11-8. Суффикс -acx- означает "презрение": ridacxi <фыркать>; rigardacxi <глазеть>, <таращить глаза>; kritikacxi <критиканствовать>; mortacxi <подохнуть>; cxevalacxo <кляча>; acxega <прескверный>; Kiam kurcxevalo maljunigxas, gxi farigxas cxevalacxo. Cxiu acxajxo trovas sian sxatanton.
11-9. Суффикс -um- не имеет точного значения; он употребляется в тех случаях, когда другие суффиксы не подходят по смыслу: proksimuma <приблизительный>; plenumi <выполнить>, <исполнить>; malvarmumi <простудиться>; foliumi <листать>; vortumi <выразить словами>, <сформулировать>; bone vortumita ideo <хорошо сформулированная мысль>. Он употребляется и в качестве корня, чтобы обозначить слово, которое в момент речи не приходит в голову: Donu al mi tiun umon! <Дай мне ту штуковину!> (забыл, как она называется); Kial vi umas tiel longe? <Почему ты возишься так долго?>
Текст
Tra la urbo
- Karaj geamikoj, partoprenantoj de la Renkontigxo de esperantistoj de Volgo kaj Uralo, ni invitas vin rigardi nian internaciisman urbon Ufa. Nun ni staras apud la monumento de amikeco inter la rusa kaj basxkira popoloj.
- Sxajnas, estas ankoraux aliaj monumentoj, cxu ne?
- Kompreneble. Estas monumento al V. I. Lenin en avenuo de Oktobro. Sur la plej alta punkto de la urbo staras Salavat, kuragxa kunbatalanto de Pugacxov, kiu militis por liberigo de la popolo, suferinta pro ekspluatado.
- Mi auxdis, ke Ufa havas ricxan historion.
- Tute gxuste. Ni vizitos hodiaux la historian kaj regionstudan muzeon. En gxiaj salonoj vi povos vidi multe da valoraj dokumentaj materialoj. Krom tio, ni vizitos la centran parkon, en kiu cxiam brulas fajro memore al lokaj herooj kaj agantoj, kies nomoj estas senmortaj.
- Kio trovigxas tie cxi?
- La cxefa placo. En la Sovetia tempo cxi tie preterpasxadis laborantoj kun rugxaj standardoj okaze de grandaj festoj. Nun oni ripozas familie cxe la placo kaj en la apuda parko, kiu iom post iom transiras en arbaron.
- Cxu Ufa estas industria urbo?
- Jes, el iama urbeto gxi transformigxis en industrian urbegon. La peza industrio aperis cxi tie dum la Granda Patruja milito kaj de tiam gxi multe evoluis.
- Kio pri la kulturo kaj cxiutagaj necesajxoj?
- Same kiel en cxiuj nuntempaj grandaj urboj, ankaux en la nia trovigxas cxiupasxe multaj vidindajxoj: teatroj, kinejoj, kulturpalacoj, magazenoj, hoteloj, restoracioj, kafejoj ktp (kaj tiel plu). Sur la loko de malnovaj domacxoj staras novaj, komfortaj domegoj. Bonvolu rigardi dekstren: nun ni preterveturas la Nacian bibliotekon, kiu havas ricxan kolekton de libroj, interalie, ankaux en Esperanto.
- Cxu en la urbo estas multe da lernejoj?
- Proksimume cent tridek lernejoj. Ankaux aro da superaj lernejoj kaj teknikaj mezaj lernejoj. Jen maldekstre vi vidas la Basxkirian universitaton. Kaj proksime de gxi trovigxas la televida centro. Ne forgesu, ke morgaux vespere okazos televida elsendo pri nia Esperanto-renkontigxo.
- Kie ripozas la ufanoj?
- La urbo trovigxas cxe tri suficxe profundaj riveroj kun bonaj plagxoj, kie multaj homoj sxatas pasigi la tempon. La urbanoj ofte promenadas kaj skiadas en la parkoj kaj arbaroj, kiuj trovigxas en la urbo mem. Unu el la plej belaj logxdistriktoj de la urbo ecx havas la nomon Arbar-parka. Ekster la urbo multas lagoj kun refresxiga, travidebla akvo, agrablaj ripozejoj. Precipe bele estas komence de la auxtuno, kiam falas orkoloraj folioj kaj la cxielo estas ankoraux klara. Oni povas porti hejmen cxarmajn bukedojn de bonodoraj floroj. Eble, ankaux vi sukcesos fari tion hodiaux.
- Ni dankas vin pro via interesa rakonto.
- Mi gxojas, ke gxi placxis al vi. Kaj fine mi alvokas vin bone preparigxi al la hodiauxa interkona vespero, dum kiu vi povos pligrandigi vian rondon de amikoj.
Задания
11.1. Что означают следующие слова?
klubano dentisto realismo aliloke gxisblanke virinacxo plenumado organizajxo konateco kunauxtoreco nepreco praveco kuirita invitota ridetante ekdorminta dormemo mispasxi surpasxi malamikeco apudeco supereco brulego neklarigebla antauxfesta enprofundigxi plidikigxi translokigxi mangxilaro karulino paperujo industriigo antauxcxambro deirpunkto fajr-eltena intermonto kontrauxvola kroma kunteksto postmorta pretere preteriri sendanka subulo cxirkauxvojo vortfarado enterigi prisilenti elvoki nevokita gasto fresxdata jxurnalo
11.2. Переведите сочетания:
krom tio preter ili tio okazis pro sxi li mortis pro maljuneco veni pro serioza afero ami pro beleco ridi pro gxojo ludi por plezuro iomete da akvo labori super lernolibro la domoj staris unu kontraux la alia trans la rivero gxis la somero komenci ekde la auxtuno cxe la subiro de la suno ne sen malfacilajxoj ekdormi dum legado kun rapido de la 70 kilometroj en horo vojagxo cxirkaux la mondo dank' al la plenumita promeso letero el la patrujo lingvo de paco kaj amikeco batali por la paco ja kelkaj pasxoj de la instituto okaze de la festo mi miras pri via nescio fali de sur la tablo vizito de la patrino al la magazeno komenci per kolektado de informoj pasxo post pasxo lerni Esperanton de post septembro amikeco inter la popoloj tio okazis antaux miaj okuloj promeni duope aperi el post stratangulo
11.3. Переведите фразы:
La tempo pasinta ne plu revenos. Nenio forestas dum enterigo de la ricxulo, krom homoj, kiuj bedauxrus pri li. Vi preteras - mi rigardas vin. Pro multo da arboj li arbaron ne vidas. La juneco estas felicxa pro tio, ke gxi havas estontecon (N. V. Gogol). Ne edzinigxu al maljunulo pro mono, cxar la mono foriros, sed la maljunulo restos. Tre malgxoje estas gxoji en soleco (G. Lessing). Por tiu, kiu ne scias, cxio estas ebla. Se ni la felicxon ankoraux ne trovis, do, eble, pro mallaboremo (S. J. Marsxak). Se la amo malvarmigxis, gxi ne estas revarmigebla. Plena senkaraktereco estas tre acxa karaktero (J. La Bruye`re/LabrjujEr). Multe komencite, malmulte plenumite. Se oni kuracas malvarmumon, gxi forpasas post sep tagoj; se oni ne kuracas gxin, gxi forpasas post semajno. Ne prunteprenu monon, cxar vi prenas ies monon, sed redonas la vian; vi prenas gxin por kelka tempo, sed redonas por cxiam. La homo, kiu ne konas alilandajn lingvojn, ne konas la sian (J. W. Goethe/GjOte). Esti sagxa en ies aferoj estas pli facile, ol en la siaj. Lia maldekstra mano ne scias, kion faras la dekstra. Unu fojo ne estas ofte, du fojoj ne estas cxiam. Oni ne povas vivi por cxiuj, precipe por tiuj, kun kiuj oni ne volus vivi (J. W. Goethe). Malproksima fajro ne varmigas. Post morto kuracilo jam estas sen utilo. La mortintaj restas junaj (A. Seghers/ZEgers). Ne konante la profundon, ne iru en la riveron. Ecx el sub la tero aperas la vero. Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. Kia estas via laboro, tia estas via valoro. Oni malmulte pensas pri la valoro de tio, kion oni havas. Unu horo da dormo antaux la noktomezo valoras pli, ol tri horoj post la noktomezo. Ni ankoraux batalos, diablo prenu! (I. S. Turgenev). En la tagoj, kiam ni ne batalas por la paco, ni helpas al la milito (N. Grieg/Grig).
11.4. Переведите на эсперанто:
Летом я отдыхал в Кишиневе. Это зеленый, солнечный город. От вокзала идет центральный проспект, на котором находятся различные учреждения, памятники, магазины, гостиницы, рестораны. Город не очень большой, а потому я больше ходил пешком, чем ездил в троллейбусах и автобусах. Старую центральную часть города окружают новые жилые районы Рышкановка, Боюканы, Ботаника, Новые Чеканы с оригинальными многоэтажными домами. Я был в музеях, в театрах. Мне очень понравился молдавский кинофильм "Человек идет за солнцем". К моей радости, я нашел литературу на эсперанто в Национальной библиотеке. Было приятно, что молдавские эсперантисты возили меня на машине по всей республике. В Тирасполе и Бендерах мы побывали на пляже у Днестра. Но чаще всего я проводил время у прекрасного озера, вокруг которого находится огромный парк, и на так называемом Кишиневском море.