Sian deĵoron komencis sekva skipo — sperta astronavigaciisto Pel Lin, partoprenanta en sia dua ekspedicio, astronomino Ingrid Ditra kaj memvole aliĝinta al ili elektronika inĝeniero Kej Ber. Ingrid, laŭ permeso de Pel Lin, ofte foriradis en la bibliotekon apud la stirejo. Kune kun Kej Ber, sia malnova amiko, ŝi estis verkanta monumentan simfonion «Pereo de planedo», inspirita de la tragedia Zirda. Pel Lin, laciĝinte pro muziko de la aparataro kaj kontemplado de nigraj abismoj de la kosmo, sidigadis ĉe pupitron Ingrid-on, kaj mem kun entuziasmo okupiĝadis pri deĉifrado de misteraj skribaĵoj, trovitaj sur enigme forlasita de loĝantoj planedo en la sistemo de la plej proksimaj steloj de la Centaŭro. Li kredis je sukceso de sia nerealigebla entrepreno.
Ankoraŭ dufoje ŝanĝiĝis deĵorantoj, la stelŝipo proksimiĝis al la Tero preskaŭ je dek mil miliardoj da kilometroj, kaj la anamezonaj motoroj estis ŝaltataj nur por kelkaj horoj.
Estis finiĝanta la deĵorado de la grupo de Pel Lin, la kvara ekde tiam, kiam «Tantro» foriris de la loko de la neokazinta renkontiĝo kun «Algrab».
Astronomino Ingrid Ditra, fininte kalkulojn, turniĝis al Pel Lin, melankolie observanta senĉesan tremetadon de ruĝaj indikiloj de mezuriloj de gravita tensio laŭ bluaj gradigitaj arketoj. Ordinara malrapidiĝo de psikaj reagoj, kiun ne evitas eĉ la plej fortikaj homoj, efikis en la dua duono de deĵorado. Stelŝipoj dum monatoj kaj jaroj iradas sub aŭtomata regado laŭ donita kurso. Se subite okazas iu eksterordinara okazaĵo, tro komplika por rezonado de la aŭtomato, reganta la stelŝipon, do ordinare ĝi kaŭzas pereon de la ŝipo, ĉar ne povas savi eĉ enmiksiĝo de homoj. La homa cerbo, kiel ajn bone ĝi estu trejnita, ne povas reagi kun necesa rapido.
— Laŭ mi, ni delonge enprofundiĝis en la neesploritan regionon 344+2U. La estro deziris deĵori ĉi tie mem, — turnis sin Ingrid al la astronavigaciisto.
Pel Lin ĵetis rigardon al la tagnombrilo.
— Ankoraŭ du tagojn, kaj ni tutegale ŝanĝiĝos. Dume ne estas io atentinda. Ĉu ni plenumos la deĵoradon ĝis la fino?
Ingrid konsente kapjesis. El la poŭpaj ejoj eliris Kej Ber kaj okupis sian kutiman fotelon apud la instalaĵo de ekvilibrigaj meĥanismoj. Pel Lin oscedis kaj levis sin.
— Mi dormos dum kelkaj horoj, — diris li al Ingrid.
Tiu obeeme transiris de sia tablo antaŭen al la regpanelo.
«Tantro» iris, ne balanciĝante, en absoluta vakuo. Neniu, eĉ malproksima, meteorŝtono troveblis per supersentivaj aparatoj de Voll Hod. La kurso de la stelŝipo kuŝis nun iomete flanken for de la Suno — proksimume je unu kaj duono da jaro da flugo. La ekranoj de antaŭa vido nigris per mirinda malpleno — ŝajnis, la stelŝipo direktas sin en la koron mem de la obskuro. Nur el la flankaj teleskopoj same, kiel antaŭe, pikis la ekranojn pingloj de lumo de sennombraj steloj.
Stranga maltrankvila sento trakuris la nervojn de la astronomo. Ingrid revenis al siaj maŝinoj kaj teleskopoj, ree kaj ree kontrolante iliajn indikojn kaj mapigante la nekonatan regionon. Ĉio estis kvieta, sed malgraŭ tio Ingrid ne povis deŝiri la okulojn de la malbonaŭgura obskuro antaŭ la ŝipa pruo. Kej Ber rimarkis ŝian maltrankvilon kaj longe fiksaŭskultis kaj fiksrigardis la aparatojn.
— Mi trovas nenion, — finfine rimarkis li. — Kio al vi ŝajnis?
— Mi mem ne scias, min maltrankviligas tiu neordinara mallumo antaŭe. Al mi ŝajnas, ke nia ŝipo iras rekte en malhelan nebulozon.
— La malhela nubo devas esti ĉi tie, — konfirmis Kej Ber, — sed ni nur «skrapos» ĝian randon. Ĝuste tiel estas kalkulite! La tensio de gravitkampo kreskas egalmezure kaj malforte. Dum vojo tra tiu ĉi regiono ni nepre devas proksimiĝi al iu gravita centro. Ĉu ne estas egale — al la malhela aŭ al la lumanta?
— Ĉio ĉi estas tiel, — pli trankvile diris Ingrid.
— Do pri kio vi maltrankvilas? Ni iras laŭ la difinita kurso eĉ pli rapide, ol estas planite. Se nenio ŝanĝiĝos, do ni atingos Tritonon eĉ kun nia manko de brulaĵo.
Ingrid eksentis, kiel ĝojo ekbrulas en ŝi kun nur unu penso pri Tritono, satelito de Neptuno, kaj pri la stelŝipa stacio, konstruita sur ĝi en la ekstera rando de la sunsistemo. Trafi sur Tritonon signifis reveni hejmen…
— Mi pensis, ke mi kun vi okupiĝos pri muziko, sed Lin foriris por ripozi. Li dormos dum ses-sep horoj, kaj mi dume sola pripensos orkestradon de la finalo de la dua parto — ĉu vi scias, tie, kie ni neniel sukcesas fari integran venon de minaco. Jen tiu… — Kej kantis kelkajn notojn.
— Di-i, di-i, da-ra-ra, — subite respondis, ŝajne, la vandoj mem de la stirejo.
Ingrid tremeris kaj ĉirkaŭrigardis, sed post momento komprenis. La tensio de gravitkampo kreskis, kaj la aparatoj respondis per ŝanĝo de la melodio de la aparato de artefarita gravito.
— Amuza koincido! — iom kulpete ekridis ŝi.
— Venis plifortiĝo de gravito, kiel devas esti ĉe malhela nubo. Nun vi povas esti tute trankvila, kaj Lin plu dormu.
Kun tiuj vortoj Kej Ber eliris el la stirejo. En la hele prilumita biblioteko li eksidis ĉe malgrandan elektronikan violon-pianon kaj tuta enprofundiĝis en laboron. Probable, pasis kelkaj horoj, kiam la hermetika pordo de la biblioteko malfermiĝis kaj aperis Ingrid.
— Kej, kara, veku Lin-on.
— Kio okazis?
— La tensio de gravitkampo kreskas pli, ol devas esti laŭ la kalkuloj.
— Kaj kio estas antaŭe?
— Sama mallumo! — Ingrid malaperis.
Kej Ber vekis la astronavigaciiston. Tiu salte ekstaris kaj ĵetiĝis en la centran stirejon al la aparatoj.
— Estas nenio minaca. Sed de kie ĉi tie aperis tia gravitkampo? Por malhela nubo ĝi estas tro forta, kaj stelo ĉi tie ne ekzistas… — Lin pensis iom kaj premis la butonon de veko de la kajuto de la ekspediciestro, ankoraŭ pensis kaj ŝaltis la kajuton de Niza Krit.
— Se nenio okazos, do ili simple anstataŭos nin, — klarigis li al maltrankviliĝinta Ingrid.
— Kaj se okazos? Erg Noor povos normaliĝi nur post kvin horoj. Kion ni faru?
— Ni atendu, — trankvile respondis la astronavigaciisto. — Kio povas okazi dum kvin horoj ĉi tie, tiel malproksime de ĉiuj stelsistemoj?..
La tonalo de sono de la aparatoj estis senĉese malaltiĝanta, sen indikiloj parolante pri ŝanĝiĝo de stato de la flugo. La streĉita atendo estis malrapide pasanta. Du horoj pasis, kiel la tuta deĵorado. Pel Lin ekstere restis trankvila, sed la maltrankvilo de Ingrid jam kaptis Kej Ber-on. Li ofte retrorigardadis al la pordo de la stirejo, atendante, kiel ĉiam, rapidan aperon de Erg Noor, kvankam sciis, ke vekiĝo el longa dormo okazas malrapide.
Longa sonoro tremerigis ĉiujn.
Ingrid alkroĉiĝis al Kej Ber.
— «Tantro» estas en danĝero! La tensio de la kampo iĝis duoble pli granda, ol la kalkulita!
La astronavigaciisto paliĝis. Venis neatenditaĵo — ĝi postulis tujan decidon. La sorto de la stelŝipo estis en liaj manoj. La senĉese kreskanta gravito postulis malrapidigon de la iro de la ŝipo ne nur pro kresko de pezo en la ŝipo, sed ankaŭ tial, ke, evidente, rekte antaŭe situis granda amaso da densa materio. Sed post malrapidiĝo mankos brulaĵo por fari novan akcelon! Pel Lin kunpremis la dentojn kaj turnis la fuston de ŝalto de la bremsaj jonaj planedaj motoroj. Sonoraj frapoj enplektiĝis en la melodion de la aparatoj, superante la alarman sonoron de la aparato, kalkulanta proporcion de gravitforto kaj rapido. La sonoro malŝaltiĝis, kaj la indikiloj konfirmis la sukceson — la rapido ree iĝis sendanĝera, normiĝinta konforme al la kreskinta gravito. Sed tuj kiam Pel Lin malŝaltis la bremsadon, la sonoro eksonis ree — la minaca gravitforto postulis malrapidigon de la iro. Iĝis evidente, ke la stelŝipo iris rekte al potenca centro de gravito.
La astronavigaciisto ne kuraĝis ŝanĝi la kurson — la verkon de granda laboro kaj de grandega precizo. Uzante la planedajn motorojn, li estis bremsanta la stelŝipon, kvankam jam estis evidentiĝanta erareco de la kurso, metita tra nekonata maso de materio.
— La gravitkampo estas granda, — duonvoĉe rimarkis Ingrid. — Eble…
— Necesas ankoraŭ malrapidigi la iron, por turni! — ekkriis la astronavigaciisto. — Sed per kio ni poste rapidigos la flugon?.. — Pereiga nedecidemo sonis en liaj vortoj.
— Ni jam trais la eksteran kirlan zonon,[11] — respondis Ingrid, — okazas senĉesa kaj rapida kresko de la gravito.
Ekŝutiĝis oftaj sonorantaj frapoj — la planedaj motoroj ekfunkciis aŭtomate, kiam la stiranta la ŝipon elektronika maŝino eksentis antaŭe grandegan amason da materio. «Tantro» komencis ŝanceliĝi. Malgraŭ ajna malrapidigo de la stelŝipo, la homoj en la stirejo komencis perdi konscion. Ingrid falis sur la genuojn. Pel Lin en sia fotelo penis levi la plumbiĝintan kapon, Kej Ber eksentis sensencan, animalan timon kaj infanan senhelpecon.
La frapoj de la motoroj plioftiĝis kaj iĝis senĉesa tondro. La elektronika «cerbo» de la ŝipo plu luktis anstataŭ siaj duone senkonsciaj mastroj, siaspece potenca, sed ne saĝa, ĉar ne povis antaŭvidi komplikajn konsekvencojn kaj elpensi eliron el esceptaj okazoj.
La ŝanceliĝado de «Tantro» malfortiĝis. La indikiloj, montrantaj rezervon de planedaj jonaj ŝargoj, rapide ekrampis malsupren. Rekonsciiĝinta Pel Lin komprenis, ke la gravito kreskas tro rapide, — necesas tuj uzi urĝajn rimedojn por haltigo de la ŝipo, kaj poste por abrupta ŝanĝo de la kurso.
Pel Lin movis la fuston de la anamezonaj motoroj. Kvar altaj cilindroj el bora nitrido, videblaj tra speciala fendo de la regpanelo, ekbrilis elinterne. Hela verda flamo ekpulsis en ili kiel freneza fulmo, ekfluis kaj ekturniĝis per kvar densaj spiraloj. Tie, en la prua parto de la ŝipo, forta magneta kampo ĉirkaŭis la vandojn de la motoraj duzoj, savante ilin de tuja detruo.
La astronavigaciisto movis la fuston plu. Tra la verda kirla vando iĝis videbla la direktanta radio — grizeta fluo de K-partikloj.[12] Ankoraŭ unu movo, kaj laŭ la griza radio riveliĝis blindiga viola fulmo — la signalo, ke anamezono komencis sian rapidegan elfluon. La tuta korpo de la stelŝipo respondis per preskaŭ neaŭdebla, malfacile eltenebla altfrekvenca vibrado…
Erg Noor, preninte necesan dozon da nutraĵo, kuŝis en duondormo sub neesprimeble agrabla elektra masaĝo de la nerva sistemo. Estis malrapide foriranta la nebulo de forgeso, ankoraŭ kovranta la cerbon kaj la korpon. La veka melodio sonis pli maĵore en kreskanta ofteco de la ritmo…
Subite io malbona invadis el ekstere, rompis la ĝojon de vekiĝo el la naŭdektaga dormo. Erg Noor ekkonsciis sin la estro de la ekspedicio kaj komencis despere lukti, penante revenigi la normalan konscion. Finfine li komprenis, ke la stelŝipo estas urĝe bremsata per la anamezonaj motoroj, — sekve, io okazis. Li penis ekstari. Sed la korpo ankoraŭ ne obeis, la kruroj fleksiĝis, kaj li kiel sako falis sur la plankon de sia kajuto. Tamen li sukcesis rampi ĝis la pordo, malfermi ĝin. En la koridoro Erg Noor leviĝis sur la manojn kaj la piedojn kaj enfalis en la centran stirejon.