Ĉapitro 3

Kaptitaj de mallumo

Sur oranĝkoloraj fostetoj de indikiloj de anamezona brulaĵo nigraj dikaj montriloj staris ĉe nuloj. La kurso de la stelŝipo ankoraŭ ne deflankiĝis de la fera stelo, ĉar la rapido estis ankoraŭ granda kaj la ŝipo estis senĉese proksimiĝanta al la terura, nevidebla por homaj okuloj suno.

Erg Noor helpe de la astronavigaciisto, tremante pro streĉo kaj malforteco, eksidis al la komputilo. La planedaj motoroj, malkonektitaj disde la robota stiristo, eksilentis.

— Ingrid, kio estas fera stelo? — mallaŭte demandis Kej Ber, dum tuta tiu tempo senmove starinta malantaŭ la dorso de la astronomo.

— Nevidebla stelo de spektra klaso T, estingiĝinta, sed ankoraŭ ne malvarmiĝinta fine, aŭ ne revarmiĝinta. Ĝi lumas per longondaj osciloj de la termika parto de la spektro — per nigra por ni infraruĝa lumo, kaj iĝas videbla nur per elektronika konvertilo.[13] Strigo, vidanta termikajn infraruĝajn radiojn, povus ĝin rimarki.

— Kial do ĝi estas fera?

— Ĉiuj el ili, kiuj nun estas esploritaj, en la spektro kaj en la konsisto havas multe da fero. Tial, se stelo estas granda, do ĝia maso kaj gravito estas grandegaj. Mi timas, ke ni renkontis ĝuste tian…

— Kio do estos nun?

— Mi ne scias. Vi vidas mem — ni ne havas brulaĵon. Sed ni plu flugas rekte al la stelo. Necesas bremsi «Tantron» ĝis rapido je unu milono de la absoluta, ĉe kiu eblos sufiĉa angula deflankiĝo. Se ne sufiĉos eĉ la planeda brulaĵo, do la stelŝipo poiome alproksimiĝados al la stelo, kaj finfine falos. — Ingrid nervoze skuis la kapon, kaj Ber karese glatigis ŝian nudan manon, kies haŭto spasmis.

La ekspediciestro transiris al la regpanelo kaj koncentris la atenton sur la aparataron. Silentis ĉiuj, ne kuraĝante spiri, silentis ankaŭĵus vekiĝinta Niza Krit, instinkte kompreninte la tutan danĝeron de la stato. Brulaĵo povis sufiĉi nur por malakcelo de la ŝipo, sed kun perdo de rapido por la stelŝipo iĝis ĉiam pli malfacile elŝiriĝi sen motoroj el kroĉa gravito de la fera stelo. Se «Tantro» ne venus tiel proksime kaj Lin komprenus ĝustatempe… Tamen, ĉu estas konsolo en tiuj vanaj «se»?

Pasis ĉirkaŭ tri horoj, kaj Erg Noor finfine decidiĝis. «Tantro» ektremis pro potencaj puŝoj de la jonaj motoroj. La iro de la ŝipo estis malrapidiĝanta dum horo, dua, tria, kvara. Nerimarkeblaj movoj de la estro kaŭzadis egan malbonfarton de ĉiuj homoj. La terura bruna suno malaperis el la antaŭa ekrano, translokiĝis sur la duan. La nevideblaj ĉenoj de gravito plu tiriĝis al la ŝipo, speguliĝante en la aparatoj. Li trenis la fustojn al si — la motoroj haltis.

— Ni elŝiriĝis! — kun faciliĝo flustris Pel Lin. La estro malrapide movis rigardon al li:

— Ne! Restis nur malpermesita rezervo de brulaĵo por orbita rivoluo kaj alteriĝo.

— Kion do ni faru?

— Atendu! Mi iomete deflankigis la stelŝipon. Sed ni pasas tre proksime. Okazas lukto inter la gravito de la stelo kaj la malkreskanta rapido de «Tantro». Ĝi flugas nun kiel luna raketo. Se ni povos deŝiriĝi de la stelo, tiam ni iros al la Suno. Tamen, tempo de la vojaĝo ege kreskos. Post ĉirkaŭ tridek jaroj ni sendos vokan signalon, kaj ankoraŭ post ok jaroj venos helpo.

— Tridek ok jaroj! — apenaŭ aŭdeble flustris Ber al la orelo de Ingrid.

Ŝi akre tirskuis lin je la maniko kaj forturniĝis.

Erg Noor malstreĉiĝis en la fotelo kaj mallevis la manojn sur la genuojn. Silentis la homoj, mallaŭte kantis la aparatoj. Alia, malagorda kaj pro tio ŝajne minaca melodio enplektiĝis en la kanton de agordo de la navigaj aparatoj. Preskaŭ fizike sentebla voko de la fera stelo, reala forto de ĝia nigra maso, persekutanta la ŝipon, perdintan sian potencon.

La vangoj de Niza Krit brulis, la koro ofte batadis. Al la junulino iĝis neeltenebla tiu senaga atendado.

…Malrapide pasadis horoj. Unu post alia en la centra stirejo aperadis vekiĝintaj anoj de la ekspedicio. La nombro de silentantoj estis kreskanta, ĝis kolektiĝis ĉiuj dek kvar homoj.

La malakcelo de la ŝipo malkreskigis ĝian rapidon, kiu iĝis malpli granda, ol la liberiga rapido.[14] «Tantro» ne povis foriri de la fera stelo. La forgesintaj pri dormo kaj manĝo homoj ne forlasadis la stirejon dum multaj malgajaj horoj, dum kiuj la kurso de «Tantro» estis kurbiĝanta ĉiam pli kaj pli, ĝis la ŝipo ekkuris laŭ fatala orbita elipso. La sorto de «Tantro» iĝis klara al ĉiuj.

Subita krio tremerigis ĉiujn. Astronomo Pur Hiss eksaltis kaj eksvingis la manojn. Lia tordiĝinta vizaĝo iĝis nerekonebla, ne simila al vizaĝo de homo de la erao de la Ringo. Timo, kompato al si mem kaj deziro de venĝo forviŝis ĉiujn spurojn de penso for de la vizaĝo de la sciencisto.

— Li, kulpas li, — ekkriegis Pur Hiss, montrante al Pel Lin, — kreteno, ŝtipo, sencerba vermo!.. — La astronomo sufokiĝis, penante rememori delonge ne uzatajn insultajn vortojn de prauloj.

Staranta apude Niza kun abomeno deŝoviĝis. Erg Noor levis sin.

— Riproĉado de kamarado helpos al nenio. Pasis tempoj, kiam eraroj povis esti intencaj. Kaj en tiu ĉi okazo, — Noor neglekte turnis fustojn de la komputilo, — kiel vi vidas, probablo de eraro ĉi tie estas tridek procentoj. Se aldoni al tio neeviteblan deprimon de fino de deĵorado kaj ankoraŭŝokon pro ŝanceliĝado de la stelŝipo, mi ne dubas, ke vi, Pur Hiss, farus la saman eraron.

— Kaj ĉu vi? — kun malplia furiozo elkriis la astronomo.

— Mi — ne. Mi havis okazon vidi saman monstron en la tridek sesa stela… Mi kulpas — intencante memstare stiri la stelŝipon en la neesplorita regiono, mi ne antaŭvidis ĉion, limiĝinte per simpla instrukcio.

— Kiel vi povis scii, ke ili sen vi eniros en tiun regionon?! — ekkriis Niza.

— Mi devis tion scii, — firme respondis Erg Noor, rifuzante la amikan helpon de Niza, — paroli pri tio havas sencon nur sur la Tero…

— Sur la Tero! — ekkriegis Pur Hiss, kaj eĉ Pel Lin konsternite sulkigis la brovojn. — Vi parolas tion, kiam ĉio estas perdita kaj antaŭe estas nur pereo.

— Antaŭe estas ne pereo, sed granda lukto, — firme respondis Erg Noor, malleviĝante en la fotelon antaŭ la tablo. — Eksidu! Ni povas ne hasti, ĝis «Tantro» faros unu kaj duonon da rivoluo…

La ĉeestantoj senvorte obeis, kaj Niza interŝanĝis per rideto kun la biologo — per jubila rideto, malgraŭ tuta senespereco de la momento.

— La stelo, sendube, havas planedon, mi supozas — eĉ du, juĝante laŭ kurbeco de izogravoj.[15] La planedoj, kiel vi vidas, — la ekspediciestro rapide skizis diligentan skemon, — devas esti grandaj kaj, sekve, havi atmosferon. Ni dume ne bezonas alteriĝon — ni ankoraŭ havas sufiĉe da atoma solida oksigeno.[16]

Erg Noor eksilentis, koncentrante pensojn.

— Ni iĝos satelito de la planedo, rivoluante ĉirkaŭĝi laŭ orbito. Se la atmosfero de la planedo montriĝos taŭga kaj ni eluzos nian aeron, planeda brulaĵo sufiĉos por alteriĝi kaj por voki, — daŭrigis li. — Dum duonjaro ni kalkulos la direkton, sendos la rezultojn pri Zirda, vokos savan stelŝipon kaj liberigos la nian.

— Se liberigos… — kurbigis la vizaĝon Pur Hiss, retenante ekbrulintan ĝojon.

— Jes, se! — konsentis Erg Noor. — Sed tio estas klara celo. Necesas streĉi ĉiujn fortojn por ĝia atingo. Vi, Pur Hiss kaj Ingrid, faru observojn kaj kalkulojn de ampleksoj de la planedoj, Ber kaj Niza, laŭ maso de la planedoj, kalkulu la liberigan rapidon, kaj laŭĝi — la orbitan rapidon kaj la optimuman radiuson de orbito de la stelŝipo.

La esploristoj komencis prepariĝi, por ajna okazo, ankaŭ por alteriĝo. La biologo, la geologo kaj la kuracisto estis preparantaj por deĵeto esploran robotan stacion, la meĥanikistoj estis agordantaj alterigajn lokalizilojn kaj lumĵetilojn, muntante raketon-sputnikon por sendo de mesaĝo al la Tero.

Post la travivitaj teruro kaj malespero la laboro iris speciale vigle kaj estis interrompata nur dum ŝanceliĝado de la stelŝipo en kirloj de gravito. Sed «Tantro» jam tiel forte malgrandigis la rapidon, ke ĝiaj osciloj jam ne estis mortigaj por la homoj.

Pur Hiss kaj Ingrid determinis ekziston de du planedoj. Proksimiĝon al la ekstera oni devis rezigni — grandega, malvarma, ĉirkaŭkovrita de potenca, probable, venena atmosfero, ĝi minacis per pereo. Se oni elektu specon de morto, do, verŝajne, estus pli bone forbruli ĉe supraĵo de la fera stelo, ol droni en mallumo de amoniaka atmosfero, enpikinte la ŝipon en milkilometran tavolon de glacio. Samaj teruraj gigantaj planedoj estis ankaŭ en la suna sistemo: Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno.

«Tantro» estis senĉese alproksimiĝanta al la stelo. Post dek naŭ diurnoj klariĝis amplekso de la interna planedo — ĝi estis pli granda, ol la Tero. Situante en proksima distanco for de sia fera suno, la planedo kun freneza rapido kuris laŭ sia orbito — ĝia jaro apenaŭ estis pli longa ol du-tri teraj monatoj. La nevidebla T-stelo, probable, sufiĉe varmigadis ĝin per siaj nigraj radioj — ĉe ekzisto de atmosfero tie povus esti vivo. En tiu okazo alteriĝo iĝus speciale danĝera…

Fremda, evoluanta en kondiĉoj de aliaj planedoj, per aliaj evoluaj vojoj, vivo en ĝenerala por la kosmo formo de albuminaj korpoj estis ege malutila por loĝantoj de la Tero. Defendaj iloj de organismoj kontraŭ malutilaj restaĵoj, kontraŭ malsanigaj bakterioj, ellaboritaj dum milionoj da jaroj sur nia planedo, estis senhelpaj kontraŭ fremdaj formoj de vivo. En sama grado aliplaneda vivo estus en danĝero sur nia Tero.

La ĉefa agado de la animala vivo: mortigante — vori kaj vorante — mortigi, okaze de kontakto de animaloj de malsamaj mondoj estis manifestiĝanta kun aflikte malkaŝa krueleco. Nekredeblaj malsanoj, fulmaj epidemioj, monstre multobliĝantaj parazitoj, teruraj lezoj akompanis unuajn esplorojn de loĝataj, sed senhomaj planedoj. Kaj ankaŭ loĝataj de pensantaj homoj mondoj faris multegajn eksperimentojn kaj anticipajn preparojn, antaŭ ol establi rektan stelŝipan komunikadon. Nian Teron, malproksiman de la centraj, vivriĉaj, densaj regionoj de la Galaksio, ankoraŭ ne vizitis gastoj el planedoj de aliaj steloj, reprezentantoj de aliaj civilizoj. La Konsilio de Stelnavigado nur antaŭnelonge finis preparon al akcepto de amikoj el proksimaj steloj el la Serpentisto, la Cigno, la Granda Ursino kaj la Paradizeo.

Erg Noor, zorgoplena pri ebla renkontiĝo kun nekonata vivo, ordonis elpreni el malproksimaj tenejoj rimedojn de biologia defendo.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: