Ĉapitro 8

Ruĝaj ondoj

Sur larĝa balkono de la observatorio libere pasadis vento. Ĝi transportis trans la maron el Afriko odorojn de florantaj vegetaĵoj de la varmega lando, vekantaj en la animo maltrankvilajn strebojn. Mven Mas neniel povis venigi sin al tiu klara, firma, senigita je duboj stato, kiu necesis antaŭ la gravega eksperimento. Ren Boz sciigis el Tibeto, ke la rekonstruo de la instalaĵo de Kor Jull estas finita. La kvar observantoj de la sputniko 57 volonte konsentis riski per la vivo, nur por helpi en la eksperimento, similan al kiu sur la planedo oni delonge ne faris.

Sed la eksperimento estis farata sen permeso de la Konsilio, sen vasta anticipa pridiskuto de ĉiuj ebloj, kaj tio donis al la tuta afero kromguston de malkuraĝa kaŝemo, tiom nekarakteriza por modernaj homoj.

La granda celo, starigita de ili, kvazaŭ pravigas ĉiujn ĉi rimedojn, sed… indus, ke la animo estu tute pura! Aperis la antikva homa konflikto — inter celo kaj rimedo por ĝia atingo. Sperto de miloj da generacioj instruas, ke necesas scipovi precize determini la transiran eĝon, kiel tion faras en abstraktaj demandoj de matematiko la repaguluma kalkulo. Kiel atingi tian kalkulon en intuicio kaj moralo?..

La afrikanon ne lasadis trankvila la historio de Bet Lon. Antaŭ tridek du jaroj unu el famaj matematikistoj de la Tero — Bet Lon trovis, ke kelkaj signoj de deŝovo en interagado de potencaj fortokampoj povas esti klarigitaj per ekzisto de paralelaj dimensioj. Li faris serion de interesaj eksperimentoj kun malapero de objektoj. La Akademio de Limoj de Scio trovis eraron en liaj kalkuloj kaj donis principe alian klarigon al la observitaj fenomenoj. Bet Lon estis potenca menso, hipertrofia pro malforta evoluinteco de moralaj fundamentoj kaj de bremso de deziroj. Forta kaj egoisma homo, li decidis daŭrigi eksperimentojn en sama direkto. Por ricevi decidajn pruvojn, li partoprenigis kuraĝajn junajn volontulojn, pretajn al ajna heroaĵo, nur por servi al la scio. Homoj en la eksperimentoj de Bet Lon malaperadis senspure, samkiel objektoj, kaj neniu sciigis pri si «el la transa flanko» de alia dimensio, kiel kalkulis la kruela matematikisto. Kiam Bet Lon sendis en «neekziston» — pli ĝuste, simple neniigis — grupon el dudek homoj, li estis juĝita. Sukcesinte pruvi, ke li estis konvinkita pri tio, ke la homoj vojaĝas vivaj en alia dimensio kaj ke li agis nur kun konsento de siaj viktimoj, Bet Lon estis kondamnita al ekzilo, pasigis dek jarojn sur Merkuro kaj poste izoliĝis sur la insulo de Forgeso. La historio de Bet Lon, laŭ opinio de Mven Mas, similis al lia propra. Tie same estis malpermesita kaŝita eksperimento, plenumita pro motivoj, malakceptitaj de la scienco, kaj tiu simileco tre malplaĉis al Mven Mas.

Postmorgaŭ estos vica elsendo laŭ la Ringo, kaj tiam li estos libera dum ok tagoj — por la eksperimento.

Mven Mas retrofleksis la kapon. La steloj ŝajnis al li speciale helaj kaj proksimaj. Multajn li konis laŭ iliaj antikvaj nomoj kiel malnovajn amikojn. Ja ĉu ili ne estis ĉiamaj amikoj de la homo, direktantaj liajn vojojn, levantaj liajn pensojn, kuraĝigantaj revojn!

Nehela steleto, kliniĝinta al la norda horizonto, — tio estas la Polusa, aŭ la Gama de Cefeo. En la erao de la Disa Mondo la Polusa estis en la Malgranda Ursino, sed turniĝo de la randa parto de la Galaksio kune kun la suna sistemo iras direkte al Cefeo. Sterniĝinta supre, en la Laktovojo, la Cigno, unu el la plej interesaj stelfiguroj de la norda ĉielo, jam etendis suden sian longan kolon. En ĝi brulas belega duopa stelo, kiun antikvaj araboj nomis Albireo. Reale tie estas tri steloj: Albireo I, duopa, kaj Albireo II — grandega blua malproksima stelo kun granda planeda sistemo. Ĝi estas preskaŭ en sama distanco de ni, kiel la giganta suno en la vosto de la Cigno, Denebo, — blanka stelo kun lumeco je kvar mil okcent niaj sunoj. En la antaŭa elsendo nia fidela amiko la 61 de la Cigno kaptis mesaĝon de Albireo II — averton, ricevitan kvarcent jarojn post la tempo de la sendo, sed ege interesan. Fama kosma esploristo de Albireo II, kies nomo transdoneblis per la teraj sonoj, kiel Vliĥĥ oz Ddiz, pereis en regiono de la konstelacio Liro, renkontinte la plej minacan danĝeron de la kosmo — stelon Ookr. La teraj sciencistoj klasigis tiajn stelojn al la klaso E, nomita tiel omaĝe al la grandega fizikisto de la antikveco Ejnŝtejno, antaŭdiveninta ekziston de tiaj steloj, kvankam poste tion oni longe pridubis, kaj estis eĉ difinita limo de maso de stelo, konata sub nomo la limo de Ĉandrasekar.[47] Sed tiu antikva astrofizikisto bazis siajn kalkulojn nur sur elementa meĥaniko de gravito kaj sur ĝenerala termodinamiko, tute ne atentinte la komplikan elektromagnetan strukturon de gigantaj kaj supergigantaj steloj. Sed ĝuste la elektromagnetaj fortoj kondiĉas la ekziston de E-steloj, kiuj rivalas per ampleksoj kun ruĝaj gigantoj de la klaso M — tiaj, kiel Antareso aŭ Betelĝuzo, sed diferencas per pli granda denseco, proksimume egala al la denseco de la Suno. Kolosa gravitforto de tia stelo haltigas radiojn, ne permesante al lumo forlasi la stelon kaj forkuri en la spacon. Senfine longe ekzistis en la spaco tiuj neimageble grandegaj kaŝitaj masoj, kaŝiĝante en sia inerta oceano de gravito. En la antikva hinda religia mitaro «noktoj de Bramo» nomiĝis periodoj de senaga kvieto de la supera diaĵo, kiujn, laŭ la kredo de la antikvuloj, anstataŭadis «tagoj», aŭ periodoj de kreado. Tio efektive similis al la longa akumulado de materio, poste finiĝanta per varmiĝo de supraĵo de stelo ĝis la klaso O-nula — ĝis cent mil gradoj, kvankam la procezo havis nenian rilaton al diaĵo. Finfine rezultis kolosa eksplodo, disĵetanta en la spaco novajn stelojn kun novaj planedoj. Tiel iam eksplodis la Kraba Nebulozo, atinginta nun diametron je kvindek duilionoj da kilometroj. Tiu eksplodo estis egala al forto de samtempa eksplodo de kvariliono da murdaj hidrogenaj bomboj de la EDM.

Tute malhelaj E-steloj diveneblis en la spaco nur laŭ sia gravito, kaj pereo de stelŝipo, metinta la kurson apud la monstro, estis neevitebla. Nevideblaj infraruĝaj steloj de la spektra klaso T same estis danĝero sur vojo de ŝipoj, kiel ankaŭ malhelaj nuboj de grandaj korpuskloj aŭ tute malvarmiĝintaj korpoj de la klaso TT.

Mven Mas pensis, ke la kreo de la Granda Ringo, liginta mondojn, loĝatajn de racihavaj estaĵoj, estis la plej granda revolucio por la Tero kaj respektive por ĉiu loĝata planedo. Antaŭĉio ĝi estis venko super la tempo, super mallongeco de vivdaŭro, permesanta nek al ni, nek al aliaj fratoj laŭ penso penetri en forajn profundaĵojn de la spaco. Sendo de mesaĝo laŭ la Ringo estas sendo en ajnan estontecon, ĉar penso de homo, aranĝita en tia formo, plu penetrados la spacon, ĝis atingos ties plej malproksimajn regionojn. Eblo esplori tre malproksimajn stelojn iĝis reala, tio estas nur demando de tempo. Antaŭnelonge nin atingis mesaĝo de grandega, sed tre malproksima stelo, nomita Gama de la Cigno. Ĝis ĝi estas du mil okcent parsekoj, kaj mesaĝo iras dum pli ol naŭ mil jaroj, sed ĝi estas komprenebla al ni kaj povis esti deĉifrita de anoj de la Ringo, proksimaj laŭ karaktero de pensado. Estas tute alia afero, se mesaĝo iras de globaj stelsistemoj kaj stelamasoj, kiuj estas pli antikvaj, ol niaj plataj sistemoj.

Same estas pri la centro de la Galaksio — en ĝia aksa stela nubo estas kolosa zono de vivo sur milionoj da planedaj sistemoj, ne sciantaj noktan mallumon, prilumataj de radiado de la galaksia centro. De tie estas ricevitaj nekompreneblaj mesaĝoj — bildoj de komplikaj strukturoj, neesprimeblaj per niaj nocioj. La Akademio de Limoj de Scio jam dum kvarcent jaroj nenion povas deĉifri. Kaj eble… La spirado de la afrikano interrompiĝis pro subita penso. De proksimaj planedaj sistemoj — anoj de la Ringo — venas mesaĝoj pri interna vivo de ĉiu el loĝataj planedoj — pri ĝia scienco, teĥniko, ĝiaj artaĵoj, dum eble la malproksimaj antikvaj mondoj de la Galaksio montras la eksteran, kosman moviĝon de sia scienco kaj vivo? Montras, kiel ili rekonstruas planedajn sistemojn laŭ sia deziro? «Balaas» la spacon de malhelpantaj al stelŝipoj meteorŝtonoj, faligas ilin, kaj samtempe ankaŭ maloportunajn por vivo malvarmajn eksterajn planedojn en la centran sunon, daŭrigante ĝian radiadon aŭ intence altigante temperaturon de siaj sunoj. Eble, eĉ tio ne sufiĉas — ili rekonstruas najbarajn planedajn sistemojn, kie estas kreataj plej bonaj kondiĉoj por vivo de gigantaj civilizoj.

Mven Mas konektiĝis kun konservejo de memorregistraĵoj de la Granda Ringo kaj klavis kodon de unu el la malproksimaj mesaĝoj. Sur la ekrano malrapide eknaĝis strangaj bildoj, venintaj al la Tero de la globa stelamaso Omego de la Centaŭro. Ĝi estis la dua el la plej proksimaj al la suna sistemo kaj distancis nur je ses mil okcent parsekoj. Dum dudek du mil jaroj penetradis la mondan spacon lumo de ĝiaj helaj steloj, por atingi okulojn de tera homo.

Densa blua nebulo sterniĝis per glataj tavoloj, kiuj estis trapikitaj per vertikalaj nigraj cilindroj, sufiĉe rapide turniĝantaj. Apenaŭ rimarkeble la konturoj de la cilindroj de tempo al tempo kunpremiĝadis, iĝadis similaj al malaltaj konusoj, kunigitaj per la bazoj. Tiam la tavoloj de la blua nebulo disŝiriĝadis je akraj fajraj serpoj, freneze rotaciantaj konusoj, la mallumo malaperadis ien supren, kreskadis kolosaj blindige blankaj kolonoj, el malantaŭ kiuj per oblikvaj kulisoj elŝoviĝadis eĝaj akraĵoj de verda koloro.

Mven Mas frotis la frunton en penoj kapti almenaŭ ion kompreneblan.

Sur la ekrano la eĝaj akraĵoj volviĝis spirale ĉirkaŭ la blankaj kolonoj kaj subite disŝutiĝis per torento de metale brilantaj globoj, kunmetiĝintaj en vastan ringan zonon. La zono komencis kreski laŭlarĝe kaj laŭalte.

Mven Mas subridis kaj malŝaltis la registraĵon, reveninte al siaj antaŭaj pensoj.

«Pro manko de loĝataj mondoj aŭ, pli ĝuste, de ligo kun ili en la altaj latitudoj de la Galaksio ni, la homoj de la Tero, ankoraŭ ne povas eliri el nia malheligita ekvatora zono de la Galaksio. Ne povas leviĝi super la kosma polvo, en kiun estas mergita nia stelo — la Suno kaj ĝiaj najbaroj. Tial ekkoni la Universon por ni estas pli malfacile, ol por aliaj…»

Mven Mas movis la rigardon al la horizonto, tien, kie malsupre de la Granda Ursino, sub la Ĉashundoj, kuŝis la stelfiguro Berenica Hararo. Tio estis la «norda» poluso de la Galaksio. Ĝuste en tiu direkto estis malfermiĝanta tuta vasteco de la ekstergalaksia spaco, same kiel en la kontraŭa punkto de la ĉielo — en la konstelacio Skulptisto, nemalproksime de la fama stelo Fomalhaŭto, ĉe la «suda» poluso de la galaksia sistemo. En la randa regiono, kie situas la Suno, diko de branĉoj de la spirala disko de la Galaksio estas nur ĉirkaŭ sescent parsekoj. Perpendikulare al la ekvatora ebeno de la Galaksio eblus trairi tricent-kvarcent parsekojn, por leviĝi super la nivelo de ĝia giganta stela rado. Tiu vojo, netrairebla por stelŝipo, ne estis neebla por elsendoj de la Ringo. Sed ankoraŭ neniu planedo de steloj, situantaj en tiuj regionoj, aniĝis al la Ringo…


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: