Ĝuste je tagmezo ni aŭdis fortan pafadon inter la armeojde Zodanga kaj la civito, kaj ni sciis, ke alvenis laurĝe bezonata helpo. Tars Tarkas denove ordonis alkuregon,kaj denove la grandaj toatoj portis siajn ferocajnrajdantojn kontraŭ la remparojn de la malamikoj. Samtempela batallinio de Heliumio svarmis trans la aliflankajnbarilojn de la armeoj de Zodanga, kaj ĉi tiuj trovissin premataj inter du muelŝtonegoj. Noble ili batalis, sedvane.
La ebenaĵo antaŭ la civito iĝis vera buĉejo, antaŭ ol lalasta ano de Zodanga cedis sin, sed fine la mortigadoĉesis, la kaptitojn oni retroen marŝigis al Heliumo, kaj nieniris la pordegojn de la pli granda civito kiel venkintajherooj.
Kiel du linioj flanke de la larĝaj avenuoj dense starisvirinoj kaj infanoj, kaj kelkaj viroj, kies devoj necesigisilian ĉeeston en la civito dum la batalado. Senĉesa aplaŭdosalutis nin, kaj oni ŝutis al ni donace ornamaĵojn deoro, plateno kaj arĝento. Miaj sovaĝaj Tarkanoj elvokisla plej grandan entuziasmon; neniam antaŭe okazis, keverdaj militistoj trairis la pordojn de Heliumo, kaj la ruĝMarsanoj ĝojis, ke nun ili venas kiel amikoj kaj aliancanoj.
Laŭte oni elkriis mian nomon, atestante, ke enHeliumo oni jam scias pri miaj modestaj servoj al DejaToris.
Kiam ni alproksimiĝis al la belega palaco, aro da oficiroj renkontis nin kaj petis, ke Tars Tarkas kun siaj jedoj,kaj la jedakoj de liaj aliancanoj kun siaj jedoj, kunekun mi, deiĝu de siaj toatoj, kaj akompanu ilin por ricevide Tardos Mors la esprimon de lia dankemo pro niajservoj. Supre de la granda ŝtuparo, kiu kondukis al laĉefpordego de la palaco, staris la reĝa aro, kaj kiam niatingis la malsuprajn ŝtupojn, unu el ili venis por renkontinin. Li estis preskaŭ perfekta specimeno de vireco:altkreska, rektstatura kiel sago, kun belegaj muskoloj,kaj kun mieno de denaska reganto super la homoj.
Mi komprenis tuj, ke li estas Tardos Mors, Jedako deHeliumio.
La unua ano de nia aro, kiun li renkontis, estis TarsTarkas, kaj liaj unuaj vortoj por ĉiam sigelis la novanamikecon inter la du popoloj. ”Estas ja granda honoropor Tardos Mors renkonti la plej grandan militiston surBarsumo, sed ankoraŭ pli granda estas por li la honoro,meti sian manon sur la ŝultron de amiko kaj aliancano.”
”Jedako de Heliumio,” respondis Tars Tarkas, ”estasdestinite, ke viro el alia mondo instruu al la verdaj militistoj, kion signifas la amikeco; al li ni dankas pro tio,ke la Tarkaj hordoj povas kompreni vin, ke ili povas ĝustetaksi kaj reciproki la sentimentojn tiel bele esprimitajn.”
Nun Tardos Mors salutis aparte al ĉiu verda jedakokaj jedo, kaj al ĉiu diris vortojn de amikeco kaj ŝato.
Kiam li venis al mi li metis ambaŭ manojn sur miajnŝultrojn. ”Estu bonvena, filo mia! Sufiĉe mi montrasmian ŝaton al vi, donante al vi tutkore kaj ĝoje la plejaltvaloran juvelon en tuta Heliumio, jes, kaj en tuta Barsumo.”
Poste oni prezentis nin al Mors Kajak, jedo de la plimalgranda Heliumo, la patro de Deja Toris. Li ŝajnis eĉpli kortuŝita ol la patro pro la renkonto. Dekfoje li penisesprimi al mi sian dankemon, sed li sufokiĝis pro emociokaj ne povis paroli. Malgraŭ tio, mi poste trovis, kekiel feroca kaj sentima militisto li havas reputacion neordinaraneĉ sur la militema Barsumo. Kiel ĉiu Heliumianoli adoris sian filinon, kaj tio forte emociis lin, kiamli pensis pri la suferoj, de kiuj ŝi estas savita.
Ĉapitro XXVII. De ĝojo al morto
Dum dek tagoj oni regalis la hordojn de Tark kajiliajn sovaĝajn aliancanojn. Poste, ŝargitaj de multekostajdonacoj kaj eskortataj de dek mil soldatoj deHeliumio sub komando de Mors Kajak, ili komencis sianreenvojaĝon al la propraj landoj. La jedo de la pli malgrandaHeliumo, kun aro de nobeloj, akompanis ilin latutan vojon al Tark, por sigeli eĉ pli firme la novan paconkaj amikecon. Ankaŭ Solla estis akompananto deTars Tarkas, kiu, antaŭ ĉiuj ĉefuloj, jam konfesis ŝin siafilino.
Tri semajnojn poste Mors Kajak kaj liaj oficiroj, kunekun Tars Tarkas kaj Solla, reiris al Heliumio, sur grandegaaviadilo, sendita al Tark por alporti ilin por la ceremonio,kiu faros unu homon el Deja Toris kaj mi.
Dum naŭ jaroj mi servis en la konsilantaroj kaj batalisen la armeoj de Heliumio, kiel princo de la familio deTardos Mors. Ŝajnis, ke neniam la popolo enuas, verŝantesur min honorojn, kaj neniu tago pasis, kiu ne alportisnovan pruvon pri ilia amo al mia princino, la unika,la unusola Deja Toris.
En ora kovejo sur la tegmento de nia palaco kuŝisneĝblanka ovo. Dum preskaŭ kvin jaroj dek soldatoj ella jedaka gvardio konstante staris apud ĝi, kaj kiam miestis en la civito, ĉiutage Deja Toris kaj mi staris manonen mano antaŭ nia sanktejo, pensante pri la estonteco,kiam la delikata ŝelo rompiĝos.
Neta en mia memoro estas la nokto, kiam ni sidis tie,babilante pri la romanca sorto, kiu kunligis niajn du vivojn,kaj pri la mirigaĵo venonta por pliintensigi nianfeliĉon kaj plenumi niajn esperojn. En la malproksimo nividis la brilblankan lumon de alvenonta aviadilo, sedneniel ni atribuis grandan signifon al vidindaĵo tiel ordinara.
Fulmrapide ĝi veturis al Heliumio, ĝis fine ĝia egarapideco komencis esti signifoplena. Briligante signalojnpor montri, ke ĝi portas komunikojn por la jedako, ĝicirkle veturis senpacience, atendante la patrolan aviadileton,kiu portos ĝin al la palacaj dokoj. Dek minutojnpost ĝia alveno al la palaco oni postulis mian ĉeeston enla konsilantara ĉambrego, kiun mi trovis homplena.
Sur la trona estrado troviĝis Tardos Mors, kiu paŝistien kaj reen kun streĉita vizaĝo. Kiam ĉiu okupis siansidlokon li turnis sin al ni.
”Hodiaŭ matene famo atingis la diversajn registarojnde Barsumo, ke la intendanto de la atmosfera fabrikejofaris neniun radian raporton jam de du tagoj kaj ke ripetitaj komunikoj al li, el dudeko da ĉefurboj, ricevisneniun respondon. La ambasadoroj de la aliaj naciojpetis nin okupiĝi pri la afero kaj rapide sendi la helpintendantonal la fabrikejo. Dum la tuta tago mil aviadilojserĉis lin, kaj unu ĵus revenis kun lia kadavro, kiun onitrovis, terure hakita, en la kavoj sub lia domo.
”Ne necesas akcenti la gravecon de tio por ni, Barsumanoj.Necesus monatoj da laboro por penetri tiujngigantajn murojn. Ne ekzistus motivo por timo, se lamotoro de la pumpilaro bone funkcius, kiel jam de plurajjarcentoj ĝi funkciis. Sed fakte ni treege timas. La mezurilojindikas rapide malpliiĝantan aerdenson sur ĉiujregionoj de Barsumo. La motoro ĉesis funkcii. Sinjoroj,maksimume ni povos vivi ankoraŭ tri tagojn.”
Dum pluraj minutoj regis absoluta silento. Poste leviĝis juna nobelo, kiu levis sian glavon alte super sian kapon,kaj parolis al Tardos Mors. ”La viroj de Heliumioĉiam fieris, ke ili kapablas montri al Barsumo, kiel ruĝMarsanoj povas vivi, kaj nun venis por ni oportuna tempomontri al ili, kiel ili mortu. Ni reiru al niaj aferoj tiel,kvazaŭ kuŝus antaŭ ni ankoraŭ mil utilaj jaroj.” Sonoj deaplaŭdegado plenigis la ĉambregon, kaj por forigi la timojnde la ordinaraj homoj ni disiĝis kun ridetoj sur lavizaĝoj, malgraŭ tio, ke la ĉagreno mordis en niaj koroj.
Reveninte al la palaco, mi trovis, ke la famo jam atingisal Deja Toris, tial mi rakontis al ŝi ĉion, kion mi aŭdis.
”Johano Carter, ni travivis tempon de grandega feliĉo,kaj mi dankas al kia ajn sorto trafonta nin, ke ĝi permesosal ni morti kune.”
La postaj du tagoj ne montris rimarkindan ŝanĝon enla aerprovizo, sed en la mateno de la tria tago la spiradoiĝis pli malfacila sur la pli altaj tegmentoj. La avenuojkaj placoj de Heliumio pleniĝis de homoj, kaj ĉiu komercoĉesigis. Plejparte la homoj brave rigardis en la vizaĝon de sia neevitebla sorto, sed de tempo al tempo iuviro aŭ virino sin donis al ĉagreno.
Ĉirkaŭ tagmezo multaj malfortuloj komencis subiĝi,kaj baldaŭ poste la Barsumanoj milope falis en la komaon,kiu antaŭiras la asfiksian morton.