.

Poirot kapjesis. “Precize. Io okazis. Via dunginto, S-ro Ratchett, estas senviva!”

MacQueen preskaŭ fajfis. Liaj okuloj iom pli brilis, sed li ne montris konsternon aŭ konfuzon.

“Do, ili finfine sukcesis,” li diris.

“Precize kion vi volas signifi per tiu frazo, S-ro MacQueen?”

MacQueen hezitis.

“Vi supozas,” diris Poirot, “ke S-ro Ratchett estas murdita?”

“Ĉu ne?” MacQueen montris surprizon. “Nu, jes,” li diris malrapide, “mi tiel pensis. Ĉu vi volas diri, ke li mortis dum li dormis? Nu, la maljunulo estis tiel forta kiel – tiel forta…” Li ĉesis, ne trovinte taŭgan komparon.

“Ne, ne,” diris Poirot. “Via supozo estis tute ĝusta. S-ro Ratchett estas murdita. Pikita. Sed mi ŝatus scii kial vi opiniis, ke murdo okazis, kaj ne nur morto.”

MacQueen hezitis. “Mi devas ion kompreni,” li diris. “Kiu vi estas? Kaj kiel ĝi koncernas vin?”

“Mi reprezentas la Compagnie Internationale des Wagon Lits.” Li paŭzis, tiam aldonis, “Mi estas detektivo. Mia nomo estas Hercule Poirot.”

Se li atendis rezulton li ne ricevis ĝin. MacQueen diris nur, “Ha, jes?” kaj atendis, ke li daŭrigu.

“Vi konas la nomon, eble.”

“Nu, ĝi ŝajnas iom konata – sed mi ĉiam opiniis, ke ĝi estas tio de virina robisto.”

Hercule Poirot malkontente rigardis lin.

 “Ne kredeble!” li diris.

“Kio estas nekredebla?”

“Nenio. Ni daŭrigu pri la nuna afero. Mi deziras, ke vi diru al mi ĉion, kion vi scias pri la senviva viro. Vi ne estis parenco lia?”

“Ne, mi estas – estis – lia sekretario.”

“Dum kiom da tempo vi havis tiun oficon?”

“Iom pli ol unu jaro.”

“Bonvolu sciigi al mi ĉion eblan.”

“Mi renkontis S-ron Ratchett antaŭ iom pli ol unu jaro kiam mi estis en Irano…”

Poirot interrompis. “Kion vi faris tie?”

“Mi iris de New York por eltrovi pri olea koncesio. Supozeble vi ne deziras aŭdi pri tio. Miaj amikoj kaj mi multon perdis pro ĝi. S-ro Ratchett estis en la sama hotelo. Li ĵus kverelis kun sia sekretario. Li proponis al mi la oficon kaj mi akceptis ĝin. Mi havis nenion fari kaj estis tre kontenta trovi bone salajritan oficon tute preta.”

“Kaj post tio?”

“Ni turisme vojaĝis. S-ro Ratchett volis vidi la mondon. Li estis malhelpata de nescio de lingvoj. Mi estis pli kunulo ol sekretario. Ĝi estis agrabla vivmaniero.”

“Nun, diru al mi ĉion, kion vi povas pri li.”

La junulo levis la ŝultrojn. Perpleksa esprimo transpasis lian vizaĝon.

“Tio ne estas facila.”

“Kio estis lia plena nomo?”

“Samuel Edward Ratchett.”

“Li estis usona civitano?”

“Jes.”

“El kiu parto de Usono li venis?”

“Mi ne scias.”

“Do, diru al mi kion vi scias.”

“S-ro Poirot, la vero estas, ke mi nenion scias. S-ro Ratchett neniam parolis pri si, nek pri sia vivo en Usono.”

“Kial, viaopinie?”

“Mi ne scias. Mi supozis, ke eble li hontas pri sia propra vivo. Kelkaj viroj tion faras.”

“Ĉu tio ŝajnas al vi kontentiga opinio?”

“Verdire, ne.”

“Ĉu li havas parencojn?”

“Li neniam parolis pri eĉ unu.”

Poirot iom insistis.

“Vi devas esti pensinta pri ia teorio, S-ro MacQueen.”

“Nu, mi tion faris. Unue, mi opinias, ke Ratchett ne estis lia ĝusta nomo. Mi opinias, ke li forlasis Usonon por eviti iun aŭ ion. Mi opinias, ke li sukcesis – ĝis antaŭ kelkaj semajnoj.”

“Kaj tiam?”

“Li komencis ricevi leterojn – minacajn leterojn.”

“Ĉu vi vidis ilin?”

“Jes, ĉar estis mia devo rigardi la korespondaĵojn. La unua letero alvenis antaŭ du semajnoj.”

“Ĉu oni detruis tiujn leterojn?”

“Ne, mi kredas, ke mi ankoraŭ havas du – unu Ratchett certe detruis. Ĉu mi havigu ilin por vi?”

“Se vi estos tiel afabla.”

MacQueen eliris. Kelkajn minutojn poste li revenis, kaj metis antaŭ Poirot du malpurajn leterfoliojn. La unua letero tekstis jene :

Vi esperis eviti nin, ĉu? Tute ne. Ni intencas trafi vin, Ratchett, kaj ni certe tion faros!

Ne estis subskribo. Sen dirante ion, Poirot prenis la duan leteron.

Ni intencas forigi vin, Ratchett. Post nelonge. Ni certe tion faros .”

Poirot formetis la leteron.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: