— Ĉu tiel?.. — troigite miris Dar Veter. — Sed tiam ankaŭ tutan evoluon de la viva kaj la malviva materioj vi reduktos al ia giganta simfonio?
— La plano kaj la ritmo de tiu simfonio estas determinitaj de la bazaj fizikaj leĝoj. Necesas nur kompreni, kiel estas konstruita la programo kaj de kie aperas informo de tiu muzik-kibernetika meĥanismo, — kun nevenkebla certeco de juneco konfirmis Tor An.
— Do, kies ideo tio estas?
— De mia patro, Zig Zor. Li antaŭnelonge publikigis kosman dektrian simfonion fa-minoran en kolora tono 4.750 mu.
— Mi nepre aŭskultos ĝin! Mi ŝatas bluan koloron… Sed la plej proksimaj viaj planoj estas la Heraklaj heroaĵoj. Ĉu vi scias, kio estas taskita al vi?
— Nur la unuajn ses.
— Nu certe, la ceterajn ses oni difinas post plenumo de la unua duono, — rememoris Dar Veter.
— Purigi kaj fari oportuna por vizitado la malsupran etaĝon de kaverno Kon-i-Gut en Meza Azio, — komencis Tor An.
— Konduki vojon al lago Mental tra akra eĝo de montoĉeno, — daŭrigis Dis Ken, — renovigi boskon de maljunaj panaj arboj en Argentino, esplori kaŭzojn de apero de grandaj polpoj en regiono de antaŭnelonga leviĝo apud Trinidado…
— Kaj ekstermi ilin!
— Tio estas kvin, kio do estas la sesa?
Ambaŭ junuloj iom ĝeniĝis.
— Ĉe ni ambaŭ oni trovis kapablojn al muziko, — ruĝiĝante, diris Dis Ken. — Kaj oni taskis al ni kolekti materialojn pri antikvaj dancoj de la insulo Balio, restarigi ilin — muzike kaj dance.
— Do trovi dancantinojn kaj krei ensemblon? — ekridis Dar Veter.
— Jes, — mallevis la okulojn Tor An.
— Interesa tasko! Sed tio estas grupa afero, same kiel la laga vojo.
— Ho, ni havas bonan grupon! Sed ili same deziras peti vin esti la mentoro. Tio estus tiel bone!
Dar Veter esprimis dubon pri siaj kapabloj rilate de la sesa afero. Sed la knaboj, ekjubilintaj kaj saltetantaj pro ĝojo, kredigis, ke Zig Zor «mem» promesis gvidi la sesan.
— Post jaro kaj kvar monatoj mi trovos al mi aferon en Meza Azio, — diris Dar Veter, kun plezuro rigardante al la ĝojaj junaj vizaĝoj.
— Kiel bone estas, ke vi ĉesis estri la staciojn! — ekkriis Dis Ken. — Mi eĉ ne pensis, ke mi laboros kun tia mentoro! — Subite la junulo ruĝiĝis tiel, ke lia frunto kovriĝis per etaj gutoj de ŝvito, kaj Tor eĉ deŝoviĝis de li, plena de riproĉo.
Dar Veter hastis helpi al la filo de Grom Orm en lia miso.
— Ĉu vi havas multan tempon?
— Ho ne! Oni nin forpermesis por tri horoj — ni alveturigis ĉi tien febran malsanulon el nia marĉa stacio.
— Jen kiel, la febro ankoraŭ aperas! Mi pensis…
— Tre malofte kaj nur en marĉoj, — haste enmetis Dis. — Por tio ja estas ni!
— Ankoraŭ du horoj estas en nia dispono. Ni iru en la urbon, vi, verŝajne, deziras rigardi la Domon de novaĵoj?
— Ho ne! Ni dezirus… ke vi respondu al niaj demandoj — ni preparis nin, kaj tio tiel gravas por elekto de vojo…
Dar Veter konsentis, kaj ĉiuj tri direktis sin al unu el la malvarmetaj ĉambroj de la Halo de Gastoj, priblovataj per artefarita mara vento.
Post du horoj alia vagono forportis Dar Veter-on, lace dormetantan sur divano. Li vekiĝis ĉe haltejo en urbeto de ĥemiistoj. Giganta konstruaĵo en aspekto de stelo kun dek vitraj radioj altis super granda karba minkampo. Karbon, minatan ĉi tie, oni transformadis en kuracilojn, vitaminojn, hormonojn, artefaritajn silkojn kaj peltojn. Restaĵojn oni uzis por produktado de sukero. En unu el la radioj de la konstruaĵo el karbo oni prenadis maloftajn metalojn — germaniumon kaj vanadion. Kiel multe estis en la valorega nigra mineralo!
Malnova kamarado de Dar Veter, laborinta ĉi tie kiel ĥemiisto, venis al la stacio. Iam estis tri gajaj junaj meĥanikistoj en indonezia stacio de fruktorikoltaj maŝinoj en la tropika zono… Nun unu el ili estas ĥemiisto, estranta grandan laboratorion de granda fabriko, la dua plu restis ĝardenisto, kreinta novan metodon de polenado, kaj la tria — la tria estas li, Dar Veter, nun denove revenanta al la sino de la Tero, eĉ pli profunde — en ĝiajn internaĵojn. La amikoj sukcesis intervidiĝi dum ne pli ol dek minutoj, sed eĉ tia renkontiĝo estis multe pli agrabla ol renkontiĝoj sur ekranoj de TVF.
La plua vojo estis nelonga. La estro de la latituda aera transporta linio konsentis kun la peto, montrinte ĝeneralan bonvolemon de homoj de la epoko de la Ringo. Dar Veter transflugis la oceanon kaj iĝis sur la Okcidenta branĉo de la Vojo, sude de la deksepa subbranĉo, en kies fino sur oceana bordo li transiris al glitboato.
Altaj montoj dense aliris la bordon. Sur malkruta piedo de deklivoj iris terasoj de blanka ŝtono, retenantaj la surŝutitan grundon kun vicoj de sudaj pinoj kaj vidringtonioj,[46] alternigantaj en paralelaj aleoj siajn bronzajn kaj blu-verdajn pinglarojn. Pli supre nudaj rokoj faŭkis per malhelaj fendoj, en kies profundo dispolviĝadis akvofaloj. Sur la terasoj per maldensa ĉeno viciĝis dometoj kun blu-grizaj tegmentoj, farbitaj oranĝe kaj blindige flave.
Malproksimen en la maron elstaris artefarita terlango, finiĝanta per turo, ĉirkaŭlavata per batoj de ondoj. Ĝi staris ĉe rando de la kontinenta soklo, krute falanta en la oceanon al kilometra profundo. Sub la turo malsupren vertikale iris grandega ŝakto en aspekto de dikega cementa tubo, kontraŭstaranta al premo de profunda akvo. Sub la fundo la tubo eniris en pinton de subakva monto, konsistanta el preskaŭ pura rutilo — oksido de titano. Ĉiuj procezoj de prilaboro de erco estis farataj malsupre, sub la akvo kaj la montoj. Sur la supraĵon estis leviĝantaj nur grandaj pecoj de pura titano kaj feĉo de mineralaj restaĵoj, disnaĝanta malproksime ĉirkaŭe. Tiuj flavaj malklaraj ondoj ekbalancis la glitboaton antaŭ la kajo ĉe la suda flanko de la turo. Dar Veter kaptis momenton kaj elsaltis sur placeton, humidan pro akvaj gutoj. Li levis sin sur ĉirkaŭbaritan galerion, kie kunvenis, por renkonti la novan kamaradon, kelkaj homoj, liberaj de deĵorado. Laborantoj de tiu minejo, kiun Dar Veter imagis tre izolita, ne ŝajnis al Dar Veter mornaj anaĥoretoj, kiajn li sub influo de la propra humoro atendis renkonti ĉi tie. Lin salutis gajaj vizaĝoj, iom lacaj pro severa laboro. Kvin viroj, tri virinoj — ĉi tie laboris ankaŭ virinoj…
Pasis dek tagoj, kaj Dar Veter ellernis la novan laboron.
Ĉi tie estis propra energi-produkta mastrumo — en profundo de malnovaj ŝaktoj sur la kontinento kaŝiĝis instalaĵoj de nuklea energio de tipo E, aŭ, kiel ĝi nomiĝis antikve, la dua tipo, ne donanta malmolajn restajn radiojn, kaj tial oportuna por lokaj instalaĵoj.
Komplikega komplekso de maŝinoj estis moviĝanta en la ŝtona sino de la subakva monto, enprofundiĝante en rompeblan ruĝ-brunan mineralon. La plej malfacila estis laboro en la malsupra etaĝo de la maŝinaro, kie okazis aŭtomata elprenado kaj diserigado de minaĵo. En la maŝinon venadis signaloj el situanta supre centra regejo, kie estis ĝeneraligataj observoj pri funkciado de tranĉaj kaj diserigaj iloj, pri ŝanĝiĝanta malmoleco kaj viskozeco de la elfosaĵo kaj pri stato de tuboj de malseka riĉigo. Depende de ŝanĝiĝanta enteno je metalo estis altigata aŭ malaltigata rapido de la elpren-diseriga maŝinaro. Tutan kontrol-observan agadon de meĥanikistoj ne eblis transdoni al kibernetikaj maŝinoj-robotoj pro malgrandeco de la loko, defendita kontraŭ maro.
Dar Veter iĝis meĥanikisto pri kontrolo kaj agordo de la malsupra maŝinaro. Ektreniĝis ĉiutagaj deĵoradoj en duonmallumaj, plenŝtopitaj per ciferplatoj kameroj, kie pumpilo de klimatizilo apenaŭ povis venki ĝenantan varmegon, kiun plifortigis alta aerpremo pro neevitebla likado de kunpremita aero.
Dar Veter kaj lia juna asistanto eliradis supren, longe staradis sur la balustrado, enspirante freŝan aeron, poste iradis por bani sin, manĝadis kaj disiradis al siaj ĉambroj en unu el la supraj dometoj. Dar Veter penis reokupiĝi pri la nova, koĥlea fako de matematiko. Al li ŝajnis, ke li forgesis sian antaŭan komunikadon kun la kosmo. Kiel ĉiuj laborantoj de la titana minejo, li kun kontento adiaŭadis vican floson kun diligente metitaj brikoj da titano. Post redukto de la polusaj frontoj tempestoj sur la planedo tre malfortiĝis, kaj multaj maraj ŝarĝotransportoj estis farataj sur trenataj aŭ memstare irantaj flosoj. Kiam la laborantaro de la minejo estis ŝanĝiĝanta, Dar Veter daŭrigis sian estadon kune kun du aliaj entuziasmuloj de minaj laboroj.
Nenio daŭras eterne en tiu ĉi ŝanĝiĝema mondo, kaj la minejo haltis por vica riparo de la elpren-diseriga maŝinaro. Unuafoje Dar Veter penetris en la ŝakton antaŭ la ŝildo, kie nur speciala skafandro estis savanta kontraŭ varmego kaj alta aerpremo, kaj ankaŭ kontraŭ subitaj strioj de venena gaso, elŝiriĝantaj el fendoj. Sub blindiga prilumo brunaj rutilaj muroj brilis per sia propra diamanta brilo kaj rebrilis per ruĝaj lumoj, kvazaŭ per rigardoj de furiozaj okuloj, kaŝiĝintaj en la mineralo. En la ŝakto staris neordinara silento. Sparka elektrohidraŭlika ĉizilo kaj grandegaj diskoj — radiiloj de mallongegaj ondoj — unuafoje dum multaj monatoj senmove rigidiĝis. Sub ili umis ĵus venintaj geofizikistoj, disstarigante aparatojn, por, uzante la okazon, kontroli la konturojn de la minaĵo.
Supre staris kvietaj kaj varmegaj tagoj de suda aŭtuno. Dar Veter foriris en la montojn kaj neordinare akre eksentis la grandecon de ŝtonaj masoj, dum jarmiloj senmove leviĝantaj ĉi tie antaŭ la maro kaj la ĉielo. Susuris sekaj herboj, de malsupre apenaŭ aŭdeblis plaŭdado de surfo. La laca korpo petis kvieton, sed la cerbo avide kaptadis impresojn de la mondo, renovigitajn post la longa kaj malfacila laboro en la subteraĵo.
Kaj la eksa estro de la eksteraj stacioj, enspirante odoron de varmigitaj rokoj kaj dezertaj herboj, ekkredis, ke antaŭe lin atendas ankoraŭ multe da bono — des pli multe, ju pli bona kaj forta estos li mem.
«Semu agon — rikoltu kutimon.
Semu kutimon — rikoltu karakteron.
Semu karakteron — rikoltu sorton» — venis en lian kapon antikva maksimo. Jes, la plej granda lukto de la homo estas la lukto kontraŭ egoismo! Ne per sentimentalaj reguloj kaj per bela, sed senhelpa moralo, sed per dialektika kompreno, ke egoismo ne estas kreaĵo de iaj fortoj de malbono, sed natura instinkto de praa homo, ludinta tre grandan rolon en sovaĝa vivo kaj direktita al memkonservo. Jen kial ĉe brilaj, fortaj individuoj nemalofte fortas ankaŭ egoismo kaj ĝi estas malpli facile venkebla. Sed tia venko estas neceso, probable, la plej grava en la moderna socio. Tial tiom multe da fortoj kaj tempo oni malŝparas por edukado, tiel zorgeme esploras strukturon de ĉies heredeco. En la granda mikso de rasoj kaj popoloj, kreinta la unuecan familion de la planedo, subite el iaj profundaĵoj de heredeco riveliĝas plej neatenditaj trajtoj de karaktero de foraj prauloj. Okazas miregindaj deflankiĝoj de psiko, ricevitaj jam dum tempoj de grandaj malfeliĉoj de la erao de la Disa Mondo, kiam homoj ne estis singardemaj en eksperimentoj kaj uzado de nuklea energio kaj faris lezojn al genoj de multaj homoj…