Erg Noor ne plu pensis pri la frakasita revo. Li penis taksi tiujn amarajn pecetojn de scio, kiujn sukcesos alporti al la homaro per prezo de tiaj penoj kaj viktimoj la du ekspedicioj — la lia kaj tiu de «Velo». Aŭ la atingoj estas amaraj nur pro granda elreviĝo?
Erg Noor unuafoje pensis pri la bela gepatra planedo kiel pri neelĉerpebla riĉo da homaj animoj, rafinitaj kaj sciamaj, liberigitaj disde malfacilaj zorgoj kaj danĝeroj de la naturo aŭ de primitiva socio. Antaŭaj suferoj, serĉoj, malsukcesoj, eraroj kaj elreviĝoj restis ankaŭ nun, en la epoko de la Ringo, sed ili estas transportitaj en la superan planon de kreado en scio, arto, konstruado. Nur danke al scio kaj krea laboro la Tero estas liberigita disde teruraĵoj de malsato, troloĝateco, infektaj malsanoj, malutilaj animaloj. Savita de elĉerpiĝo de brulaĵo, manko de utilaj ĥemiaj elementoj, tro frua morto kaj malforteco de homoj. Kaj tiuj eroj de scio, kiujn alportos kun si «Tantro», same estas kontribuo al la potenca lavango de penso, dum ĉiu jardeko faranta novan paŝon antaŭen en aranĝo de la socio kaj ekkono de la naturo!
Erg Noor malfermis gardoŝrankon de vojĵurnalo de «Tantro» kaj elprenis skatolon kun metalo de la spirala stelŝipo el la nigra planedo. La peza peco de hela lazuro dense ekkuŝis sur la manplato. Erg Noor sciis, ke sur la gepatra planedo kaj ĝiaj najbaroj en la sunsistemo kaj en la proksimaj steloj tia metalo ne ekzistas. Tio estas ankoraŭ unu, verŝajne, la plej grava mesaĝo, krom la informo pri la pereo de Zirda, kiun ili liveros al la Tero kaj al la Ringo…
La fera stelo estas tre proksima al la Tero, vizito de la nigra planedo fare de speciale preparita ekspedicio nun, post la sperto de «Velo» kaj «Tantro», estos ne tiom danĝera, malgraŭ ajna aro da nigraj krucoj kaj meduzoj en tiu eterna mallumo. La spiralan stelŝipon ili malfermis malsukcese. Se ili havus tempon bone pripensi la entreprenon, do jam tiam komprenus, ke la giganta spirala tubo estas parto de motora sistemo de la stelŝipo.
Ree en la memoro de la ekspediciestro aperis la okazintaĵoj de la lasta fatala tago. Niza, sterniĝinta kiel ŝildo transverse sur li, senhelpe falinta apud la monstro. Nelonge floris ŝia juna sento, kuniginta en si heroan sindonemon de antikvaj virinoj de la Tero kaj malfermitan kaj saĝan kuraĝon de la moderna epoko…
Pur Hiss senbrue aperis malantaŭe, por anstataŭi la estron en deĵorado. Erg Noor eliris en la bibliotekon-laboratorion, sed ne direktis sin al la koridoro de la centra fako al la dormoĉambroj, sed malfermis la pezan pordon de la hospitala kajuto.
Difuzita lumo de tera tago briletis sur silikolaj ŝrankoj kun kuraciloj kaj instrumentoj, reflektiĝis de metalo de rentgena aparataro, de aparatoj de artefarita sangocirkulado kaj spirado. La ekspediciestro deflankigis ĝisplafonan densan kurtenon kaj eniris en duonmallumon. Malforta prilumo, simila al la luna, iĝis varma en rozkolora kristalo de silikolo. Du tiratronaj stimuliloj, ŝaltitaj por okazo de subita kolapso, apenaŭ aŭdeble klaketadis, subtenante batadon de la koro de la paralizitino. Ene de la kloŝo, en la roz-arĝenta lumo, senmove etendiĝinta Niza ŝajnis enprofundigita en trankvilan, feliĉan dormon. Multaj generacioj da sana, pura kaj sata vivo de la prauloj rafinis ĝis alta arta perfekteco la fleksemajn kaj fortajn liniojn de korpo de virino — de la plej bela kreaĵo de la potenca vivo de la Tero. La homoj delonge sciis, ke ili ricevis en posedon la planedon, tre riĉan je akvo. Akvo stimulis abundon de la vegeta vivo, kaj tiu kreis grandegajn rezervojn de libera oksigeno. Tiam disverŝiĝis kiel freneza torento la animala vivo, dum multaj centoj da miliardoj da jaroj pasadinta poioman perfektiĝon, ĝis aperis pensanta estaĵo — la homo. Giganta historia sperto de evoluo de vivo sur planedaj sistemoj de sennombraj mondoj pruvis, ke ju pli malfacila kaj longa estis blinda evolua vojo de selektado, des pli belaj rezultis formoj de superaj, pensantaj estaĵoj, des pli delikate estis ellaborita celkonformeco de ilia adaptiĝo al ĉirkaŭantaj kondiĉoj kaj postuloj de la vivo, tiu celkonformeco, kiu ĝuste estas la belo.
Ĉio ekzistanta moviĝas kaj evoluas laŭ spirala vojo. Erg Noor vide imagis tiun grandegan spiralon de ĉies leviĝo aplike al la vivo kaj la socio de la homoj. Unuafoje li komprenis kun afekcianta klareco, ke ju pli malfacilaj estas kondiĉoj de vivo kaj laboro de organismoj kiel biologiaj maŝinoj, des pli malfacila estas vojo de evoluo de la socio, des pli dense estas volvita la spiralo de leviĝo kaj des pli proksimaj unu al la alia estas ĝiaj «spiraleroj» — sekve, des malpli rapide okazas la procezo kaj des pli normaj, pli similaj inter si estas la aperantaj formoj.
Li ne pravas en sia strebo al miraklaj planedoj de bluaj sunoj kaj malĝuste instruis Niza-n! Flugo al novaj mondoj ne estas por serĉo kaj malkovro de iaj neloĝataj, hazarde aranĝiĝintaj per si mem planedoj, sed konscia, paŝon post paŝo, pasado de la homaro laŭ la tuta branĉo de la Galaksio, per venka defilado de scio kaj belo… tia, kiel Niza…
Kun subita peza malgajo Erg Noor malleviĝis sur la genuojn antaŭ la silikola sarkofago de Niza. La spirado de la junulino ne estis rimarkebla, la okulharoj estis ĵetantaj lilajn strietojn de ombroj sub la dense fermitaj palpebroj, tra la iom malfermitaj lipoj briletadis blanko de la dentoj. Sur la maldekstra ŝultro, sur la brako ĉe la kubuto kaj sur la bazo de la kolo videblis palaj bluetaj makuloj — la lokoj de batoj de la malica kurento.
— Ĉu vidas vi, ĉu memoras vi ion en via dormo? — sufere demandis Erg Noor en impeto de granda malfeliĉo, sentante, kiel lia volo iĝas pli mola ol vakso, kiel ĝeniĝas lia spirado kaj kunpremiĝas la gorĝo.
La ekspediciestro kunpremis la interplektitajn fingrojn tiel, ke ili bluiĝis, penante transdoni al Niza siajn pensojn, pasian vokon al vivo kaj feliĉo. Sed la rufbukla junulino restis senmova, kiel statuo el rozkolora marmoro, kun fajnega perfekteco reproduktinta la vivan modelon.
Kuracistino Luma Lasvi mallaŭte eniris en la hospitalon kaj eksentis ies ĉeeston. Singarde deĵetinte la kurtenon, ŝi ekvidis la surgenuan estron, senmovan, kiel monumento al tiuj milionoj da viroj, kiuj devis priplori siajn amatinojn. Jam pluran fojon ŝi renkontis Erg Noor-on ĉi tie, kaj akra kompato leviĝis en ŝia animo. Erg Noor morne levis sin. Luma rapide aliris lin kaj, emociiĝante, flustris:
— Mi bezonas paroli kun vi.
Erg Noor kapjesis kaj, demetinte per la mano la kurtenon, eniris, mallarĝigante la okulojn, en la antaŭan fakon de la hospitalo. Li ne eksidis sur seĝon, proponitan de Luma, sed restis stari, apoginte sin al instalaĵo de fungosimila radiilo. Luma Lasvi rektigis sin antaŭ li je tuta sia negranda alto, penante ŝajni pli alta kaj pli grava por la okazonta interparolo. La rigardo de la estro donis al ŝi eblon prepariĝi.
— Vi scias, — necerte komencis ŝi, — ke la moderna neŭrologio penetris en la procezon de apero de emocioj en la konscia kaj la subkonscia tavoloj de la psiko. La subkonscio cedas al efiko de bremsantaj kuraciloj tra la antikvaj zonoj de la cerbo, regantaj la ĥemian reguligon de la organismo, inklude la nervan sistemon kaj parte la superan nervan agadon.
Erg Noor levis la brovojn. Luma Lasvi eksentis, ke ŝi parolas tro detale kaj longe.
— Mi volas diri, ke medicino kapablas efiki tiujn cerbajn centrojn, kiuj regas fortajn emociojn. Mi povus…
Kompreno ekbrilis en la okuloj de Erg Noor kaj speguliĝis en rapida rideto.
— Ĉu vi proponas efiki al mia amo, — rapide demandis li, — kaj per tio liberigi min de sufero?
La kuracistino jese klinis la kapon.
Erg Noor danke etendis la manon kaj nege balancis la kapon.
— Mi ne fordonos mian riĉecon de sentoj, kiel ajn ili suferigu min. Sufero, se ĝi ne superas fortojn, kondukas al kompreno, la kompreno — al amo. Tiel fermiĝas la rondo. Vi estas bonkora, Luma, sed ne necesas!
Kaj kun ordinara rapideco la estro malaperis malantaŭ la pordo.
Hastante, kiel dum paneo, elektronikaj inĝenieroj kaj meĥanikistoj ree, post dek tri jaroj, instalis en la centra stirejo kaj en la biblioteko ekranojn de TVF por teraj elsendoj. La stelŝipo eniris la zonon, en kiu iĝis ebla ricevo de difuzitaj de atmosfero radiondoj de la monda reto de la Tero.
Voĉoj, sonoj, formoj kaj koloroj de la gepatra planedo vigligis la vojaĝantojn kaj samtempe ekscitis ilian malpaciencon — la longeco de kosmaj vojoj estis iĝanta ĉiam pli neeltenebla.
La stelŝipo estis vokanta la sputnikon 57 sur ordinara ondolongo de foraj kosmaj ekspedicioj, ĉiuhore atendante respondon de tiu potenca transsenda stacio de komunikado inter la Tero kaj la kosmo.
Finfine la voko de la stelŝipo atingis la Teron.
La tuta ŝipanaro maldormis, ne deirante de la riceviloj. Reveno al la vivo post dek tri teraj kaj naŭ dependaj jaroj da manko de ligo kun la patrujo! La homoj kun nesatigebla avido renkontadis terajn mesaĝojn, pridiskutadis per la monda reto novajn gravajn demandojn, levatajn, kiel ĉiam, de ajna deziranto.
Tiel, hazarde kaptita propono de grundsciencisto Heb Ur kaŭzis ses-semajnan disputon kaj komplikegajn kalkulojn.
«La proponon de Heb Ur — pridiskutu!» — tondris voĉo de la Tero. «Ĉiuj, kiuj pensis kaj laboris en tiu direkto, ĉiuj, havantaj similajn pensojn aŭ negativajn rezonojn, — eldiru!» Ĝojige sonis por la vojaĝantoj tiu ordinara formulo de vasta diskutado. Heb Ur prezentis al la Konsilio de Stelnavigado proponon de sistema esploro de atingeblaj planedoj de bluaj kaj verdaj steloj. Laŭ lia opinio, tio estas specialaj mondoj de potenca radiado, kiuj povas ĥemie stimuli mineralajn kombinojn, inertajn en teraj kondiĉoj, al lukto kontraŭ entropio, kio ĝuste estas la vivo. Specialaj formoj de vivo de mineraloj, pli pezaj, ol gasoj, estos aktivaj en altaj temperaturoj kaj furioza radiado de steloj de la altaj spektraj klasoj. Heb Ur opiniis la malsukceson de la ekspedicio al Siriuso, trovinta tie neniajn spurojn de vivo, laŭleĝa, ĉar tiu rapide rotacianta stelo estis duopa kaj ne havis fortan magnetan kampon. Neniu disputis kun Heb Ur, ke duopajn stelojn oni ne povas opinii kreantoj de planedaj sistemoj de la kosmo, sed la esenco de la propono kaŭzis aktivan kontraŭagon flanke de la ŝipanaro de «Tantro».
La astronomoj de la ekspedicio sub gvido de Erg Noor verkis mesaĝon, kiu estis sendita kiel la opinio de la unuaj homoj, vidintaj Vegon en la filmo, farita de «Velo».
Kaj homoj de la Tero kun admiro ekaŭdis la voĉon, parolantan el la proksimiĝanta stelŝipo.
«Tantro» elpaŝas kontraŭ sendo de ekspedicio laŭ la tezoj de Heb Ur. La bluaj steloj vere radias tian kvanton da energio por unuo de areo de siaj planedoj, ke ĝi sufiĉas por vivo el pezaj ĥemiaj kombinoj. Sed ajna viva organismo estas filtrilo kaj digo de energio, kontraŭaganta al la dua leĝo de termodinamiko aŭ al entropio per kreo de strukturo, per granda malsimpligo de simplaj mineralaj kaj gasaj molekuloj. Tia malsimpligo povas aperi nur en procezo de longa historia evoluo de grandega daŭro — sekve, ĉe longa konstanteco de fizikaj kondiĉoj. Sed ĝuste la konstanteco mankas sur planedoj de alttemperaturaj steloj, rapide detruantaj malsimplajn kombinojn en impetoj kaj kirloj de potencegaj radioj. Tie estas nenio longe ekzistanta, kaj eĉ ne povas esti, malgraŭ tio, ke mineraloj ricevas plej stabilan kristalan konstruon kun kuba atoma latiso.