Ili obeeme turnis sin al grupo da moveblaj blankaj dometoj.
— Ne rigardu al la defenda kampo! — daŭrigis la zorgema aŭtomato.
Pordoj de du dometoj malfermiĝis samtempe, du faskoj de lumo, kruciĝinte, kuŝiĝis sur la malhelan vojon. Grupo da viroj kaj virinoj kore salutis la vojaĝantojn, mirante pri tiom malperfekta maniero de moviĝo, des pli nokte.
Malvasta ĉelo kun kruciĝantaj strioj de gasizita kaj elektrizita aroma akvo kun gaja ludo de punktaj elektraj sparkoj sur la haŭto iĝis loko de kvieta ĝojo.
La freŝigitaj vojaĝantoj renkontiĝis ĉe tablo.
— Veter, kara, ni trafis al kolegoj!
Veda verŝis orkoloran trinkaĵon en mallarĝajn pokalojn, tuj kovriĝintajn per roso pro malvarmo.
— «Dek tonusoj» estas ĉi tie! — gaje tiris li sin al sia pokalo.
— Venkinto de la bovo, vi sovaĝiĝas en stepo, — ekprotestis Veda. — Mi sciigas interesajn novaĵojn, kaj vi pensas nur pri manĝo!
— Ĉu ĉi tie estas elfosado? — ekdubis Dar Veter.
— Nur ne arkeologia, sed paleontologia. Oni esploras fosiliajn animalojn de la permia epoko — antaŭ ducent milionoj da jaroj. Mi tremas kun niaj mizeraj miloj…
— Ĉu oni esploras tuj, ne elfosinte? Kiel do?
— Jes, tuj. Sed kiel oni tion faras, mi ankoraŭ ne eksciis.
Unu el sidantoj ĉe la tablo, maldikega flavvizaĝa homo, enmiksiĝis en la konversacion:
— Nun nia grupo anstataŭas la alian. Nur ĵus ni finis la preparon kaj komencas radioskopion.
— Ĉu per malmolaj radioj? — divenis Dar Veter.
— Se vi ne tre laciĝis, mi konsilas rigardi. Morgaŭ ni movos la placeton pluen, kaj tio ne estas interesa.
Veda kaj Dar Veter ĝoje konsentis. La gastamaj mastroj levis sin de la tablo, kondukis ilin al la najbara domo. Tie, en niĉoj kun indika ciferplato super ĉiu el ili, pendis defendaj vestokompletoj.
— Jonizo de niaj potencaj radiiloj estas tre alta, — kun tono de pardonpeto diris alta, iomete ĝibeta virino, helpante al Veda vestiĝi en la densan teksaĵon, la diafanan helmon kaj fiksante sur ŝia dorso sakojn kun baterioj.
En polarizita lumo ĉiu monteto sur la malglata stepa grundo kontrastis nenature klare. Malantaŭ konturo de ĉirkaŭigita per maldikaj latoj kvadrata kampo aŭdiĝis obtuza ĝemo. La tero ŝvelis, disfendiĝis kaj ŝutiĝis, kreinte funelon, en kies centro aperis akrenaza brilanta cilindro. Spirala eĝo ĉirkaŭvolvis ĝiajn poluritajn vandojn, sur la antaŭa fino turniĝis komplika elektrofrezilo el blueta metalo. La cilindro elrampis trans la randon de la funelo, turniĝis, montrinte fosiletojn, rapide rotaciantajn malantaŭe, kaj komencis ree enfosiĝi je kelkaj metroj for de la funelo, enpikinte sian poluritan nazon preskaŭ vertikale en la teron.
Dar Veter rimarkis, ke post la cilindro treniĝas duobla kablo — unu izolita, alia brilanta per nuda metalo. Veda tuŝis lian manikon kaj almontris antaŭen, trans la barilon el magniaj latoj. Tie elrampis el sub la tero dua sama cilindro, per sama moviĝo transrampis maldekstren kaj ree malaperis, plonĝinte sub la teron, kiel en akvon.
La flavvizaĝa homo signis hasti.
— Mi rekonis lin, — flustris Veda, kuratingante la foririntan antaŭen grupon. — Tio estas Liao Lang, la paleontologo, solvinta la enigmon de loĝigo de la Azia kontinento en la paleozoiko.
— Ĉu li estas ĉindevena? — demandis Dar Veter, rememorinte malhelan rigardon de la iom oblikvaj mallarĝaj okuloj de la sciencisto. — Mi hontas, sed mi ne konas liajn verkojn.
— Mi vidas, vi malmulte konas paleontologion, — rimarkis Veda. — Probable, paleontologion de aliaj stelaj mondoj vi pli bone konas.
Antaŭ mensa rigardo de Dar Veter traflugis sennombraj formoj de vivo: milionoj da strangaj skeletoj en profundo de ŝtonmasoj sur diversaj planedoj — memoro de pasintaj tempoj, kaŝita en tavoloj de ĉiu loĝata mondo. Memoro, kreita de la naturo mem kaj de ĝi mem registrata ĝis tiam, kiam aperos pensanta estaĵo, kapabla ne nur enmemorigi, sed ankaŭ restarigi la forgesitan.
Ili venis sur malgrandan placeton, alfiksitan al fino de kruta aĵura duonarko. En la centro de la planko estis granda malhela ekrano. Ĉiuj ok homoj eksidis sur malaltajn benkojn ĉirkaŭ la ekrano en silenta atendo.
— Nun la «talpoj» finos, — ekparolis Liao Lang. — Kiel vi jam divenis, ili traigas tavolojn de ŝtonaroj per nuda kablo kaj teksas metalan reton. Skeletoj de elmortintaj animaloj kuŝas en loza sabloŝtono sur profundo je dek kvar metroj sub la supraĵo. Sube, sur la deksepa metro, la tuta areo estas subtavoligita per la metala reto, konektita al fortaj induktiloj. Kreiĝas reflekta kampo, deĵetanta rentgenajn radiojn al la ekrano, sur kiu aperas bildo de ŝtoniĝintaj ostoj.
Du grandaj metalaj globoj turniĝis sur masivaj sokloj. Eklumis lumĵetiloj, hurlo de fajfilego avertis pri danĝero. Kontinua kurento je miliono da voltoj ekblovis per ozona freŝo, igis ĉiujn klemojn, izolilojn kaj pendigilojn eligi bluan lumon.
Liao Lang, ŝajne, neglekte turnadis kaj premadis butonojn de la regŝildo. La granda ekrano lumis pli kaj pli forte, kaj en ĝia profundo malrapide naĝis iaj malklaraj konturoj, disĵetitaj laŭ la vidkampo. La moviĝo haltis, difuzitaj konturoj de granda makulo okupis preskaŭ la tutan ekranon, iĝis pli klaraj.
Ankoraŭ kelkaj manipuloj sur la regŝildo, kaj antaŭ la observantoj en nebula lumo aperis skeleto de nekonata estaĵo. Larĝaj ungegaj manegoj kurbiĝis sub la korpo, longa vosto fleksiĝis ringe. Ĵetiĝis en la okulojn neordinara dikeco kaj masiveco de la ostoj kun larĝaj torditaj finoj, kun elstaraĵoj por alfiksado de potencaj muskoloj. La kranio kun fermita faŭko montris grandajn antaŭajn dentojn. Ĝi estis vidata desupre kaj ŝajnis peza osta pecego kun malglata, malebena surfaco. Liao Lang ŝanĝis la profundecon de la fokuso kaj amplifon — la tutan ekranon okupis la kapo de la antikva rampulo, kiu trenis sian vivon antaŭ ducent milionoj da jaroj sur bordoj de iam estinta ĉi tie rivero.
La supra parto de la kranio konsistis el mirinde dikaj, ne malpli ol dudek centimetrojn, ostoj. Super la okulkavoj estis ostaj elstaraĵoj, samaj elstaraĵoj kovris supre la tempiajn kavojn kaj konveksaĵojn de la temporaloj. Sur la okcipitalo leviĝis granda konuso kun truo de grandega verta okulo. Liao Lang eligis laŭtan suspiron de admiro.
Dar Veter, ne deŝiriĝante, rigardis al la mallerta, peza ostaro de la antikva kreaĵo. Kresko de muskola forto kaŭzis dikiĝon de ostoj de la skeleto, kiuj spertis grandan streĉon, kaj pligrandiĝinta pezo de la skeleto postulis novan plifortigon de la muskoloj. Tiel rekta dependo en arkaikaj organismoj kondukis vojojn de evoluo de multaj animaloj en senelirejojn, ĝis ia grava perfektigo de la fiziologio permesis forigi malnovajn kontraŭdirojn kaj leviĝi sur novan ŝtupon de evoluo. Ŝajnis nekredebla, ke tiaj estaĵoj povis esti en la vico de antaŭuloj de la homo kun ties bela korpo, permesanta mirindan moveblecon kaj precizon de moviĝoj.
Dar Veter rigardis al la dikaj superbrovaj elstaraĵoj, esprimantaj malspritan ferocon de la permia rampulo, kaj vidis apude fleksiĝeman Veda-n kun ŝiaj klaraj okuloj sur la saĝa vigla vizaĝo… Kia monstra diferenco en organizo de viva materio! Li nevole strabigis la okulojn, penante vidi trajtojn de Veda sub la helmo, kaj, kiam li returniĝis al la ekrano, sur ĝi jam estis alia bildo. Larĝa, parabola, plata, kiel teleroj, kranio de amfibio — antikva salamandro, kondamnita kuŝadi en varma kaj malhela akvo de permia marĉo en atendo, kiam io manĝebla proksimiĝos je atingebla distanco. Tiam — rapida impeto, la larĝa buŝego klakfermiĝadis, kaj… denove senfine pacienca sensenca kuŝado. Io estis incitanta Dar Veter-on, premante lin per pruvoj de senfine longa kaj kruela evoluo de la vivo. Li rektiĝis, kaj Liao Lang, diveninte lian staton, proponis al ili reveni por ripozo en la domon. La nereteneble sciavida Veda kun peno deŝiriĝis de la observado, vidinte, ke la sciencistoj hastis ŝalti maŝinojn por elektronika fotado kaj samtempa sonregistrado, por ne malŝpari vane potencan kurenton.
Baldaŭ Veda ekkuŝis sur larĝa divano en gastoĉambro de la virina dometo. Dar Veter ankoraŭ vagadis dum kelka tempo laŭ rulpremita placeto antaŭ la domo, pripensante la impresojn.
La norda mateno lavis per roso herbojn, kovriĝintajn per polvo dum la tago. La senemocia Liao Lang revenis post la nokta laboro kaj proponis veturigi siajn gastojn al la plej proksima avibazo en «elfo» — eta akumulila aŭto. La bazo de saltantaj reakciavioj troviĝis nur je cent kilometroj sud-oriente, ĉe enfluejo de rivero Trom-Jugan. Veda petis komunikiĝi kun sia ekspedicio, sed en la elfosado oni ne trovis radisendilon de sufiĉa povumo. Ekde kiam niaj prauloj komprenis malutilon de elektromagnetaj ondoj kaj enkondukis striktan reĝimon, direktitaj radielsendoj komencis postuli multe pli komplikajn aparatojn, speciale por malproksimaj interparoloj. Krome, tre reduktiĝis nombro de stacioj. Liao Lang decidis komunikiĝi kun la plej proksima observa turo de brutobredistoj. Tiaj turoj interparoladis inter si per direktitaj elsendoj kaj povis komuniki ĉion, kio necesis, al la centra stacio de sia regiono. Juna staĝantino, stironta la «elfon», por konduki ĝin reen, konsilis laŭ la vojo alveturi al la turo: tiam la gastoj povos mem interparoli per TVF[22] — televideofono. Dar Veter kaj Veda ekĝojis. Forta vento blovis flanken malmultan polvon, flirtigis densajn, mallonge tonditajn harojn de la stiranta junulino. Ili apenaŭ sukcesis eksidi sur mallarĝan trilokan seĝon — la korpulenta korpo de la eksestro de la eksteraj stacioj ĝenis liajn kunulinojn. En la pura blua ĉielo apenaŭ videblis la maldika silueto de la observa turo. Baldaŭ la «elfo» haltis apud ĝia bazo. Larĝe dismetitaj metalaj piedoj estis subtenantaj plastan markezon, sub kiu staris sama «elfo». En centro tra la markezo estis trairantaj direktantaj stangoj de lifto. La nana kajuteto surtrenis ĉiujn vice preter la loĝa etaĝo al la pinto mem, kie ilin salutis sunbruna, preskaŭ nuda junulo. Laŭ subita ĝeniĝo de ilia sendependema stirantino Veda komprenis, ke la divenemo de la mallonge tondita paleontologino havas pli profundajn radikojn…
La ronda ĉambreto kun vitraj muroj estis rimarkeble ŝanceliĝanta, kaj la malpeza turo unutone zumis, kiel forte streĉita kordo. La plafono kaj la planko de la ĉambro estis farbitaj nigre. Laŭ la fenestroj staris mallarĝaj tabloj: kun binokloj, kalkuliloj, kajeroj de registraĵoj. El la naŭdekmetra alto videblis grandega areo de la stepo, ĝis vidlimoj de la najbaraj turoj. Oni faris konstantan observadon pri brutaroj kaj prikalkuladon de nutraj rezervoj. Kiel verdaj koncentraj ringoj kuŝis en la stepo melkaj labirintoj, tra kiuj dufoje dum diurno oni peladis laktodonajn gregojn. La lakto, ne acidiĝanta, kiel ĉe afrikaj antilopoj, estis defluigata kaj glaciigata tuj, en subteraj fridigiloj, kaj povis konserviĝi tre longe. Transpelado de gregoj estis farata helpe de «elfoj», kiuj estis en ĉiu turo. Observantoj povis dum deĵorado okupiĝi pri lernado, tial plej multaj el ili estis ankoraŭ ne finintaj kurson lernantoj. La junulo kondukis Veda-n kaj Dar Veter-on laŭ spirala ŝtuparo en la loĝan etaĝon, pendantan inter krucigitaj traboj je kelkaj metroj malsupre. Ĉi tiu ejo havis obtuzigajn sonizolantajn murojn, kaj la vojaĝantoj trafis en plenan silenton. Nur senĉesa ŝanceliĝado estis rememoriganta pri tio, ke la ĉambro situas sur alto, pereiga okaze de eĉ eta nesingardemo.