Deja Toris kaj mi, kun la aliaj anoj de la reĝa familio,kuniĝis en ĝardeno de la interna korto de la palaco. Niparolis en mallaŭtaj tonoj, sentante, ke ombro de mortobaldaŭ kovros nin. Eĉ Ula ŝajnia partopreni niajn sentojn,ĉar ĝi premis sin al Deja Toris kaj al mi, kaj plendploretiskompatige.
Laŭ peto de Deja Toris oni alportis de la palaca tegmentonian etan kovejon, kaj ŝi sidis rigardanta la etanvivon, kiun ŝi neniam konos.
La spirado iĝis ankoraŭ pli malfacila, kiam leviĝis TardosMors kaj parolis al ni. ”Ni diru adiaŭon unu al laalia, ĉar la tagoj de la grandiozeco de Barsumo estas preskaŭfinitaj. La morgaŭa suno rigardos al mortinta planedo,kiu dum la eterneco trairos la spacon sen la rememoropri ni. Venis por ni la fino.” Li kliniĝis kaj kisis lavirinojn, kaj metis sian fortan manon sur la ŝultrojn dela viroj. Kiam ĉagrene mi turnis min for de li, mi rigardisal Deja Toris. Ŝia kapo kliniĝis al la brusto, kaj ŝi ŝajnissenviva. Kriante mi saltis al ŝi kaj levis ŝin per miajbrakoj.
Ŝi malfermis la okulojn, kaj rigardis al mi. ”Kisu min,Johano Carter. Mi amas vin! Mi amas vin! Kruela estasla sorto, kiu ŝire apartigas nin, tuj kiam ni komenciskunvivadon aman kaj feliĉan.”
Dum mi premis ŝiajn karajn lipojn al miaj, revenis almi la malnova sento de potenco kaj de kapablo, kaj saltisen miaj vejnoj la batala sango de Virginio.
”Tiel ne estos, princino mia,” mi kriis. ”Nepre ekzistasrimedoj, kaj Johano Carter, kiu batale hakis vojon trafremda mondo, pro amo al vi, nepre li trovos ilin!” Kajeĉ dum mi parolis, trans la sojlo de mia nekonscia mensovenis serio de naŭ sonoj jam de longe forgesitaj. Kielsubita ekbrilo de fulmo ilia signifo trafis min; ili estas laŝlosilo al la tri pordegoj de la atmosfera fabrikejo!Turnante min al Tardos Mors, dum ankoraŭ mi premismian mortantan amatinon al mia brusto, mi kriis:”Aviadilon havigu, ho moŝta jedako! Rapidu! Ordonukiel eble plej rapidan, rapide al la palaca tegmento. Eĉnun mi povas savi vian planedon.”
Li ne atendis por min demandi, kaj tuj pluraj gvardianojkuregis al la plej proksima doko; malgraŭ la jamamaldenseco de la aero ili sukcesis venigi al la palaca tegmentola plej rapidan unuopulan aviadilon, kiun surBarsumo oni iam konstruis.
Kisinte dekfoje mian amatinon, kaj ordoninte al Ula,kiu volis sekvi min, ke ĝi restu kaj gardu ŝin, mi saltis,laŭ mia malnova facilmoveco kaj forteco, al la altaj remparojde la palaco. Post momento mi estis vojaĝanta alla celo de ĉiuj esperoj de Barsumo.
Mi devis flugi malalte por akiri sufiĉan aeron por spiri,sed mi elektis rektan vojon super la fundo de la mortintamaro, kaj tiel devis esti nur unu-du metrojn super latero. Mi veturis laŭ rapideco preskaŭ malsaniga. La vizaĝo de Deja Toris restis ĉiam antaŭ mi. Mi konsciis, ke sene renoviĝos la aerprovizo, ŝi falos en la finan komaonantaŭ la morto. Forĵetinte al la ventoj ĉian ornamaĵon,ĉian superfluaĵon, ĉion krom motoro kaj kompaso, kajforlasinte ĉian singardemon, mi kuŝis surventre laŭlonge de la ferdeko, kun unu mano sur la gvidilo kaj laalia pusanta la rapidumilon al ĝia plejalto.
Unu horon antaŭ la mallumiĝo mi subite vidis lagrandajn murojn de la atmosfera fabrikejo altantaj antaŭmi. Mi subite frapiĝis al la tero kaj trovis min antaŭla pordeto, kiu detenas la vivrimedojn de la loĝantaro detuta planedo. Apud la pordo granda aro da viroj estis laborintajpor penetri la muregon, sed apenaŭ ili sukcesisfari cikatron sur la siliksimila surfaco, kaj nun ili plejpartekuŝis en la lasta dormo, nevekeblaj eĉ de aero. Kelkajankoraŭ estis konsciaj, kaj mi parolis al unu el ili.
”Se mi povos malfermi la pordojn, ĉu ekzistas viro kapablafunkciigi la motorojn?”
”Mi mem kapablas,” li respondis, ”se vi rapidos. Nurkelkajn momentojn mi povos elteni ankoraŭ. Ne utilastamen. Ili ambaŭ mortis, kaj neniu alia sur Barsumokonas la sekreton de tiuj teruraj seruroj. Dum tri tagojjam, viroj frenezaj pro timo amasiĝis ĉe tiu ĉi pordeto,vane provante solvi ĝian enigmon.”
Ne restis tempo por parolo. Jam mi iĝis tre malforta,kaj nur malfacile regis mian menson. Sed per fina penego,dum miaj genuoj cedis sub mi, mi ĵetegis la naŭpensradiojn antaŭ min. La Marsano trenis sin al miaflanko, kaj en la silento de morto ni atendis kun la okulojfiksitaj al la pordo.
Malrapide la pordo retiris sin. Mi provis leviĝi kaj sekvi,sed jam tro malfortis. ”Sekvu ĝin!” mi kriis al la alia,”kaj se vi atingos la pumpejon liberigu ĉiujn pumpilojn.Nur tio povos ebligi por Barsumo la morgaŭan ekziston.”
Kuŝante en la sama loko mi sukcesis malfermi la duanpordon, poste la trian. Mi vidis, ke tiu, kiu portas laesperojn de tuta Barsumo, rampas malforte, sur manojkaj genuoj, tra la lasta pordo. En tiu momento mi falis enla senkonscion.
Ĉapitro XXVIII. En la kaverno en Arizono
Kiam mi denove malfermis la okulojn, jam estis mallume.
Sur mi estis strangaj, rigidaj vestoj, kiuj pulvorefalis de mi, kiam mi levigis. Mi palpis min de kapoal piedoj, kaj de kapo al piedoj trovis min vestita, malgraŭtio, ke kiam mi falis senkonscia apud la pordo, miestis tute nuda. Antaŭ miaj okuloj estis peceto de lunlumaĉielo, videbla tra neregula aperturo.
Dum mi palpis mian korpon, miaj fingroj kontaktiĝiskun poŝoj, kaj en unu el ili mi trovis ujeton da alumetoj.
Per la nebrila flamo de unu el ili mi povis vidi grandegankavernon, kaj esplorante la fonon, mi trovis strangan,senmovan homfiguron, kurbiĝantan al malgranda stablo.
Kiam mi aliris ĝin, mi trovis mumisimilan kadavronde eta, maljuna virino, kun longaj nigraj haroj. Tio, superkio ŝi kurbiĝis, estis bruligilo por lignokarbo, sur kiuestis ronda kupra ujo enhavanta iom da verda pulvoro.
Malantaŭ ŝi, pendante de la plafono per felaj rimenoj,etendiĝante de unu flanko de la kaverno al la alia, estisvico da homaj skeletoj. De la rimeno, sur kiu ili pendis,alia rimeno kondukis ĝis la morta mano de la maljunavirineto; kiam mi tuŝis la rimenon, la skeletoj balanciĝis,farante susuron kiel sekfoliaro. Ĉio kune faris makabranvidaĵon, kaj ĝoje postlasante tiun groteskaĵon, mi forrapidisen la freŝan aeron.
Tio, kion mi vidis, kiam mi paŝis sur la malgrandanmontrandon antaŭ la kaverno, mirigis kaj konsternismin. Nova ĉielo kaj nova pejzaĝo renkontis miajn okulojn.
La arĝentaj montoj en la malproksimo, la senmovaluno en la ĉielo, la kaktoplena valo flube de mi, tiuj neestis Marso. Apenaŭ mi povis kredi la okulojn, sed baldaŭla vero konvinkis min. Mi rigardas al Arizono, de tiusama rando, de kiu antaŭ dek jaroj mi sopire rigardis alMarso.
Mi metis mian vizaĝon en la manojn, kaj turnis min,malgaja kaj ĉagrenplena, for de la kaverno, kaj malsuprenirislaŭ la voĵeto.
Super mi brilis la ruĝa okulo de Marso, konservantasian teruran sekreton, forega je kvardek ok milionoj damejloj. Ĉu la marsano atingis la pumpejon? Ĉu la vivigaaero iam atingis la homojn sur tiu malproksima planedosufiĉe frue por savi ilin? Ĉu Deja Toris vivas ankoraŭ,aŭ ĉu ŝia bela korpo kuŝas mortmalvarma, apud tiu orakovejo en la ĝardeno de la interna korto en la palaco deTardos Mors, Jedako de Heliumio?Dum dek jaroj mi atendis kaj preĝis por respondo almiaj demandoj. Dum dek jaroj mi atendis kaj preĝis porretrovi min en la mondo de mia perdita amo. Prefere mikuŝus morta apud ŝi, ol vivi ĉi tie sur Tero, milionmejlefor.
La malnova minejo, kiun mi trovis nedifektita, farismin fabele riĉa; sed kiel la ricaĵoj interesas min? Mi sidasĉi tie, en mia ĉambreto rigardanta al la rivero Hudson,kaj pasis ĝuste dudek jaroj, de kiam mi unue malfermisla okulojn sur Marso.
Tra la eta fenestro apud mia pupitro mi povas vidi laplanedon brilanta en la ĉielo, kaj hodiaŭ nokte ŝajnas, keĝi vokas al mi pli forte, ol ĝi vokis de post tiu nokto antaŭlonge. Mi kredas vidi, trans tiu grandega spaco, belanvirinon, kiu staras en palaca ĝardeno, kaj ĉe ŝia flankoestas eta knabo, kiu metas la brakon ĉirkaŭ ŝin, dumŝi montras en la ĉielon, al la planedo Tero. Ĉe iliaj piedojestas granda kaj malbelega besto, kies karakteroestas fidela kaj nobla.