Ĉapitro 5

Ĉevalo sur mara fundo

Maro, varma, diafana, estis apenaŭŝancelanta siajn mirinde helajn verd-bluajn ondojn. Dar Veter malrapide eniris ĝis la kolo mem kaj larĝe disĵetis la manojn — li penis firmiĝi sur la klinita fundo. Rigardante super negrandaj ondoj al brilanta foro, li denove sentis sin dissolviĝanta en la maro kaj mem iĝis parto de tiu neĉirkaŭprenebla natura forto. Ĉi tien, en la maron, li alportis delonge retenatan malĝojon. La malĝojon de disiĝo kun la absorbanta grandeco de la kosmo, kun la senlima oceano de ekkono kaj penso, kun severa koncentriteco de ĉiu tago de la vivo. Nun lia ekzisto estis tute alia. Kreskanta amo al Veda beligis tagojn de nekutima laboro kaj malgajan liberon de pensado de la bonege trejnita cerbo. Kun entuziasmo de lernanto li enprofundiĝis en historiajn esplorojn. La rivero de tempo, spegulita en liaj pensoj, helpis ekregi la ŝanĝon de la vivo. Li estis dankema al Veda Kong pro tio, ke ŝi kun sia ĉiama takto aranĝis la helikopteran vojaĝon en la landon, transformitan per laboro de la homo. Same kiel antaŭ grandeco de la maro, antaŭ grandeco de la teraj laboroj la propraj perdoj iĝis bagatelaj. Dar Veter estis paciĝanta kun la nekorektebla, pri kio ĉiam plej malfacile rezignacias la homo…

Mallaŭta duoninfana voĉo vokis lin. Li rekonis Miiko-n kaj, svinginte la manojn, ekkuŝis sur la dorson, atendante la malgrandan junulinon. Ŝi fulmorapide ĵetis sin en la maron. De sur ŝiaj malmolaj peĉkoloraj haroj estis deruliĝantaj grandaj gutoj, kaj la flaveta sunbruna korpo sub maldika tavolo de akvo ŝajnis verda. Ili eknaĝis apude renkonten al la suno, al soleca dezerta insuleto, leviĝanta kiel nigra bulo je kilometro for de la bordo. Ĉiuj infanoj de la erao de la Ringo kreskis ĉe maro kiel bonegaj naĝantoj, kaj Dar Veter havis krome denaskajn kapablojn. Komence li naĝis nehaste pro timo, ke Miiko laciĝos, sed la junulino glitis apude facile kaj senzorge. Dar Veter ekhastis, iom perpleksigita per la lerteco de Miiko. Sed eĉ kiam li eknaĝis plenforte, Miiko ne malantaŭis, kaj ŝia senmova plaĉa vizaĝeto restis same trankvila. Aŭdiĝis obtuza plaŭdo de ondoj el la mara flanko de la insulo. Dar Veter turniĝis sur la dorson, kaj la akceliĝinta junulino ĉirkaŭnaĝis rondon kaj revenis al li.

— Miiko, vi naĝas mirakle! — kun admiro ekkriis Dar Veter kaj, preninte plenan bruston da aero, retenis la spiron.

— Mi naĝas malpli bone, ol plonĝas, — konfesis la junulino, kaj Dar Veter ree miris.

— Miaj prauloj estis japanoj, — daŭrigis Miiko. — Iam estis tuta tribo, en kiu ĉiuj virinoj estis plonĝistinoj — ili kaptadis perlojn, kolektadis nutrajn algojn. Tiu okupiĝo transiradis de generacio al generacio, kaj dum mil jaroj ili atingis mirindan lertecon. Hazarde ĝi riveliĝis en mi nun.

— Mi neniam konjektis…

— Ke fora posteulino de plonĝistinoj iĝos historiisto? En nia familio ekzistis legendo. Estis antaŭ pli ol mil jaroj japana pentristo Janagihara Ejgoro.

— Ĉu Ejgoro? Do via nomo?..

— Nur malofta koincido en nia tempo, kiam nomojn oni donas laŭ ajna plaĉa sonkombino. Tamen, ĉiuj strebas elekti sonojn aŭ vortojn el lingvoj de tiuj popoloj, de kiuj ili devenas. Via nomo, se mi ne eraras, estas el radikoj de la rusa lingvo, ĉu?

— Tute ĝuste. Eĉ ne radikoj, sed tutaj vortoj. La unua — donaco, la dua — vento, kirlo…

— Mi ne scias la sencon de mia nomo. Sed la pentristo vere ekzistis. Mia praavo trovis unu lian pentraĵon en iu konservejo. Tio estas granda kanvaso — vi povas vidi ĝin ĉe mi, — por historiisto ĝi estas interesa. Tre esprimive estas montrita la severa kaj kuraĝa vivo, malriĉeco kaj simpleco de popolo… Ĉu ni naĝu pluen?

— Ankoraŭ minuton, Miiko! Kio do pri la plonĝistinoj?

— La pentristo ekamis plonĝistinon kaj ekloĝis por ĉiam en la tribo. Ankaŭ liaj filinoj same estis plonĝistinoj, same laboradis dum la tuta vivo en maro. Rigardu, kia stranga insulo — kiel ronda cisterno aŭ malalta turo, kiel por produktado de sukero.

— Sukero! — nevole subridis Dar Veter. — Por mi en la infaneco tiaj malplenaj insuloj estis logilo. Solece staras ili, ĉirkaŭitaj de maro, nesciataj sekretoj kaŝiĝas en malhelaj rokoj aŭ boskoj — ĉion ajn eblas renkonti ĉi tie, kion oni deziras en revo.

Sonora rido de Miiko iĝis rekompenco por li. La junulino, silentema kaj ĉiam iom malgaja, nun nerekoneble ŝanĝiĝis. Gaje kaj kuraĝe impetante antaŭen, al la peze plaŭdantaj ondoj, ŝi plu restis por Veter fermita pordo — tute ne tiel, kiel la diafana Veda, kies sentimo estis plie rava fidemo, ol efektiva persistemo.

Inter grandaj ŝtonpecoj ĉe la bordo mem kuŝis profundaj, penetritaj de sunlumo subakvaj koridoroj. Pristernitaj per malhelaj montetoj de spongoj, kadritaj per franĝo de algoj, tiuj subakvaj galerioj kondukis al la orienta flanko de la insuleto, kien aliris nesciata malhela profundaĵo. Dar Veter bedaŭris, ke ne prenis de Veda precizan mapon de la bordo. Flosoj de la mara ekspedicio brilis sub la suno ĉe la okcidenta terlango je kelkaj kilometroj. Pli proksime videblis malkruta sabla bordo, kaj tie nun ripozas la tuta ekspedicio. Hodiaŭ en maŝinoj estas ŝanĝo de akumuliloj. Kaj li cedis al la infana emo esplori senhomajn insulojn.

Minaca deklivo de andezitaj rokoj[23] ekpendis super la naĝantoj. Rompsurfacoj de ŝtonpecoj estis freŝaj — antaŭnelonga tertremo faligis kadukiĝintan parton de la bordo. Flanke de la alta maro estis iranta forta ondaro. Miiko kaj Dar Veter longe naĝis sur malhela akvo ĉe la orienta bordo, ĝis trovis platan ŝtonan elstaraĵon, kien Dar Veter elpuŝis Miiko-n.

Maltrankviligitaj mevoj ĵetiĝadis tien kaj reen, batoj de ondoj estis transdonataj tra rokoj, tremigante mason de andezito. Estis nenio, krom nuda ŝtono kaj malmolaj arbustoj, ne estis eĉ etaj spuroj de besto aŭ homo.

La naĝantoj levis sin sur la pinton de la insuleto, rigardis al ĵetiĝantaj malsupre ondoj kaj revenis. Adstringa odoro venis de arbustoj, elstarantaj supre el rokaj fendoj. Dar Veter sterniĝis sur varma ŝtono, pigre rigardante en akvon ĉe la suda flanko de la elstaraĵo.

Miiko eksidis kaŭre ĉe la rando mem de la roko kaj penis ekvidi ion malsupre. Ĉi tie ne estis ĉeborda malprofundaĵo aŭ amasoj da ŝtonoj. Kruta deklivo pendis super malhela oleeca akvo. La suno brileradis per blindiga bordero laŭlonge de la dekliva rando. Tie, kie fortranĉita per la roko lumo vertikale eniris en la diafanan akvon, apenaŭ flagris glata fundo el hela sablo.

— Kion vi vidas tie, Miiko?

La enpensiĝinta junulino ne tuj turnis sin.

— Nenion. Vin altiras dezertaj insuloj, kaj min — mara fundo. Ankaŭ al mi ŝajnas, ke tie ĉiam eblas trovi ion interesan, fari malkovron.

— Tiuokaze por kio vi laboras en stepo?

— Tio estas komplika afero. Por mi maro estas tiom granda ĝojo, ke mi ne povas esti ĉiam kun ĝi. Oni ne povas aŭdi ŝatatan muzikon dum tuta tempo — tiel ankaŭ mi kun maro. Tamen renkontoj kun ĝi estas valoregaj…

Dar Veter konfirme balancis la kapon.

— Do, ĉu ni plonĝu tien? — li almontris la blankan flagradon en la profundo.

Miiko levis la brovojn, eĉ sen tio levitajn ĉe la tempioj.

— Ĉu vi povos? Ĉi tie estas ne malpli ol dudek kvin metroj — tio estas nur por sperta plonĝisto…

— Mi penos… Kaj vi?

Anstataŭ respondo Miiko ekstaris, ĉirkaŭrigardinte, elektis grandan ŝtonon kaj altrenis ĝin al la rando de la roko.

— Unue permesu al mi provi. Kun ŝtono — tio estas kontraŭ miaj reguloj. Sed mi timas, ke tie povas esti fluo — tro pura estas la fundo…

La junulino levis la manojn, kliniĝis, rektiĝis, fleksiĝinte malantaŭen. Dar Veter observis ŝiajn spirajn ekzercojn, por lerni ilin. Miiko ne plu diris eĉ vorton. Post kelkaj ekzercoj ŝi prenis la ŝtonon kaj ĵetis sin, kiel en abismon, en la malhelan profundaĵon.

Dar Veter eksentis malklaran maltrankvilon, kiam pasis pli ol minuto, kaj la kuraĝa junulino ne reaperis. Li komencis, siavice, serĉi ŝtonon por pezo, komprenante, ke li devas preni multe pli grandan. Ĵus li levis kvardekkilograman pecon de andezito, kiam aperis Miiko. La junulino malfacile spiris kaj ŝajnis tre laca.

— Tie… Tie… ĉevalo, — apenaŭ eldiris ŝi.

— Kio? Kia ĉevalo?

— Statuo de grandega ĉevalo… tie, en natura niĉo. Mi tuj rigardos pli detale.

— Miiko, tio estas malfacila. Ni naĝu reen, prenu plonĝajn aparatojn kaj boaton.

— Ho ne! Mi deziras mem, tuj! Tio estu mia venko, sed ne de aparato. Poste ni vokos ĉiujn.

— Sed mi iros kun vi! — Dar Veter kaptis sian ŝtonon.

Miiko ridetis.

— Prenu malpli grandan, jen. Kaj kio pri spirado?

Dar Veter obeeme plenumis la ekzercojn kaj renverse saltis en la maron kun la ŝtono en la manoj. Akvo batis lin je la vizaĝo, turnis per la dorso al Miiko, kunpremis la bruston, per obtuza doloro resonis en la oreloj. Li estis retenanta la doloron, streĉante muskolojn de la korpo, kunpremante la makzelojn. Malvarma griza duonmallumo densiĝis malsupre, la gaja lumo de tago estis rapide malheliĝanta. La malvarma kaj malamika forto de profundo estis venkanta, la kapo nebuliĝis, la okuloj tranĉe doloris. Subite la firma mano de Miiko tuŝis lian ŝultron, kaj li tuŝis per la piedoj densan, malhele arĝentan sablon. Kun peno turninte la kolon en la direkto, montrita de Miiko, li forŝanceliĝis, pro neatenditeco ellasis la ŝtonon el la manoj — kaj tuj estis ĵetita supren. Li ne memoris, kiel li trafis sur la supraĵon, nenion vidante en ruĝa nebulo, spasme penante satspiri… Post nemulta tempo la konsekvencoj de la subakva premo foriris, kaj la viditaĵo renaskiĝis en la memoro. Estis nur momento, sed kiom multajn detalojn sukcesis rimarki la okuloj kaj enmemorigi la cerbo!

Malhelaj rokoj estis kuniĝantaj supre per giganta ogiva arko, sub kiu staris skulptaĵo de giganta ĉevalo. Neniu algo aŭ konko algluiĝis al la polurita supraĵo de la statuo. La nekonata skulptisto antaŭĉio deziris esprimi forton. Li pligrandigis la antaŭan parton de la korpo, neproporcie larĝigis la monstran bruston, alte levis la krute fleksitan kolon. La maldekstra antaŭa kruro estis levita, rekte elŝovante al spektanto rondaĵon de la genua artiko, kaj la grandega hufo preskaŭ tuŝis la bruston. La tri ceteraj kruroj estis kun peno depuŝiĝantaj de la grundo, pro kio la kolosa ĉevalo pendis super la spektanto, kvazaŭ premante lin per fabela potenco. Sur la kruta arko de la kolo la kolhararo estis signita per dentigita eĝo, la kapo preskaŭ tuŝis la bruston, kaj la okuloj el sub la mallevita frunto rigardis kun minaca kolero, spegulita ankaŭ en la malgrandaj alpremitaj oreloj de la ŝtona monstro.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: