возвратным местоимением, если действующее лицо сознательно и добровольно направляет действие на себя: <он моется> li lavas sin;
связкой esti и причастием в страдательном залоге, если предмет подвергается действию со стороны другого предмета: <шашлык готовится следующим образом> la sxasxliko estas preparata jene; <дверь закрывается (мною)> la pordo estas fermata;
неопределенно-личным местоимением oni и основным глаголом в действительном залоге - в случае, аналогичном описанному выше: oni preparas la sxasxlikon jene; oni fermas la pordon;
глагольным суффиксом -igx-, если предмет несознательно или символически направляет действие на себя: <дверь закрывается (сама)> la pordo fermigxas, <урок начинается> la leciono komencigxas, <стол находится у окна> la tablo trovigxas cxe la fenestro; употребление -igx- нередко допустимо и вместо трех описанных выше случаев: la sxasxliko preparigxas jene;
словами unu la alian или приставкой inter- для обозначения взаимности: <они целуются> ili kisas unu la alian или же ili interkisas. В этом значении допустимы также формы ili kisas sin, ili kisigxas. Форма ili kisas sin reciproke (взаимно) является устаревшей;
нулем при переводе таких русских глаголов, как "учится", "дымится", "кусается" и т.п.: <она учится> sxi lernas, <сигарета дымится> la cigaredo fumas, <собака кусается> la hundo mordas или если русский глагол не употребляется без -ся: <нравиться> placxi, <появиться> aperi, <ошибиться> erari, <смеяться> ridi, <стараться> klopodi, <улыбаться> rideti, <остаться> resti, <надеяться> esperi, <лениться> mallaboremi;
выпадением суффикса -ig-, если при добавлении -ся устраняется значение принуждения: <продолжать> dauxrigi - <продолжаться> dauxri; <остановить> haltigi - <остановиться> halti; <радовать> gxojigi - <радоваться> gxoji; <развивать> evoluigi <развиваться> evolui; <веселить> gajigi - <веселиться> gaji; <удивлять> mirigi - <удивляться> miri.
Иногда русское слово с частицей -ся переводится совсем другим корнем: <получать> ricevi - <получаться> rezultigxi; <переписывать> reskribi - <переписываться> korespondi.
Словообразование
13-4. Суффикс -er- обозначает частицу, элемент: te-ero <чаинка>. Ankaux panero estas pano <Крошки тоже хлеб>; Unu monero ne estas mono <Одна монета не деньги>.
13-5. Суффикс -id- обозначает потомка, ребенка: bovido <теленок>, sxafido <ягненок>, fisxido <малек>, arbido <саженец>; Ne el cxiu ovo eliras kokido.
13-6. Суффикс -end- обозначает долженствование: acxetenda objekto <предмет, который должен быть куплен>, <предмет, подлежащий покупке>; memorenda dato <знаменательная дата>; Ne cxio farenda estas farinda <Не все, что должно быть сделано, стоит быть сделанным>; Jen via vojo irenda <Вот путь, по которому вы должны идти>; Cxiu letero estas respondenda <На каждое письмо должен быть дан ответ>.
13-7. Приставка dis- обозначает разделение: disbati <разбить>; disiri <разойтись>; dishaki <разрубить>; dise <врозь>; dise-mise <как попало>, <тяп-ляп>; disa <разъединенный>, <разобщенный>; diskapte <нарасхват>; disvojigxo <распутье>; disauxdigo <радиопередача>; dissalti <прыгать в разные стороны>, перен. <распасться>, <развеяться в прах>.
Текст
Sxasxliko
- Cxar morgaux matene ni eksterurbigxos por du tagoj, oni devas decidi, kiu kion kunprenos.
- La tendo, hakilo kaj mangxilaro: trancxilo, forkoj, kuleroj ktp - estas prenotaj de mi.
- Mi pensas, ke indas preni fisxkaptilon kaj ankaux terpomojn, karotojn kaj aliajn legomojn - ni povus kuiri supon aux friti ion.
- Nepre. En la magazeno "Oceano" oni vendas nun bongustajn salitajn fisxojn. Cxu ni acxetu iom?
- Neniuokaze gxi estas prenenda, cxar poste ni vole-nevole multe trinkos. Mi povas kunpreni bulkojn, kolbason, ovojn kaj iujn laktajxojn, ekzemple, buteron, kremon aux fromagxon.
- Ne forgesu pri teo kaj dolcxajxoj: sukero aux bombonoj. Cxu, eble, ankaux bieron? Mi tre sxatas gxin.
- Mi ne estas kontraux glaso da biero. Tamen kiel vi deziras, sed mi estas malsata sen viando. Ni acxetu bovajxon aux kokinon! Kiel tio placxas al vi?
- Brila ideo! Jen kion mi diros al vi: ni faru sxasxlikon! Pri tio mi estas specialisto.
- Bonege dirite! Kiu povis tion atendi! Priskribu, kiamaniere vi preparas cxi bongustajxon, se ne estas sekreto.
- Ek do!
- La sxasxliko por kvar personoj estas preparata jene. Vespere necesas preni sescent gramojn da sxafidajxo aux bona porkajxo, distrancxi gxin lauxlargxe en pecetojn po 25-30 gramoj. Meti ilin en teleron aux kaserolon. Aldoni du cepojn kaj ses erojn de ajlo.
- Cxu tutajn?
- Ne, dispecigitajn. Almeti ses lauxrajn foliojn, kulereton da salo, neplenan kulereton da nigra pipro, cxion bone intermiksi.
- Tio devas esti bongustega!
- Vi ne eraras. Poste ni transmetas cxion en polietilenan saketon. Ne forgesu aldoni sukon el duono de citrono kaj du kuleretojn da vinagro. Post bona intermiksado la saketo estas forte ligata, enigata en kaserolon, kovrata per kovrilo kaj metata por nokto en malvarman lokon.
- Kaj plu? Kiamaniere estas farata la sxasxliko mem?
- Oni devas trameti la viandopecetojn sur bastonetojn: viando lardo - viando - viando - lardo - viando. Kaj oni tenas ilin super varmegaj, sed ne plu brulantaj lignajxoj, cxiufoje turnante la bastonetojn. Post kiam la viando estas preta, ni metas forte vinagritajn kaj pipritajn sxasxlikojn sur telerojn, ne eligante la bastonetojn.
- Tia mangxajxo brulos en la busxo!
- Jes, tio estas gxusta. Por kvar sxasxlikoj estas dismetataj sur la telerojn kvar fresxaj tomatoj, du cepoj, trancxitaj en grandajn rondajn pecojn, kvar verdaj cepoj, ses dispecetigitaj ajleroj, kvar peklitaj kukumetoj, tomata sauxco kaj pizoj. Atenton! La sxasxliko estas farata ne de virinoj, sed de viroj!
Задания
13.1. Что означают следующие слова?
adresato disflori ekgxoji silentema vendistino kritikinda kritikenda kritikota fisxeto katideto fajreto fajrero fajrereto negxero supujo sxasxlikejo transoceana maldolcxega antauxlasta ambauxmane cxiamaniere alimaniere cxirkauxhaki deturni eltrinkinte gxissate kontrauxa multsignifa plisimpligi subakva rapidado kokinajxo sampatrujano anstatauxanto geamantoj aperonta almovi almiksi interkonatigxi acxulo ebligi forigenda ilujo piedingo rebrilo enpasxi lauxlonge senesperiga misformi tekulereto supkulero peklita pomo peklajxo peklakvo
13.2. Переведите сочетания:
inter la vivo kaj morto labori super si halti cxe cxiu vorto dum spektaklo el sub la tablo apud lignofajro malgraux la pluvo peco da pano eliri el post la domo ekde la venonta jaro danki pro helpo pro nenio en la mondo dank' al via decidemo krom sia laboro li scias nenion dormu anstataux promeni fermu la pordon antaux ol foriri trans fenestro agi sen pensi pri rezultoj sata je promesoj pagi por libro preta por forveturo al li okazis malfelicxo cxirkaux la noktomezo maldormi tra la tuta nokto ekster ligo kun la estanteco sidi vizagxo kontraux vizagxo sxasxliko laux kartvela maniero preni kuracilon po kulereto
13.3. Переведите фразы:
Hakado de ligno donas lignerojn. Mi repagos al vi per la sama monero. Montru moneron, cxio farigxos. Foriris bovido, revenis bovo. Hejma bovidino estas pli bona, ol transmara bovino. Gxi estas nek viando, nek fisxo. Gasto tro petata foriras malsata. Perdigxas per pruntedono amiko kaj mono. Cxiu patrino amas sian idon. Ajxo promesita estas ajxo plenumenda. La maro kunigas la regionojn, kiujn gxi disigas (A. Pope/Pouxp). Por ke la laboro en Esperanto-klubo sukcesu, gxi devas esti farata de cxiuj gxiaj anoj. La kapo kiel kaserolo, sed da sagxo - ecx ne unu kulero. Post ananaso peklita pomo ne estas bongusta. Oni ekkonas la bovon laux la vido, sed la malsagxulon laux lia rido. La buterpano falas kutime kun la butero malsupre. Pli bone apude najbaro, ol frato post arbaro. Vi ne povas reteni cxi tagon, sed vi povas ne perdi gxin. Faru hodiaux, kion vi povas - morgaux vi, eble, okazon ne trovos. Vi sekretos al edzino, sxi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino. Fisxo scias pri nagxo ankaux sen via sagxo. Ne povas esti libera la popolo, subiganta aliajn popolojn (F. Engels). Estas malfacile kapti nigran katon en malluma cxambro, precipe, kiam gxi tie ne estas (Konfucio). Ju pli rapide vi faros tion, des pli bone estos por vi. Sukero kaj salo estas malamikoj de la homo. Necesas bruli por la aliaj, sed ne forbruli mem (T. N. Granovskij). Kiu ne gustumis la maldolcxan, ne scias, kio estas la dolcxa. Pli bona estas maldolcxa vero, ol dolcxa malvero. Malsato estas la plej bona kuracisto (Cicerono). La hundo de tri mastroj cxiam malsatas. Renkontigxo estas komenco de disigxo. La pomo ne falas malproksime de la pomujo. Pli bone ne gxisiri, ol veni tro malproksimen. La hodiauxa ovo estas pli bona, ol morgauxa kokino. Kien iras unu sxafo, tien iras la tuta sxafaro. Ju pli oni havas, des pli oni volas havi. Tiom valoras la ajxo, por kiom gxi povas esti vendota. Kio ne restas en la memoro, ne estas memorinda. La plej bona maniero longigi la vivon estas ne mallongigi gxin (Seneko). Kaptu la momenton! Vivo sen amo estas la samo, kiel jaro sen printempo.