La plej akra el ili estis la malbonaŭgura sange ruĝa suno, kreskinta en la vidkampo de la ekranoj dum la lastaj monatoj de la kvara jaro de la vojaĝo. La kvara por ĉiuj loĝantoj de la stelŝipo, kurinta kun rapido je 5/6 de la absoluta unuo — la rapido de lumo. Sur la Tero pasis jam ĉirkaŭ sep jaroj, nomataj nedependaj.

Filtriloj de la ekranoj, gardante homajn okulojn, ŝanĝis koloron kaj forton de radioj de ĉiu astro. Ĝi iĝis tia, kian oni ĝin vidus tra la dika tera atmosfero kun ĝiaj ozona kaj akva defendaj ekranoj. Nepriskribebla fantome viola lumo de alttemperaturaj sunoj ŝajnis blua aŭ blankis, mornaj grize rozkoloraj steloj iĝis gajaj, ore flavaj, similaj al nia Suno. Ĉi tie la stelo, brilanta per venka helruĝa lumo ricevis profundan sangan koloron, en kiu tera observanto kutimis vidi stelojn de la spektra klaso[7] M5. La planedo situis multe pli proksime al sia suno, ol nia Tero al la sia. Dum alproksimiĝo al Zirda ĝia suno iĝis giganta skarlata disko, sendanta multege da varmradioj.

Du monatojn antaŭ la aliro al Zirda «Tantro» komencis provojn komunikiĝi kun la ekstera stacio de la planedo. Ĉi tie estis nur unu stacio sur malgranda senatmosfera satelito, situanta pli proksime al Zirda, ol la Luno al la Tero.

La stelŝipo plu vokis ankaŭ tiam, kiam ĝis la planedo restis tridek milionoj da kilometroj kaj la terura rapido de «Tantro» malkreskis ĝis tri mil kilometroj dum sekundo. Deĵoris Niza, sed ankaŭ la tuta ŝipanaro maldormis, sidante en atendo antaŭ ekranoj en la centra stirejo.

Niza estis vokanta, pligrandigante povumon de la sendo kaj ĵetante antaŭen ventumilformajn radiojn.

Finfine ili ekvidis la etan brilantan punkton de la satelito. La stelŝipo komencis rivolui laŭ orbito ĉirkaŭ la planedo, po iom proksimiĝante al ĝi laŭ spiralo kaj egaligante sian rapidon kun rapido de la satelito. «Tantro» kaj la satelito kvazaŭ kunkroĉiĝis per nevidebla ŝnurego, kaj la stelŝipo ekpendis super la eta planedo, rapide kuranta laŭ sia orbito. Elektronikaj stereoteleskopoj de la ŝipo nun estis palpantaj la supraĵon de la satelito. Kaj subite antaŭ la ŝipanaro de «Tantro» aperis neforgesebla vidaĵo.

Grandega plata vitra konstruaĵo brulis en rebriloj de la sanga suno. Rekte sub la tegmento troviĝis io simila al granda halo por kunvenoj. Tie rigidiĝis senmove multaj estaĵoj, ne similaj al teranoj, sed, sendube, homoj. Astronomo de la ekspedicio Pur Hiss, novulo en la kosmo, anstataŭinta antaŭ la starto mem spertan laboranton, emociiĝante, plu profundigis fokuson de la instrumento. Vicoj da homoj, malklare videblaj sub la vitro, restis tute senmovaj. Pur Hiss kreskigis grandigon. Iĝis videbla podio, kadrita per konzoloj de aparataro, kun longa tablo, sur kiu, kruciginte la krurojn, antaŭ la aŭditorio sidis homo kun freneza, celita malproksimen rigardo de timigaj okuloj.

— Ili estas mortintaj, frostigitaj! — ekkriis Erg Noor.

La stelŝipo plu pendis super la satelito de Zirda, kaj la dek kvar paroj da okuloj sendeŝire observis la vitran tombon — tio vere estis tombo. Kiom da jaroj sidas ĉi tie tiuj mortintoj? Antaŭ sepdek jaroj eksilentis la planedo, se aldoni ses jarojn da flugo de radioj, rezultos tri kvaronoj de jarcento…

Ĉiuj rigardoj turniĝis al la estro. Erg Noor, pala, fiksrigardis en pajlokoloran nebulon de la atmosfero de la planedo. Tra ĝi malklare videblis apenaŭ rimarkeblaj strekoj de montoj, rebriloj de maroj, sed nenio donis la respondon, por kiu ili venis ĉi tien.

— La stacio pereis kaj ne estas restarigita dum sepdek kvin jaroj! Tio signifas katastrofon sur la planedo. Necesas malleviĝi, trabati la atmosferon, eble, alteriĝi. Ĉi tie kunvenis ĉiuj — mi demandas opinion de la Konsilio…

Kontraŭis nur astronomo Pur Hiss. Niza kun indigno rigardis lian grandan rabobestan nazon kaj la malalte sidantajn malbelajn orelojn.

— Se sur la planedo estas katastrofo, do ni havas neniajn ŝancojn por ricevi anamezonon. Ĉirkaŭflugo de la planedo sur malgranda alto kaj des pli alteriĝo malpligrandigos nian rezervon de planeda brulaĵo.[8] Krome, ni ne scias, kio okazis. Povas esti potenca radiado, kiu pereigos nin.

La ceteraj ekspedicianoj subtenis la estron.

— Nenia planeda radiado estas danĝera por ŝipo kun kosma defendo. Ekscii, kio okazis — ĉu ne por tio ni estas senditaj ĉi tien? Kion respondos la Tero al la Granda Ringo? Trovi fakton — estas ankoraŭ tre malmulte, necesas klarigi ĝin. Pardonu al mi tiujn lernejajn rezonojn! — parolis Erg Noor, kaj ordinaraj metalaj notoj en lia voĉo eksonoris moke. — Apenaŭ ni povas eviti nian rektan devon…

— La temperaturo de la altaj tavoloj de la atmosfero estas normala! — ĝoje ekkriis Niza.

Erg Noor ridetis kaj komencis malaltiĝi singarde, rivoluon post rivoluo, malrapidigante la spiralan kuron de la stelŝipo, proksimiĝanta al la supraĵo de la planedo. Zirda estis iomete malpli granda, ol la Tero, kaj sur malalta ĉirkaŭflugo ne necesis tre granda rapido. La astronomoj kaj geologoj komparis mapojn kun tio, kion observis optikaj aparatoj de «Tantro». La kontinentoj konservis precize siajn antaŭajn konturojn, la maroj trankvile brilis sub la ruĝa suno. Ne ŝanĝis siajn formojn ankaŭ la montaroj, konataj laŭ antaŭaj fotoj, — nur la planedo silentis.

Dum tridek kvin horoj la homoj ne forlasis siajn observajn postenojn.

La konsisto de la atmosfero, la radiado de la ruĝa suno — ĉio koincidis kun la antaŭaj datumoj pri Zirda. Erg Noor malfermis manlibron pri Zirda kaj trovis kolumnon de datumoj pri ĝia stratosfero. La jonizo montriĝis super la ordinara. Malklara kaj maltrankvila konjekto komencis maturiĝi en la menso de Noor.

Dum la sesa rivoluo de la malleva spiralo iĝis videblaj konturoj de grandaj urboj. Plu, kiel antaŭe, neniu signalo sonis en riceviloj de la stelŝipo.

Niza Krit anstataŭiĝis, por manĝi, kaj, ŝajne, ekdormetis. Al ŝi ŝajnis, ke ŝi dormis nur kelkajn minutojn. La stelŝipo iris super la nokta flanko de Zirda ne pli rapide ol ordinara tera spiralavio. Ĉi tie, malsupre, devis sterniĝi urboj, fabrikoj, havenoj. Neniu lumeto brilis en mallumego malsupre, malgraŭĉiuj penoj de la potencaj optikaj stereoteleskopoj. Tremiga tondro de la atmosfero, dissekcata de la stelŝipo, devis aŭdiĝi je dekoj da kilometroj.

Pasis horo. Ekbrilis neniu lumo. La sufera atendo iĝis neeltenebla. Noor ŝaltis avertajn fajfilegojn. Terura hurlo ekflugis super la nigra abismo malsupre, kaj la homoj de la Tero esperis, ke ĝi, kuniĝinte kun la tondro de aero, estos aŭdita fare de mistere silentantaj loĝantoj de Zirda.

Flugilo de flama lumo forbalais la sinistran mallumon. «Tantro» eliris sur la prilumitan flankon de la planedo. Malsupre plu sterniĝis velura nigro. Rapide pligrandigitaj fotoj montris, ke tio estas seninterrompa tapiŝo da floroj, similaj al velure nigraj papavoj de la Tero. Veproj de nigraj papavoj etendiĝis je miloj da kilometroj, anstataŭinte ĉion — arbarojn, arbustojn, kanojn, herbojn. Kiel ripoj de gigantaj skeletoj, videblis inter la nigra tapiŝo stratoj de urboj, kiel ruĝaj vundoj rustis feraj konstruaĵoj. Nenie estis eĉ unu viva estaĵo, eĉ unu arbeto — nur unusolaj nigraj papavoj!

«Tantro» ĵetis bomban observan stacion kaj ree eniris en la nokton. Post ses horoj la robota stacio raportis konsiston de la aero, temperaturon, aerpremon kaj ceterajn kondiĉojn sur la supraĵo de la grundo. Ĉio estis normala por la planedo, krom altigita radioaktiveco.

— Monstra tragedio! — dampite balbutis la biologo de la ekspedicio Eon Tal, registrante lastajn datumojn de la stacio. — Ili murdis sin mem kaj tutan sian planedon!

— Ĉu vere? — kaŝante nevolajn larmojn, demandis Niza. — Tiel terure! Ja la jonizo estas tute ne tiom forta.

— Pasis jam multaj jaroj, — severe respondis la biologo. Lia ĝibnaza vizaĝo de ĉerkeso, vireca, malgraŭ juneco, iĝis minaca. — Tia radioaktiva disfalado ĝuste tial estas danĝera, ke ĝi akumuliĝas nerimarkeble. Dum jarcentoj ĝenerala kvanto da radiado povis kreski poiomete, kaj poste abrupte okazis kvalita salto! Disfalanta heredeco, ĉeso de reprodukto plus radiaj epidemioj. Tio okazas ne unuafoje — la Ringo konas similajn katastrofojn…

— Ekzemple, la tiel nomata «Planedo de la lila suno», — aŭdiĝis malantaŭe voĉo de Erg Noor.

— Estas tragedie, ke ĝia stranga suno liveradis al la loĝantoj altan energiproduktadon, — rimarkis morna Pur Hiss, — ĉe lumeco je sepdek ok niaj sunoj kaj spektra klaso A nul.

— Kie estas tiu planedo? — interesiĝis biologo Eon Tal. — Ĉu ĝi ne estas tiu, kiun la Konsilio intencas loĝigi?

— Ĝuste tiu. Je ĝia memoro estis nomita la ŝipo «Algrab».

— La stelo Algrab, alie la Delta de la Korvo! — ekkriis la biologo. — Sed ĝi estas tre malproksima!

— Je kvardek ses parsekoj. Sed ni konstruas ĉiam pli malproksimajn stelŝipojn…

La biologo kapjesis kaj balbutis, ke apenaŭ indus nomi la stelŝipon per nomo de pereinta stelo.

— Sed la stelo ne pereis, kaj ankaŭ la planedo restis. Ne pasos eĉ jarcento, kiam ni prisemos kaj loĝigos ĝin, — certe respondis Erg Noor.

Li kuraĝis al malfacila manovro — ŝanĝi la orbitan vojon de la stelŝipo de la latituda al la meridiana, laŭ la rotacia akso de Zirda. Kiel ili foriru de la planedo, ne eksciinte, ĉu ĉiuj pereis? Eble, tiuj, kiuj restis vivaj, ne povas voki helpon de la stelŝipo pro detruo de energi-stacioj kaj pro paneo de aparatoj?

Jam pluran fojon vidis Niza Erg Noor-on ĉe la regpanelo en momento de grava manovro. Kun la nepenetreble firma vizaĝo, kun akraj, ĉiam precizaj moviĝoj, li ŝajnis al ŝi legenda heroo.

Kaj ree «Tantro» pasis la senesperan vojon ĉirkaŭ Zirda, ĉi-foje de poluso al poluso. Ie, speciale en mezaj latitudoj, aperis vastaj zonoj de nuda grundo. Tie en la aero pendis flava nebulo, tra kiu videblis kiel faldetoj gigantaj krestoj de ruĝaj sabloj, blovataj de vento.

Kaj poste plu etendiĝis funebraj veluraj kovriloj de nigraj papavoj — la solaj vegetaĵoj, kontraŭstarintaj al radioaktiveco aŭ farintaj sub ĝia influo vivkapablan mutacion.

Ĉio iĝis klara. Serĉi ie en senvivaj ruinoj anamezonan brulaĵon, rezervitan por gastoj el aliaj mondoj laŭ rekomendo de la Granda Ringo (Zirda ankoraŭ ne havis stelŝipojn, sed nur planedŝipojn), estis ne nur senespere, sed eĉ danĝere. «Tantro» komencis malrapide disvolvi la flugan spiralon en kontraŭan flankon for de la planedo. Atinginte rapidon je sepdek kilometroj dum sekundo per planedaj motoroj, uzataj por flugoj inter planedoj, por startoj kaj alteriĝoj, la stelŝipo foriris de la mortinta planedo. «Tantro» prenis kurson al la neloĝata, konata nur per konvencia kodo, sunsistemo, kie estis ĵetitaj bombaj stacioj kaj kie devis atendi «Algrab». Ŝaltiĝis la anamezonaj motoroj. Ilia forto dum kvindek du horoj akcelis la stelŝipon ĝis ĝia normala rapido je naŭcent milionoj da kilometroj dum horo. Ĝis la loko de renkonto restis dek kvin monatoj da vojo, aŭ dek unu laŭ la dependa tempo de la ŝipo. La tuta ŝipanaro, krom deĵorantoj, povis ekdormi. Sed ankoraŭ dum monato okazis komuna diskuto, kalkuloj kaj preparo de raporto al la Konsilio. En datumoj de manlibroj pri Zirda oni trovis mencion pri riskaj eksperimentoj kun nestabilaj atomaj brulaĵoj. Oni trovis elpaŝojn de elstaraj sciencistoj de la pereinta planedo, avertintaj pri apero de signoj de malutila efiko al la vivo kaj insistintaj pri ĉesigo de la eksperimentoj. Antaŭ cent dek ok jaroj laŭ la Granda Ringo estis sendita mallonga averto, sufiĉa por homoj de alta racio, sed, verŝajne, ne akceptita serioze fare de la registaro de Zirda.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: