Stranga lumo plenigis ŝiajn okulojn. Ŝia voĉo estis pleda,kaj ŝiaj etaj manoj, suprenetenditaj al miaj brustoj,premigis al mi kvazaŭ ŝi volus tiri dementon ĝuste el miakoro mem.
”Mi ne bone konas vian moraron, Deja Toris, sed enmia propra ŝtato, Virginio, ĝentlemano ne mensogas porsin savi. El Dor mi ne estas. Neniam mi vidis la misteranIss. La perdita maro de Korus certe estas, rilate al mi,ankoraŭ perdita. Ĉu vi kredas min?”
Kaj subite mi konstatis, ke mi ege deziras, ke ŝi kredumin. La kaŭzo ne estis, ke mi timas la sekvojn de ĝenerala kredo pri mia reveno el la Barsuma ĉielo, aŭ infero,aŭ kio ajn. Kial, do? Kial mi zorgu pri ŝia kredo ia ajn? Mirigardis malsupren al ŝi, al ŝia suprenturnita vizaĝo, alŝiaj mirindaj okuloj, rigardantaj min el la profundo deŝia animo. Kaj kiam niaj okuloj renkontiĝis mi komprenis.
Iom mi tremis.
Ŝajne ŝi same sentis. Kun sopiro ŝi fortiris sin, flustrante:”Johano Carter, mi kredas vin. Mi ne scias, kioestas ”ĝentlemano,” kaj neniam mi aŭdis pri ŝtato Virginio.
Sed en Barsumo neniu viro mensogas; se li ne volasdiri la veron, li silentas. Kie estas Virginio, via hejmtero?”
Ŝajnis al mi, ke neniam tiel bele sonis la nomo demia hejmŝtato, kiel ĝi venis el la lipoj de tiu bela knabinoen tiu tago, nun malproksima.
”Mi estas el alia mondo,” mi respondis, ”la grandaplanedo. La Tero, kiu ĉirkaŭvojaĝas nian komunan sunon,plej proksime al la orbito de via Barsumo, kiun ninomas Marso. Kiamaniere mi venis ĉi tien, mi ne povasdiri, ĉar mi mem ne scias. Sed jen mi estas, kaj mi estaskontenta, ĉar mi povas servi al Deja Toris.”
Longe kaj demande ŝi rigardis min per maltrankvilajokuloj. Mi sciis, ke estas malfacile por ŝi, kredi mian diron,kaj mi ne povis esperi ŝian kredon, kiom ajn mi avidisal ŝia fido kaj respekto. Prefere mi dirus nenion ajnpri mia deveno, sed neniu viro povus rigardi en la profundonde tiaj okuloj, kaj poste rifuzi ajnan peton.
Fine ŝi ridetis, leviĝis, kaj diris: ”Mi devas kredi, malgraŭtio, ke mi ne povas kompreni. Mi facile konstatas,ke vi ne apartenas al la aktuala Barsumo; vi similas al ni,tamen vi malsimilas — sed kial mi ĝenu mian kapon pertia enigmo, kiam mia koro diras al mi, ke mi kredas, ĉarmi volas kredi?”
Tio ja estis logika parolo, bone, terece, virinece logika,kaj se ŝi kontentis, mi ne volis trovi difektojn en ŝiarezonado.
Fakte, tia logiko estis la sola, aplikebla al miaj cirkonstancoj.
Ni komencis ĝeneralteme babili nun, ambaŭmulte demandante kaj respondante. Ŝi tre scivolis pri lamoroj de mia popolo, kaj montris rimarkindan scion prila aferoj de Tero. Kiam mi demandis ŝin pri ŝia scio, ŝiridis, kaj diris: ”Do, ĉiu lerneja knabo en Barsumo sciaskomplete pri la geografio, kaj multe pri la faŭno kaj vegetaĵaro,kiel ankaŭ la historio de via planedo, tute samekiel li scias pri la propra. Ja ni povas vidi ĉion, kio okazassur Tero, kiel vi nomas ĝin: ĉu ĝi ja ne pendas videbleen la ĉielo?”
Tio perpleksis min tiom, kiom miaj diroj estis surprizintajŝin, kaj tion mi konfesis al ŝi. Tiam ŝi klarigis al mipri la instrumentoj, kiujn ŝia popolo dum jarcentoj gradeperfektigis kaj uzadis, kiuj ebligis al ili projekcii surekranon perfektan bildon de do, kio okazadas sur iu ajnplanedo, kaj sur multaj el la steloj. Tiaj bildoj estas tielnetaj kaj detalaj, ke sur grandigitaj fotografaĵoj oni povasvidi la apartajn herbfoliojn, kaj aliajn objektojn samemalgrandajn. Mi poste, en Heliumio, vidis multajn tiajnbildojn kaj la instrumentojn, per kiuj oni faras ilin.
”Se, do,” mi demandis, ”vi tiel bone konas la aferojnde mia Tero, kial vi ne rekonas, ke mi estas samspecakiel ties indiĝenoj?”
Denove ŝi ridetis, kiel oni ridetas, tedate sed indulgeme,je demandanta infano.
”Ĉar, Johano Carter, preskaŭ ĉiu planedo kaj stelo, kiuhavas atmosferajn kondiĉojn sufiĉe similajn al tiuj deBarsumo, montras specojn de besta vivantaĵo tute similaal vi kaj al mi. Plue, la Teraj homoj, preskaŭ senescepte,kovras la korpojn per strangaj, malbelaj ŝtofpecoj, kajla kapojn per strangaj aĵoj, kies celon ni neniam povisdiveni; kontraŭe, vi, kiam la militistoj el Tark trovis vin,estis tute en natura stato, kaj neornamita. La fakto, ke vine portis ornamaĵojn, montras, ke vi ne estas el Barsumo,dume la manko de tiuj strangaj kovraĵoj kaŭzasdubon pri via deveno el Tero.”
Post ŝia parolo mi rakontis la detalojn pri mia forlasode Tero, klarigante, ke mia korpo kuŝis tie, plene vestitalaŭ la maniero stranga por ŝi. En la momento, kiammi finis mian klarigon, Solla revenis kun niaj malmultajposedaĵoj, kaj ŝia juna Marsa protektato, kiu, kompreneble,devos loĝi kun ili.
Solla demandis al ni, ĉu iu vizitis nin dum ŝia foresto,kaj multe surpriziĝis, kiam ni diris, ke ne. Ŝi diris, kekiam ŝi suprenvenis al nia supra etaĝo kie ni loĝas, ŝirenkontiĝis kun Sarkoja, malsupreniranta. Ni decidis, kesendube Sarkoja estis kaŝe aŭskultinta nin, sed ĉar nipovis memori nenian gravan parolon inter ni, ni forigisla aferon el niaj mensoj, nur promesante al ni, ke estonteni estos kiel eble plej singardemaj.
Deja Toris kaj mi komencis ekzameni la arkitekturonkaj dekoraĵojn de la belaj ĉambroj en la domo, kiun niestis okupantaj. Ŝi diris al mi, ke tiuj homoj verŝajne vivisen epoko antaŭ pli ol cent mil jaroj, ili estis la praavojde ŝia raso, sed intermiksiĝis kun la alia granda raso depraaj Marsanoj, kiu estis tre malpala, preskaŭ nigra, kajankaŭ kun la samtempa ruĝflava raso.
Tiuj tri grandaj raspartioj de la praaj Marsanoj estisdevigataj unuiĝi pro la sekiĝo de la Marsaj maroj. La homojdevis eltrovi la relative malmultajn, kaj tiam malpliiĝantajn fekundajn terpecojn, kaj defendi sin, en novajvivkondiĉoj, kontraŭ la sovaĝaj hordoj de verdaj homoj.
Multaj epokoj de intermiksiĝado rezultigis la ruĝanrason, de kiu Deja Toris estis blonda kaj bela idino. Dumla jarcentoj da suferado, kaj da militado inter la diversajpropraj rasoj, kiel ankaŭ kontraŭ la verdaj homoj, kaj ĝisili orientiĝis al la novaj vivkondiĉoj, la blondaj Marsanojmulte perdis de sia alta civilizo kaj sia delikata arto; sedla aktuala ruĝa raso kredas, ke per siaj novaj eltrovoj kajpli praktika civilizo ĝi plene rekompencis la entombigonde la antikva kulturo.
La antikvaj Marsanoj estis altgrade kulturitaj kaj literaturemaj,sed dum la sortŝanĝoj de tiuj jarcentoj deorientiĝo al novaj vivkondiĉoj, ne nur iliaj evoluo kajproduktemo plene ĉesis, sed ankaŭ perdiĝis preskaŭ iliatuta arkivaro, kronika kaj literatura.
Deja Toris rakontis multajn interesajn faktojn kaj legendojnpri tiu perdita raso de noblaj kaj bonkoraj homoj.
Ŝi diris, ke la antikva civito, en kiu ni troviĝas, estiscentro de komerco kaj kulturo, Korad laŭ nomo. Ĝi estiskonstruita ĉe natura kaj bela haveno, ĉirkaŭata de montoj.
La eta valo okcidente de la civito, ŝi klarigis, estas lasola restaĵo de la haveno, kaj la trairejo tra la montoj alla malnova marfundaĵo estis la ŝanelo, kiun la ŝiparo trairisalirante la pordegojn de la civito.
Multaj estas tiaj civitoj sur la bordoj de la antikvaj maroj;kaj pli malgrandajn, kvankam malpli multnombre,oni trovas konverĝantaj al la centro de la oceanoj, ĉar lahomoj trovis, ke ili devis sekvi la retroirantan akvon, ĝisla neceso devigis ilin al ilia fina saviĝo, la tiel nomatajMarsaj kanaloj.
Tiel ni profundiĝis en esplorado de la konstruaĵo, kajen nia propra interparolado, ke la posttagmezo jam plejparteforpasis. Ni rekonsciiĝis pri la aktualeco pro senditode Lorkas Tomel, kiu petis min aperi tuj antaŭ liamoŝto. Adiaŭante al Deja Toris kaj al Solla, kaj ordonanteal Ula, ke li restu gardanta, mi rapidis al la aŭdiencaĉambrego, kie mi trovis, ke Lorkas Tomel kaj Tars Tarkassidas sur la tribuno.