Словообразование

12-7. Суффикс -ing- образует существительные, обозначающие предмет, в который что-либо вставлено концом: plumingo <ручка>, piedingo <стремя>.

12-8. Суффикс -cxj- образует уменьшительные мужские имена: Viktoro - Vicxjo, Mikaelo - Micxjo, Boriso - Bocxjo.

Суффикс -nj- образует уменьшительные женские имена: Faina Fanjo, Lidia - Lidinjo, Larisa - Larinjo.

При добавлении этих суффиксов слово отсекается в удобном для произношения месте. Иногда они употребляются в словах, обозначающих близких родственников и дорогих людей: pacxjo <папа>, panjo <мама>, avinjo <бабушка>, filinjo <доченька>, karulinjo <дорогая>, <милая>; Flanken, fracxjo! <Посторонись, братец!>

Словоупотребление

12-9. Чтобы избежать повторения одного и того же существительного, его можно заменить местоимением tiu: La frauxlino kun la bluaj okuloj estas bela, sed tiu (= la frauxlino) kun la brunaj (okuloj) placxas al mi pli (multe).

12-10. Для логического выделения подлежащего или дополнения используются:

а) особая конструкция, в которой группа подлежащего или дополнения помещается между словами estas и kiu(j) и которая ставится в начале предложения; выделяемое слово употребляется в именительном падеже, а его предлог или окончание -n присоединяется к слову kiu: Petro kaj Pauxlo enmanigis al Maria rugxajn rozojn - Estas Petro kaj Pauxlo, kiuj enmanigis al Maria rugxajn rozojn; Estas Maria, al kiu Petro kaj Pauxlo enmanigis rugxajn rozojn; Estas rugxaj rozoj, kiujn Petro kaj Pauxlo enmanigis al Maria; Estas mi, kiu devas danki vin <Это я (именно я, я сам) должен благодарить вас>;

б) слова nome и gxuste в значении <именно> (Nome mi devas danki vin; Gxuste al vi mi parolas);

в) изменение порядка слов (Vin devas danki mi);

г) логическая интонация (_Mi_ devas danki vin).

Текст

Nova magazeno

- Mi gxojas revidi vin, Ninjo! Kien vi direktas vin?

- Mi legis en la hierauxa vespera jxurnalo, ke oni jxus malfermis novan universalan magazenon. Mi volus rigardi gxin.

- Kie gxi estas?

- Tute proksime: apud la sekva trolebusa haltejo, antaux la sportpalaco. Cxu vi ne kontrauxas, se mi invitos vin tien?

- Al mi estas egale, cxar nun mi nenien rapidas. Bone, ni kuniru! Des pli, ke mi bezonas acxeti kelkajn ajxetojn.

- Ni komencu de cxi tie! Mi volus vidi vintrajn kaj printempajn paltojn. Jen tre bela palto, kiel cxe mia najbarino. Kia bedauxro, ke gxi estas iom tro helkolora!

- Mi dume acxetos dikajn kajerojn kaj cxirkaux dek krajonojn. Frauxlino, kiom kostas la kajeroj?

- Ili kostas po dek rublojn. Bonvolu pagi en la kason. Cxu vi volus preni globkrajonon aux plumingon?

- Mi prenos ambaux. Kaj anstataux la kajeroj kun la flavaj kovriloj, bonvolu doni al mi tiujn kun la grizaj kovriloj. Estas la griza koloro, kiu precipe placxas al mi.

- Andrecxjo! Atendu iomete, ne kuru! Kien vi malaperis?

- Mi perdis vin. Kie do vi estis?

- Supre. Mi jam trarigardis la tutan etagxon kaj konas gxin de "a" gxis "zo". Cxu vi cxion acxetis?

- Jes, cxio estas en ordo. Mi vidis lauxmodajn linajn cxemizojn kaj brunajn hungariajn kostumojn, sed mi ne kunhavas tiom da mono. Lauxeble, mi acxetos alifoje. Tamen tion mi faros nek hodiaux, nek morgaux. Cxu vi elektis ion?

- Mi acxetis malhelajn sxuojn. Ju pli mi rigardas ilin, des pli ili placxas al mi.

- Vere, tre praktika kaj nemultekosta acxetajxo! Ili estas bonaj por pluva vetero. Rigardu, mi neatendite trovis por mia fratinjo belegan ilustritan libron kun fabeloj pri bestoj. Ja fabeloj estas sxia plej sxatata legajxo.

- Mi sercxadis someran robon, rigardis jen unu, jen alian, tamen mi neniel povas trovi ian laux mia gusto. Nenio farebla!

- Mi vidis multe da bonaj ajxoj. En la apudaj fakoj estas elektroraziloj "Agidel", fotoaparatoj "Zenit", porteblaj televidiloj, malpezaj dormosakoj. Mi vidis ankaux germanian tajpilon "Erika" kun supersignoj: gxi tauxgas por tajpi en Esperanto. Necesas pripensi, kion acxeti pli frue.

- Malgraux tio, ke ni estas cxi tie nur horon, mi jam lacigxis.

- Do ni iru! Interalie, en cxi magazeno estas bonega priservado.

- Kion vi faros hodiaux plue?

- Mi tuj iros al la ekspozicio de pentrajxoj kaj desegnajxoj kaj vespere mi televidos gimnastikan konkurson, poste auxskultos muzikon. Sed vi?

- Mi havas bileton por la spektaklo "Kiso de Cxanita".

- Kial ni ne vizitu morgaux Nikolaon? Lauxdire, li ekmalsanis.

- Memkompreneble, ni iru! Samtempe mi redonos al li librojn, kiujn mi prunteprenis de li por legado: "Tutmonda sonoro", "Cxu li venis trakosme?", "La monto". Krome mi volus peti de li aliajn librojn: "Kiel akvo de l' rivero", "Metropoliteno" kaj "Koloroj". Do bonvolu telefoni al mi en laborejon, kaj ni decidu pri la tempo.

- Cxion bonan!

- Same al vi!

Задания

12.1. Что означают следующие слова?

legejo sxuisto kasisto gimnastikisto malantauxa cxiudimancxa dekomence eksterkonkursa lauxplane plifortigi transiri travintri gelernantoj memlerninto elektonta elektota bezonata sunbrunigita diablajxo ekpluvis pluveti redaktorino litkovrilo plenumigxi ambauxflanka alpagi repagi neelparolebla anstatauxigebla submeti surmeti altulacxo aneco arigxi superakvego elektema pentrinda cigaredingo cigaredujo nerazita forrazi enujigi interkisi jxusa perlabori senlaca senigxi fakulo fotokonkurso auxtoturismo pohora pago kromgusto lauxforta

12.2. Переведите сочетания:

Plena ilustrita vortaro de Esperanto legi anstataux labori laux lia deziro laux mia vidpunkto laux sxia promeso karaktero laux vetero malgraux la alta kosto acxeti po kvar krajonojn skribi leteron post letero inter du militoj atendi gxis la printempo veturi sen bileto telefoni antaux ol veni amo de infanoj al legado cxe la angulo de la strato el kio gxi estas farita? batali por la patrujo en vintro je kvin kilometroj pli malproksime paroli cxirkaux unu horon sub la suno ekster kontrolo super la enirejo dank' al ilia sperto pasi preter la haltejo mi volas nenion krom tio laca pro laboro halti por iom ripozi vesto kontraux pluvo transdoni pere de najbaro ekde la elektigxo bezono de la homaro pri komuna lingvo okaze de la cxampionigxo enamigxi al bela frauxlino

12.3. Переведите фразы:

Laux la frukto oni arbon ekkonas. Ni acxetis po du cigaredingojn kaj po unu cigaredujon. Nenio anstatauxas la sanon. Bona matenmangxo ne anstatauxas bonan tagmangxon. Baldaux ni anstatauxigos la nigran-blankan televidilon per la kolora. Eventoj okazas mem, malgraux tio, ke oni prisilentas ilin (Sofoklo). Ju pli da havo, des pli fa pravo. La homo estas des pli felicxa, ju malpli da bezonoj li havas. Ja koni bone la homon signifas koni sin mem (Sxekspiro). Jen ekbatos tre rapide, jen ekhaltos mia kor'. Matenas, vesperas - la tag' malaperas. Ne valoras perdi la tempon por tio! Estas al mi tre agrable, ke mi havas nun okazon saluti vin. Sxi jxus faris matenan gimnastikon kaj tuj iros en la bancxambron por lavi sin. Nenio farigxas tuj. La ricxeco povas veni al ni, sed estas ni mem, kiuj devas iri al la sagxeco (E. Young/Jung). Hodiaux supre, morgaux malsupre. La plej perdita el cxiuj tagoj estas tiu, kiam ni ne ridis (S. Chamfort/SxamfOr). Ni komencas ami tion, kion ni havas, nur kiam ni gxin perdas. Oni ne povas perdi tion, kion oni ne havas. El ies monujo estas facile pagi. Por la bono oni pagas per bono. Senpaga estas nur la morto, sed gxi kostas la vivon. Inter du malbonoj necesas elekti la malplej grandan (Aristotelo). Cxio ordigxos! Kiu ne havas hararon, ne bezonas kombilon. Pli bone sagxa malamiko, ol malsagxa amiko. Cxiu havas sian guston. Neniu povas esti cxioscia, nek cxiopova (Vergilio). Pro malgranda eraro okazas grandaj malfelicxoj. La homo bezonas du jarojn por lerni paroli kaj sesdek jarojn por lerni silenti (R. Gamzatov). Kaj jen la fino de la fabelo. Ni ne tiom bezonas helpon de amikoj, kiom la certecon, ke ni gxin ricevos (Demokrito). Se vi ne volas, ke malamiko eksciu vian sekreton, ne malkovru gxin ecx al amiko (Kabus). Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona. Se brulas nenio, fumo ne iras. Pluvo en aprilo - por la tero utilo. Tro elektema ricevas nenion. Kiu tro rapide saltas, tiu baldaux haltas. Por cxiu ago venas la tempo de pago. Ofte rideto helpas al peto.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: